PARTO TRI

Li ne sciis kie li estas. Verŝajne li estas en la Ministrejo de la Amo, sed ne estis eble certiĝi pri tio. Li estis en altplafona senfenestra ĉelo kun muroj el scintilante blanka porcelano. Kaŝitaj lampoj inundis ĝin per malvarma lumo, kaj aŭdiĝis nelaŭta konstanta zumado kiu, laŭ lia supozo, iel rilatas al la provizado de aero. Benko, aŭ breto, nur sufiĉe larĝa por sursido, laŭiris la cirkonferencon de la ĉambro; interrompis ĝin nur la pordo kaj, ĉe la ekstremo kontraŭ la pordo, necesujo sen ligna sursidilo. Estis kvar teleekranoj, po unu en ĉiu muro.

Estis neakra dolorado en lia ventro. Ĝi estis tie de kiam ili puŝis lin en la fermitan veturilon kaj forkondukis lin. Sed li estis ankaŭ malsata, per ronĝema, nesana speco de malsato. Eble jam de dudek kvar horoj li ne manĝIs, eble tridek ses. Li ankoraŭ ne sciis, verŝajne neniam scios, ĉu ili arestis lin dum la mateno aŭ la vespero. Ekde lia arestiĝo oni ne donis al li manĝaĵon.

Li sidis kiel eble plej senmove sur la mallarĝa benko, kun la manoj krucitaj sur la genuo. Li jam lernis sidadi senmove. Se oni neatendite moviĝis, ili krie riproĉis per la teleekrano. Sed la dezirego manĝi pligrandiĝis en li. Li kredetis ke estas kelkaj paneroj en la poŝo de la kombineo. Eĉ eblis — tion li pensis, ĉar fojfoje io ŝajnis tikli lian kruron — ke eble estas relative granda krustopeco tie. Fine la tento trovi ĉu tio veras superis lian timon; li puŝis manon en sian poŝon.

“Smith!” kriis voĉo el la teleekrano. “6079 Smith W.! Manojn el la poŝoj, en la ĉeloj!”

Denove li sidis senmove, kun la manoj krucitaj sur la genuo. Antaŭ ol esti portita ĉi tien li estis prenita al alia loko, kiu sendube estis ordinara karcero, aŭ provizora kaptitejo uzata de la patroloj. Li ne sciis kiom longe li estis tie; plurajn horojn, nepre; sen horloĝoj kaj sen taglumo, estis malfacile konjekti la tempopason. Ĝi estis bruoplena fiodoraĉa loko. Ili metis lin en ĉelon similan al tiu en kiu li nun estas, sed fie malpuraĉa kaj konstante plenega per dek aŭ dek kvin homoj.

Plejparte ili estis ordinaraj krimuloj, sed ankaŭ inter ili estis kelkaj politikaj kaptitoj. Li sidis silente kontraŭ la muro, ŝovetate de malpuraj korpoj, tro okupate de timo kaj la doloro en la ventro por serioze atenti la ĉirkaŭaĵojn, tamen ankoraŭ rimarkante la mirigan diferencon en la konduto inter la Partianoj kaj la aliaj. La Partikaptitoj estis senescepte silentaj kaj timegoplenaj, sed ŝajnis ke al la ordinaraj krimuloj neniu gravis. Ili kriadis insultojn al la gardistoj, batalis feroce kiam iliaj posedaĵoj estis forprenitaj, skribadis obscenajn vortojn sur la planko, manĝis kaŝe kunportitajn aĵojn. kiun ili produktis el misteraj kaŝejoj en siaj vestoj, kaj eĉ superkriis la teleekranon kiam ĝi penis restarigi bonordon. Aliflanke, kelkaj el ili ŝajnis afable rilati kun la gardistoj, vokis ilin per kromnomoj, kaj penis kaĵoli el ili cigaredojn tra la spiontruo en la pordo. Ankaŭ la gardistoj traktis la ordinarajn krimulojn iom tolereme, eĉ kiam necesis perforte manipuli ilin. Estis multa parolado pri la gulagoj, al kiuj anticipis sendiĝi la plejparto de la enkarcerigitoj. Estas “sufiĉe bone” en la gulagoj, li informiĝis, se oni scias kiujn personojn kontakti, kaj kiel manipuli la sistemon. Estas subaĉeto, favoradismo, kaj krimado ĉiuspeca, estas samseksamorado kaj putinado, eĉ estas kontraŭleĝa alkoholaĵo distilata el terpomoj. La gravajn postenojn ricevas nur la ordinaraj krimuloj, precipe la gangsteroj kaj la murdistoj, kiuj konsistigas ian aristokrataron. Ĉiujn filaborojn faras la politikuloj.

Estis konstanta venado-kaj-forirado de enkarcerigitoj ĉiuspecaj: drogvendistoj, ŝtelistoj, banditoj, nigramerkatistoj, ebriuloj, putinoj.

Kelkaj el la ebriuloj estis tiom violentaj, ke la aliaj karceranoj devis unuiĝi por subpremi ilin. Enorma vrakeca virino, eble sesdekjaraĝa, kun gigantaj falantaj mamoj, kaj dikaj ŝnuregoj da haroj kiuj senordiĝis dum ŝia baraktado, estis enportita, piedbatante kaj kriegante, de kvar gardistoj, kiuj tenis ŝin, ĉiu ĉe unu angulo. Ili deŝiris la botojn per kiuj ŝi penadis piedbati ilin, kaj faligis ŝin sur la genuojn de Winston, preskaŭ rompante liajn liajn femurostojn. La virino tiris sin rekten kaj sekvis ilian eliron per krio: “F__aj bastardoj!” Poste, rimarkinte ke ŝi sidas sur io neebena, ŝi glitis de la genuoj de Winston sur la benkon.

“Pardonon, karulĉjo,” ŝi diris. “Mi ne sidus sur vi, sed la bugruloj metis min tien. Ili n’ sciaŝ konduti kun virino, ĉu ne?” Ŝi paŭzis, frapetis sian bruston, kaj ruktis. “Pardonon,” ŝi diris, “M’ankoraŭ ne reĝustiĝiŝ.”

Ŝi klinis sin antaŭen kaj vomegis sur la plankon.

“Pli bonaŝ,” ŝi diris, malklinante sin kun fermitaj okuloj. “Neniam subpremu ĝin, tion mi diraŝ. Eligu ĝin dum ĝi freŝaŝ sur la stomako, tiel.”

Ŝi revigliĝis, turnis sin por denove rigardi Winstonon, kaj ŝajnis tuj ekŝati lin. Ŝi metis grandegan brakon ĉirkaŭ lian ŝultron, kaj tiris lin al si, elspirante bieron kaj vomon en lian vizaĝon.

“Kiel vi nomiĝaŝ, karulĉjo?” ŝi diris.

“Smith,” diris Winston.

“Smith?” diris la virino. “Kurioĵe. Mi nomiĝaŝ ankaŭ Smith. “Mi povestuŝ via patrino!”

Ŝi ja povus, pensis Winston, esti lia patrino. Ŝi estas proksimume ĝustaĝa kaj ĝuste forta, kaj verŝajne homoj ŝanĝiĝas iom pro dudek jaroj en gulago.

Neniu alia parolis al li. Surprize estis, kiom la ordinaraj krimuloj ignoris la Partienkarcerulojn. La “politoj”, tiel ili nomis ilin kun ia seninteresa malestimo. La Partiaj karceruloj ŝajnis timegi paroli al iu ajn, kaj plejĉefe paroli unu al la alia. Nur unufoje, kiam du Partianoj, ambaŭ estis virinoj, estis kunpremitaj sur la benko, li subaŭdis en la bruego de voĉoj kelkajn rapide flustritajn vortojn; kaj precipe mencion pri io nomata “ĉambro unu-nul-unu”, kion li ne komprenis.

Eble antaŭ du aŭ tri horoj ili portis lin ĉi tien. La akra doloro en la ventro neniam malaperis, sed kelkfoje ĝi plimildiĝis kaj kelkfoje malplimildiĝis, kaj liaj pensoj konsekvence plivastiĝis aŭ malvastiĝis.

Kiam ĝi malplimildiĝis li pensis nur pri la doloro mem, kaj pri sia deziro havi manĝaĵon. Kiam ĝi plimildiĝis, paniko ekkaptis lin. Okazis momentoj dum kiuj li antaŭvidis tion kio okazos al li tiel vivklare ke lia koro galopis kaj lia spirado ĉesis. Li sentis la frakasbatadon faratan per bastonegoj sur liajn kubutojn, kaj per ferkovritaj botoj sur liajn tibiojn; li vidis sin humiloplene kaŭranta sur la planko, krie petegante kompaton, tra rompitaj dentoj. Li apenaŭ pensis pri Julia. Li ne povis koncentri sian menson sur ŝi. Li amis ŝin kaj ne perfidos ŝin; sed tio estis nur fakto, sciata samkiel li scias la regulojn de aritmetiko. Li ne plu sentis amon al ŝi, kaj li apenaŭ eĉ demandis al si pri kio okazas al ŝi. Li pensis pli ofte pri O’Brien, kun intermita espereto. O’Brien eble scias ke li estis arestita. La Frataro, li estis dirinta, neniam provas savi siajn membrojn. Sed ja estas la razklingo; ili sendos la razklingon, se ili povos. Estus eble nur kvin sekundoj antaŭ ol la gardisto sukcesos kuri en la ĉelon. La klingo mordos lin per ia bruliganta malvarmo, kaj eĉ la fingroj tenantaj ĝin estos ĝisoste tranĉitaj. Ĉio rekondukis al lia malsana korpo, kiu treme fortiris sin de la plej malgranda doloro. Li ne estis certa ke li ja uzus la razklingon, eĉ se venus oportuno. Estas pli nature ekzisti de momento al momento, akceptante dek minutojn pli da vivo, eĉ kvankam estante certa ke estos torturo ĉe la fino.

Kelkfoje li penis kalkuli la nombron da porcelanaj brikoj en la muroj de la ĉelo. Tio devus esti facila, sed li ĉiam miskalkulis ie aŭ tie.

Pli ofte li demandis al si kie li estas, kaj kioma horo estas. Unu momenton li estis certa ke estas la mezo de la taglumo ekstere, kaj la sekvan momenton li estis egale certa ke estas plene senlume tie. En ĉi tiu loko, li sciis instinkte, la lumoj neniam estingiĝos. Ĝi estis la loko sen mallumo: li nun komprenis kial O’Brien ŝajnis rekoni la aludon. En la Ministrejo de la Amo ne estis fenestroj. Lia ĉelo estis eble en la koro de la konstruaĵo, aŭ ĉe ĝia ekstera muro; ĝi estis eble dek etaĝojn sub la tero, aŭ tridek super ĝi. Li movis sin enmense de loko al loko, kaj penis determini per sia korposento ĉu li troviĝas alte en la aero aŭ profunde en la tero.

Sonis marŝantaj botoj ekstere. La ŝtala pordo malfermiĝis brue.

Juna oficiro, bonorda nigre uniformita figuro, kiu ŝajnis plene scintilanta pro polurita ledo, kaj kies pala rektaspekta vizaĝo similis al vaksa masko, paŝis impone tra la pordejon. Li gestis al la eksteraj gardistoj enkonduki la kaptiton kiun ili gvidas. La poeto Ampleforth malcerte paŝaĉis en la ĉelon. La pordo brue refermiĝis.

Ampleforto moviĝis unu-dufoje malcerte de flanko al flanko, kvazaŭ ial supozante ke ekzistas alia pordo tra kiu li povos eliri, kaj poste komencis paŝi tien kaj reen tra la ĉelo. Li ankoraŭ ne rimarkis ke Winston ĉeestas. Liaj konfuzoplenaj okuloj firme rigardis la muron ĉ. metron super la nivelo de la kapo de Winston. Li estis senŝua; grandaj, malpuraj piedfingroj puŝis sin tra la truoj en liaj ŝtrumpetoj. Li ankaŭ estis plurajn tagojn for de sinrazo. Malglata barbo kovris lian vizaĝon ĝis la vangostoj, donante al li aspekton de brutulo, kio kontrastis kurioze kun lia granda malforta korpo kaj liaj nervozaj moviĝoj.

Winston vigligis sin iomete el sia letargio. Li nepre parolu al

Ampleforth, kaj risku ke krio venos el la teleekrano. Eĉ eblis konjekti ke Ampleworth estas la portanto de la razklingo.

“Ampleworth,” li diris.

Mankis krio el la teleekrano. Ampleworth paŭzis, iomete surprizite.

Liaj okuloj malrapide fokusigis sin je Winston.

“Ha, Smith!” li diris. “Ankaŭ vi!”

“Pro kio vi estas ĉi tie?”

“Efektive —” Li sidiĝis malkomforte sur la benko kontraŭ Winston.

“Ekzistas nur unu krimo, ĉu ne?” li diris.

“Kaj ĉu vi faris ĝin?”

“Ŝajnas ke jes.”

Li metis manon sur sian frunton, kaj premis siajn tempiojn dum momento, kvazaŭ penante memori ion.

“Ĉi tiaj aferoj okazas,” li komencis malklare. “Mi sukcesis memori unu ekzemplon — eblan ekzemplon. Temis pri misago, sendube. Ni preparadis definitivan eldonon de la poemoj de Kipling. Mi lasis la vorton “God” [“Dio”] ĉe la fino de linio. Mi ne povis ne fari tion!” li pludiris preskaŭ indigne, “Ne estis eble ŝanĝi la linion. La rimendaĵo estis “rod”. Ĉu vi scias ke ekzistas nur dek du rimaĵoj por “rod” en la tuta lingvo? Dum tagoj mi cerbumadis. Ne ekzistis alia rimaĵo.”

La esprimo sur lia vizaĝo ŝanĝiĝis. La ĉagreno foriris el ĝi, kaj dum momento li aspektis preskaŭ plaĉita. Ia intelekta varmo, la ĝojo de pedanto kiu trovis iun senutilan fakton, brilis tra la malpuro kaj la senorda hararo.

“Ĉu iam vi rimarkis,” li diris, “ke la tuta historio de la Anglalingva poezio estas determinita de la fakto ke mankas rimoj en la Angla lingvo?”

Ne, tiu specifa penso neniam ekestiĝis en la menso de Winston.

Nek, en la aktuala cirkonstanco, ĝi ŝajnis al li tre grava aŭ interesa.

“Ĉu vi scias kioma horo estas?” li diris.

Ampleworth denove aspektis surprizita. “Mi apenaŭ pensis pri tio.

Ili arestis min — antaŭ eble du tagoj — eble tri.” Liaj okuloj flirtadis ĉirkaŭ la muroj, kvazaŭ li duone anticipis trovi fenestron ie. “Ne estas diferenco inter nokto kaj tago en ĉi tiu loko. Mi ne scias kiel oni povus kalkuli la tempon.”

Ili parolis malvigle dum kelkaj minutoj, kaj tiam, sen evidenta kialo, krio el la teleekrano ordonis ke ili silentu. Winston sidis senmove, kun la manoj krucitaj. Ampleforth, tro granda por sidi komforte sur la mallarĝa benko, baraktetis de flanko al flanko, kunmetante siajn maldikajn manojn unue ĉirkaŭ unu genuon, poste ĉirkaŭ la alian. La teleekrano kriis al li ke li kvietiĝu. La tempo pasis. Post dudek minutoj, horo — estis malfacile scii. Denove estis la sono de botoj ekstere. La intestoj de Winston kuntiriĝis. Baldaŭ, tre baldaŭ, eble post kvin minutoj, eble jam nun, la almarŝado de botoj signifos ke nun venis lia vico.

La pordo malfermiĝis. La malvarmvizaĝa oficiro paŝis en la ĉelon.

Per mallonga mangesto li indikis Ampleforthon.

“Ĉambro 101,” li diris

Ampleforth elmarŝis mallerte inter la gardistoj, lia vizaĝo estis neklare perturbita, sed senkomprena.

Kio ŝajnis longa tempo pasis. La doloro en la ventro de Winston revigliĝis. Lia menso sagis ripete ĉirkaŭen laŭ unusola trako, kvazaŭ pilko falanta konstante en la saman serion de fendetoj. Li havis nur ses pensojn. La doloro en la ventro; peco da pano; la sango kaj la kriado;

O’Brien; Julia; la razklingo. Spasmis denove en liaj intestoj, la pezaj botoj proksimiĝas. Dum la pordo malfermiĝis, la ondo da aero kreita de ĝi enportis fortan odoron de malvarma ŝvito. Parsons marŝis en la ĉelon. Li surhavis kakian kuloton kaj sportĉemizon.

Ĉifoje Winston surpriziĝis tiom, ke li parolis senpense.

“Vi ĉi tie!”

Parston ĵetis al Winston rigardeton, en kiu estis nek interesiĝo nek surprizo, sed nur mizero. Li komencis marŝadi tien kaj reen, malglate, evidente nekapabla teni sin kvieta. Ĉiufoje kiam li rektigis siajn dikajn genuoj, estis evidente ke ili tremas. Liaj okuloj havis plenapertan, intensan rigardon, kvazaŭ li ne povas deteni sin de rigarado al io en la mezdistanco.

“Pro kio vi estas enkarcere?” diris Winston.

“Penskrimo!” diris Parsons, preskaŭ plore. La tono de lia voĉo samtempe kredigis plenan konfeson pri sia kulpo, kaj ian nekredeblan teruriĝon ke tia vorto estas aplikebla al li. Li paŭzis kontraŭ Winston, kaj komencis fervore apelacii al li: “Vi ne kredas ke ili pafos min, ĉu, kamaradĉjo? Ili ne pafas onin, se oni nenion efektive faris — nur pensojn, kiujn oni ne povas malhelpi, ĉu? Mi scias ke ili juste aŭskultas onin. Ho, mi fidas ilin tiurilate! Ili konas mian historion, ĉu ne? Vi scias kia persono mi estis. Ne malbona persono, miaspece. Ne cerboplena, sed fervora. Mi penis fari mian plejmulton por la Partio, ĉu ne? Mi ricevos nur kvin jaron da puno, ĉu ne? Aŭ eĉ dek jarojn? Persono kia mi povus fariĝi tre utila en gulago. Ili ne pafus min nur ĉar mi unufoje eraris.”

“Ĉu vi kulpas?” diris Winston.

“Kompreneble mi kulpas!” kriis Parsons, farante servutan rigardeton al la teleekrano. “Vi ne kredas ke la Partio arestus senkulpulon, ĉu?” Lia raneca vizaĝo fariĝis pli trankvila, kaj eĉ alprenis mienon iomete piaspektan. “La Penskrimo estas terura afero, kamaradĉjo,” li diris sentence. “Ĝi estas insida. Ĝi povas kapti onin sen onia konscio. Ĉu vi scias kiel ĝi kaptis min? Dum mia dormo! Jes, vere.

Jen mi, laboregante, penante fari mian taskon — tute ne sciante ke estas aĉpensoj en mia menso. Kaj subite mi komencis paroli dum mia dormo.

Ĉu vi scias kion ili aŭdis min diri?”

Li malaltigis sian voĉon, kvazaŭ persono devigata, pro malsano, paroli fie.

“For Granda Frato!” Jes, mi diris tion! Diris ĝin ripete, ŝajnas. Inter vi kaj mi, kamaradĉjo, mi agnoskas ke mi ĝojas ke ili atingis min, antaŭ ol ĝi pligraviĝis. Ĉu vi scias kion mi diros al ili, kiam mi estos antaŭ la tribunalo? ‘Dankon,’ mi diros, ‘dankon, ĉar vi savis min antaŭ ol estis tro malfrue.”

“Kiu denuncis vin?” diris Winston.

“Mia filineto,” diris Parsons, kun ia malgaja fiero. “Ŝi aŭskultis ĉe la ŝlosiltruo. Aŭdis kion mi diras, kaj kuris al la patroloj tuj la sekvan tagon. Tre lerta ago, por sepjaruleto, ĉu ne? Mi ne riproĉas ŝin pro tio.

Efektive, mi fieras pro ŝi. Estas indiko ke mi ĝustaspirite edukis ŝin, vere.”

Li faris kelkajn pliajn sinektiretojn tien kaj reen, plurfoje, deziroplene rigardante la necesujon. Post tio li subite depuŝis sian kuloton.

“Pardonu min, kamaradĉjo,” li diris. “Mi ne povas deteni min. Estas pro la atendado.”

Li puŝis sian gradan postaĵon en la necesujon. Winston kovris sian vizaĝon per siaj manoj.

“Smith!” kriis la voĉo el la teleekrano. “6079 Smith W! Malkovru vian vizaĝon. Ne kovru la vizaĝon en la ĉeloj.”

Winston malkovris sian vizaĝon. Parsons utiligis la necesujon, laŭte kaj abunde. Post tio montriĝis ke la ŝtopilo estas difekta, kaj la ĉelo fetoris naŭzege dum la sekvaj horoj.

Parsons estis forkondukita. Aliaj karceranoj venis kaj foriris, mistere. Unu, virino, estis destinita al “Ĉambro 101”, kaj, rimarkis

Winston, ŝi ŝajnis ŝrumpi kaj alikoloriĝi aŭdante tiujn vortojn. Venis horo kiam, se li estis portita ĉi tien dum la mateno, do nun estis la posttagmezo; aŭ se estis dum la posttagmezo, do nun estis la noktomezo. Estis ses karceranoj en la ĉelo, viroj kaj virinoj. Ĉiuj sidis tre kviete. Kontraŭ Winston sidis viro kun senmentona, dentoplena vizaĝo, ekzakte simila al tiu de iu granda sendanĝera ronĝbesto. Liaj dikaj makulitaj vangoj estis tiel poŝformaj ĉe sia malsupro, ke estis malfacile ne kredi ke li estis stakinta etajn stokojn da manĝaĵoj en ili.

Liaj palgrizaj okuloj flirtis time de vizaĝo al vizaĝo kaj forturnis sin rapide kiam li atentigis ies okulon.

La pordo malfermiĝis, kaj plia karcerulo estis enportita, kies aspekto dummomente estigis malvarman senton en Winston. Li estis ordinara, malafablaspekta viro kiu eble estis inĝeniero aŭ ia teknikisto.

Sed kio tremigis estis la magreco de lia vizaĝo. Ĝi estis kvazaŭ kranio.

Pro sia maldikeco la vizaĝo kaj okuloj aspektis neproporcie grandaj, kaj la okuloj ŝajnis plenaj de murdema, nekontentigebla malamo al iu aŭ io.

La viro sidiĝis sur la benon ne tre distance de Winston. Winston ne rigardis lin denove, sed la turmentita, kranieca vizaĝo restis tiel vivida en lia menso, kiel se ĝi estus rekte ankaŭ liaj okuloj. Subite li komprenas kio okazas. La viro mortas pro malsato. La sama penso ŝajnis ektrafi preskaŭ samtempe ĉiun personon en la ĉelo. Estis tre febla malkvieteco sur la tuta benko. La okuloj de la senmentonulo daŭre flirtadis direkte al la kranivizaĝulo, poste turnis sin kulpe, poste retiriĝis al li kvazaŭ nerezisteble allogitaj. Baldaŭ li komencis malkvietiĝi sur sia sidejo. Fine li stariĝis, anaspaŝis mallerte trans la ĉelon, serĉis en la profundo de poŝo en sia kombineo, kaj, kun aspekto de embaraso, etendis malpuraĉan pecon da pano al la kranivizaĝulo.

Ekaŭdiĝis furioza surdiga muĝo el la teleekrano. La senmentonulo eksaltis. La kranivizaĝulo rapide ĵetis siajn manojn malantaŭ sian dorson, kvazaŭ pruvante al la tuta mondo ke li rifuzas la donacon.

“Bumstead!” muĝis la voĉo. “2713 Bumstead J.! Lasu fali tiun pecon da pano!”

La senmentonulo lasis la pecon da pano fali sur la plankon.

“Restu starante kie vi estas,” diris la voĉo. “Frontu direkte al la pordo. Faru nenian moviĝon.”

La senmentontulo obeis. Liaj grandaj poŝformaj vangoj tremadis neregeble. La pordo bruege malfermiĝis. Dum la juna oficiro eniris kaj flanken paŝis, vidiĝis malantaŭ li malalta dika gardisto kun enormaj brakoj kaj ŝultroj. Li stariĝis kontraŭ la senmentonulo kaj, je signalo farita de la alia oficiro, faligis teruran bategon, fortigatan de la tuta pezo de lia korpo, plene sur la buŝon de la senmentonulo. La forto de tio ŝajnis preskaŭ bati lin super la plankon. Lia korpo estis ĵetita trans la ĉelon kaj surplankiĝis ĉe la bazo de la necesujo. Dum momento li kuŝis kvazaŭ en stuporo, kun malhela sango verŝiĝanta el liaj buŝo kaj nazo.

Tre febla ploretado aŭ grincado, kiu ŝajnis nekonscia, venadis el li. Post tio li ruliĝis kaj levis sin malstabile sur la manojn kaj genuojn. Meze de fluado de sango kaj salivo, la du duonoj de dentoplako falis el lia buŝo.

La enkarceruloj sidis treege senmove, kun la manoj krucitaj sur la genuoj. La senmentonulo rerampis en sian lokon. Laŭ unu flanko de lia vizaĝo la karno malheliĝadis. Lia buŝo estis ŝvelinta ĝis esti senforma ĉerizkoloraĵo kun nigra truo en sia mezo.

De tempo al tempo iom da sango gutis sur la bruston de lia kombineo. Liaj grizaj okuloj ankoraŭ flirtadis de vizaĝo al vizaĝo, eĉ pli kulpoplene ol antaŭe, kvazaŭ li penas trovi kiom la aliaj malestimas lin pro lia humiliĝo.

La pordo malfermiĝis. Per malgranda gesto la oficiro indikis la kranivizaĝulon.

“Ĉambro 101,” li diris.

Sonis anhelego kaj malkvieto ĉe la flanko de Winston. La viro estis efektive ĵetinta sin surgenuen sur la planko, kun la manoj kunpremitaj.

“Kamarado! Oficiro!” li kriis. “Ne necesas konduki min al tiu loko!

Ĉu mi ne jam diris ĉion al vi? Kion plian vi volas scii? Nenion mi rifuzus konfesi, nenion! Nur diru al mi kio ĝi estas, kaj mi konfesos tuj. Skribu ĝin kaj mi subskribos ĝin — ion ajn. Ne al Ĉambro 101!”

“Ĉambro 101,” diris la oficiro.

La vizaĝo de la viro, jam tre pala, fariĝis tiakolora, kian Winston ne kredus ebla. Ĝi estis klare, nemisvideble, verdeca.

“Faru kion ajn al mi!” li kriis. “Vi de semajnoj min malsatigadas.

Finu la aferon, por ke mi mortu. Pafu min. Pendumu min. Kondamnu min al dudek kvin jaroj. Ĉu vi volas ke mi denuncu iun alian? Nur diru kiun, kaj mi diros al vi kion ajn vi deziras. Ne gravas al mi kiu estas, aŭ kion vi faros al tiu. Mi havas edzinon kaj tri infanojn. La plej aĝa el ili estas ankoraŭ ne sesjaraĝa. Vi povos preni la tutan aron kaj tranĉi iliajn gorĝojn antaŭ miaj okuloj, kaj mi staros apude kaj rigardos. Sed ne

Ĉambro 101!”

“Ĉambro 101,” diris la oficiro.

La viro ĉirkaŭrigardis freneze senespere al la aliaj kaptitoj, kvazaŭ kun ideo ke li povos anstataŭigi sin per alia viktimo. Liaj okuloj haltis ĉe la frakasita vizaĝo de la senmentonulo. Li eletendis maldikan brakon.

“Tiun vi devas preni, ne min!” li kriis. “Vi ne aŭdis kion li diradis, post kiam ili batis lian vizaĝon. Donu al mi oportunon, kaj mi ripetos ĉiun vorton. Li estas la persono kiu kontraŭas la Partion, ne mi.” La gardistoj paŝis antaŭen. La voĉo de la viro fariĝis kriegaĉa. “Vi ne aŭdis lin!” li ripetis. “La teleekrano misfunkciis. Lin vi volas. Prenu lin, ne min!”

La du fortegaj gardistoj klinis sin por preni lin per liaj brakoj. Sed je ĝuste tiu momento li ĵetis sin trans la plankon de la ĉelo, kaj kaptis unu el la feraj kruroj kiuj subtenadis la benkon. Li komencis senvortan kriegadon, kvazaŭ besto. La gardistoj prenis lin por detiri lin, sed li kroĉis sin al ĝi per miriga forto. Dum eble dudek sekundoj ili tiradis lin.

La ĉelanoj sidis kviete, kun la manoj krucitaj sur la genuoj, rigardante rekte antaŭ sin. La kriegado ĉesis; la viro ne plu havis sufiĉan spiron por pli ol nur kroĉadi sin. Sekvis alispeca krio. Bato farita de la boto de gardisto rompis la fingrojn de unu el liaj manoj. Ili trenis lin starpozicien.

“Ĉambro 101,” diris la oficiro.

La viro estis elkondukita, marŝante malstabile, kun la kapo klinita, suĉante sian dispremitan manon, en li plene mankis pli da batalkapablo.

Longa tempo pasis. Se estis la noktomezo kiam la kranivizaĝulo estis forprenita, do nun estis la mateno; se matene, do la posttagmezo.

Winston estis sola, kaj jam de horoj estis sola. La doloro pro sidado sur la mallarĝa benko estis tia, ke ofte li stariĝis kaj ĉirkaŭmarŝadis, ne riproĉate de la teleekrano. La peco da pano ankoraŭ kuŝis tie, kie la senmentonulo faligis ĝin. Komence necesis fari fortan penon por ne rigardi ĝin, sed baldaŭ malsato cedis al soifo. Lia buŝo estis glueca kaj aĉgusta. La zumsono kaj la senvaria blanka lumo okazigis ian svenan senton, senton de vako en la kapo. Ofte li stariĝis ĉar la doloro en la ostoj estis ne plu tolerebla, kaj poste residiĝis preskaŭ tuj, ĉar li estis tro svensenta por esti certa ke li restos surpieda. Ĉiam, kiam liaj fizikaj sentoj estis iomete regataj, la teruriĝo revenis. Kelkfoje, kun febliĝanta espero, li pensis pri O’Brien kaj la razklingo. Estis koncepteble ke la razklingo eble alvenos kaŝite en liaj manĝaĵoj, se oni ja iam donos al li manĝaĵojn. Ankoraŭ pli malklare li pensis pri Julia. Ie, nepre, ŝi suferas eble pli ol li. Eble ŝi ĉimomente kriegas pro doloro. Li pensis: “Se mi povus savi Julian per duobligo de mia propra sufero, ĉu mi farus tion?

Jes, ja.” Sed tio estis nur intelekta decido, farita ĉar li sciis ke li devus fari ĝin. Li ne sentis ĝin. En ĉi loko ne eblis senti ion ajn, escepte de doloro kaj anticipo de doloro. Krome, ĉu eblis, kiam oni efektive suferas ĝin, voli pro ia kialo ke la propra doloro plimultiĝu? Sed tiu demando ankoraŭ estis nerespondebla.

La botoj denove alproksimiĝis. La pordo malfermiĝis. O’Brien envenis.

Winston ekstariĝis. La ŝoko de la vido plene pelis el li ĉian antaŭzorgemon. La unuan fojon en multaj jaroj li forgesis la ĉeeston de la teleekrano.

“Ankaŭ vin ili kaptis!” li kriis.

“Min li kaptis antaŭ longe,” diris O’Brien, kun milda, preskaŭ bedaŭrema ironio. Li flankenpaŝis. De malantaŭ li venis larĝbrusta gardisto, kun longa nigra bastono en la mano.

“Vi konas lin, Winston,” diris O’Brien. “Ne trompu vin. Vi ja sciis — vi ĉiam sciis.”

Jes, li komprenis nun, li ja ĉiam sciis. Sed ne estis tempo por pensi pri tio. Tute okupis lian vidon la bastono en la mano de la gardisto. Ĝi 175 povus fali ien ajn; sur la verton, sur la orelpinton, sur la supran parton de la brako, sur la kubuton —

La kubuton! Li estis falinta surgenuen, preskaŭ paralizite, ĉirkaŭtenante la batitan kubuton per la alia mano. Ĉio estis eksplodinta en flavan lumon. Nekoncepteble, nekoncepteble ke unu bato povus kaŭzi tiom da doloro! La lumego malaperis kaj li povis vidi la aliajn du malsupren rigardantajn al li. La gardisto ridadis pro lia tordiĝado. Unu demando, klare, estis jam respondita. Neniam, pro iu ajn kialo, oni povus deziri pliiĝon de doloro. Pri doloro oni povas deziri nur unu aferon: ke ĝi ĉesu. Nenio en la mondo estas tiel aĉa kiel fizika doloro.

Kiam ĉeestas doloro, ne ekzistas herooj, neniuj herooj, li pensis ripete dum li baraktadis sur la planko, kroĉante senutile sian senpovigitan maldekstran brakon.

Li kuŝis sur io, kio sentiĝis kiel kampada lito, escepte ke ĝi estis pli alta super la tero kaj ke li estis ligita iel, tiel ke li ne povas moviĝi.

Lumo, kiu ŝajnis pli forta ol kutime, faladis sur lian vizaĝon. O’Brien staris ĉe lia flanko, malsupren rigardante intense al li. Aliflanke staris viro en blanka mantelo, tenante hipoderman injektilon.

Eĉ kiam liaj okuloj estis malfermitaj, li nur iom post iom rekonis la ĉirkaŭaĵojn. Li havis senton ke li naĝas supren en ĉi tiun ĉambro el tre malsimila mondo, ia subakva mondo multe suba. Kiom longe li estis sube, tie, li ne sciis. De la momento kiam ili arestis lin, li ne vidis mallumon nek taglumon. Krome, liaj memoroj ne estis seninterrompaj.

Kelkajn fojojn lia konscio, eĉ tia konscio kian oni havas dum dormo, ekĉesis kaj rekomenciĝis post senenhava intervalo. Sed ĉu la intervaloj ampleksis tagojn aŭ semajnojn aŭ nur sekundojn, ne eblis scii.

Per tiu unua surkubuta bato la koŝmaro komenciĝis. Poste li konsciiĝis ke ĉio tiam okazanta estis nur prepara rutina pridemandado, kiun ricevas preskaŭ ĉiuj kaptitoj. Pri granda nombro da krimoj — spionado, sabotado, k.s. — ĉiu konfesis tute rutine. La konfeso estis formalaĵo, kvanikam la torturo estis reala. Kiomfoje li estis batita, kiom longe daŭris la batadoj, li ne povis memori. Ĉiam atakis lin samtempe kvin aŭ ses viroj en nigraj uniformoj. Kelkfoje per pugnoj, kelkfoje per bastonoj, kelkfoje per ŝtalaj batiloj, kelkfoje per botoj. Diversfoje li ruliĝadis sur la planko, senhonte kiel besto, korpe baraktante tien kaj tien per senfina, senespera peno eviti la piedbatojn, kaj simple invitante pli kaj ankoraŭ pli da piedbatoj, en la ripojn, en la ventron, sur la kubutojn, sur la tibiojn, en la ingvenon, en la testikojn, sur la oston baze de la vertebraro. Kelkfoje tio daŭris tiom daŭre, ke fine kruele, fie, nepardoneble al li ŝajnis, ne ke la gardistoj plu batadas lin, sed ke li ne povas devigi sin perdi la konscion. Kelkfoje lia kuraĝo tiom forlasis lin ke li komencis kriegi petante kompaton, eĉ antaŭ la komenciĝo de la batado, kiam nur vidi pugnon retiritan prepare por bato sufiĉis por verŝigi el li konfesadon pri realaj kaj imagataj krimoj. Alifoje li komencis kun firma decido konfesi nenion, kiam necesis perforte eligi el li ĉiun vorton inter suspiroj pro doloro, kaj kelkfoje li feble provis kompromisi, kiam li diris al si: “Mi ja konfesos, sed ankoraŭ ne. Mi devos elteni ĝis la doloro fariĝos netolerebla. Tri piedbatojn pli, du piedbatojn pli, post tio mi diros al ili kion ajn ili volas.” Kelkfoje li estis batita ĝis li apenaŭ povis stari, poste ĵetita kvazaŭ sako da terpomoj sur la ŝtonan plankon de ĉelo, lasita por refortiĝi dum kelkaj horoj, kaj poste reelprenita kaj rebatita. Ankaŭ okazis pli longaj periodoj da refortiĝado. Li memoris ilin malklare, ĉar ili ĉefe okazis dum dormo aŭ stuporo. Li memoris ĉelon kun lito el ligna tabulo, ia breto etendiĝanta el la muro, kaj stana lavpelvo, kaj manĝoj konsistantaj el varmega supo kaj pano, kaj kelkfoje kafo. Li memoris malafablan barbiron, kiu alvenis por skrapi lian mentonon kaj tondi lian hararon; kaj profesiecajn, sensimpatiajn virojn en blankaj manteloj, kiuj sentis lian korbatadon, perfrapete provis liajn refleksojn, suprenpuŝis liajn palpebrojn, palpadis lin per malglataj fingroj, serĉante rompitajn ostojn, kaj puŝis injektilojn en lian brakon por dormigi lin.

La batadoj fariĝis malpli oftaj, kaj plejparte estiĝis minaco, hororo al kiu li estus resendebla kiam ajn liaj respondoj ne kontentigus. Nun liaj demandantoj ne estis nigre uniformitaj gangsteruloj, sed Partiaj intelektuloj, nealtaj rondaj viroj kun rapidaj moviĝoj kaj scintilantaj okulvitroj, kiuj prilaboradis lin relajse dum periodoj daŭrantaj — li konjektis, li ne povis esti certa — po dek aŭ dek du horojn. Tiuj aliaj demandantoj certigis ke li spertas konstantan nefortan doloron, sed ili ne apogis sin ĉefe per doloro. Ili batis lian vizaĝon, tordis liajn orelojn, tiris liajn harojn, devigis lin stari sur unu kruro, rifuzis permesi ke li urinu, briligis fortegajn lumojn en lian vizaĝon ĝis liaj okuloj larmis; sed la celo de tio estis simple humiligi lin, kaj detrui lian kapablon argumenti kaj rezonadi. Ilia vera armilo estis la senkompata demandado, kiu daŭris, horon post horo, inside renversante lin, kaŝe kaptante lin, tordante ĉion kion li diris, kondamnante lin ĉiupaŝe pri mensogoj kaj sinkontraŭdiro, ĝis li komencis plori, tiom pro honto kiom pro nerva laco. Kelkfoje li ploris sesfoje dum unusola sesio.

Plejofte ili kriis riproĉegante lin, kaj minacis, je ĉiu hezito, transdoni lin denove al la gardistoj; sed kelkfoje ili subite ŝanĝis sian melodion, nomis lin kamarado, petegis lin nome de Engsoco kaj Granda Frato, demandis al li malĝoje ĉu eĉ nun ne restas en li sufiĉa lojaleco al la

Partio por voli malfari la malbonon kiun li faris. Kiam liaj nervoj estis ĉifitaj pro horoj da demandado, eĉ tiu peto povis devigi lin ploraĉadi.

Fine la senĉesaj voĉoj rompis lin pli komplete ol la botoj kaj pugnoj de la gardistoj. Lia sola deziro estis trovi kion ili volas ke li konfesu, kaj rapide konfesi ĝin, antaŭ ol la fitiranado rekomenciĝos. Li konfesis esti murdinta eminentajn Partianojn, distribuinta perfidajn pamfletojn, ŝtelinta publikajn monojn, vendinta militsekretojn, sabotinta ĉiumaniere. Li konfesis ke li estas spiono pagata de la Orientazia registaro jam de 1968. Li konfesis ke li estas religikredanto, kapitalismoadmiranto, seksperversulo. Li konfesis ke li murdis sian edzinon, kvankam li sciis, kaj tutcerte liaj demandantoj sciis, ke lia edzino ankoraŭ vivas. Li konfesis ke jam de jaroj li persone kontaktas

Golsteinon, kaj estas membro de subtera organizo kiu inkluzivas preskaŭ ĉiun homon kiun iam li konis. Estis pli facile konfesi ĉion kaj impliki ĉiujn. Krome, unusence tio estis tute vera. Estis vere ke li estas malamiko de la Partio, kaj laŭ la vidpunkto de la Partio, ekzistas nenia diferenco inter penso kaj ago.

Ankaŭ ekzistis alispecaj memoroj. Ili elstaris en lia menso unuope, kvazaŭ bildoj ĉirkaŭataj de nigreco.

Li estas en ĉelo kiu estas aŭ senluma aŭ lumigata, ĉar li povas vidi nenion escepte de paro da okuloj. Proksima estas ia instrumento, kiu tiktakas malrapide kaj regule. La okuloj fariĝas pli grandaj kaj pli lumaj.

Subite li flosas el sia sidejo, plonĝas en la okulojn, kaj estas vorita.

Li estas ligita per rimenoj al seĝo kiun ĉirkaŭas ciferplatoj, sub brilegaj lumiloj. Viro en blanka mantelo legas la ciferplatojn. Aŭdiĝas la marŝado de pezaj botoj elekstere. La pordo laŭte malfermiĝas. La vaksvizaĝa oficiro enmarŝas, sekvate de du gardistoj.

“Ĉambro 101,” diris la oficiro.

La viro en la blanka mantelo ne turnas sin. Li ankaŭ ne rigardas

Winstonon; li nur rigardis la ciferplatojn.

Li ruliĝas laŭlonge de giganta koridoro, kilometron larĝa, plena de glora, ora lumo, ridegante kaj elkriante konfesojn plejlaŭtavoĉe. Li konfesas ĉion, eĉ la aferojn kiujn li estis sukcesinta kaŝi dum la torturado. Li rakontas la tutan historion de sia vivo al aŭskultantaro kiu jam konas ĝin. Kun li estas la gardistoj, la aliaj demandantoj, la viroj en blankaj manteloj, O’Brien, Julia, S-ro Charrington, ĉiuj ruliĝantaj kune laŭlonge de la koridoro kaj ridegante. Ia teruraĵo kiu estis kaŝota en la estonteco iel estis transsaltita kaj ne okazis. Ĉio estas en ordo, ne plu estas doloro, la lasta detalo de lia vivo estas enlumigita, komprenita, pardonita.

Li komencis leviĝi de la tabullito, duoncerte ke li aŭdis la voĉon de

O’Brien. Tra la tuta demandado, kvankam li neniam vidis lin, li sentis ke O’Brien estas apud lia kubuto, kvankam ne tuj videbla. O’Brien estas la direktanto de ĉio. Li sendis la gardistojn kontraŭ Winstonon, kaj malebligis ke ili mortigu lin. Li decidis kiam Winston kriegu pro doloro, kiam li rajtu ripozeti, kiam li estu manĝigata, kiam li dormu, kiam oni pumpu la drogojn en lian brakon. Li faris la demandojn kaj proponis la respondojn. Li estis la turmentanto, li estis la protektanto, li estis la inkvizitoro, li estis la amiko. Kaj unufoje — Winston ne povis memori ĉu dum perdroga dormo, ĉu dum normala dormo, ĉu eĉ dum momento da vekiteco — voĉo murmuris en lian orelon: “Ne vin ĝenu, Winston, mi gardas vin. Dum sep jaroj mi kontrolis vin. Nun venis la turnopunkto. Mi savos vin. Mi perfektigos vin.” Li ne certis ĉu estis la voĉo de O’Brien; sed ja estis la sama voĉo kiu diris al li: “Ni renkontiĝos en la loko kie ne estas mallumo”, en tiu alia sonĝo, antaŭ sep jaroj.

Li ne memoris finiĝon de la demandado. Estis periodo da nigreco, kaj poste la ĉelo, aŭ ĉambro, en kiu li nun estis, iom post iom materialiĝis ĉirkaŭ li. Li estis preskaŭ plata sur sia dorso, nekapabla movi sin. Lia korpo estis ligita ĉe ĉiu esenca punkto. Eĉ la dorso de lia kapo estis tenita iel. O’Brien rigardis lin serioze kaj iom malĝoje. Lia vizaĝo, vidate elsube, aspektis kruda kaj ĉifita, kun poŝoj sub la okuloj kaj lacolinioj de la nazo ĝis la mentono. Li estis malpli juna ol Winston estis supozinta; li estis eble kvardekok- aŭ kvindekjaraĝa. Sub lia mano estis ciferplato kun ŝaltilo sur la supro kaj ciferoj kuŝantaj ĉirkaŭ la faco.

“Mi diris al vi,” diris O’Brien, “ke se ni rerenkontiĝos, estos ĉi tie.”

“Jes,” diris Winston.

Tute sen averto, escepte de moviĝeto de mano de O’Brien, ondo da doloro inundis lian korpon. Estis timegiga doloro, ĉar li ne povis vidi kio okazas, kaj li sentis ke ia mortiga damaĝo fariĝas al li. Li ne sciis ĉu 179 vere okazis, aŭ ĉu la efekto estis produktita perelektre; sed lia korpo estis distordata, la artikoj estis malfacile distirataj. Kvankam la doloro kaŭzis ŝviton sur lia frunto, la plej malbona parto estis la timo ke lia dors-ostaro estas krevonta. Li kunmetis siajn dentojn kaj spiris forte tra sia nazo, penante resti silenta kiel eble plej longe.

“Vi timas,” diris O’Brien, rigardante lian vizaĝon, “ke post plia momento io rompiĝos. Precipe vi timas ke rompiĝos via dors-ostaro. Vi havas vividan mensan bildon pri la disapartiĝo de la vertebroj kaj la elfluado de la spina likvo. Tion vi pensas, ĉu ne, Winston?”

Winston ne respondis. O’Brien ŝovis la ŝaltilon sur la ciferplato. La ondo da doloro foriris preskaŭ tiel rapide kiel ĝi estis veninta.

“Tio estis kvardek,” diris O’Brien. “Vi povas vidi ke la numeroj sur ĉi tiu plato atingas la centon. Ĉu vi bonvolos memori, dum nia tuta konversacio, ke mi kapablas dolorigi vin je kiu ajn momento, kaj kiom ajn mi decidos? Se vi mensogos al mi, aŭ provos trompi min iel, aŭ eĉ falos sub vian kutiman nivelon de inteligento, vi kriegos pro doloro, tuj.

Ĉu vi komprenas tion?”

“Jes,” diris Winston.

La mieno de O’Brien fariĝis malpli malafabla. Li reĝustigis siajn okulvitrojn penseme, kaj paŝis tien-reen unu-du-foje. Kiam li parolis, lia voĉo estis milda kaj pacienca. Li havis la mienon de kuracisto, instruisto, eĉ sacerdoto, fervora klarigi kaj persvadi, anstataŭ puni.

“Mi ĝenas min pri vi, Winston,” li diris, “ĉar vi valoras la ĝenon. Vi scias tute bone kio misas en vi. Vi scias ĝin jam de jaroj, kvankam vi batalis kontraŭ la scio. Vi estas mense malsana. Vi suferas pro difekta memoro. Vi ne povas memori realajn eventojn, kaj vi persvadas vin ke vi memoras aliajn eventojn kiuj tute ne okazis. Bonfortune, tio estas kuracebla. Vi neniam kuracis vin mem, ĉar vi ne deziris. Necesis malgranda peno, kiun vi rifuzis fari. Eĉ nun, mi bone konscias, vi kroĉiĝas al via malsano, miskredante ĝin virto. Nun ni prenu ekzemplon. Nunmomente, kontraŭ kiu potenco militas Oceanio?”

“Kiam oni arestis min, Oceanio militadis kontraŭ Orientazio.”

“Kontraŭ Orientazio. Bone. Kaj Oceanio de ĉiam militadas kontraŭ

Orientazio, ĉu ne?”

Winston entiris sian spiron. Li malfermis sian buŝon, kaj poste ne parolis. Li ne povis preni siajn okulojn for de la ciferplato. “La veron, Winston. La veron laŭ vi. Diru al mi kion vi kredas memori.”

“Mi memoras ke ĝis nur semajno antaŭ ol mi estis arestita, ni tute ne militadis kontraŭ Orientazio. Ni estis aliancanoj kun ili. La milito estis kontraŭ Eŭrazio. Tio estis daŭrinta kvar jarojn. Antaŭ tiam —”

O’Brien silentigis lin, gestante per sia mano.

“Plia ekzemplo,” li diris. “Antaŭ pluraj jaroj, vi suferis pro vere grava iluzio. Vi kredis ke tri viroj, tri iamaj Partianoj, nomitaj Jones,

Aaronson, kaj Rutherford, viroj ekzekutitaj pro perfido kaj sabotado farinte plej plenan konfeson — vi kredis ke ili ne kulpis pri la krimoj pri kiuj ili estis akuzitaj. Vi kredis esti vidinta nemiskompreneblan dokumentan ateston, kiu pruvis ke iliaj konfesoj estis falsaj. Estis certa foto pri kiu vi haluciniĝis. Vi kredis esti reale teninta ĝin en viaj manoj.

Estis foto iom simila al ĉi tiu.”

Oblonga slipo el ĵurnalo aperis inter la fingroj de O’Brien. Dum eble kvin sekundoj ĝi estis en angulo de la vidpovo de Winston. Ĝi estis foto, kaj ne eblis dubi ĝian identecon. Ĝi estis la foto. Ĝi estis alia ekzemplero de la foto pri Jones, Aaronson, kaj Rutherford ĉe la Partia kunveno en Novjorko, kiun li ŝance trovis antaŭ dek unu jaroj kaj tuj detruis. Dum nura momento ĝi estis antaŭ liaj okuloj, poste ĝi estis ne plu videbla. Sed li ja vidis ĝin, nedubeble li vidis ĝin! Li faris senesperan, agoniigan penon liberigi la supran duonon de sia korpo. Estis neeble movi sin eĉ centimetron je iu ajn direkto. Dum la momento li eĉ forgesis la ciferplaton. Li nur volis denove teni la foton en siaj fingroj, aŭ almenaŭ vidi ĝin.

“Ĝi ekzistas!” li kriis.

“Ne,” diris O’Brien.

Li paŝis trans la ĉambron. Estis memortruo en la kontraŭa muro.

O’Brien levis la kovrilon. Nevidate, la fragila paperslipo forkirliĝis sur la fluo de varma aero; ĝi malaperis en ekflamiĝo. O’Brien forturnis sin de la muro.

“Cindroj,” li diris. “Eĉ ne identigeblaj cindroj. Polvo. Ĝi ne ekzistas.

Ĝi neniam ekzistis.”

“Sed ĝi jes ekzistis! Ĝi ja ekzistas. Ĝi ekzistas en la memoro. Mi memoras ĝin. Vi memoras ĝin.”

“Mi ne memoras ĝin,” diris O’Brien.

La koro de Winston malfortiĝis. Tio estas duoblapenso. Li sentis mortigan senpovon. Se li estus certa ke O’Brien mensogas, ne ŝajnus grave. Sed estis tute eble ke O’Brien vere forgesis la foton. Kaj se tiel, do jam li forgesis ke li neis ĝian memoriĝon, kaj forgesis ke li forgesis. Kiel esti certa ke temis pru simpla trompo? Eble tiu lunatika misartikiĝo de la menso vere povas okazi: jen, tiu penso venkis lin.

O’Brien rigardadis lin kontempleme. Pli ol antaŭe, li mienis kiel instruisto penanta labori kun misfarinta sed talenta infano.

“Ekzistas Partia slogano pri rego je la estinteco,” li diris. “Deklamu ĝin, mi petas.”

“Kiu regas la estintecon, tiu regas la estontecon: kiu regas la estantecon, tiu regas la estintecon,” obee deklamis Winston.

“Kiu regas la estantecon, tiu regas la estintecon,” diris O’Brien, malrapide jesante per sia kapo, aprobe. “Ĉu laŭ via opinio, Winston, la estinteco havas realan ekziston?”

Denove la sento de senhelpeco descendis sur Winstonon. Liaj okuloj rigardetis la ciferplaton. Li ne nur ne sciis ĉu “jes” aŭ “ne” estas la respondo kiu savos lin kontraŭ doloro; li eĉ ne sciis kiun respondon li kredas vera.

O’Brien ridetis malforte. “Vi ne estas metafizikisto, Winston,” li diris. “Antaŭ ĉi tiu momento, vi neniam pensis pri la signifo de ekzisto.

Mi esprimos la temon pli precize. Ĉu la estinteco ekzistas konkrete, en la spaco? Ĉu loko estas ie ajn, mondo da solidaj objektoj, kie la estinteco ankoraŭ okazas?”

“Ne.”

“Do kie ekzistas la estinteco, se ĝi ja ekzistas?”

“En registroj. Ĝi estas skribita.”

“En registroj. Kaj —?”

“En la menso. En la homa memoro.”

“En la memoro. Bone, do. Ni, la Partio, regas ĉiuj registrojn, kaj ni regas ĉiujn memorojn. Sekve ni regas la estintecon, ĉu ne?”

“Sed kiel vi povas malebligi ke homoj memoras aferojn?” kriis

Winston, denove dummomente forgesante la ciferplaton. “Ĝi estas ekster oni. Kiel vi povas regi la memoron? Vi ne regas mian memoron!”

La mieno de O’Brien refariĝis severa. Li metis sian manon sur la ciferplaton.

“Male,” li diris, “vi ne regas ĝin. Tial vi estis portita ĉi tien. Vi estas ĉi tie ĉar vi malsukcesis pri humileco, pri sinrego. Vi rifuzis submeti vin, kaj sinsubmeto estas la prezo de malfrenezo. Vi preferis esti lunatiko, minoritato konsistanta el unu persono. Nur la disciplinita menso povas vidi la realon, Winston. Vi kredas ke la realo estas io objektiva, ekstera, ekzistanta per si mem. Vi ankaŭ kredas ke la naturo de la realo estas evidenta. Kiam vi iluzie kredas ke vi vidas ion, vi supozas ke ĉiu alia vidas la samon kiel vi. Sed mi diras al vi, Winston, ke la realo ne estas ekstera. La realeco ekzistas en la homa menso, nenie alie. Ne en la menso de individuo, kiu povas erari, kaj ĉiukaze baldaŭ pereas: nur en la menso de la Partio, kiu estas kolektiva kaj senmorta.

Kion ajn la Partio nomas vera, tio estas la vero. Estas neeble vidi la realon escepte de per rigardo tra la okuloj de la Partio. Tiu estas la fakto kiun vi devas relerni, Winston. Ĝi necesigas sindetruan agon, agon de la volo. Vi devos humiligi vin, antaŭ ol vi povos fariĝi malfreneza.”

Li paŭzis dum kelkaj momentoj, kvazaŭ lasante siajn diritaĵojn enradikiĝi.

“Ĉu vi memoras,” li pludiris, “skribi en via taglibro: ‘La libero estas la libero diri ke du plus du estas kvar’?”

“Jes,” diris Winston.

O’Brien supren tenis sian maldekstran manon, kun ĝia dorso direkte al Winston, kaj kun la dikfingro kaŝita kaj la kvar aliaj fingroj etenditaj.

“Kiom da fingroj mi etendas, Winston?”

“Kvar.”

“Kaj se la Partio diras ke ne kvar, sed kvin — tiuokaze, kiom?”

“Kvar.”

La vorto finiĝis per doloranhelo. La nadlo de la ciferplato atingis kvindek kvin. La ŝvito elverŝiĝis sur la tutan korpon de Winston. La aero ŝiriĝis en liajn pulmojn kaj reeliris per laŭtaj ĝemoj, kiujn li ne povis ĉesigi eĉ per kunpremego de la dentoj. O’Brien rigardadis lin, kun la kvar fingroj ankoraŭ etenditaj. Li retiris la ŝaltilon. Ĉifoje la doloro nur iomete mildiĝis.

“Kiom da fingroj, Winston?”

“Kvar.”

La nadlo atingis sesdek.

“Kiom da fingroj, Winston?”

“Kvar! Kvar! Kion alian mi povas diri? Kvar!”

Evidente la nadlo denove plialtiĝis, sed li ne rigardis ĝin. La peza severa vizaĝo kaj la kvar fingroj plenigis lian vidkampon. La fingroj staris rekte antaŭ liaj okuloj kvazaŭ kolonoj, enormaj, neklaraj, kaj ŝajne vibrantaj, sed nemiskompreneble kvar.

“Kiom da fingroj, Winston?”

“Kvar! Ĉesigu, ĉesigu! Kiel vi povas daŭrigi? Kvar! Kvar!”

“Kiom da fingroj, Winston?”

“Kvin! Kvin! Kvin!”

“Ne, Winston, tio ne utilas. Vi mensogas. Vi ankoraŭ kredas ke estas kvar. Kiom da fingroj, mi petas?”

“Kvar! Kvin! Kvar! Kiom ajn vi volas. Nur ĉesigu, ĉesigu la doloron!”

Abrupte li sidis rekte, kun la brako de O’Brien ĉirkaŭ siaj ŝultroj. Li eble senkonsciis dum kelkaj sekundoj. La ligiloj tenantaj lian korpon estis iom malstriktigitaj. Li sentis grandan malvarmon, li tremadis neregeble, liaj dentoj tremadis, la larmoj ruliĝis sur liaj vangoj. Dum momento li kroĉis sin al O’Brien kvazaŭ bebo, kurioze komfortigate de la peza brako ĉirkaŭ siaj ŝultroj. Li sentis ke O’Brien estas lia protektanto, ke la doloro estas io venanta elekstere, el iu alia fonto, kaj ke O’Brien estas lia savonto el ĝi.

“Vi malrapide lernas, Winston,” diris O’Brien milde.

“Kiel mi povus ne?” li larmadis. “Kiel mi povas ne vidi kio estas antaŭ miaj okuloj? Du plus du estas kvar.”

“Kelkfoje, Winston. Kelkfoje estas kvin. Kelkfoje tri. Kelkfoje ili estas ĉiuj sumoj samtempe. Vi devas pli strebi. Ne estas facile, malfreneziĝi.”

Li kuŝigis Winstonon sur la liton. La ligiĝo de liaj membroj plistriktiĝis denove, sed la doloro estis fadinta, kaj la tremado ĉesis, lasante lin nur malforta kaj malvarma. O’Brien gestis per sia kapo al la viro en la blanka mantelo, kiu estis staranta senmove dum ĉio. La viro en la blanka mantelo klinis sin, kaj rigardis zorge en la okulojn de

Winston, palpis lian korbatadon, metis orelon sur lian bruston, frapetis tie kaj tie, kaj post tio kapjesis al O’Brien.

“Denove,” diris O’Brien.

La doloro fluis en la korpon de Winston. La nadlo nepre atingis sepdek, sepdekkvin. Li tenis siajn okulojn fermitaj, ĉifoje. Li sciis ke la fingroj restas, kaj ankoraŭ estas kvar. Gravis nur resti vivanta ĝis la paroksismo finiĝis. Li ĉesis rimarki ĉu aŭ ne li ploras. La doloro replimildiĝis. Li malfermis siajn okulojn. O’Brien estis retirinta la ŝaltilon. “Kiom da fingroj, Winston?”

“Kion vi volas: persvadi min ke vi vidas kvin, aŭ efektive vidi ilin?”

“Efektive vidi ilin.”

“Denove,” diris O’Brien.

Eble la nadlo atingis okdek — naŭdek. Winston povis ne intermite memori kial la doloro okazas. Malantaŭ liaj kunpremitaj palpebroj arbaro da fingroj ŝajnis moviĝadi laŭ ia danco, enirante kaj elirante, malaperante unu malantaŭ alia kaj reaperante. Li penis kalkuli ilin, li ne povis memori la kialon. Li sciis nur ke estas neeble kalkuli ilin, kaj ke tio iel estas pro la mistera identeco de kvin kaj kvar. La doloro refadis.

Kiam li malfermis siajn okulojn li trovis ke li ankoraŭ vidas la samon.

Nenombreblaj fingroj, kvazaŭ moviĝantaj arboj, ankoraŭ fluadas ambaŭdirekten, krucante kaj rekrucante. Li refermis siajn okulojn.

“Kiom da fingroj mi etendas, Winston?”

“Mi ne scias. Mi ne scias. Vi mortigos min se vi refaros tion. Kvar, kvin, ses — tuthoneste mi ne scias.”

“Pli bone,” diris O’Brien.

Injektilo glate eniris la brakon de Winston. Preskaŭ sammomente feliĉiga, kuraca varmo disvastiĝis tra lia tuta korpo. La doloro jam duone forgesiĝis. Li malfermis siajn okulojn kaj suprenrigardis dankeme al O’Brien. Vidante la pezan, linikovritan vizaĝon, tiel malbelan kaj tiel inteligentan, lia koro ŝajnis turni sin. Se li povus moviĝi, li etendus manon, kaj metus ĝin sur brakon de O’Brien. Li neniam amis lin tiom profunde kiom ĉimomente, kaj ne nur ĉar li ĉesigis la doloron. La malnova sento, ke efektive ne gravas ĉu O’Brien estas amiko aŭ malamiko, revenis. O’Brien estas persono al kiu li povas paroli. Eble oni ne tiom volas esti amata, kiom esti komprenata.

O’Brien estis torturinta lin ĝis la rando de frenezeco, kaj post nelonge, certe, li sendos lin en la morton. Ne gravas. Laŭ ia senco kiu estas pli profunda ol amikeco, ili estas intimuloj: t.e, kvankam la vortoj mem eble neniam estos diritaj, estas loko kie ili povus renkontiĝi kaj konversacii. O’Brien rigardis malsupren al li, kun esprimo kiu kredigis ke la sama penso eble estas en lia propra menso. Kiam li parolis, estis per facila, konversacia tono.

“Ĉu vi scias kie vi estas, Winston?” li diris.

“Mi ne scias. Mi povas diveni. En la Ministrejo de la Amo.”

“Ĉu vi scias de kiom longe vi jam estas ĉi tie?”

“Mi ne scias. Tagojn, semajnojn, monatojn — mi kredas ke monatojn.”

“Kaj kial, laŭ via supozo, ni portas homojn al ĉi tiu loko?”

“Por devigi ilin konfesi.”

“Ne, jen ne la kialo. Divenu denove.”

“Por puni ilin.”

“Ne!” krietis O’Brien. Lia voĉo estis ŝanĝiĝinta eksterordinare, kaj lia vizaĝo subite fariĝis kaj severa kaj tre vigla. “Ne! Ne nure por ekstrakti vian konfeson, ne por puni vin. Ĉu mi diru al vi kial ni venigis vin ĉi tien? Por resanigi vin! Por malfrenezigi vin! Ĉu vi akceptas,

Winston, ke neniu persono kiun ni portas al ĉi tiu loko iam foriras el niaj manoj neresanigita? Ne interesas nin tiuj stultaj krimoj kiujn vi faris. Ne interesas la Partion la ago mem: interesas nin nur la penso. Ni ne nur simple detruas niajn malamikojn, ni ŝanĝas ilin. Ĉu vi komprenas kion mi celas diri per tio?”

Li estis klininta sin super Winstonon. Lia vizaĝo aspektis enorma, pro sia proksimeco, kaj hide malbela, ĉar ĝi estis vidata desube. Krome, ĝi estis plena de ia ekzalto, lunatika intenso. Denove la koro de Winston retiriĝis. Se eble, li tirus sin pli profunden en la liton. Li certis ke O’Brien estas tordonta la ciferplaton pro simpla malbonvolo. Je tiu momento, tamen, O’Brien forturnis sin. Li paŝis unu-du paŝojn tien kaj reen. Post tio li parolis plu, malpli intensege:

“Unue, vi devas kompreni ke en ĉi tiu loko ne okazas martiriĝoj. Vi legis pri la religiaj persekutoj dum la pasinteco. En la Mezepoko estis la Inkvizicio. Ĝi fiaskis. Ĝi celis nuligi herezadon, kaj finiĝis eternigante ĝin. Pro ĉiu herezulo kiun ĝi bruligis ĉe la ŝtipo, miloj da aliaj ekaperis.

Kial tio okazis? Ĉar la Inkvizicio mortigis siajn malamikojn malkaŝe, kaj mortigis ilin dum ili ankoraŭ ne pentis: efektive, ĝi mortigis ilin ĉar ili ne pentis. Homoj mortadis pro rifuzo forlasi siajn verajn kredojn.

Nature la gloro entute apartenis al la viktimo kaj la honto entute al la Inkviziciisto kiu bruligis lin. Poste, en la dudeka jarcento, estis la totalismistoj, tiel oni nomis ilin. Estis la Germanaj Nazioj kaj la Rusaj Komunistoj. La Rusoj persekutis herezojn pli kruele ol la Inkvizicio. Kaj ili imagis esti lernintaj per la eraroj de la pasinteco; ili sciis, almenaŭ, ke oni nepre ne faru martirojn. Antaŭ ol publike aperigi siajn viktimojn antaŭ tribunalo, ili intense entreprenis detrui ilian dignon. Ili trivis ilin per torturado kaj soleco, ĝis ili fariĝis malestimindaj timoplenaj aĉuloj, konfesante kion ajn oni metis en iliajn buŝojn, kovrante sin per riproĉoj, akuzante kaj ŝirmante sin unu malantaŭ la alia, larmoplene petegante kompaton. Tamen post nur kelkaj jaroj la samo reokazis. La mortintoj fariĝis martiroj, kaj ilia malindeco estis forgesita. Denove, kial? Unue, ĉar la konfesoj kiujn ili faris estis evidente truditaj kaj malveraj. Ni ne faras tiajn erarojn. Ĉiuj konfesoj diritaj ĉi tie estas veraj. Ni verigas ilin.

Kaj, plejgrave, ni ne permesas ke la mortintoj releviĝu kontraŭ ni. Vi devas ĉesi imagi ke la posteuloj pravigos vin, Winston. La posteuloj neniam aŭdos pri vi. Vi estos levita tute senspure el la historia fluo. Ni faros el vi gason kaj verŝos vin en la stratosferon. Nenio el vi restos, nek nomo en registro, nek memoro en vivanta cerbo. Vi estos nuligita en la pasinteco same kiel en la estonteco. Vi estos neniam ekzistinta.”

“Do kial min torturi?” pensis Winston, kun efemera amaro. O’Brien haltigis sian paŝadon, kvazaŭ Winston voĉigis la penson. Lia granda malbela vizaĝo proksimiĝis, kun la okuloj iomete mallarĝigitaj.

“Vi pensas,” li diris, “ke ĉar ni intencas tutplene detrui vin, tiel ke nenio dirita aŭ farita de vi eĉ etete gravos — ke tiukaze, kial ni donas al ni la penon pridemandadi vin unue? Tion vi pensis, ĉu ne?”

“Jes,” diris Winston.

O’Brien ridetis iom. “Vi estas fuŝaĵo en la desegno, Winston. Vi estas makulo forviŝenda. Ĉu mi ne ĵus diris al vi ke ni malsimilas al la pasintecaj persekutantoj? Ne kontentigas nin negativa obeo, eĉ ne kune kun la plej humilega sindono. Kiam fine vi cedos al ni, devos esti pro via libera volo. Ni ne detruas la herezulon ĉar li rezistas nin: dum li rezistas nin, ni neniam povas detrui lin. Ni konvertas lin, ni kaptas la internon de lia menso, ni re-formas lin. Ni elbruligas ĉian malbonon kaj ĉian iluzion el li; ni venigas lin al nia flanko, ne aspekte, sed tutvere, elkore kaj elanime. Ni faras el li unu el ni, antaŭ ol mortigi lin. Estas netolereble por ni, ke erara penso ekzistas ie en la mondo, negrave kiom sekrete kaj senpove. Eĉ en la momento de la morto ni ne povas permesi ian devion. Dum la antikva epoko la herezulo marŝis al la ŝtipo ankoraŭ estante herezulo, proklamante sian herezon, fiera pro ĝi. Eĉ la viktimo de la Rusaj purigoj povis porti ribelemon ŝlositan en sia kranio, dum li marŝis laŭlonge de la koridoro atendante la kuglon. Sed ni perfektigas la cerbon, antaŭ ol detrui ĝin. La ordono de la malnovaj despotismoj estis “Vi ne…”. La ordono de la totalismuloj estis “Vi devas…” Nia ordono estas “Vi estas”. Neniu portita de ni al ĉi tiu loko iam staras kontraŭ ni. Ĉiu estas purige lavita. Eĉ tiuj tri mizeraj perfiduloj kies senkulpecon vi iam kredis — Jones, Aaronson, kaj

Rutherford — finfine ni rompis ilin. Mi mem partoprenis en ilia pridemandado. Mi vidis ilin iom post iom rompiĝi, larmi, humiliĝi, plori — kaj fine, ne pro doloro nek timo, nur pro pento. Kiam ni finiĝis pri ili, ili estis nur la ŝeloj de homoj. Nenio restis en ili, escepte de malĝojo pro siaj agoj, kaj amo al Granda Frato. Estis kortuŝe vidi kiom ili amas lin. Ili petis esti rapide mortpafitaj, tiel ke ili povos morti dum iliaj mensoj ankoraŭ estas puraj.”

Lia voĉo fariĝis preskaŭ revema. La ekzaltiĝo, la lunatika entuziasmo, ankoraŭ estis en lia vizaĝo. Li ne ŝajnigas, pensis Winston, li ne estas hipokritulo, li kredas ĉiun vorton kiun li diras. Kio plej premis lin estis konscio pri la propra intelekta malsupereco. Li rigardis la pezan, tamen gracian, formon paŝadi tien kaj reen, en kaj el la etendo de lia vidpovo. O’Brien estis ulo ĉiumaniere pli granda ol li mem.

Neniun ideon li mem iam havis, aŭ povus havi, kiun O’Brien ne jam antaŭ longe konis, ekzamenis, kaj malakceptis. Lia menso ampleksas ankaŭ la menson de Winston. Sed tiukaze kiel povas esti vere ke

O’Brien estas freneza? Devas esti ke li mem, Winston, estas la frenezulo. O’Brien haltis, kaj malsupren rigardis al li. Lia voĉo estis reseveriĝinta.

“Ne imagu ke vi savos vin, Winston, negrave kiom plene vi cedos al ni. Neniu kiu iam misvojis estas iam ajn akceptita. Kaj eĉ se ni decidus lasi vin vivi ĝis la natura fino de via vivo, tamen vi ankoraŭ neniam eskapus de ni. Kio okazas al vi ĉi tie estas poreterne. Komprenu tion jam dekomence. Ni disfrakasos vin ĝis punkto de kiu vi ne povos reveni.

Okazos al vi spertoj el kiuj vi ne povus reveni eĉ se vi vivus mil jarojn.

Neniam denove vi kapablos havi ordinaran homan senton. Ĉio estos morta en vi. Neniam denove vi kapablos ami, amiki, ĝui la vivon, aŭ ridi, aŭ scivolemi, aŭ kuraĝi, aŭ integri. Vi estos vaka. Ni premos vin ĝis malpleneco, kaj poste ni mem replenigos vin.”

Li paŭzis, kaj gestis al la viro en la blanka mantelo. Winston konsciis ke ia peza aparato estis puŝita en lokon malantaŭ lia kapo.

O’Brien sidiĝis apud la lito, tiel ke lia vizaĝo estis preskaŭ samnivela kiel tiu de Winston.

“Tri mil,” li diris, parolante trans la kapon de Winston al la viro en la blanka mantelo.”

Du molaj vatoj, kiuj sentiĝis iomete malsekaj, premis sin kontraŭ la tempiojn de Winston. Li tremis. Venos doloro, nova speco de doloro.

O’Brien metis manon komfortige, preskaŭ ame, sur lian manon.

“Ĉifoje ne doloros,” li diris. “Tenu viajn okulojn fiksitaj sur miaj.”

Je tiu momento estis grandega eksplodo, aŭ kio sentiĝis kiel eksplodo, kvankam ne estis certe ĉu estis bruo. Sendube estis blindiga fulmlumo. Winston ne estis vundita, nur platigita. Kvankam li jam estis kuŝanta sur sia dorso kiam la afero okazis, li kurioze sentis ke li estis batita en tiun pozicion. Terura sendolora bato estis platiginta lin.

Ankaŭ io estis okazinta en lia menso. Dum liaj okuloj reakiris fokusiĝon, li memoris kiu li estas, kaj kie li estas, kaj rekonis la vizaĝon rigardantan en lian; sed, ie, estis granda peco da vako, kvazaŭ peco estis prenita el lia cerbo.

“Tio ne daŭros,” diris O’Brien. “Rigardu miajn okulojn. Kontraŭ kiu lando Oceanio militas?”

Winston pensis. Li sciis kion signifas Oceanio, kaj ke li mem estas civitano de Oceanio. Li ankaŭ memoris Eŭrazion kaj Orientazion; sed kiu militas kontraŭ kiu, tion li ne sciis. Efektive li ne estis konsciinta ke okazas milito.

“Mi ne memoras.”

“Oceanio militas kontraŭ Orientazio. Ĉu vi memoras tion, nun?”

“Jes.”

“Oceano de ĉiam militas kontraŭ Orientazio. De la komenco de via vivo, de la komenco de la Partio, de la komenco de la historio, la milito daŭras senpaŭze, ĉiam unusama milito. Ĉu vi memoras tion?”

“Jes.”

“Antaŭ dek unu jaroj vi kreis legendon pri tri viroj kiuj estis mortkondamnitaj pro perfido. Vi pretekstis ke vi vidis pecon da papero kiu pruvis ke ili estis senkulpaj. Neniam tia paperpeco ekzistis. Vi inventis ĝin, kaj poste vi iom post iom kredis pri ĝi. Vi memoras nun la momenton mem kiam vi unue inventis ĝin. Ĉu vi memoras tion?”

“Jes.”

“Mi ĵus etendis la fingrojn de mia mano antaŭ vi. Vi vidis kvin fingrojn. Ĉu vi memoras tion?”

“Jes.”

O’Brien supren etendis la fingrojn de sia maldekstra mano, kun la dikfingro kaŝita.

“Estas kvin fingroj tie. Ĉu vi vidas kvin fingrojn?”

“Jes.”

Kaj li ja vidis ilin, dum efemera momento, antaŭ ol la sceno en lia menso ŝanĝiĝis. Li vidis kvin fingrojn, kaj estis nenia misformiĝo. Poste ĉio denove estis normala, kaj la malnova timo, la malamo, kaj la konfuzo reamasiĝis en li. Sed estis momento — li ne sciis kiom longa, eble tridek-sekunda — da lumoplena certeco, kiam ĉiu nova sugesto de

O’Brien plenigis eron da vako, kaj fariĝis absoluta vero, kaj kiam du plus du povus esti tri tiel facile kiel kvin, se tio estus necesa. Ĝi fadis jam antaŭ ol O’Brien faligis sian manon; sed kvankam li ne povis revivigi ĝin, li povis memori ĝin, samkiel oni memoras vividan sperton de iu periodo de onia vivo kiam oni estis, en la praktiko, malsama persono.

“Vi vidas nun,” diris O’Brien, “ke efektive almenaŭ eblas.”

“Jes,” diris Winston.

O’Brien stariĝis kun mieno de kontento. Maldekstre de si Winston vidis ke la viro en la blanka mantelo rompas ampolon kaj retiras la puŝilon de injektilo. O’Brien turnis sin al Winston ridetante. Preskaŭ laŭ sia malnova maniero, li reĝustigis siajn okulvitrojn sur sia nazo.

“Ĉu vi memoras skribi en via taglibro,” li diris, “ke ne gravas ĉu mi estas amiko aŭ malamiko, ĉar mi estas almenaŭ persono kiu komprenas vin, kaj kun kiu vi povas paroli? Vi pravis. Min plezurigas paroli kun vi.

Via menso allogas min. Ĝi similas mian propran menson, escepte de ke vi estas freneza. Antaŭ ol ni finos la sesion, vi rajtas fari al mi kelkajn demandojn, se vi deziras.”

“Ĉu kiun ajn demandon mi deziras?”

“Kiun ajn.” Li vidis ke la okuloj de Winston rigardas la ciferplaton.

“Ĝi estas malŝaltita. Kiu estas via unua demando?”

“Kion vi faris al Julia?” diris Winston.

O’Brien denove ridetis. “Ŝi perfidis vin, Winston. Tuje-senrezerve.

Mi malofte vidis iun transveni al ni tiom rapide. Vi apenaŭ rekonus ŝin, se vi vidus ŝin Ĉiom da ŝia ribelemo, ŝia trompemo, ŝia malsaĝemo, ŝia malprudeco — ĉio estas elruligita el ŝi. Ĝi estis perfekta konverto, laŭlibra kazo.”

“Vi torturis ŝin?”

O’Brien lasis tiun demandon nerespondita. “Sekvan demandon,” li diris.

“Ĉu Granda Frato ekzistas?”

“Kompreneble li ekzistas. La Partio ekzistas. Granda Frato estas la enkorpiĝo de la Partio.”

“Ĉu li ekzistas sammaniere kiel mi ekzistas?”

“Vi ne ekzistas,” diris O’Brien.

Denove la sento pri senhelpeco atakis lin. Li sciis, aŭ li povis imagi, la argumentojn kiuj pruvas lian propran neekziston; sed ili estis sensencaĵo, ili estis nur vortludado. Ĉu la frazo ‘Vi ne ekzistas’ ne en si mem enhavas logikan absurdon? Sed kiel utilus diri tion? Lia menso velkis dum li pensis pri la nerespondeblaj, frenezaj argumentoj per kiuj O’Brien nuligus lin.

“Mi kredas ke mi ekzistas,” li diris lace. “Mi konscias pri mia propra identeco. Mi naskiĝis kaj mi mortos. Mi havas brakojn kaj krurojn. Mi okupas specifan punkton en la spaco. Neniu alia solida objekto povas samtempe okupi la saman punkton. Tiusence, ĉu Granda Frato ekzistas?”

“Ne gravas. Li ekzistas.”

“Ĉu Granda Frato iam mortos?”

“Kompreneble ne. Kiel li povus morti? Sekvan demandon.”

“Ĉu la Frataro ekzistas?”

“Tion, Winston, vi neniam scios. Se ni decidus liberigi vin, kiam ni estos finintaj pri vi, kaj se vi vivos ĝis vi estos naŭdekjaraĝa, tamen vi neniam trovus ĉu la demando al tiu demando estas Jes aŭ Ne. Dum via tuta vivo ĝi estos nesolvita enigmo en via menso.”

Winston kuŝis silente. Lia brusto leviĝis kaj malleviĝis iom pli rapide. Li ankoraŭ ne diris la demandon kiu la unua venis en lian menson. Li devos diri ĝin, tamen estis kvazaŭ lia lango rifuzas diri ĝin.

Vidiĝis spuro de amuziĝo en la vizaĝo de O’Brien. Eĉ liaj okulvitroj ŝajnis enhavi brileton de ironio. Li scias, pensis Winston subite, li scias kion mi demandos! Je tiu penso la vortoj ekŝovis sin el li:

“Kio estas en Ĉambro 101?”

La esprimo sur la vizaĝo de O’Brien ne ŝanĝiĝis. Li respondis seke:

“Vi scias kio estas en Ĉambro 101, Winston. Ĉiu scias kio estas en

Ĉambro 101.”

Li levis fingron signale al la viro en la blanka mantelo. Evidente la sesio finiĝis. Injektilo puŝiĝis en la brakon de Winston. Li preskaŭ tuj profunde endormiĝis.

“Estas tri etapoj en via reintegriĝo,” diris O’Brien. “Lernado, komprenado, kaj akcepto. Venis la tempo kiam vi devas eniri la duan etapon.”

Kiel ĉiam, Winston kuŝadis surdorse. Sed lastatempe liaj ligiloj estis malpli striktaj. Ili ankoraŭ ligis lin al la lito, sed li povis movi siajn genuojn iomete, kaj li povis turni sian kapon flank’-al’flanke, kaj levi siajn brakojn de la kubuto. La ciferplato, ankaŭ, fariĝis malpli timiga. Li povis eviti ĝiajn dolorigojn, kiam li estis sufiĉe rapide lerta: ĉefe O’Brien tiris la ŝaltilon nur kiam li montris stultecon. Kelkfoje ili pasigis tutan sesion sen utiligo de la ciferplato. Li ne povis memori kiom da sesioj okazis. La tuta procedo ŝajnis etendiĝi dum longa, neklara periodo — eble semajnoj —kaj la intervaloj inter la sesioj eble kelkfoje estis tagoj, kelkfoje nur unu-du horoj.

“Kuŝante tie,” diris O’Brien, “vi ofte demandis al vi, vi eĉ demandis al mi — kial la Ministrejo de Amo elspezas tiom da tempo kaj da penoj pri vi. Kaj kiam vi estis libera, malklaris al vi esence la sama temo. Vi povis kompreni la mekanismon de la Socio en kiu vi vivas, sed ne ĝiajn fundamentajn motivojn. Ĉu vi memoras skribi en via taglibro: ‘Mi komprenas la kielon: mi ne komprenas la kialon’? Kiam vi pensis pri

“kial”, tiam vi dubis pri via propra malfrenezeco. Vi legis la libron, la libron de Goldstein, aŭ almenaŭ partojn de ĝi. Ĉu ĝi diris al vi ion, kion vi ne jam sciis?”

“Vi legis ĝin?” diris Winston.

“Mi verkis ĝin. T.e., mi estas kunverkinto de ĝi. Neniu libro estas produktita de individuo, kiel vi scias.”

“Ĉu estas vera kion ĝi diras?”

“La priskribo, jes. La programo kiun ĝi proponas estis sensencaĵo.

La sekreta akumuliĝo de scio — iom-post-ioma plivastiĝo de konsciiĝo — finfine, proletara ribelo — la renversiĝo de la Partio. Vi mem antaŭvidis ke tion ĝi diros. Tio estas nur sensencaĵo. La proletoj neniam ribelos, ne post milo da jaroj, nek post miliono. Ili ne povos. Mi ne bezonas diri al vi la kialon: vi jam scias ĝin. Se iam vi nutris revojn pri violenta revolucio, vi devas forlasi ilin. Per neniu metodo estas la Partio renversebla. La regado fare de la Partio estas por ĉiam. Faru el tio la komencopunkton de viaj pensoj.”

Li pliproksimiĝis al la lito. “Por ĉiam!” li ripetis. “Kaj nun ni revenu al la demando pri la ‘kielo’ kaj la ‘kialo’. Vi sufiĉe bone komprenas kiel la Partio daŭrigas sian regpovon. Nun diru al mi: kial ni kroĉiĝas al la regpovo. Kiun motivon ni havas? Kial ni volas la regpovon? Jen, parolu,” li pludiris, dum Winston restis silenta.

Tamen Winston ne parolis ĝis post unu-du momentoj. Laca sento superis lin. La malforta, freneza brilo de entuziasmo estis reveninta al la vizaĝo de O’Brien. Li antaŭsciis kion diros O’Brien. Ke la Partio ne avidas regpovon por siaj propraj celoj, sed nur por la plejbono de la plejmulto. Ke ĝi avidas la regpovon ĉar homoj en amasoj estas fragilaj senkuraĝuloj, kiuj ne povas toleri la liberecon, nek povas fronti la veron, ke necesas ke regu kaj sisteme trompu ilin aliaj personoj pli fortaj ol ili mem. Ke la homaro devas elekti inter la libero kaj la feliĉo, kaj ke, por la granda plejmulto de la homaro, feliĉo estas preferinda. Ke la Partio estas la eterna gardanto de la febluloj, dediĉita sekto faranta malbonon por ke ekzistu bono, oferanta sian propran feliĉon por la feliĉo de aliaj. La teruraĵo, pensis Winston, la teruraĵo estas ke kiam

O’Brien diros tion, li kredos ĝin. Oni povas vidi tion en lia vizaĝo.

O’Brien scias ĉion. Miloble pli bone ol Winston, li scias kia vere estas la mondo, en kia fistato vivas la homamaso, kaj per kiuj mensogoj kaj barbaraĵoj la Partio restigas ilin tie. Li komprenis ĉion, pesis ĉion, kaj tute ne gravis al li: ĉion pravigas la fina celo. Kion oni povas fari, pensis Winston, kontraŭ la lunatiko kiu estas pli inteligenta ol oni mem, kiu juste aŭskultas oniajn argumentojn, tamen persistas pri sia lunatikeco?

“Vi regas nin por nia propra bono,” li diris feble. “Vi kredas ke la homoj ne taŭgas por regi sin, kaj tial —”

Li ektremegis, kaj preskaŭ kriis. Subita doloro trairis lian korpon.

O’Brien estis ŝovinta la ŝaltilon de la ciferplato al tridek kvin.

“Tio estis stultaĵo, Winston, stultaĵo!” li diris. “Nepre vi scias ke tio estas erara.”

Li retiris la ŝaltilon, kaj pludiris:

“Nun mi donos al vi la respondon al mia demando. Ĝi estas tio: La

Partio avidas la regpovon por sia propra profito. Nin ne interesas la bono por aliuloj; nin interesas nure la potenco. Ne riĉo, nek lukso, nek longa vivo, nek feliĉo: nur potenco, pura potenco. Kion signifas pura potenco, tion vi komprenos baldaŭ. Ni diferencas de ĉiuj oligarkioj de la pasinteco, ĉar ni scias kion ni faras. Ĉiuj aliaj, eĉ tiuj kiuj similis al ni, estis malkuraĝaj hipokrituloj. La Germanaj Nazioj kaj la Rusaj

Komunistoj estis tre proksimaj al ni, rilate al siaj metodoj, sed ili neniam havis sufiĉan kuraĝon por rekoni siajn proprajn motivojn. Ili pretendis, eble ili eĉ kredis, ke ili alprenis la regpovon kontraŭvole, kaj por nur limigita periodo, ke tre baldaŭ estos paradizo, kie la homoj estos liberaj kaj egalaj. Ni ne estas tiaj. Ni scias ke neniu kaptas la regpovon intencante forlasi ĝin. La potenco ne estas perilo, ĝi estas celo. Oni ne establas diktaturon por protekti revolucion; oni faras revolucion por establi diktaturon. La celo de persekuto estas persekutado. La celo de torturo estas torturado. La celo de potenco estas potencado. Ĉu vi komprenas min nun?”

Al Winston impresis, kiel al li impresis antaŭe, la fakto ke en la vizaĝo de O’Brien estas granda laco. Lia vizaĝo estis forta kaj karnoplena kaj brutala, ĝi estis plena de inteligento, kaj ia sinreganta pasio kiu sentigis al li senpovon; sed ĝi estis tre laca. Estis poŝoj sub la okuloj, la haŭto faletis de la vangostoj. O’Brien klinis sin super li, intence pliproksimigante la lacegan vizaĝon.

“Vi pensas,” li diris, “ke mia vizaĝo estas maljuna kaj laca. Vi pensas ke kvankam mi paroladas pri potenco, tamen mi eĉ ne kapablas malebligi la disfalon de mia propra korpo. Ĉu vi ne povas kompreni,

Winston, ke la individuo estas nur ĉelo? La febleco de la ĉelo estas la forto de la organismo. Ĉu vi mortas kiam vi tondas viajn ungojn?”

Li forturnis sin de la lito, kaj rekomencis paŝadi tien kaj reen, kun unu mano en la poŝo.

“Ni estas la pastroj de la potenco,” li diris. “Dio estas la potenco.

Sed nuntempe potenco estas nur vorto, laŭ via kompreno. Nun estas la tempo kiam vi akiru ian komprenon pri la signifo de la potenco. Unue, vi devas kompreni ke la potenco estas kolektiva. La individuo potencas nur ĉesante esti individuo. Vi konas la Partian sloganon: ‘Libereco estas 193

Sklaveco’. Ĉu vi ekpensis ke tio estas inversigebla? Sklaveco estas libereco. Sola — libera — la homo estas ĉiam venkata. Devas esti tiel, ĉar ĉiu homo nepre mortos, kaj tio estas la plej granda el ĉiuj fiaskoj.

Sed se li povas plene, tute submeti sin, se li povas eskapi el sia identeco, se li povas mergi sin en la Partion tiel ke li estas la Partio, tiel li estas tutpotenca kaj senmorta. Due, vi devas kompreni ke la potenco estas potenco kiu regas homojn. La korpon, sed, plejĉefe, la menson. La potenco reganta la materion — la eksteran realon, laŭ via nomado — ne gravas. Jam nia regado de la materio estas absoluta.”

Dummomente Winston ignoris la ciferplaton. Li faris violentan penon levi sin al sidpozicio, kaj nur sukcesis dolorege tordi sian korpo.

“Sed kiel vi povas regi la materion?” li ekkriis. “Vi eĉ ne regas la klimaton nek la leĝon de gravitado. Kaj ekzistas malsanoj, doloro, la morto —”

O’Brien silentigis lin per mangesto. “Ni regas la materion ĉar ni regas la menson. La realo estas interne de la kranio. Vi lernos iom post iom, Winston. Nenio maleblas por ni. Nevidebleco, supreniro — kio ajn. Mi povus ekflosi super ĉi tiu planko kvazaŭ sapveziko, se mi dezirus. Mi ne deziras, ĉar la Partio ne deziras tion. Vi devos formeti tiujn deknaŭjarcentajn ideojn pri la leĝoj de la Naturo. Ni faras la leĝojn de la Naturo.”

“Sed ne! Vi eĉ ne mastras ĉi tiun planedon. Kion pri Eŭrazio kaj

Orientazio? Vi ankoraŭ ne konkeris ilin.”

“Negrave. Ni konkeros ilin, kiam ni opinias tion bezona. Kaj se ne, kiel gravus? Ni povas forigi ilin el la ekzisto. Oceanio estas la mondo.”

“Sed la mondo mem estas nur polvereto. La homo estas eta, senhelpa! De kiom longe ekzistas la homo? Dum milionoj da jaroj la tero ne estis loĝata.”

“Absurdaĵo. La tero aĝas same kiom ni, ne pli. Kiel ĝi povus aĝi pli?

Nenio ekzistas, escepte de per la homa konscio.”

“Sed la rokoj plenas de la ostoj de pereintaj bestoj — mamutoj kaj mastodonoj kaj enormaj reptilioj kiuj loĝis ĉi tie longe antaŭ ol ekaperis la homo.”

“Ĉu iam vi vidis tiujn ostojn, Winston? Kompreneble ne.

Deknaŭjarcentaj biologoj inventis ilin. Antaŭ la homo estis nenio. Post la homo, se la homo povus finiĝi, estus nenio. Ekster la homo estas nenio.”

“Sed la tuta universo estas ekster ni. Rigardu la stelojn! Kelkaj el ili estas milionon da lumjaroj distancaj. Ili estas neatingeblaj de ni por ĉiam.”

“Kio estas la steloj?” diris O’Brien, indiferente. “Ili estas fajreroj kelkajn kilometrojn for. Ni povus atingi ilin se ni volus. Aŭ ni povus estingi ilin. La tero estas la centro de la universo. La suno kaj la steloj ĉirkaŭiras ĝin.”

Winston faris plian konvulsian moviĝon. Ĉifoje li diris nenion.

O’Brien plu parolis, kvazaŭ respondante parolitan kontraŭdiron.

“Por certaj celoj, kompreneble, tio ne veras. Kiam ni navigas la oceanon, aŭ kiam ni antaŭdiras eklipson, por ni ofte estas utile supozi ke la tero ĉirkaŭiras la sunon, kaj ke la steloj estas milionojn da milionoj da kilometroj for. Sed kiel gravas? Ĉu vi supozas ke ni ne kapablas produkti duoblan sistemon de astronomio? La steloj povas esti proksimaj aŭ malproksimaj, laŭ nia bezono. Ĉu vi supozas ke niaj matematikistoj ne kapablas tion? Ĉu vi forgesis duoblapenson?”

Winston retiris sin sur la lito. Negrave kion li diris, la respondo frakasis lin kvazaŭ bastonego. Kaj tamen li sciis, li sciis, ke li pravas. La kredo ke nenio ekzistas ekster onia menso — nepre ekzistas ia metodo pruvi tion falsa. Ĉi ĝi ne estis jam antaŭ longe pruvita falsa? Eĉ estis nomo por ĝi, nomo kiun li forgesis. Malforta rideto tordis la angulojn de la buŝo de O’Brien, dum li malsuprenrigardis lin.

“Mi diris al vi, Winston,” li diris, “ke la metafiziko ne estas via fortaĵo. La vorto kiun vi penas memori estas ‘solipsismo’. Sed vi eraras.

Nun ne estas solipsismo. Kolektiva solipsismo, eble. Sed tio estas io malsimila: efektive, tute mala. Ĉio ĉi estas flankvojo,” li pludiris per alia tono. “La vera potenco, la potenco por kiu ni devas batali nokte kaj tage, ne estas la potenco reganta objektojn, sed homojn.” Li paŭzis, kaj dummomente reprenis sian mienon de instruisto pridemandanta talentan lernanton: “Kiel unu viro evidentigas sian potencon super alia, Winston?”

Winston pensis. “Suferigante lin,” li diris.

“Ekzakte. Suferigante lin. Obeo ne sufiĉas. Krom se li suferas, kiel oni povas esti certa ke li obeas onian volon, kaj ne la propran? La potenco ekzistas kiam oni altrudas doloron kaj humiliĝon. La potenco ekzistas kiam oni disŝiras homajn mensojn, kaj rekunmetas ilin en novaj formoj kiujn oni mem elektas. Ĉu, do, vi komencas kompreni kian mondon ni kreas? Ĝi estas la ekzakta malo de la stultaj hedonismaj

Utopioj kiujn imagis la malnovaj reformantoj. Mondo de timo kaj perfido estas turmento, mondo de tretado kaj surtretado, mondo kiu fariĝas ne malpli sed pli senkompata dum ĝi rafinas sin. La progreso en nia mondo estos progreso cele pli da doloro. La malnovaj civilizacioj pretendis esti fonditaj sur amo aŭ justo. Nia estas fondita sur malamo.

En nia mondo ne estos emocioj, escepte de timo, furiozo, triumfo, kaj sinhumiligo. Ĉion alian ni detruos, ĉion. Jam ni disrompas la penskutimojn kiuj transvivis de antaŭ la Revolucio. Ni tranĉis la ligojn inter infano kaj gepatroj, kaj inter viro kaj viro, kaj inter viro kaj virino.

Neniu plu kuraĝas fidi edzinon, aŭ infanon, aŭ amikon. Sed en la estonteco ne estos edzinoj, nek amikoj. Infanoj estos prenitaj for de siaj patrinoj je la naskiĝo, samkiel oni prenas ovojn de kokino. La seksinstinkto estos nuligita. Naskado estos ĉiujara formalaĵo, simila al la renovigo de porciumkarto. Ni abolos la orgasmon. Niaj neŭrologoj prilaboras tion nun. Ne ekzistos lojalo, escepte de lojalo al la Partio. Ne estos amo, escepte de la amo al Granda Frato. Ne estos rido, escepte de la triumfrido pro venkita malamiko. Ne estos arto, nek literaturo, nek scienco. Kiam ni estos ĉionpovaj, ni ne plu bezonos la sciencon. Ne estos distingo inter belo kaj malbelo. Ne estos scivolemo, neniu ĝuo pro la procedo de la vivo. Ĉiuj konkurantaj plezuroj estos detruitaj. Sed ĉiam — ne forgesu tion, Winston — ĉiam estos la ebriiĝo pro potenco, konstante pligrandiĝanta, kaj konstante pli subtiliĝanta. Ĉiam, je ĉiu momento, estos la venkoĝojo, la sento de surtretado sur senhelpa malamiko. Se vi volas bildon pri la estonteco, imagu boton tretantan sur homa vizaĝo — eterne.

Li paŭzis, kvazaŭ supozante ke Winston parolos. Winston penis retiri sin denove en la surfacon de la lito. Li povis diri nenion. Lia koro ŝajnis glaciigita. O’Brien parolis plu:

“Kaj memoru ke estas por ĉiam. La vizaĝo ĉiam troviĝos por esti surtretata. La herezulo, la malamiko de la socio, ĉiam troviĝos, por esti denove venkata kaj humilgata ripete. Ĉio kion vi spertis, ekde kiam vi venis en niajn manojn — ĉio tia daŭros, kaj eĉ malpliboniĝos. La spionado, la perfidoj, la arestoj, la torturoj, la ekzekutoj, la malaperoj neniam ĉesos. Estos mondo de teroro, kiel ankaŭ mondo de triumfo. Ju pli potenca estos la Partio, des malpli tolerema ĝi estos: ju pli malforta la opozicio, des pli strikta la despotismo. Goldstein kaj liaj herezoj vivos por ĉiam. Ĉiutage, ĉiumomente, ili estos venkataj, malestimataj, mokataj, surkraĉataj, tamen ili ĉiam plu vivos. Tiu dramo kiun mi ludis kun vi dum sep jaroj estos reludata ripete, generacion post generacio, ĉiam pli subtile. Ĉiam ni havos la herezulon ĉi tie, malkompatatan, kriegantan pro doloro, disrompitan, malestimindan — kaj fine tute penoplenan, savitan kontraŭ si mem, rampantan antaŭ niaj piedoj propravole. Tian mondon ni preparas, Winston. Mondon de venko post venko, triumfo post triumfo post triumfo: senfina premo, premo, premo sur la nervo de potenco. Vi komencas, mi vidas, kompreni kia estos tia mondo. Sed fine vi ne nur komprenos ĝin. Vi akceptos ĝin, bonvenigos ĝin, fariĝos parto de ĝi.”

Winston reakiris sinregon sufiĉe por paroli. “Vi ne povas!” li diris lace.

“Kion signifas tiu komento, Winston?”

“Vi ne povus krei tian mondon, kian vi ĵus priparolis. Ĝi estas revo.

Ĝi estas malebla.”

“Kial?”

“Estas maleble fondi civilizacion sur timo kaj malamo kaj kruelo. Ĝi ne povus daŭri.”

“Kial ne?”

“Ĝi havus nenian viglon. Ĝi diseriĝus. Ĝi mortigus sin.”

“Absurde. Vi supozas ke la malamo estas pli energionuza ol la amo.

Kial? Kaj se tiel estus, kiel gravus tio? Supozu ke ni decidos trivi nin pli rapide. Supozu ke ni rapidigos la tempojn de la homa vivo, tiel ke oni fariĝos senila kiam tridekjaraĝa. Sed kiel gravus? Ĉu vi ne povas kompreni ke la morto de individuo ne estas morto? La Partio estas senmorta.”

Kiel kutime, la voĉo estis batinta Winstonon ĝis senpoveco. Krome li timegis ke se li persiste disputos, O’Brien denove turnos la ciferplaton. Tamen, li ne povis resti silentanta. Feble, sen argumentoj, kun nenia subteno escepte de sia nevortigebla teruriĝo pro kion ĵus diris O’Brien, li rekomencis ataki.

“Mi ne scias — ne gravas al mi. Iel vi fiaskos. Io venkos vin. La vivo venkos vin.”

“Ni regas la vivon, Winston, je ĉiu nivelo. Vi imagas ke ekzistas io nomata ‘la homa naturo’, kiu estos kolerigita de niaj agoj, kaj kiu batalos kontraŭ ni. Sed ni kreas la homan naturon. La homoj estas senlime ŝanĝeblaj. Aŭ eble vi reiris al via malnova ideo, ke la proletoj aŭ la sklavoj leviĝos, kaj renversos nin. Elmensigu tion. Ili estas senhelpaj, same kiel la bestoj. La homaro estas la Partio. La eksteruloj — malgravaj.”

“Ne gravas al mi. Fine ili venkos vin. Pli-malpli frue ili vidos vin tiaj, kiaj vi vere estas, kaj tiam ili disŝiros vin.”

“Ĉu vi vidas ian ateston ke tio okazas? Aŭ ian kialon kiu kaŭzus tion?”

“Ne. Sed mi kredas. Mi scias ke vi fiaskos. Ekzistas io en la universo — mi ne scias, iu spirito, iu principo, kiun vi neniam venkos.”

“Ĉu vi kredas je Dio, Winston?”

“Ne.”

“Do kio ĝi estas, tiu principo kiu venkos nin?”

“Mi ne scias. La spirito de la Homo.”

“Kaj ĉu vi opinias vin homo?”

“Jes.”

“Se vi estas homo, Winston, vi estas la lasta homo. Via speco formortis; ni estas la heredintoj. Ĉu vi komprenas ke vi estas sola? Vi estas ekster la historio, vi estas senekzista.”

Lia mieno ŝanĝiĝis, kaj li diris pli severe: “Kaj ĉu vi opinias vin morale super ni, kun niaj mensogoj kaj nia kruelo?”

“Jes, mi opinias min supera.”

O’Brien ne parolis. Du aliaj voĉoj parolis. Post momento, Winston rekonis ke unu el ili estas lia. Ĝi estis sonregistro de la konversacio kiun li havis kun O’Brien, tiunokte kiam li aniĝis en la Frataro. Li aŭdis sin promesi mensogi, ŝteli, falsi, murdi, kuraĝigi droguzadon kaj putinadon, disvastigi venerajn malsanojn, ĵeti vitriolon en la vizaĝon de infano. O’Brien faris malgrandan senpaciencan geston, kvazaŭ dirante ke la pruvo estis apenaŭ farinda. Post tio li turnis ŝaltilon, kaj la voĉoj haltis.

“Stariĝu el tiu lito,” li diris.

La ligiloj estis malligiĝintaj. Winston suriris la plankon, kaj stariĝis nestabile.

“Vi estas la lasta homo,” diris O’Brien. “Vi estas la gardanto de la homa spirito. Vi vidos vin kia vi estas. Demetu viajn vestojn.”

Winston malligis la ŝnureton kiu kuntenis lian kombineon. La zipilo jam antaŭ longe estis forŝirita el ĝi. Li ne povis memori ĉu iam post sia arestiĝo li deprenis ĉiujn siajn vestojn samtempe. Sub la kombineo lian korpon ĉirkaŭis malpuraĉaj flavetaj ĉifonoj, apenaŭ rekoneblaj kiel subvestoj. Puŝante ilin al la tero, li vidis ke estas triflanka spegulo ĉe la ekstremo de la ĉambro. Li proksimiĝis al ĝi, kaj ekhaltis.

Neintencita krio soniĝis el li.

“Pluen,” diris O’Brien. “Staru inter la flugiloj de la spegulo. Vi vidu la flankaspekton ankaŭ.”

Li estis haltinta ĉar li timiĝis. Klinita, grizkolora skeletaĵo venas al li. Ĝia aspekto timigis, ne nur la fakto ke li sciis ke ĝi estas li mem. Li paŝis pli proksimen al la spegulo. La vizaĝo de la ulaĉo aspektis antaŭenpuŝita, pro la klinita korpo. Senfeliĉa, karcerula vizaĝo kun malglata frunto kiu supreniras por fariĝi kalva kranisupre, malrekta nazo, kaj batitaspektaj vangostoj, super kiuj aspektis ferocaj kaj atentemaj la okuloj. La vangoj estis liniitaj, la buŝo aspektis entirita.

Certe ĝi ja estis lia vizaĝo, sed ŝajnis al li ke ĝi ŝanĝiĝis pli ol li interne ŝanĝiĝis. La emocioj kiujn ĝi registris diferencis de tiuj kiujn li sentis. Li fariĝis parte kalva. Je la unua momento li kredis ke li ankaŭ griziĝis, sed nur lia kranihaŭto estis griza. Escepte de liaj manoj kaj vizaĝcirklo, lia korpo estis tute griza pro malnova, enhaŭtiĝinta malpuro. Tie kaj tie sub la malpuro estis la ruĝaj cikatroj de vundoj, kaj proksime al la maleolo la varika ulcero estis inflamita amaso kun haŭtpecoj deŝiriĝantaj. Sed vere timiga estis la marasmo de lia korpo. La ripobarelo estis mallarĝa kiel tiu de skeleto: la kruroj estis ŝrumpintaj, tiel ke la genuoj estis pli dikaj ol la femuroj. Li vidis nun kion celis O’Brien kiam li parolis pri lia flankaspekto. La kurbiĝo de la spino estis miriga. La maldikaj ŝultroj estis kliniĝintaj antaŭen tiel ke ili kavigis la bruston, la malglata kolo aspektis duobligita pro la pezo de la kranio.

Divene, li dirus ke temas pri la korpo de sesdekjaraĝulo, kiu suferas pro ia fia malsano.

“Vi kelkfoje pensis,”diris O’Brien, “ke mia vizaĝo — la vizaĝo de membro de la Interna Partio — aspektas maljuna kaj trivita. Kion vi opinias pri via propra vizaĝo?”

Li kaptis ŝultron de Winston kaj ekturnis lin tiel ke li frontis lin.

“Rigardu vian staton!” li diris. “Rigardu tiun fimalpuron sur via tuta korpo. Rigardu la malpuraĵon inter viaj piedfingroj. Rigardu tiun naŭzan etenditan inflamaĵon sur via kruro. Ĉu vi scias ke vi fetoras kvazaŭ kapro? Verŝajne vi eĉ ne plu rimarkas tion. Rigardu vian marasmon. Ĉu vi vidas? Mi povas kunmeti miajn dikfingron kaj montrofingron ĉirkaŭ vian bicepson. Mi povus rompi vian kolon kvazaŭ karoton. Ĉu vi scias ke vi seniĝis de dudek kvin kilogramoj, de kiam vi estas en niaj manoj? Eĉ viaj haroj elfalas faske. Vidu!” Li faris ŝirgeston je la kapo de Winston kaj deprenis fasketon da haroj. Kiom vi havis kiam vi venis al ni? Malfermu vian buŝon. Restas naŭ, dek, dek unu dentoj. Kiom vi havis kiam vi venis al ni? Kaj la malmultaj restantaj faladas el via kapo. Vidu!”

Li prenis unu el la restantaj antaŭdentoj de Winston inter siaj forta dikfintro kaj montrofingro. Ekdoloro trairis la makzelon de Winston.

O’Brien estis eltirinta la malfirme fiksitan denton per la radikoj. Li ĵetis ĝin trans la ĉelon.

“Vi forputras,” li diris; “vi disfalas. Kio vi estas? Sako da malpuraĵoj.

Nun turnu vin, kaj denove rigardu en la spegulon. Ĉu vi vidas tion, kio frontas vin? Tio estas la lasta homo. Se vi estas homo, tio estas la homaro. Nun resurmetu viajn vestojn.”

Winston komencis vesti sin per malrapidaj rigidaj moviĝoj. Ĝis nun li ŝajne ne rimarkis kiom maldika kaj malforta li estas. Nur unu penso moviĝis en lia menso: ke evidente li estis en ĉi tiu loko pli longe ol li supozis. Subite, dum li metis la mizerajn ĉifonojn ĉirkaŭ sin, sento de kompato por lia ruinita korpo trairis lin. Antaŭ ol li konsciis pri kion li faras, li kolapsis sur malgrandan tabureton kiu staris apud la lito kaj ekploris. Li konsciis pri sia malbelo, sia malgracio, fasko da ostoj en malpuraĉaj subvestoj, sidanta plorante en la malmilda blanka lumo: sed li ne povis deteni sin. O’Brien metis manon sur lian ŝultron, preskaŭ afable.

“Tio ne daŭros por ĉiam,” li diris. “Vi povas eskapi de ĝi kiam ajn vi deziras. Ĉio dependas de vi.”

“Vi faris tion,” larmis Winston. “Vi reduktis min al ĉi tiu stato.”

“Ne, Winston, vi reduktis vin mem al ĝi. Jen kion vi akceptis kiam vi unue starigis vin kontraŭ la Partion. Ĉio jam estis en tiu unua ago.

Nenio okazis kion vi ne antaŭvidis.”

Li paŭzis, poste pludiris:

“Ni venkis vin, Winston. Ni disrompis vin. Vi vidis kia estas via korpo. Via menso estas en sama stato. Mi ne kredas ke povas resti multa fiero en vi. Vi estas piedbatita kaj vipita kaj insultita, vi kriegadis pro doloro, vi ruliĝadis sur la planko en viaj propraj sango kaj vomaĵo.

Vi larme petegis kompaton, vi perfidis ĉiun kaj ĉion. Ĉu vi povas pensi pri eĉ unusola malfieraĵo kiu ne trafis vin?”

Winston ĉesis plori, kvankam la larmoj ankoraŭ fluadis el liaj okuloj. Li suprenrigardis al O’Brien.

“Mi ne perfidis Julian,” li diris.

O’Brien malsuprenrigardis lin penseme. “Ne,” li diris; “ne; tio estas tute vera. Vi ne perfidis Julian.”

La kurioza respekto al O’Brien, kion ŝajne nenio povis detrui, inundis la koron de Winston denove. Kiel inteligenta, li pensis, kiel inteligenta! O’Brien neniam malsukcesis kompreni kion oni diras al li.

Ĉiu alia sur la tero tuj respondus ke li ja perfidis Julian. Ĉar kion ili ne sukcesis eltrudi el li per torturo? Li rakontis al ili ĉion kion li sciis pri ŝi, ŝiaj kutimoj, ŝia karaktero, ŝia estinta vivo; li konfesis, ĝis la plej trivialaj detaloj, ĉion okazintan dum iliaj renkontiĝoj, ĉion diritan de li al ŝi kaj 200 de ŝi al li, iliajn nigramerkatajn manĝojn, iliajn adultagojn, iliajn svagajn komplotadojn kontraŭ la Partio — ĉion. Tamen, laŭ la senco kiun li intencis por tiu vorto, li ne perfidis ŝin. Li ne ĉesis ami ŝin; liaj sentoj pri ŝi restis senŝanĝaj. O’Brien estis kompreninta lian intencon sen bezoni klarigon.

“Diru,” li diris, “kiom baldaŭ ili mortpafos min?”

“Eble post longe,” diris O’Brien. “Vi estas malfacila kazo. Sed ne senesperu. Ĉiu estas resanigita, pli-malpli frue. Fine ni mortpafos vin.”

Li fartis multe pli bone. Li plidikiĝis kaj plifortiĝis ĉiun tagon, se estis prave paroli pri tagoj.

La blanka lumo kaj la zumanta sono restis samaj kiel antaŭe, sed la ĉelo estis iomete pli komforta ol la aliaj en kiuj li estis. Estis kapkuseno kaj matraco sur la lignotabula lito, kaj ili permesis ke li lavu sin iom ofte en stana baseno. Ili eĉ donis al li varman akvon per kiu li lavu sin. Ili donis al li novajn subvestojn kaj novan kombineon. Ili ŝmiris lian varikan ulceron per sendolorigaĵo. Ili eltiris la restaĵojn de liaj dentoj kaj donis al li novan falsdentaron.

Nepre pasis semajnoj aŭ monatoj. Estus eble nun kontroli la pasadon de la tempo, se lin interesus fari tion, ĉar oni manĝigis lin laŭ ŝajne regulaj intervaloj. Li ricevadis, laŭ lia takso, tri manĝojn en ĉiu dudekkvarhora periodo; kelkfoje li svage demandis al si ĉu li ricevas ilin nokte aŭ tage. La manĝaĵoj estis surprize bonaj, kun viando en ĉiu tria manĝo. Unufoje eĉ estis paketo da cigaredoj. Li ne havis alumetojn, sed la neniamparolanta gardisto, kiu alportis lian manĝaĵon, akceptis flamigi liajn cigaredojn. Kiam li unuafoje provis fumi, li vomis, sed li persistis, kaj utiligis la paketon dum longa tempo, fumante duonan cigaredon post ĉiu manĝo.

Ili donis al li blankan skribtabuleton al kiu estis ligita ero de krajono. Unue li ne utiligis ĝin. Eĉ kiam li estis veka, li estis tute senenergia. Ofte li kuŝadis inter unu manĝo kaj la sekva, preskaŭ senmove, kelkfoje dormante, kelkfoje vekiĝante en svagajn revojn dum kiuj estus tro energipostule malfermi la okulojn. Li delonge kutimiĝis dormi dum forta lumo briladis sur lian vizaĝon. Ŝajne ne gravis, escepte de ke oniaj sonĝoj estas pli koheraj. Li multe sonĝadis dum tiu tuta periodo, kaj ĉiam la sonĝoj estis feliĉaj. Li estis en la Ora Lando, aŭ li sidis inter enormaj, gloraj, sunlumigataj ruinaĵoj, kun sia patrino, kun 201

Julia, kun O’Brien — farante nenion, nur sidante en la sunbrilo, parolante pri pacaj temoj. La pensoj kiujn li havis vekiĝinte estis plejparte pri liaj sonĝoj. Li ŝajne perdis la kapablon intelekti, nun post la forigo de la stimula doloro. Li ne estis tedita, li ne deziris konversacii aŭ distriĝi. Nur esti sola, ne esti batata aŭ pridemandata, havi sufiĉon por manĝi, esti tutkorpe pura, estis plene kontentige.

Laŭgrade li komencis pasigi malpli da tempo per dormado, sed li ankoraŭ ne sentis impulson foriri de la lito. Al li nur gravis kuŝi trankvile kaj senti la forton amasiĝantan en lia korpo. Li fingrumis sin tie kaj tie, provante certiĝi ke ne temas pri iluzio, ke liaj muskoloj plirondiĝas kaj lia haŭto plistriktiĝas. Fine li pruvis al si sen ajna dubo ke li plidikiĝas; liaj femuroj nun estis palpeble pli dikaj ol liaj genuoj.

Post tio, unue senvole, li komencis ekzercadi sin regule. Post nelonge li povis marŝi tri kilometrojn, mezuratajn per paŝkalkulado de la dimensioj de la ĉelo, kaj liaj klinitaj ŝultroj fariĝadis pli rektaj. Li provis pli kompleksajn ekzercojn, kaj lin mirigis kaj hontigis trovi kion li ne povas fari. Li ne povis iri pli rapide ol paŝado, li ne povis etendi sian brakon kaj ankoraŭ teni sian tabureton, li ne povis stari sur unu kruro sen fali. Li kaŭriĝis sur siaj kalkanoj, kaj trovis ke kun agoniigaj doloroj en la femuroj kaj suroj, li povas nure stariĝi. Li kuŝis plata sur la ventro kaj penis levi sian pezon per siaj manoj. Estis senesperige, li ne povis levi sin eĉ je unu centimetro. Sed post kelkaj pliaj tagoj — kelkaj pliaj manĝoj — eĉ tiu ago estis plenumita. Venis tempo kiam li povis fari ĝin sesfoje sinsekve. Li eĉ komencis fieri pri sia korpo, kaj intermite konvinki sin ke lia vizaĝo refariĝas normala. Nur kiam li hazarde metis manon sur sian kalvan kranihaŭton, li memoris la liniitan ruiniĝintan vizaĝon kiu rerigardis al li el la spegulo.

Lia menso pliaktiviĝis. Li sidiĝis sur la lignan liton, kun sia dorso kontraŭ la muro kaj la skribtabulo sur siaj genuoj, kaj intense dediĉis sin al sinreedukado.

Li estis cedinta, konsentite. Efektive, kiel li nun komprenis, li estis preta cedi longe antaŭ ol li decidis fari tion. De la momento kiam li unue estis en la Ministrejo de Amo — kaj, jes, eĉ dum tiuj minutoj kiam li kaj Julia staris senhelpe dum la fera voĉo el la teleekrano ordonis al ili kion fari — li konsciiĝis pri la frivoleco, la senprofundeco de sia provo kontraŭi la potencon de la Partio. Li sciis nun ke jam dum sep jaroj la

Penspolico observadis lin, kvazaŭ skarabon sub lupeo. Neniu korpa ago, neniu voĉigita vorto, ne estis nerimarkita de ili, neniu penstemo ne estis deduktita de ili. Eĉ la blanketa polvero sur la kovrilo de lia taglibro estis 202 zorge remetita de ili. Ili ludis por li sonregistrojn, montris al li fotojn.

Kelkaj estis fotoj pri li kaj Julia. Jes, eĉ… Li ne plu povis kontraŭbatali la partion. Krome, la Partio pravas. Devas esti tiel; kiel la senmorta, kolektiva cerbo povus erari? Laŭ kiu ekstera normo eblas kontroli ĝiajn decidojn? Malfrenezeco estas statistika. Nur necesas lerni pensi kiel ili pensas. Nur!

La krajono sentiĝis dika kaj malfacile manipulebla en liaj fingroj. Li komencis skribi la pensojn fluantajn en lian kapon. Li skribis unue per grandaj mallertaj majuskloj:

LIBERECO ESTAS SKLAVECO

Poste, preskaŭ sen paŭzo, li sub tio skribis:

DU KAJ DU ESTAS KVIN

Sed post tio sentiĝis ia neceso halti. Lia menso, kvazaŭ time fortirante sin de io, ŝajne ke kapablis koncentri. Li sciis ke li scias kio sekvas, sed dum momento li ne povis memori ĝin. Kiam li ja memoris ĝin, nur estis per konscia rezonado pri kio ĝi devas esti: ĝi ne memoriĝis proprage. Li skribis:

DIO ESTAS POTENCO.

Li akceptis ĉion. La estinteco estas ŝanĝebla. la estinteco neniam estis ŝanĝita. Oceanio militas kontraŭ Orientazio. Oceanio de ĉiam militas kontraŭ Orientazio. Jones, Aaronson, kaj Rutherford kulpis pri la krimoj pri kiuj oni akuzis ilin. Li neniam vidis la foton kiu malpruvis ilian kulpon. Ĝi neniam ekzistis, li inventis ĝin. Li memoris ke li memoris la kontraŭon, sed tio estis falsaj memoroj, produktoj de sintrompo. Kiel facile ja estas! Nur cedu, kaj ĉio alia sekvas. Estis kiel kiam oni naĝas kontraŭ akvofluo kiu retropuŝas onin, negrave kiom forte oni baraktas, kaj subite oni decidas turni sin kaj iri kun la fluo, anstataŭ kontraŭi ĝin. Nenio alia ŝanĝiĝis ol onia propra vidpunkto: la antaŭdestinaĵo okazis ĉiukaze. Li apenaŭ sciis kial li iam ribelis. Ĉio estis facila, escepte de…!

Ĉio povus esti vera. La tiel nomitaj leĝoj de la Naturo estas absurdaĵo. La leĝo de gravitado estas absurdaĵo. “Se mi dezirus,”

O’Brien estis dirinta, “mi povus ekflosi super ĉi tiu planko kvazaŭ sapveziko.” Winston trapensis tion. “Se li kredas ke li flosas super la planko, kaj se mi samtempe kredas vidi lin fari tion, do tio okazas.”

Subite, kvazaŭ amaseto da submergita rompaĵo eksupreniranta tra la surfacon de la akvo, la penso trudis sin en lian menson: “Ne vere okazas. Ni imagas ĝin. Ĝi estas halucinacio.” Li subpuŝis la penson tuj.

La penseraro estis evidenta. Ĝi antaŭsupozis ke ie, ekster oni mem, ekzistas “reala” mondo kie okazas “realaj” eventoj. Sed kiel povus esti tia mondo? Kian scion ni havas pri io ajn, escepte de per niaj propraj mensoj? Ĉiuj eventoj okazas en la menso. Kio okazas en ĉiuj mensoj, tio vere okazas.

Li trovis neniun malfacilon forĵeti la penseraron, kaj lin tute ne minacis danĝero cedi al ĝi. Li konsciis, tamen, ke ĝi devus neniam esti enirinta lian menson. La menso devas ekblindiĝi, kiam ajn danĝera penso prezentas sin. La procedo devas esti aŭtomata, instinkta.

“Krimhalto”, oni nomis tion en Novparolo.

Li komencis ekzercadi sin pri krimhaltado. Li prezentis al si propoziciojn — “la Partio diras ke la mondo estas plata”, “la Partio diras ke glacio pezas pli ol akvo” — kaj trejnis sin ne vidi, aŭ ne kompreni, la argumentojn kiuj kontraŭdiras ilin. Ne estis facile. Necesis havi grandajn povojn rezonadi kaj eltrovadi. La aritmetikajn problemojn kaŭzatajn de, ekzemple, tia deklaro kia “du plus du estas kvin” estis preter lia intelekta kapablo. Ankaŭ estis necesa ia mensa atletikismo, kapablo unu momenton fari la plej delikatan utiligon de la logiko kaj la sekvan momenton esti nekonscia pri la plej krudaj logikaj eraroj.

Stulteco necesis tiom kiom inteligento, kaj estis egale malfacile atingebla.

Tutdume, per unu parto de sia menso, li demandis al si kiombaldaŭ ili mortpafos lin. “Ĉio dependas de vi,” O’Brien estis dirinta; sed li sciis ke per neniu konscia ago li povus plibaldaŭigi ĝin. Eble okazos post dek minutoj, aŭ dek jaroj. Ili eble tenos lin sola en karcero dum jaroj, ili eble sendos lin al gulago, ili eble liberigos lin provizore, tion ili kelkfoje faras. Estis tute eble ke antaŭ ol li estos mortpafita, la tuta dramo de lia arestiĝo kaj pridemandiĝado reokazos. Sole certa estis tio ke la morton neniam venas kiam atendite. La tradicio — la neparolata tradicio: iel oni scias ĝin, kvankam oni neniam aŭdas iun diri ĝin — estis ke ili mortpafas onin de malantaŭe; ĉiam en la malantaŭon de la kapo, sen averto, dum oni marŝas laŭlonge de koridoro de ĉelo al ĉelo.

Unu tagon — “sed unu tagon” ne estis ĝusta esprimo, ĉar egale verŝajne okazus dum la noktomezo — unu tagon li eniris strangan, feliĉoplenan revadon. Li marŝis laŭlonge de la koridoro, atendante la kuglon. Li scias ke ĝi venos post momento. Ĉio estis decidita, glatigita, interkonsentita. Ne plu estis duboj, nek argumentoj, nek doloro, nek timo. Lia korpo estis sana kaj forta. Li marŝis facile, kun ĝojo pro moviĝado kaj kun la sento ke li marŝas en la sunlumo. Li ne plu estis en la mallarĝaj blankaj koridoroj de la Ministrejo de Amo, li estis en la enorma sunluma koridoro, kilometron larĝa, laŭ kiu li ŝajnis marŝi en la deliro okazigita de drogoj. Li estis en la Ora Lando, sekvante la piedpadon trans la malnovan paŝtejon elmanĝitan de kunikloj. Li povis senti la mallongan resalteman gazonon sub siaj piedoj kaj la mildan sunlumon sur sia vizaĝo. Ĉe la rando de la kampo estis la ulmoj, viglete movataj, kaj ie preter tie estis la rojo kie la leŭciskoj kuŝis en la verdaj lagetoj sub la salikoj.

Subite li ektremegis kun hororŝoko. La ŝvito ekverŝiĝis el lia dors- ostaro. Li aŭdis sin pervoĉe krii:

“Julia! Julia! Julia, mia amata! Julia!”

Dum momento lin trafis fortega halucinacio pri ŝia ĉeesto. Ŝi ŝajnis ne nur esti kun li, sed en li. Estis kvazaŭ ŝi eniris la strukturon de lia haŭto. Tiumomente li amis ŝin multe pli ol iam kiam ili estis kunaj kaj liberaj. Ankaŭ li sciis ke ie ŝi ankoraŭ vivas, kaj bezonas ke li helpu ŝin.

Li rekuŝiĝis sur la lito kaj penis trankviligi sin. Kion li faris? Kiom da jaroj li aldonis al sia servutado per tiu momento da febleco?

Post unu momento plia li aŭdos la marŝadon de botoj ekstere. Ili ne permesos ke tia elkrio estu nepunita. Ili nepre scias nun, se ili ne jam sciis, ke li rompis la konsenton kiun li faris kun ili. Li obeis la Partion, sed li ankoraŭ malamis la Partion. En la malnovaj tagoj li kaŝis herezan menson malantaŭ konforma aspekto. Nun li retroiris paŝon plian: en la menso li cedis, sed li esperis gardi la internan koron integra. Li sciis ke li malpravas, sed li preferis malpravi. Ili komprenos tion — O’Brien komprenos ĝin. Ĉio estis konfesita per tiu unusola stulta elkrio.

Li devos rekomenci de la komenco. Eble necesos jaroj. Li palpis sian vizaĝon per mano, penante familiarigi al si la novan formon. Estis profundaj sulketoj en la vangoj, la vangostoj sentiĝis akraj, la nazo platigita. Krome, post kiam li lastafoje vidis sin per la spegulo, li ricevis tute novan dentaron. Ne estis facile konservi senespriman mienon, kiam oni ne scias kiel aspektas onia vizaĝo. Ĉiukaze, nur regi la mienon ne sufiĉas. La unuan fojon li perceptis ke se oni volas kaŝi sekreton, necesas ankaŭ kaŝi ĝin de si mem. Oni devas tutdume scii ke ĝi estas en la menso, sed ĝis bezono oni devas neniam lasi ĝin eliri en la konscion en iu formo nomebla. De nun li devas ne nur pensi ĝuste; li devas senti ĝuste; sonĝi ĝuste. Kaj tutdume li devas gardi sian malamon enŝlosita, kvazaŭ bulo da materialo kiu estas parto de li mem tamen ne konektita al la cetero de li mem, ia cisto.

Unu tagon ili decidos pafi lin. Ne eblas scii kiam tio okazos, sed kelkajn sekundojn antaŭe devos esti eble diveni. Ĉiam ili pafas de malantaŭe, dum oni marŝas laŭlonge de koridoro. Dek sekundoj sufiĉos. En tia kvanto da tempo, la mondo interne de li povos renversiĝi. Kaj tiam subite, sen vorto dirita, sen paŭzo en la paŝado, sen la ŝanĝiĝo de linio en lia vizaĝo — subite la kaŝo malaperos kaj bang! eksplodos la baterioj de lia malamo. Ili estos dispafintaj lian cerbon antaŭ ol povi rehavigi ĝin al si. La hereza penso estos nepunita, nepentita, ekster ilia atingopovo, por ĉiam. Ili estos pafintaj truon en sia propra protekto. Morti dum oni malamas ilin, jen libereco.

Li fermis siajn okulojn. Estis pli malfacile ol akcepti intelektan disciplinon. Temis pri malvirtigi sin, damaĝi sin. Li devos plonĝi en la plej fiaĉan fiaĉon. Kio estas la plejpleje terura, naŭza afero? Li pensis pri Granda Frato. La enorma vizaĝo (ĉar li konstante vidis ĝin sur afiŝoj, li ĉiam pensis pri ĝi kiel metron larĝa), kun siaj densa nigra liphararo kaj okuloj kiuj sekvas vin tien kaj reen, ŝajnis flosi propravole en lian menson. Kion li vere sentis rilate al Granda Frato?

Sonis peza marŝado de botoj en la koridoro. La ŝtala pordo brue malfermiĝis. O’Brien paŝis en la ĉelon. Malantaŭ li estis la vaksvizaĝa oficiro kaj la nigre uniformitaj gardistoj.

“Stariĝu,” diris O’Brien. “Venu ĉi tien.”

Winston staris kontraŭ li. O’Brien prenis la ŝultrojn de Winston inter siaj fortaj manoj kaj rigardis lin intense. “Vi havis pensojn pri trompi min,” li diris. “Estis stulte. Staru pli rekte. Rigardu min en la vizaĝon.”

Li paŭzis, kaj daŭrigis per pli milda tono:

“Vi pliboniĝas. Intelekte, vere malmulto malĝustas en vi. Nur emocie vi malsukcesis progresi. Diru al mi, Winston — kaj memoru, ne mensogu: vi scias ke mi ĉiam povas detekti mensogon — diru al mi, kia estas via vera sento rilate al Granda Frato?”

“Mi malamas lin.”

“Vi malamas lin. Bone. Do la tempo venis kiam vi devos fari la lastan paŝon. Vi devos ami Grandan Fraton. Ne sufiĉas obei lin: vi devas ami lin.”

Li delasis Winstonon kun puŝeto direkte al la gardistoj.

“Ĉambro 101,” li diris.

Je ĉiu etapo de sia enkarcereco li sciis, aŭ ŝajnis scii, kie li estas en la senfenestra konstruaĵo. Eble estis malgrandaj diferencoj en la aerpremo. La ĉeloj kie la gardistoj batadis lin estis sub la ternivelo. La ĉambro kie O’Brien pridemandadis lin estis alte, proksime al la tegmento. Ĉi tiu loko estis multajn metrojn subtere, ne eblis pli malsupren iri.

Ĝi estis pli granda ol la plejmultaj el la ĉeloj en kiuj li antaŭe estis.

Sed li apenaŭ rimarkis siajn ĉirkaŭaĵojn. Li rimarkis nur ke jen du malgrandaj tabloj rekte antaŭ li, ĉiu estis kovrita per verda drapo. Unu estis nur unu-du metrojn for de li, la alia estis pli fora, proksima al la pordo. Li estis ligita rekta en seĝo, tiel strikte ke li povis movi nenion, eĉ ne la kapon. Ia vato tenis lian kapon de malantaŭe, devigante lin rigardi rekte antaŭen.

Dum momento li estis sola; poste la pordo malfermiĝis kaj O’Brien envenis.

“Iam vi demandis al mi,” diris O’Brien, “kio estas en Ĉambro 101.

Mi diris al vi ke vi jam scias la respondon. Ĉiu scias ĝin. Kio estas en Ĉambro 101 estas la plej terura afero en la mondo.”

La pordo denove malfermiĝis. Gardisto envenis, portante ion konsistantan el drato, ian keston aŭ korbon. Pro la pozicio kie staris

O’Brien, Winston ne povis vidi kio la objekto estas.

“La plej terura afero en la mondo,” diris O’Brien, “varias de individuo al individuo. Ĝi povas esti entombigo dum oni vivas, aŭ mortigo per fajro, aŭ drono, aŭ la puŝo de pika stango tra onin, aŭ kvindek alispecaj mortoj. Kelkfoje ĝi estas io tute banala, eĉ ne mortiga.”

Li moviĝis iomete flanken, tiel ke Winston pli bone vidis la objekton sur la tablo. Ĝi estis oblonga drata kaĝo, kun tenilo sur sia supro, per kiu oni povas porti ĝin. Fiksita al ĝia antaŭaĵo estis io aspektanta kiel skermomasko, kun la konkava flanko ekstere. Kvankam ĝi estis tri aŭ kvar metrojn for de li, li povis vidi ke la kaĝo estis dividita en du fakojn, kaj ke estas ia besto en ĉiu el ili. Ili estis ratoj.

“Por vi,” diris O’Brien, “la plej terura afero en la mondo estas ratoj.”

Ia antaŭtremo, timo pri li-ne-sciis-kio, trapasis Winstonon tuj, kiam li unue ekvidis la kaĝon. Sed ĉimomente la signifo de la maskaspekta ligaĵo antaŭ ĝi subite penetris lin. Liaj intestoj ŝajnis fariĝi akvo.”

“Vi ne povas fari tion!” li kriis per alta fendita voĉo. “Vi ne povus, vi ne povus! Ne estas eble!”

“Ĉu vi memoras,” diris O’Brien, “la panikan momenton kiu ofte okazis en viaj sonĝoj. Estis muro da nigreco antaŭ vi, kaj muĝanta sono en viaj oreloj. Estis io terura aliflanke de la muro. Vi sciis ke vi scias kio ĝi estas, sed vi ne kuraĝis treni ĝin en la lumon. La ratoj estis tiuj, kiuj estis aliflanke de la muro.”

“O’Brien” diris Winston, penante regi sian voĉon. “Vi scias ke tio ne necesas. Kion vi volas ke mi faru?”

O’Brien ne rekte respondis. Kiam li parolis, estis per la instruista maniero kiun li kelkfoje afektis. Li rigardis penseme en la distancon, kvazaŭ parolante al aŭskultantaro ie malantaŭ la dorso de Winston.

“Per si mem,” li diris, “la doloro ne ĉiam sufiĉas. Ekzistas okazoj kiam homo eltenos malgraŭ doloro, eĉ ĝismorte. Sed por ĉiu persono estas io netolerebla — io nekontemplebla. Ne temas pri kuraĝo kaj malkuraĝo. Se oni falas de altaĵo, ne estas malkuraĝe peni kapti ŝnuregon. Se oni venis el profunda akvo, ne estas malkuraĝe plenigi la pulmojn per aero. Tio estas nur instinkto, nedetruebla. Estas same pri ratoj. Por vi, ili estas netolereblaj. Ili estas formo de premo kiun vi ne povas toleri, eĉ kvankam vi volas. Vi faros tion, kio estas postulata de vi.”

“Sed kio ĝi estas, kio ĝi estas? Kiel mi povas fari ĝin, se mi ne scias kio ĝi estas?”

O’Brien prenis la kaĝon kaj transportis ĝin al la pli proksima tablo.

Li zorge metis ĝin sur la kovrotukon. Winston povis aŭdi la sangon zumi en liaj oreloj. Li sentis kvazaŭ li sidas en plena soleco. Li estas en la mezo de granda malplena ebenaĵo, plata dezerto inundata de sunlumo, trans kiun venis al li ĉiuj sonoj el imensaj distancoj. Tamen la kaĝo kun la ratoj estis apenaŭ du metrojn for de li. Ili estis enormaj ratoj. Ili havis la aĝon kiam la muzelo de rato fariĝas malakra kaj feroca, kaj ĝia hararo bruna anstataŭ griza.

“La rato,” diris O’Brien, ankoraŭ parolante al sia nevidebla aŭskultantaro, “kvankam ronĝulo, estas karnovora. Vi konscias pri tio.

Vi sendube aŭdis pri tiaj eventoj, kiaj okazas en la malriĉaj kvartaloj de ĉi tiu urbo. En kelkaj stratoj virino ne aŭdacas lasi sian bebon sola en la domo por eĉ kvin minutoj. La ratoj nepre atakus ĝin. En tre mallonga tempo ili manĝus ĝis restus nur la ostoj. Ili ankaŭ atakas malsanajn aŭ mortantajn personojn. Ili montras mirindan inteligenton, per sia rekono ke homo estas senhelpa.”

Sonis krioj el la kaĝo. Ili ŝajnis atingi Winstonon el tre fore. La ratoj interbatalis; ili penis atingi unu la alian tra la apartiga muro. Li ankaŭ aŭdis profundan ĝemon senesperan. Ankaŭ tio ŝajnis veni el ekster li.

O’Brien prenis la kaĝon, kaj farante tion li premis ion en ĝi. Aŭdiĝis akra klako. Winston kvazaŭfreneze penegis liberigi sin de la seĝo. Estis senespere; ĉiu parto de li, eĉ la kapo, estis tenata nemovebla. O’Brien pliproksimigis la kaĝon. Ĝi estis malpli ol unu metron for de la vizaĝo de Winston.

“Mi premis la unuan levstangon,” diris O’Brien. “Vi komprenas kia ĉi tiu kaĝo estis konstruita. La masko kovros vian kapon, tiel ke ne estos elirejo. Kiam mi premos la alian levstangon, la pordo de la kaĝo glitos supren. Ĉi malsategaj brutetoj elflugos kvazaŭ kugloj. Ĉu iam vi vidis raton salti tra la aeron? Ili saltos sur vian vizaĝon kaj boros rekte en ĝin.

Kelkfoje li atakas unue la okulojn. Kelkfoje ili boras tra la vangojn kaj voras la langon.”

La kaĝo estis pli proksima; ĝi fariĝis tre apuda. Winston aŭdis serion da akraj krioj, kiuj ŝajne okazis en la aero super lia kapo. Sed li batalis furioze kontraŭ sia paniko. Pensi, pensi, eĉ kiam restas nur ono da sekundo — pensi, jen la sola espero. Subite la fetora moska odoro de la brutoj trafis lian nazon. Okazis violenta naŭzokonvulsio en li, kaj li preskaŭ senkonsciiĝis. Ĉio nigriĝis. Dum momento li estis freneza krieganta besto. Tamen li revenis el la nigro kroĉiĝante al ideo. Ekzistis unu, nur unusola, metodo sin savi. Li devos meti alian homon, la korpon de alia homo, inter sin kaj la ratojn.

La cirklo de la masko nun estis sufiĉe granda por malebligi ion alian. La dratpordo estis duon da manlarĝoj for de lia vizaĝo. La ratoj sciis kio okazos, nun. Unu el ili saltadis supren kaj malsupren, la alia, maljuna skvama avo el la kloakoj, stariĝis, kun sia palruĝaj manoj kontraŭ la bariloj, kaj feroce snufis la aeron. Winston povis vidi la lipharojn kaj la flavajn dentojn. Denove la nigra paniko kaptis lin. Li estis blinda, senhelpa, senmensa.

“Ĝi estis kutima punmetodo en Imperia Ĉinio,” diris O’Brien, didakte kiel ĉiam.

La masko tuŝis lian vizaĝon. La drato ekfrotis lian vangon. Kaj tiam — ne, ne senzorgiĝo, nur espero, eta fragmento da espero. Tro malfrue, eble tro malfrue. Sed li subite komprenis ke en la tuta mondo estas nur unu persono al kiu li povos transŝovi sian punon — unu korpo kiun li povos ĵeti inter sin kaj la ratojn. Kaj li kriadis freneze, kaj ripete.

“Faru al Julia! Faru al Julia! Ne mi! Julia! Ne gravas kion vi faros al ŝi. Forŝiru ŝian vizaĝon, nudigu ŝin ĝis la ostoj. Ne min! Julian! Ne min!”

Li faladis malantaŭen, en enormajn profundojn, for de la ratoj. Li ankoraŭ estis ligita al la seĝo, sed li falis tra la plankon, tra la murojn de 209 la konstruaĵo, tra la teron, tra la oceanojn, tra la atmosferon, en la eksterteran spacon, en la profundojn inter la steloj — ĉiam foren, foren, for de la ratoj. Li estis lumjarojn for, sed O’Brien ankoraŭ staris apude.

Ankoraŭ li sentis la malvarman draton kontraŭ sia vango. Sed tra la nigro kiu ĉirkaŭas lin li aŭdis alian metalan klaketon, kaj sciis ke la pordo de la kaĝo estis fermiĝinta, ne plu estas aperta.

La Kaŝtanarbo estis preskaŭ malplena. Radio de sunlumo transverse brilanta tra fenestro trafis polvokovritajn tablosuprojn. Estis la soleca dekkvina horo. Staneca muziko fluetadis el la teleekranoj.

Winston sidis en sia kutima angulo, rigardante en malplenan glason. Fojfoje li suprenrigardetis al vasta vizaĝo, kiu okulumis lin de la kontraŭa muro. GRANDA FRATO RIGARDAS VIN, diris la subskribaĵo. Nepetite, kelnero venis kaj plenigis lian glason per Ĝino por la Venko, elskuante en ĝin kelkajn gutojn el alia botelo kiu havis plumon tra la korko. Estis sakarino, gustigita per kariofiloj, specialaĵo de la kafejo.

Winston aŭskultadis la teleekranon. Nuntempe nur muziko venadis el ĝi, sed estis eble ke iumomente estos speciala bulteno de la

Ministrejo de Paco. La informoj el la Afrika fronto estis ege maltranviligaj. Fojfoje li maltrankviliĝadis pri ĝi, dum la tuta tago.

Eŭrazia armeo (Oceanio militas kontraŭ Eŭrazio: Oceanio de ĉiam militas kontraŭ Eŭrazio) moviĝas suden terure rapide. La tagmeza bulteno ne menciis specifan lokon, sed verŝajne jam la buŝo de la Kongo estas batalkampo. Brazavilo kaj Leopoldvilo estas minacataj. Oni ne bezonas rigardi mapon por vidi la signifon de tio. Ne nur temis pri perdi Centran Afrikon: la unuan fojon en la tuta milito, la teritorio de Oceanio mem estas minacata.

Violenta emocio, ne precize timo sed ia nedistinganta ekscitiĝo, ekflamis en li, poste fadis. Li ĉesis pensi pri la milito. Nuntempe li neniam povis fiksi sian menson al unu temo dum pli ol kelkaj momentoj je unu fojo. Li prenis sian glason kaj plenglutis la enhavon.

Kiel ĉiam, la ĝino tremigis lin, kaj eĉ iomete vomemigis lin. La aĵo estas aĉa. La kariofiloj kaj la sakarino, mem sufiĉe naŭzaj laŭ sia propra karaktero, ne povis maski la platan olean odoron; kaj plej malbone estis ke la odoro de ĝino, kiu loĝis en li nokte kaj tage, estis neeviteble kunmiksita en lia menso kun la odoro de tiuj —

Li neniam nomis ilin, eĉ en siaj pensoj, kaj laŭeble li neniam imagis ilian aspekton. Ili estis io pri kio li duone konsciis, ŝvebanta proksime al lia vizaĝo, odoro kroĉiĝanta al lia nazo. Dum la ĝino leviĝis en li li ruktis tra purpuraj lipoj. Li fariĝis pli dika post sia liberiĝo, kaj li reakiris sian malnovan koloron. Liaj trajtoj dikiĝis, la haŭto sur la nazo kaj vangostoj estis krude ruĝa, eĉ la kalva kranio estis tro profunde palruĝa. Kelnero, denove nepetite, alportis la ŝaktabulon kaj la aktualan eldonon de La Tempoj, kun paĝo faldita ĉe la ŝakproblemo. Poste, vidante ke la glaso de Winston estas malplena, li alportis la botelon da ĝino kaj replenigis ĝin. Ne necesis mendi. Ili konis liajn kutimojn. La ŝaktabulo ĉiam atendis lin, lia tablo en la angulo estis ĉiam rezervita; eĉ kiam la kafejo estis plena, li havis tiun tablon nur por si mem, ĉar neniu deziris troviĝi sidanta tro proksime al li. Li eĉ neniam ĝenis sin pri kalkulado de siaj trinkaĵoj. Je neregulaj intervaloj ili prezentis al li malpuran paperslipon, kaŭ, laŭ ili, estis la fakturo, sed li sentis ke ĉiam ili postulas maltro da mono de li. Ne gravus se estus inverse. Li ĉiam havis multan monon nuntempe. L i eĉ havis laboron, sinekuron, pli bone pagatan postenon ol estis lia antaŭa laboro.

La muziko el la teleekrano ĉesis kaj voĉo komencis paroli. Winston levis sian kapon por aŭskulti. Tamen mankis bultenoj el la fronto.

Temis nur pri nelonga anonco de la Ministrejo de Abundo. Dum la antaŭa jarkvarono, montriĝis ke la kvoto de botlaĉoj, en la Deka

Trijarplano, estis superplenumita je 98%.

Li ekzamenis la ŝakproblemon, kaj aranĝis la ludfigurojn. La ludfino estis kompleksa, en ĝi estis paro da ĉevaloj. “Blanka ludu kaj matu per du movoj.” Winston suprenrigardis al la portreto de Granda

Frato. Blanka ĉiam matas, li pensis kun ia nebula mistikismo. Ĉiam, senescepte, tiel estas aranĝite. En neniu ŝakproblemo ekde la komenco de la mondo iam venkis Nigro. Ĉu tio ne simbolas la eternan, senvarian triumfadon de la Bono super la Malbono? La giganta vizaĝo rerigardis al li, plena de trankvila potenco. Blanka ĉiam matas.

La voĉo el la teleekrano paŭzis, kaj aldonis per alia kaj multe pli solena tono: “Vi estas avertita atendi gravan anoncon je la dek kvin trideka. Dek kvin trideka. Temas pri plej gravegaj informoj. Atentu ne maltrafi ĝin. Dek kvin trideka!” La metaleca muziko rekomenciĝis.

La koro de Winston rapidiĝis. Temas pri la bulteno el la fronto; instinkto informis lin ke estos malagrablaj informoj. La tutan tagon, dum nelongaj ekscitoplenaj momentoj, la penso pri plena malvenko en

Afriko eniris kaj eliris lian menson. Li preskaŭ vere vidis la Eŭrazian armeon svarmadi trans la neniam-rompitan limon kaj verŝiĝi en la pinton de Afriko kvazaŭ kolumno da formikoj. Kial ne estis eble ĉirkaŭflanki ilin iel? Skizo de la Okcidentafrika Bordo estis klare videbla en lia menso. Li prenis la blankan ĉevalon kaj movis ĝin trans la tabulon. Jen la ĝusta pozicio. Eĉ dum li vidis la nigran hordon kuradi suden, li vidis alian forton, mistere kunvenigitan, subite metitan malantaŭ ili, detranĉante iliajn komunikojn surterajn kaj marajn. Li sentis ke volante tion li ekzistigas tiun alian forton. Sed necesis rapide agi. Se ili povus regi la tutan Afrikon, se ili havus aerkampojn kaj submarŝipajn bazojn ĉe la Kabo, tio dividus Oceanion en du partojn.

Povus signifi ĉion ajn: malvenkon, paneon, la redividiĝon de la mondo, la detruiĝon de la Partio! Li forte enspiris. Eksterordinara miksaĵo de sentoj — sed ne ekzakte miksaĵo; pli ĝuste, sinsekvaj tavoloj de sentoj, kie ne eblas diri kiu tavolo estas plejsuba, baraktis interne de li.

La spasmo pasis. Li remetis la blankan ĉevalon en ĝian pozicion, sed dum la nuna momento li ne povis dediĉi sin al serioza studo pri la ŝakproblemo. Liaj pensoj denove vagis. Preskaŭ senkonscie li desegnis per sia fingro en la polvo sur la tablo: 2+2=

“Ili ne povas iri internen de vi,” ŝi estis dirinta. Sed ili ja povis iri internen de vi. “Kio okazas al vi ĉi tie estas por ĉiam,” O’Brien estis dirinta. Tio estis veroplena parolo. De kelkaj aferoj, oniaj propaj agoj, oni neniam povas resaniĝi. Io estis mortigita en via brusto: elbruligita, elkaŭterizita.

Li vidis ŝin; li eĉ parolis al ŝi. Nenia danĝero estis en tio. Li sciis, kvazaŭ instinkte, ke ili nuntempe preskaŭ neniom interesiĝas pri lia agado. Li povus aranĝi renkonti ŝin duan fojon, se iu el ili volus.

Efektive, ili renkontiĝis nur hazarde. Estis en la Parko, dum aĉa, mordanta tago en marto, kiam la tero estis kvazaŭ fero, kaj la herbo ŝajnis tute morta, kaj estis neniu burĝono ie ajn, escepte de kelkaj krokusoj kiuj estis suprenpuŝintaj sin por esti dispartigitaj de la vento.

Li marŝadis rapide kun frostitaj manoj kaj larmantaj okuloj, kiam li vidis ŝin apenaŭ dek metrojn for. Li tuj rimarkis ke ŝi estis ŝanĝiĝinta, iel neklare koncepteble. Ili preskaŭ pasis unu la alian sen indiko de sinrekono, poste li turnis sin kaj sekvis ŝin, ne tre fervore. Li sciis ke ne estas danĝero, neniu interesiĝos pri li. Ŝi ne parolis. Ŝi formarŝis oblikve trans la herbon, kvazaŭ penante perdi lin, poste ŝajnis rezigne akcepti ke li estos apud ŝi. Baldaŭ ili estis en aro da ĉifonaj senfoliaj arbustoj, senutilaj aŭ por kaŝejo aŭ por protekto kontraŭ la vento. Ili haltis. Estis fimalvarmege. La vento sibladis tra la branĉetoj kaj mordis la hazardajn 212 malpuraspektajn krokusojn. Li metis brakon ĉirkaŭ ŝian talion.

Ne estis teleekrano, sed sendube estis kaŝitaj mikrofonoj: krome, ili estis videblaj. Ne gravis, nenio gravis. Ili povus kuŝiĝi sur la tero kaj amori, se ili dezirus. Lia karno frostiĝis pro hororo, kiam li pensis tion.

Ŝi tute ne respondis al la ĉirkaŭmeto de lia brako; ŝi eĉ ne provis liberigi sin. Li sciis nun kio estis ŝanĝiĝinta en ŝi. Ŝia vizaĝo estis pli palflava, kaj estis longa cikatro, parte kaŝita de ŝia hararo, trans ŝiajn frunton kaj tempion; sed tio ne estis la ŝanĝo. Estis ke ŝia talio estis plidikiĝinta, kaj, laŭ surpriza maniero, plirigidiĝinta. Li memoris ke unufoje, post la eksplodo de raketbombo, li helpis tiri kadavron el iuj ruinoj, kaj lin mirigis ne nur la nekredebla pezo de la objekto, sed ĝia rigideco, kaj kiom malfacile estis manipuli ĝin, tio ŝajnigis ĝin pli kiel ŝtono ol kiel karno. Ŝia korpo sentiĝis tiel. Li ekpensis ke la teksturo de ŝia haŭto estas tre malsimila al sia iama karaktero.

Li ne provis kisi ŝin, nek ili parolis. Dum ili remarŝis trans la herbon, ŝi rigardis lin rekte la unuan fojon. Estis nur momenta rigardeto, plena de malestimo kaj malŝato. Li demandis al si ĉu temas pri malŝato veninta nure el la pasinteco, aŭ ĉu ĝin ankaŭ inspiris lia pufiĝinta vizaĝo kaj la akvo kiun la vento daŭre premis el liaj okuloj. Ili sidiĝis sur du feraj seĝoj, flank’-al-flanke sed ne tro apude. Li vidis ke ŝi estas parolonta. Ŝi movis sian mallertan ŝuon kelkajn centimetrojn, kaj intence dispremis branĉeton. Ŝiaj piedoj aspektis plilarĝiĝintaj, li rimarkis.

“Mi perfidis vin,” ŝi diris nure.

“Mi perfidis vin,” li diris.

Denove ŝi rigardis lin malŝate.

“Kelkfoje,” ŝi diris, “ili minacas vin per io kion vi ne povas toleri, eĉ ne povas pripensi. Kaj post tio vi diras: ‘Ne faru tion al mi, faru ĝin al iu alia, faru ĝin al Tiu-tiu.’ Kaj eble vi pretekstas, poste, ke temis nur pri truko kaj ke vi diris ĝin nur por haltigi ilin kaj ke vi ne vere intencis kion vi diris. Sed tio ne estas vera. Kiam ĝi okazas al vi, vi ja intencas vian diraĵon. Vi kredas ke ne ekzistas alia maniero savi vin, kaj vi plene pretas savi vin tiel. Vi volas ke ĝi okazu al la alia persono. Tute ne gravetetas al vi kion li suferos. Nur gravas al vi vi mem.”

“Nur gravas al vi vi mem,” li eĥis.

“Kaj post tio, vi ne plu havas samajn sentojn pri la alia persono.”

“Ne,” li diris, “vi ne plu havas samajn sentojn.”

Ŝajne nenio pli estis dirinda. La vento platpuŝis iliajn maldikajn kombineojn kontraŭ iliajn korpojn. Preskaŭ tuj fariĝis tro embarase, sidi tie silentante: krome, estis tro malvarmege por sidi senmove. Ŝi diris ion pri trafi subteran trajnon, kaj ŝtariĝis por foriri.

“Ni devos rerenkontiĝi,” li diris.

“Jes,” ŝi diris, “ni devos rerenkontiĝi.”

Li sekvis ŝin kelkan distancon, necerte, duonan paŝon malantaŭ ŝi.

Ili ne interparolis denove. Ŝi ne vere provis forlasi lin, sed nur marŝis sufiĉe rapide por neebligi ke li povos marŝi apud ŝi. Li estis decidinta akompani ŝin ĝis la subtera fervojo, sed subite tiu sekvado en la malvarmego ŝajnis sencela kaj netolerebla. Lin superis deziro, ne tiom deziro foriri de Julia, kiom reiri al la Kaŝtanarba Kafejo, kiu neniam antaŭe ŝajnis tiel alloga kiel ĉimomente. Li havis nostalgian vidmemoron pri sia tablo en la angulo, kun la ĵurnalo kaj la ŝaktabulo kaj la ĉiamfluanta ĝino. Pleje, estos varme tie. La sekvan momenton, ne tute senintence, li lasis sin esti apartigita for de ŝi de malgranda grupo da homoj. Li duonsincere provis reatingi ŝin, poste malrapidigis sin, turnis sin, kaj komencis iri kontraŭadirekten. Irinte kvindek metrojn, li retrorigardis. La strato ne estis homplena, sed jam li ne povis distingi ŝin. Iu ajn el dekduo da rapidantaj figuroj povus esti ŝi. Eble ŝia dikiĝinta, rigidiĝinta korpo ne plu estis rekonebla de malantaŭe.

“Kiam ĝi okazas al vi,” ŝi estis dirinta, “vi ja intencas vian diraĵon”.

Li ja intencis ĝin. Li ne nur diris ĝin, li volis ĝin. Li volis ke ŝi, kaj ne li, estu transdonita al la —

Io ŝanĝiĝis en la muziko fluetanta el la teleekrano. Fendita, moka noto, flava noto, estis en ĝi. Kaj tiam — eble ne vere okazis, eble nur estis ke memoro ŝajnis aŭdiĝi —voĉo kantis:

“Sub la vasta kaŝtanarbo

Mi vendis vin, vi vendis min.”

La larmoj abundiĝis en liaj okuloj. Pasanta kelnero rimarkis ke lia glaso estas malplena, kaj revenis kun la botelo da ĝino.

Li prenis sian glason kaj snufis ĝin. La trinkaĵo fariĝis ne malpli sed pli aĉa je ĉiu buŝpleno trinkata. Sed ĝi jam fariĝis la medio en kiu li naĝas. Ĝi estis lia vivo, lia morto, kaj lia reviviĝo. Ĝino stuporigis lin ĉiunokte, kaj ĝino revivigis lin ĉiumatene. Kiam li vekiĝis, malofte antaŭ dek unu cent, kun gluiĝintaj palpebroj, kaj flamsenta buŝo, kaj dorso kiu sentiĝis kvazaŭ rompita, estus neeble eĉ stariĝi el horizontala pozicio sen la botelo kaj tetaso metitaj apud la liton dum la nokto. Tra la tagmezaj horoj li sidis kun duonkonscia vizaĝo, la botelo ĉemane, aŭskultante la teleekranon. De la dekkvina ĝis la fermotempo li estis kvazaŭmeblo en la Kastanarba Kafejo. Ne gravis al iu ajn, nun, kion li faras, neniu siblo vekis lin, neniu teleekrano admonis lin. Kelkfoje, eble dufoje en la semajno, li iris al polvoplena, forgesitaspekta oficejo en la Ministrejo de Vero kaj faris iom da laboro, nu, kion oni nomis laboro.

Li estis nomumita al subkomitato de subkomitato estiĝinta el unu el la nenombreblaj komitatoj pritraktantaj trivialajn malfacilojn kiuj aperis dum la kompilado de la Dekunua Eldono de la Novparola Vortaro. Ili okupadis sin per produktado de io nomata Provizora Raporto, sed pri kio ili raportas li neniam klare trovis. Iel temis pri la demando ĉu meti komojn antaŭ parentezojn aŭ post ilin. Estis kvar aliaj personoj en la komitato, ĉiu el ili similis al li. Iujn tagoj ili kunvenis kaj poste tuj apartiĝis, malkaŝe konfesante unu al alia ke efektive estas nenio bezonanta prilaboron. Sed dum aliaj tagoj ili ekdediĉis sin al sia laboro preskaŭ fervore, plezuroplene preteksegante skribi siajn notojn kaj pretigi longajn memoraĵojn kiuj neniam estis finverkitaj — kiam la disputo pri kio ili supozeble disputas fariĝis eksterordinare kompleksa kaj malkonkreta, kun subtila disputetado pri difinoj, enormaj flankvojoj, kvereloj, eĉ minacoj apelacii al pli alta aŭtoritatulo. Kaj tiam, subite, la vigleco malaperis el ili, kaj ili sidis ĉirkaŭ la tablo, rigardante unu la alian per estingitaj okuloj, kvazaŭ fantomoj malaperantaj je la kokokrio.

La teleekrano silentis dum momento. Winston denove levis sian kapon. La bulteno! Sed ne, ili nur ŝanĝas la muzikon. Li vidis la mapon de Afriko malantaŭ siaj palpebroj. La moviĝado de la armeoj estis diagramo: nigra sago iranta vertikale suden, kaj blanka sago horizontale orienten, trans la voston de la unua. Kvazaŭ por rekuraĝiĝi li suprenrigardis al la neperturbebla vizaĝo en la portreto. Ĉi estis koncepteble ke la dua sago eĉ ne ekzistas?

Lia interesiĝo denove febliĝis. Li trinkis plian buŝplenon da ĝino, prenis la blankan ĉevalon, kaj faris necertan movon. Mat! Sed evidente tiu estis erara movo, ĉar, nevokite, memoro flosis en lian menson. Li vidis ĉambron lumigatan per kandelo, kun vasta blanke kovrita lito, kaj sin mem, knabo naŭ- aŭ dekjaraĝa, sidanta sur la planko, skuante kesteton da ĵetkuboj, kaj ridante ekscitite.Lia patrino sidis kontraŭ li kaj ankaŭ ridis.

Sendube estis ĉirkaŭ monaton antaŭ ŝia malapero. Ĝi estis momento de repacigo, kiam la konstanta malsato en lia ventro estis forgesita kaj lia antaŭa amo al ŝi efemere reviviĝis. Li bone memoris tiun tagon, pluvoplenan, malsekan tagon kiam la akvo suben fluadis sur la fenestro, kaj la lumo en la domo estis tro malforta por ebligi legadon.

La tediĝo de la du infanoj, en la senluma, malvasta ĉambro, fariĝis netolerebla. Winston plendadis kaj grumbladis, senefike postuladis manĝaĵojn, ĉirkaŭvagis en la ĉambro, tirante ĉion el ĝia pozicio kaj piedbatante la panelaĵon ĝis la najbaroj bategis la murojn, kaj dume la pli juna infano laŭte ploris intermite. Fine lia patrino diris: “Nu, kondutu bone, kaj mi aĉetos ludilon por vi. Belan ludilon — vi amos ĝin”; kaj post tio ŝi eliris en la pluvo, al malgranda ĝeneralbutiko kiu ankoraŭ estis sporade malferma, proksime, kaj revenis kun kartona kesto en kiu estis la tabulludo Serpentoj kaj Eskaloj. Li ankoraŭ memoris la odoron de la malseketa kartono. Ĝi estis mizera ludilo. La tabulo estis rompita, kaj la etaj lignaj ĵetkuboj estis tiel misĉizitaj, ke ili apenaŭ kuŝis sur siaj flankoj. Winston rigardis la ludilon senplezure kaj seninterese. Sed lia patrino flamigis malgrandan kandelpecon, kaj ili sidiĝis sur la planko por ludi. Baldaŭ li estis ege ekscitite, kaj kriadis ridante, dum la pecetoj grimpis esperoplene la eskalojn, kaj poste malgripis laŭlonge de la serpentoj, preskaŭ al la komencopunkto. Ili ludis ok partiojn, ĉiu venkis kvarfoje. Lia fratineto, tro juna por kompreni pri kio temas la ludo, sidis apogate de kuseno, ridante ĉar la aliaj ridas. Dum plena posttagmezo ili kune estis feliĉaj, kiel dum lia pli frua infaneco.

Li forpuŝis la bildon el sia menso. Ĝi estis falsmemoro. Lin ĝenis falsmemoroj kelkfoje. Ili ne gravis, se nur oni scias ke ili estas falsaj.

Kelkaj aferoj vere okazis, aliaj ne okazis. Li returnis sin al la ŝaktabulo kaj denove prenis la blankan ĉevalon. Preskaŭ sammomente ĝi falis brue sur la tabulon. Li eksaltetis kvazaŭ pinglo estis enirinta lin.

Akra trumpetovoko traflugis la aeron. La bulteno! Venko! Ĉiam signifis venkon trumpetovoko antaŭ la informoj. Kvazaŭ elektra borilo kuris tra la kafejo. Eĉ la kelneroj eksaltetis kaj atentis.

La trumpetovoko liberigis enorman kvanton da bruo. Jam ekscitita voĉo babiladis el la teleekrano, sed jam kiam ĝi komenciĝis ĝi preskaŭ dronis sub huraaj krioj elekstere. La informoj estis trakurintaj la stratojn kvazaŭ magie. Li povis aŭdi ĝuste sufiĉe da kio elfluis el la teleekrano, por kompreni ke ĉio estis okazinta kiel li antaŭvidis; vasta marŝiparo sekrete pretigis subitan baton malantaŭ la malamiko, la blanka sago rapidanta trans la voston de la Nigra. Fragmentoj de triumfaj frazoj puŝis sin tra la bruon: “Vasta strategia manovro — perfekta kunordigado — absoluta forpelo — duonmiliono da kaptitoj — kompleta senkuraĝigo — rego super tuta Afriko — alportanta la militon al mezurebla distanco de la fina venko — plej granda venko en la homa historio — venko, venko, venko!”

Sub la tablo la piedoj de Winston konvulsie moviĝis. Li ne estis elirinta el sia seĝo, sed en lia menso li kuris, rapide kuris, li estas kun la amasoj ekstere, surdigante sin per huraoj. Denove li rigardis la portreton de Granda Frato. La koloso kiu superstaras la mondon! La roko kontraŭ kiun la hordoj de Azio ĵetas sin vane! Li pensis ke antaŭ dek minutoj — jes, nur dek minutoj —ankoraŭ estis dubo en lia koro, dum li demandis al si ĉu la informoj el la fronto estos pri venko aŭ malvenko. Aĥ, pli ol Eŭrazia armeo estis pereinta! Multo estis ŝanĝiĝinta en li, post tiu unua tago en la Ministrejo de Amo, sed la fina, nemalhavebla, resaniga ŝanĝo ne okazis antaŭ ĉi tiu momento.

La voĉo el la teleekrano ankoraŭ elverŝadis sian rakonton pri kaptitoj, rabaĵoj kaj buĉado, sed la kriado elekstera iomete fadis. La kelneroj rekomencis labori. Unu el ili alproksimiĝis kun la botelo da ĝino. Winston, sidante en feliĉoplena revo, ne atentis dum lia glaso estis plenigata. Li ne plu kuris nek hurais. Li estis denove en la Ministrejo de Amo, ĉio estis pardonita, lia animo estis blanka kiel la neĝo. Li estis en la publika akuzitejo, konfesante ĉion, implikante ĉiun. Li marŝis laŭlonge de la blanke kahelita koridoro, kun sento de marŝado en sunlumo, kaj armita gardisto estis malantaŭ li. La longe esperita kuglo eniris lian cerbon.

Li suprenrigardis al la enorma vizaĝo. Kvardek jarojn li bezonis por lerni kia rideto estas kaŝita sub la malhelaj lipharoj. Ho, kruela, nenecesa miskompreno! Ho obstinulo, propropravole ekzilita for de la amanta brusto! Du ĝinodoraj larmoj fluis laŭ la flankoj de lia nazo. Sed estas en ordo, ĉio estas en ordo, la baraktado estas finita. Li estas venkinta sin mem. Li amas Grandan Fraton.

results matching ""

    No results matching ""