1

Estis hela malvarma tago en aprilo, kaj la horloĝoj sonigis la dektrian horon. Winston Smith, kun la mentonono premita en la bruston, por eskapi de la akrega vento, rapide puŝis sin tra la vitrajn pordojn de la Loĝejoj de la Venko, kvankam ne sufiĉe rapide por neebligi la eniron kun li de nebuleto de eroplena polvo.

La koridoro fetoris pro boligitaj brasikoj kaj malnovaj ĉifonaj matoj. Ĉe unu finaĵo kolora afiŝo, tro granda por endoma montrado, estis najlita al la muro. Ĝi montris nur enorman vizaĝon, larĝan pli ol metron: la vizaĝon de viro eble kvardekkvinjaraĝa, kun dikaj nigraj lipharoj kaj neglataj, sed belaj, trajtoj.

Winston paŝis al la ŝtuparo. Ne utilus provi la lifton. Eĉ dum la plej bonaj periodoj, ĝi malofte funkciis, kaj nuntempe la elektro estis malŝaltita dum la taghoroj. Tio estis parto de la ekonomi-kampanjo, prepare por la Semajno da Malamo.

La apartamento estis sur la sepa etaĝo, kaj Winston, kiu estis trideknaŭjaraĝa, kaj havis varikan ulceron super sia dekstra maleolo, grimpis malrapide, haltante plurfoje por ripozeti. Ĉe ĉiu placeto, kontraŭ la liftejo, la afiŝo kun la enorma vizaĝo rigardis de la muro. Ĝi estis tia bildo, kia estas tiel farita ke la okuloj sekvas vin dum vi movas vin. GRANDA FRATO RIGARDAS VIN, diris la vortoj sub la bildo.

Interne de la apartamento dolĉa voĉo laŭtlegadis liston de kalkuloj, kiuj iel rilatis al la produktado de krudfero. La voĉo sonis el oblonga metala plako, simila al neklara spegulo kiu estis parto de la surfaco de la dekstra muro. Winston turnis komutilon, kaj la voĉo iomete malpli laŭtis, kvankam la vortoj estis ankoraŭ distingeblaj. La instrumento (oni nomis ĝin teleekrano) estis nelaŭtigebla, sed ne eblis plene malŝalti ĝin.

Li paŝis al la fenestro: iom negranda, fragila persono, la magrecon de lia korpo nur emfazis la blua kombineo, kiu estis la uniformo de la Partio.

Lia hararo estis tre hela, lia vizaĝo estis nature sangvina, lia haŭto estis malglatigita de grata sapo kaj malakraj razklingoj, kaj de la finiĝinta vintro.

Ekstere, eĉ tra la fermita fenestroglaco, la mondo aspektis malvarmega. Malsupre, en la strato, etaj kirloventoj spirale kirladis polvon kaj ŝiritajn paperpecojn, kaj kvankam la suno briladis, kaj la ĉielo estis severe blua, ŝajne estis neniom da koloro en io ajn, escepte de la afiŝoj dismetitaj ĉie ajn. La vizaĝo kun nigraj lipharoj rigardis de ĉiu grava angulo. Estis tia afiŝo sur la fronto de la domo tuj kontraŭ lia domo. GRANDA FRATO RIGARDAS VIN, diris la vortoj, dum la malhelaj okuloj rigardis en la okulojn de Winston mem. Ĉe la stratnivelo, alia afiŝo, kiu havis ŝiritan angulon, flirtadis maltrankvile pro la vento, alterne kovrante kaj malkovrante la unusolan vorton

INGSOCO. Tre for, helikoptero ŝvebis inter la tegmentoj, haltis mezaere dum momento, kvazaŭ muŝo, kaj forrapidis denove laŭ kurba flugo. Tio estis la polica patrolo, trarigardanta la fenestrojn de la civitanoj. Tamen ne gravis la patroloj. Gravis nur la Penspolico.

Malantaŭ la dorso de Winston, la teleekrano ankoraŭ babiladis pri krudfero kaj la superplenumiĝo de la Naŭa Trijara Plano. La teleekrano kaj ricevis kaj transsendis samtempe. Ĉiu sono pli aŭdebla ol mallaŭta flustro, farita de Winston, estis kaptita de ĝi; krome, dum li restis en la vidkampo de la metala plako, li estis videbla kaj ne nur aŭdebla.

Kompreneble, ne eblis scii en iu specifa momento, ĉu oni estas rigardata. Kiel ofte, aŭ laŭ kiu sistemo, la Penspolico atentis ĉiun individuan lineon, estis nescieble. Sed, ĉiukaze, ili povis atenti vian lineon, kiam ajn ili volis. Oni devis vivi — ja vivis, laŭ kutimo kiu fariĝis instinkta — laŭ la supozo ke ĉiu sono kiun vi faras estas aŭdata, kaj, escepte de dum senlumeco, ĉiu moviĝo estas ekzamenata.

Winston tenis sian dorson turnita al la teleekrano. Estis malpli danĝere, kvankam li sciis ke eĉ dorso povas doni informojn. Kilometron for, la Ministrejo de la Vero, lia laborejo, turis, vasta kaj blanka, super la malpura pejzaĝo. Jen, li pensis, iom neklare misguste — jen Londono, la ĉefurbo de Flugkampo Unu, kiu mem estas la tria inter la plej loĝataj provincoj de Oceanio.

Li penis elpremi ian memoron el sia infaneco, kiu dirus al li ĉu

Londono ĉiam estis tia. Ĉu ĉiam estis tiuj vidaĵoj, konsistantaj el putrantaj deknaŭajarcentaj domoj, kies flankojn subtenas lignaj ŝtipoj, kies fenestroj estas flikitaj per kartono, kaj kies tegmentoj estas flikitaj per ondumanta fero, kaj kies sendirektaj ĝardenmuroj fleksiĝas ĉiudirekte? Kaj la bombitaj lokoj, kie la polvo de gipso kirliĝas en la aero, kaj la epilobio senorde kovris la ruinaĵojn; kaj la lokoj kie la bomboj liberigis pli grandan spacon, kaj ekaperis sordidaj kolonioj da lignaj loĝejoj kvazaŭ kokejoj? Sed estis senutile, li ne povis memori: nenio restis el lia infaneco, escepte de serio de helaj sceneto,j sen fono kaj plejparte nekompreneblaj.

La Ministrejo de la Vero — Minivero, laŭ Novparolo — estis mirige malsimila al ĉiu alia objekto videbla. Ĝi estis enorma piramida konstruaĵo el scintilante blanka betono, turanta, terason super teraso,

300 metrojn supren. El kie Winston staris, estis nur eblete legi, faritaj sur ĝia blanka faco per elegantaj literoj, la tri sloganojn de la Partio.

MILITO ESTAS PACO

LIBERECO ESTAS SKLAVECO

SENSCIO ESTAS FORTO

Laŭdire, la Minstrejo de Vero enhavis tri mil ĉambrojn super la teretaĝo, kaj sube saman nombron da fortikaĵoj. Dise tra Londono estis nur tri aliaj konstruaĵoj similaspektaj kaj simildimensiaj. Tiel plene ili nanaspektigis la proksiman arkitekturon, ke de la tegmento de la

Loĝejoj de la Venko oni povis vidi ĉiujn kvar samtempe. Ili estis la hejmoj de la kvar Ministrejoj, en kiujn la tuta registara aparato estis dividita. La Ministrejo de la Vero, kiu dediĉis sin al informoj, distrado, edukado, kaj la belartoj. La Ministrejo de la Paco, kiu dediĉis sin al la militado. La Ministrejo de la Amo, kiu dediĉis sin al la policado. Kaj la Ministrejo de la Abundo, kiu dediĉis sin al la ekonomio. Iliaj nomoj, per la Novparolo: Minivero, Minipaco, Miniamo, kaj Minibundo.

La Ministrejo de la Amo estis la vere terura ministrejo. Ĝi tute ne havis fenestrojn. Winston neniam estis en la Ministrejo de la Amo, nek pli ol duonan kilometron proksime al ĝi. Ĝi estis loko ne enirebla, escepte pro oficiala celo, kaj eĉ tiam oni devis penetri labirinton de pikdrataĵoj, ŝtalaj pordoj, kaj kaŝitaj mitralnestoj. Eĉ la stratojn kondukantajn al ĝiaj eksteraj barieroj patrolis gorilecvizaĝaj gardistoj en nigraj uniformoj, armitaj per artikigitaj batiloj.

Winston abrupte turnis sin. Li estis doninta al sia mieno la esprimon de trankvila optimismo, kiun estas konsilinde havi, kiam oni alfrontas la teleekranon. Li transiris la ĉambron en la etan kuirejon. Per sia foriro el la Ministrejo je tiu horo de la tago, li oferis sian lunĉon en la kantino, kaj li konsciis ke ne estas manĝaĵoj en la kuirejo, escepte de peco da malhelkolora pano, kiu estas konservenda por la matenmanĝo morgaŭ. Li prenis de la breto botelon da senkolora likvo, sur kiu estis simpla blanka etikedo, kiu nomis la enhavon ĜINO POR LA VENKO.

Ĝi havis naŭzetan, olean odoron, kvazaŭ de ĉina rizalkoholaĵo. Winston elverŝis preskaŭ tason da ĝi, pretigis sin por ŝoko, kaj glutis ĝin kvazaŭ dozon da medikamento.

Tuj lia vizaĝo skarlatiĝis, kaj larmoj fluis el liaj okuloj. La likvo estis iel simila al nitrata acido, kaj krome, kiam oni glutas ĝin oni sentas kvazaŭ oni estas batita sur la malantaŭo de la kapo per kaŭĉuka klabo.

Tamen, la sekvan momenton la brulado en lia ventro mildiĝis, kaj la mondo komencis ŝajni pli agrabla. Li prenis cigaredon el ĉifita pakaĵo nomita CIGAREDOJ POR LA VENKO, kaj senatente tenis ĝin vertikala, tiel ke la tabako tuj elfalis sur la plankon. Li pli sukcesis per la dua. Li reiris en la salonon, kaj sidiĝis ĉe malgranda tablo, kiu staris maldekstre de la teleekrano. El tirkesto en la tablo li prenis plumingon, botelon da inko, kaj dikan kvartoformatan1, neenskribitan libron, kiu havis ruĝan dorson kaj marmoraspektan kovrilon.

Ial la teleekrano en la salono estis en nekutima pozicio. Anstataŭ situi, kiel normale, en la malantaŭa muro, de kie ĝi povus kontroli la tutan ĉambron, ĝi estis en la pli longa muro, kontraŭ la fenestro. Apud unu el ĝiaj flankoj estis neprofunda alkovo, kie Winston nun sidis; kiam oni konstruis la apartamentojn, verŝajne oni intencis ke en ĝi estu librobretoj. Sidante en la alkovo, kaj zorgante teni sin bone malantaŭen, Winston povis resti ekster la kontrolpovo de la teleekrano, rilate al videbleco. Rilate al aŭdebleco, kompreneble, li ja estis aŭdebla, sed dum li restos en sia aktuala pozicio, li ne estos videbla. Parte, la nekutima geografio de la ĉambro sugestis al li tion, kion li nun pretas fari. Sed tion ankaŭ sugestis la libro kiun li ĵus prenis el la tirkesto.

Ĝi estis kurioze bela libro. Ĝia glata kremkolora papero, iomete flaviĝinta pro sia aĝo, estis tia, kia ne estis fabrikata jam de almenaŭ kvardek jaroj. Tamen li povis konjekti ke la libro estas multe pli aĝa. Li unue vidis ĝin kuŝanta en la fenestro de malmulte prizorgata butiko por fatraso. en iu kvartalaĉo de la urbo (en ĝuste kiu kvartalaĉo, tion li ne nun memoris) kaj lin tuj ektrafis la deziro posedi ĝin. Oficiale, Partianoj devis ne eniri ordinarajn butikojn (oni nomis tion “libermerkatado”), sed oni ne rigore observis tiun regulon, ĉar diversaj aferoj, kiaj ŝuŝnuroj kaj razklingoj, ne estis alimaniere akireblaj. Li rapide rigardetis ambaŭdirekte laŭ la strato, kaj poste kaŝe eniris kaj aĉetis la libron por du dolaroj kaj kvindek cendoj. Tiumomente li ne konsciis pri specifa celo por kiu li volas ĝin. Li kulposente portis ĝin hejmen en sia teko. Eĉ kiam ĝi estis libera de enskribaĵoj, ĝi estis kompromita posedaĵo.

Tio, kion li pretas fari, estis komenci taglibron. Tio ne estis kontraŭleĝa (nenio estis kontraŭleĝa, ĉar ne plu ekzistis leĝoj), sed se ĝi estus detektita, estis sufiĉe certe ke sekvus mortpuno, aŭ almenaŭ dudek kvin jaroj en gulago. Winston fiksis bekon en la plumingon kaj

  1. Kvarto estis paĝdimensio iom malpli granda ol A4. — Trad. suĉis ĝin por depreni la grason. La skriboplumo estis arkaika instrumento, malofte uzata eĉ por subskriboj, kaj li akiris ĝin, kaŝe kaj iom malfacile, nur pro sento ke la bela kremkolora papero meritas surskribadon per vera beko, anstataŭ esti surgratata per inkokrajono.

Efektive, li ne kutimis al permana skribado. Escepte de tre mallongaj notoj, la kutimo estis dikti ĉion en la parolskribilon, kio kompreneble estis malebla por lia aktuala celo. Tremo trairis lian inteston. Skribi sur la paperon estus nerevokebla ago. Per malgrandaj mallertaj literoj li skribis:

La 4an de aprilo, 1984.

Li retiretis sin. Sento de plena senpovo descendis sur lin. Komence, li tute ne sciis ke efektive estas 1984. Devis esti proksimume tiam, ĉar li estis sufiĉe certa ke li aĝas tridek naŭ jarojn, kaj li kredis ke li naskiĝis en 1944 aŭ 1945; sed neniam estis eble, nuntempe, esti certa pri iu dato, krom ke ĝi estas plus aŭ minus unu-du jaroj.

Por kiu, li subite ekdemandis sin, li verkas ĉi tiun taglibron? Por la estonteco, por la naskotoj. Momente lia menso kontemplis la necertan daton sur la paĝo, kaj batiĝis subite kontraŭ la Novparolan vorton duoblapenso. Unuafoje la amplekso de lia entrepreno konsciiĝis en li.

Kiel komuniki kun la estonteco? Laŭ sia naturo, tio estas malebla. Aŭ la estonteco similos al la nuno, kaj tiuokaze ĝi rifuzos aŭskulti lin; aŭ ĝi diferencos de la nuno, kaj lia embaraso estos sensignifa. Dum kelka tempo li sidis, rigardante senkomprene la paperon. La teleekrano estis komencinta akrasonan militmuzikon. Kurioze, li ŝajne ne nur perdis la kapablon esprimi sin, sed eĉ forgesis kion li unue intencis diri. De pluraj semajnoj li pretigas sin por ĉi tiu momento, kaj neniam li konceptis ke pli ol kuraĝo estos bezonata. La skribado mem estos facila. Li nur bezonos transmeti sur paperon la senfinan maltrankvilan dialogadon kiu okazadas interne de lia kapo efektive jam de jaroj. Ĉimomente, tamen, eĉ la monologo ekĉesis. Krome, lia varika ulcero komencis netolereble juki. Li ne aŭdacis grati ĝin, ĉar kiam li faris tion, ĝi ĉiam inflamiĝis. La sekundoj forrapidis. Li konsciis nur pri la blankeco de la papero antaŭ li, la jukado de la haŭto super lia maleolo, la laŭtego de la muziko, kaj ioma ebrieco kaŭzita de la ĝino.

Subite li komencis skribadi panikoplene, kaj li nur parte konsciis kion li surpaperigas. Lia malgranda, sed infaneca, skribo malebene kovris la paĝon, unue perdante sian majuskladon, kaj fine eĉ la punktojn.

La 4an de aprilo, 1984. La pasintan nokton, al la filmoj. Unu filmo tre bona, pri ŝipo plena de rifuĝantoj, bombata ie en la Mediteraneo. La spektantaron multe amuzis fotoj de grandega dikulo, kiu klopodis fornaĝi dum lin ĉasis helikoptero, unue oni vidas lin baraktadi en la akvo kvazaŭ foceno, poste oni vidas lin tra la celiloj de la helikopteroj, poste li estas plena de truoj, kaj la maro ĉirkaŭ li fariĝas palruĝa, kaj li sinkas tiel rapide ke estas kvazaŭ la truoj enlasas la akvon, la spektantaro ridegadis dum li sinkis. poste oni vidis savboaton plenan de infanoj dum helikoptero ŝvebis super ĝi. mezaĝa virino eble judino sidas en la antaŭo kun knabeto eble trijaraĝa en siaj brakoj. knabeto kriegas pro timo kaj kaŝas sian kapon inter ŝiaj mamoj kvazaŭ penante puŝi sin en ŝin kaj la virino metas siajn brakojn ĉirkaŭ lin kaj penas luli lin kvankam ŝi mem estas blua pro timego, tutdume ŝi kovras lin laŭeble kvazaŭ kredante ke ŝiaj brakoj povas forteni de li la kuglojn. post tio la helikoptero faligas dudekkilograman bombon inter ilin grandega ekbrilo kaj la boato dissplitiĝas. post tio bonega foto de la brako de infano, la brako iras supren supren supren en la ĉielon helikoptero kun fotilo en sia nazo sendube sekvis ĝin supren kaj estis multa aplaŭdado el la seĝoj de la partianoj sed virino en la prola parto de la domo ekkomencis panike kriadi ke oni devas ne spektigi ĝin ne antaŭ infanoj nepre ne ja ne antaŭ infanoj ne decas ĝis la polico elpuŝis ŝin mi supozas ke oni ne punis ŝin al neniu gravas kion diras la proloj1 tipa prola reago ili neniam —

Winston ekĉesis skribi, parte ĉar li suferis kramfon. Li ne sciis kio instigis lin elverŝi tiun fluon da rubo. Sed kurioze estis, ke dum li faris tion, tute malsimila memoro klarigis sin en lia menso, tiom ke li preskaŭ sentis sin kapabla skribi ĝin. Ja pro, li nun konsciis, tiu alia incidento, li ekdecidis hejmeniri kaj komenci skribi en la taglibro hodiaŭ.

Okazis tiumatene en la Ministrejo, se eblas diri ke io tiom nebulŝajna okazis.

Estis preskaŭ la dekunucenta2, kaj en la Departemento de Arkivoj, kie laboris Winston, oni trenadis la seĝojn el la ĉeloj, kaj grupigis ilin en la centro de la salono, kontraŭ la granda teleekrano, prepare por la Du

Minutoj da Malamo. Winston komencis sidiĝi en sia loko en unu el la mezaj vicoj, kiam du homoj kiujn li konis laŭvide, sed al kiuj li neniam parolis, venis neatendite en la salonon. Unu el ili estis knabino, kiun li 1.

Proloj estis vorto derivita el proletoj, uzata por la ne-Partianoj. — Trad.

  1. 22.00 = 10.00 ptm, laŭ la horsistemo kiu kalkulas de 1 al 24, kaj en kiu oni esprimas la minutojn kvazaŭ centonojn de horo. — Trad. ofte pasis en la koridoroj. Li ne sciis ŝian nomon, sed li sciis ke ŝi laboras en la Departemento de Fikcio. Supozeble — ĉar li kelkfoje vidis ke ŝi havas olekovritajn manojn, kaj portas ŝraŭbŝlosilon — ŝi mekanikiste prizorgas unu el la romanverkiloj. Ŝi estis kuraĝaspekta knabino, proksimume dudeksepjaraĝa, kun dika hararo, efelidonhava vizaĝo, kaj rapida, atleta moviĝado. Mallarĝa sklarlata balteo, emblemo de la Junulara Kontraŭ-Seksa Ligo, estis volvita plurfoje ĉirkaŭ la talion de ŝia kombineo, ĝuste sufiĉe strikte por elstarigi la belan formon de ŝiaj koksoj. Winston ekmalŝatis ŝin tuj la unuan momenton kiam li vidis ŝin. Li sciis la kialon. La kialo estis la etoso de hokeludkampoj, kaj malvarmaj bano,j kaj komunumaj ekskursoj, kaj ĝenerala purmenseco kiun ŝi sukcese vidigis en si. Li malŝatis preskaŭ ĉiujn virinojn, precipe la junajn, belajn. Ĉiam la virinoj, plej precipe la junulinoj, estis la plej bigotaj anoj de la Partio, la sloganglutantoj, la diletantaj spionoj, kaj sekretaj observantoj pri la neortodokseco. Sed specife ĉi tiu knabino impresis lin kiel pli danĝera ol la plej multaj. Unufoje, kiam ili pasis unu la alian en la koridoro, ŝi faris rapidan flankenrigardeton al li, kiu ŝajnis penetri lin, kaj dum momento plenigis lin per nigra teruro. Eĉ trafis lin la nocio ke eble ŝi estas agento de la Penspolico. Tio, verdire, estis tre malverŝajna. Tamen, li plu sentis kuriozan maltrankvilon, en kiu timo estis kunmiksita, kaj ankaŭ malamo, kiam ajn ŝi estis eĉ iomete proksima al li.

La alia persono estis viro nomita O’Brien, membro de la Interna

Partio kaj kun posteno kiu estis tiel grava, kaj nekutima, ke Winston nur nebule konceptis ĝian naturon. Momenta silento ektrafis la grupon de homoj ĉe la seĝoj, kiam ili vidis proksimiĝi la nigran kombineon de ano de la Interna Partio. O’Brien estis granda, solida viro kun dika kolo, kaj malglata, humuraspekta, brutala vizaĝo. Malgraŭ sia timiga aspekt,o li havis iomete ĉarman konduton. Li havis emis repuŝi siajn okulvitrojn sur sia nazo, laŭ maniero kiu estis kurioze trankviliga —iel nedifineble kurioze civilizita. Estis gesto kiu, se oni ankoraŭ pensus per tiaj terminoj, eble sentigus ke dekokajarcenta nobelo malfermas sian flartabakujon. Winson jam vidis O’Brienon eble dekdufoje, dum preskaŭ tiom da jaroj. Li sentis grandan inklinon al li, kaj ne nur ĉar lin forte interesis la kontrasto inter la civilizita maniero de O’Brien, kaj lia boksista korpaspekto. Estis multe pli pro sekreta kredo — aŭ eble eĉ ne kredo, nur espero — ke la politika ortodokseco de O’Brien ne estas kompleta. Io en lia mieno sugestis tion, nerezisteble. Denove, eble ne estis eĉ neortodokseco tio, kio estis skribita en lia vizaĝo, sed nur inteligento. Sed, ĉiukaze, li aspektis kiel persono kun kiu oni povus paroli, se iel eblus trompi la teleekranon, kaj esti sola kun li. Winston neniam faris eĉ plej malgrandan penon validigi tiun suspekton, tio neniel eblis. Ĉimomente O’Brien rigardetis sian brakhorloĝon, vidis ke estas preskaŭ la dekunucenta, kaj ŝajne decidis resti en la Departemento de Arkivoj ĝis la fino de la Du Minutoj da Malamo. Li elektis seĝon en la sama vico kiel Winston, kelkajn lokojn for de li. Malgranda virino kun sablokolora hararo, kiu laboris en la ĉelo apud Winston, estis inter ili. La knabino kun la malhela hararo sidis tuj malantaŭe.

La sekvan momenton hida, grinca parolo, kvazaŭ de iu monstra neoleita maŝino, eksonegis el la granda teleekrano ĉe la finaĵo de la ĉambro. Estis bruaĉo, kiu agacis la dentojn kaj starigis la harojn sur la malantaŭo de onia kolo. La Malamo komenciĝis.

Kiel kutime, la vizaĝo de Emmanuel Goldstein, la Malamiko de la

Popolo, eklumis sur la ekrano. Sibloj sonis tie kaj tie inter la spektantoj.

La malgranda sablohara virino krietis pro kunmiksitaj timo kaj naŭzo.

Goldstein estis la renegato kaj refalinto, kiu iam (antaŭ kiom da jaroj? neniu memoris), estis unu el la ĉefoj de la Partio, preskaŭ samranga kun Granda Frato mem, sed ekpartoprenis en kontraŭrevolucia agado, estis kondamnita al morto, kaj mistere eskapis, kaj malaperis. La programoj de la Du Minutoj da Malamo variis ĉiutage, sed en neniu el ili mankis

Goldstein, kiel la ĉefrolanto. La estis la praperfidulo, la plej frua detruanto de la pureco de la Partio. Ĉiuj postaj krimoj kontraŭ la

Partio, ĉiuj perfidaj agoj, sabotado, herezoj, devioj, fontis rekte el lia instruado. Ie, ie, li plu vivas kaj pretigas siajn konspirojn: eble ie preter la maro, eble protektate de siaj fremdlandaj dungintoj, eble eĉ — tiel diris la onidiro kelkfoje — en iu kaŝita loko en Oceanio mem.

La diafragmo de Winston sentiĝis kunpremita. Neniam li povis vidi la vizaĝon de Goldstein sen dolorige kunmiksitaj emocioj. Ĝi estis maldika Juda vizaĝo, kun granda vila aŭreolo el blankaj haroj, kaj malgranda kaprobarbo — lerta vizaĝo, tamen iel laŭnature fia, kun ia senila absurdeco en la longa maldika nazo, apud kies finaĵo sidis paro da okulvitroj. Ĝi similis al la vizaĝo de ŝafo, kaj ankaŭ la voĉo havis ŝafecan karakteron. Goldstein prelegis, farante sian kutiman venenan atakon je la doktrinoj de la Partio, atakon tiom troigitan kaj perversan, ke eĉ infano povus travidi ĝin, tamen ĝuste sufiĉe kredindan, ke oni povas eksenti alarmite ke ĝi eble trompos aliajn homojn, malpli klarpensajn.

Li insultadis Grandan Fraton, li denuncis la diktatorecon de la Partio, li postulis tujan interpaciĝon kun Eŭrazio, li fervore subtenis la liberecon 8 de parolo, la liberecon de la Preso, la liberecon kunveni, la liberecon pensi, li kriadis histerie ke la revolucio estis perfidita — kaj ĉion ĉi li esprimis per rapida multsilaba parolado, kiu estis kvazaŭ parodio de la kutima stilo de la oratoroj de la Partio, kaj eĉ enhavis Novparolajn vortojn, pli da Novparolaj vortoj, efektive, ol vera Partiano normale uzus en reala situacio. Kaj tutdume, por ke neniu dubu pri la realo kiun kaŝas la galimatio de Goldstein, malantaŭ lia kapo, sur la teleekrano, marŝadis la senfinaj vicoj de la armeo de Eŭrazio — vico post vico da solidaspektaj viroj kun senesprimaj aziaj vizaĝoj, kiuj svarmis sur la surfacon de la ekrano, kaj malaperis, anstataŭate de aliaj, precize similaj. La obtuza ritma marŝado de la botoj de la soldatoj estis la fono de la meka voĉo de Goldstein.

Antaŭ ol la Malamo estis daŭrinta tridek sekundojn, neregeblaj krioj de furiozo komenciĝis esti aŭdataj el duono de la homoj en la ĉambro. La memkontenta ŝafeca vizaĝo sur la ekrano, kaj la terura potenco de la armeo de Eŭrazio malantaŭ ĝi, estis netolereble timigaj: krome, la vido aŭ eĉ penso pri Goldstein aŭtomate estigis timon kaj koleron. Li estis malamato pli konstanta ol aŭ Eŭrazio aŭ Orientazio, ĉar kiam Oceanio militadis kontraŭ unu el tiuj Potencoj, ĝi kutime pacis kun la alia. Sed plej strange estis, ke kvankam Goldstein estis malamata kaj malestimata de ĉiu; kvankam ĉiutage kaj milfoje dum ĉiu tago, sur podioj, sur la teleekrano, en ĵurnaloj, en libroj, liaj teorioj estis refutataj, nuligataj, mokataj, montrataj al la ĝenerala spekto kiel sendube absurda rubo; malgraŭ ĉio ĉi, lia influo neniam ŝajnis malpliiĝi. Ĉiam ekzistis novaj stultuloj pretaj esti delogitaj de li. Neniam pasis tago dum kiu spionoj kaj sabotistoj, agantaj laŭ liaj ordonoj, ne estis senmaskitaj de la Penspolico. Li estis la komandanto de vasta ombreca armeo, subtera reto de konspirantoj, kiuj dediĉas sin al la detruiĝo de la Ŝtato. La

Frataro, laŭdire tiel ĝi nomiĝis. Ankaŭ oni flustradis pri terura libro, kompendio de ĉiuj herezoj, kies aŭtoro estis Goldstein, kaj kiu cirkuladas sekrete tie kaj tie. Ĝi estis libro sen titolo. Oni menciis ĝin, kiam, malofte, oni menciis ĝin, simple kiel la libron. Sed oni sciis pri tiaĵoj nur per nebulecaj onidiroj. Nek la Frataro nek la libro estis temo kiun ordinara Partiano mencius, se eblus eviti tion.

Dum sia dua minuto, la Malamo kresĉendis. Homoj saltadis en siaj lokoj, kaj kriadis kiel eble plej laŭte, strebante dronigi la frenezige mekan voĉon kiu venis de la ekrano. La malgranda sablohara virino fariĝis hele palruĝa, kaj ŝia buŝo malfermiĝadis kaj fermiĝadis kiel tiu de surterigita fiŝo. Eĉ la peza vizaĝo de O’Brien estis ruĝa. Li sidadis tre 9 rekte en sia seĝo, lia fortega brusto ŝvelis kaj tremis kvazaŭ lin atakas ondego. La malhelhara knabino malantaŭ Winston komencis kriadi

“Porkaĉo! Porkaĉo! Porkaĉo!” kaj subite ŝi ekprenis pezegan Novparolan vortaron, kaj ĵetis ĝin kontraŭ la ekranon. Ĝi batis la nazon de

Goldstein, kaj resaltis; la voĉo daŭris senpaŭze. Dum klarvida momento, Winston trovis sin krianta kun la aliaj, kaj batanta la rungon de sia seĝo per sia kalkanumo. Terure pri la Du Minutoj da Malamo ne estis ke oni devas partopreni, sed, male, ke ne eblas eviti partoprenon.

Post tridek sekundoj, ĉia ŝajnigo estis ĉiam nenecesa. Hida ekstazo pro timo kaj venĝemo, deziro mortigi, frakasi vizaĝojn per martelego, ŝajnis flui tra la tuta grupo de homo,j kvazaŭ elektra kurento, eĉ devigante onin kontraŭvole fariĝi grimacanta krianta frenezulo. Tamen, la furiozo kiun oni sentis estis abstrakta, sendirekta emocio, kiu estis movebla de unu objekto al alia kvazaŭ flamo de blovtorĉo. Tiel, unumomente, la malamo de Winston tute ne celis Goldsteinon, sed, male, Grandan Fraton, la Partion, kaj la Penspolicon; dum tiaj momentoj, lia koro sentis kompaton por la soleca mokata herezulo sur la ekrano, la sola gardanto de la vero kaj de la mensa sano en mondo de mensogoj. Tamen, la tujsekvan momenton li sentis unuecon kun la homoj ĉirkaŭ si, kaj ĉio dirita pri Goldstein ŝajnis al li esti vera. Dum tiuj momentoj lia sekreta malamo al Granda Frato fariĝis adorado, kaj

Granda Frato ŝajnis turadi, nevenkebla, sentima protektanto, staranta kiel roko kontraŭ la hordoj el Azio; kaj Goldstein, malgraŭ sia izoleco, sia senpovo, kaj la dubo kiu ekzistis pri eĉ lia ekzisto mem, ŝajnis ia sinistra sorĉisto, kapabla, per la forteco mem de sia voĉo, detrui la strukturon de la civilizacio.

Eĉ estis eble, kelkafoje, turni onian malamon tien aŭ aliloken per ago de la volo. Subite, per penego kian oni uzas kiam oni ekfortiras la kapon de la kapkuseno dum koŝmaro, Winston sukcesis transmeti sian malamon for de la vizaĝo sur la ekrano al la malhelhara knabino malantaŭ li. Vivoplenaj belaj halucinacioj trafulmis lian menson. Li ĝismorte vipegus ŝin per kaŭĉuka klabo. Li ligus ŝin, nudan, al fosto, kaj per pafado plenigus ŝin per sagoj, kvazaŭ Sanktan Sebastianon. Li perforte amorus kun ŝi, kaj tranĉus ŝian gorĝon je la momento de klimakso. Pli multe ol antaŭe, efektive, li komprenis kial li malamas ŝin.

Li malamas ŝin ĉar ŝi estas juna kaj bela, kaj senseksa, ĉar li volas amori kun ŝi sed neniam faros tion, ĉar ĉirkaŭ ŝia dolĉa fleksebla talio, kiu ŝajnas peti ke oni ĉirkaŭbraku ĝin, estas nur la fia skarlata balteo, la agresa simbolo de ĉasteco.

La Malamo atingis sian klimakson. La voĉo de Goldstein fariĝis vera mekado de ŝafo, kaj dum momento la vizaĝo fariĝis la vizaĝo de ŝafo. Post tio, la ŝafvizaĝo fadis kaj fariĝis la bildo de Eŭrazia soldato, kiu ŝajnis antaŭeniri, grandega kaj terura, kun la mitralo muĝanta; kaj li ŝajnis salti el la surfaco de la ekrano, tiel ke kelkaj personoj en la plejantaŭa vico efektive retiris sin en siajn seĝojn. Sed sammomente, venigante profundan suspiron de kvietiĝo el ĉiuj spektantoj, la malamika figuro fariĝis la vizaĝo de Granda Frato, nigrahara, nigraliphara, plena de potenco kaj mistera trankvilo, kaj tiel vasta ke ĝi preskaŭ plenigis la ekranon. Neniu aŭdis kion diras Granda Frato. Estis nur kelkaj kuraĝigaj vortoj, kiajn oni diras dum la bruego de batalo, ne unuope distingeblaj sed redonantaj kuraĝon simple ĉar ili estas dirataj.

Post tio la vizaĝo de Granda Frato refadis, kaj anstataŭe aperis, per dikaj majuskloj, la tri sloganoj de la Partio:

MILITO ESTAS PACO

LIBERECO ESTAS SKLAVECO

SENSCIO ESTAS FORTO

Sed la vizaĝo de Granda Frato ŝajnis resti sur la ekrano dum pluraj sekundoj, kvazaŭ la impreso, kiun ĝi faris sur la pupilojn de ĉiu spektanto, estis tro vivforta por tuj fadi. La malgranda sablohara virino estis ĵetinta sin antaŭen trans la dorson de la seĝo antaŭ si. Kun tremoplena murmuro, kiu sonis kiel “Mia Savanto!”, ŝi etendis siajn brakojn direkte al la ekrano. Post tio, ŝi kaŝis sian vizaĝon per siaj manoj. Estis evidente ke ŝi diras preĝon.

Je tiu momento, la tuta grupo de homoj komencis profunde, malrapide, ritme ĉanti “G-F!…G-F!” — ripetante senĉese, tre malrapide, kun longa paŭzo inter la “B” kaj la “F” — peza, murmura sono, iel kurioze sovaĝa, en kies fono oni kredis aŭdi la batadon de nudaj piedoj. kaj la pulsadon de tamtamoj. Dum eble eĉ tridek sekundoj ili daŭrigis tion. Ĝi estis refreno, kiun oni ofte aŭdis dum momentoj de superforta emocio. Parte ĝi estis ia himno al la saĝeco kaj majesto de Granda

Frato, sed eĉ pli ĝi estis sinhipnotiga ago, intenca dronigo de la konscio per ritma bruo. La intestoj de Winston ŝajnis malvarmiĝi. Dum la Du

Minutoj da Malamo li ne povis ne partopreni en la ĝenerala deliro, sed tiu sub-homa ĉantado de “G-F!…G-F!” ĉiam plenigis lin per teruriĝo.

Kompreneble, li ĉantadis kun la aliaj: estis maleble alie agi. Kaŝi sian senton, regi sian vizaĝon, fari kion faras ĉiuj aliaj, tio estis instinkta reago. Sed estis spaco, eble dusekunda, dum kiu la esprimo en liaj okuloj eble percepteble perfidus lin. Kaj precize je tiu moment,o la grava afero okazis — se, efektive, ĝi ja okazis.

Momente li altiris la rigardon de O’Brien. O’Brien estis stariĝinta.

Li estis depreninta siajn okulvitrojn, kaj estis ĝuste tiam remetanta ilin sur sian nazon per sia karakteriza gesto. Sed dum frakcio da sekundo, iliaj okuloj interrenkontiĝis, kaj dum la daŭro de tiu momento, Winston sciis — jes sciis! — ke O’Brien pensas precize kion li mem pensas.

Nemiskomprenebla mesaĝo estis farita. Estis kvazaŭ la mensoj de ambaŭ personoj ekmalfermiĝis, kaj la pensoj fluis el unu en la alian per iliaj okuloj. “Mi estas kun vi,” O’Brien ŝajnis diri al li. “Mi scias precize kion vi sentas. Mi plene konas vian malestimon, vian malamon, vian naŭziĝon. Sed ne timu, mi konsentas kun vi!” Kaj post tio, la eklumiĝo de inteligento estis for, kaj la vizaĝo de O’Brien estis egale nekomprenebla kiel tiu de ĉiu alia.

Jen ĉio, kaj li estis jam malcerta ĉu ĝi okazis. Tiaj incidentoj neniam havis sekvon. Ilia sola efiko estis teni vivanta en li la kredon, aŭ esperon, ke aliaj personoj krom li estas malamikoj de la Partio. Eble la onidiroj pri vastaj subteraj konspiroj pravas — eble la Frataro vere ekzistas! Estis neeble, malgraŭ la senfinaj arestoj kaj konfesoj kaj ekzekutoj, esti certa ke la Frataro ne estas nur mito. Kelkajn tagojn li kredis je ĝi, kelkajn ne.

Estis nenia pruvo, nur rapide pasantaj ekvidetoj kiuj povus signifi ĉion aŭ nenion: eroj de konversacioj parte aŭditaj, pala skribaĉo sur la muroj de necesejoj — unufoje, eĉ, kiam du nekonatoj renkontis unu la alian, malgranda mangesteto, kiu aspektis kiel eble rekonosigno. Estis nur divenado: plej verŝajne li imagis ĉion. Li estis reirinta al sia ĉelo, sen denove rigardi

O’Brienon.

La ideo renovigi ilian momentan kontaktiĝon apenaŭ trafis lian menson. Estus nekredeble danĝere, eĉ se li scius kiel komenci. Dum sekundo, du sekundoj, ili interŝanĝis neklaran rigardeton, kaj jen la tuto de la historio. Sed eĉ tio estis memorinda evento, en la ŝlosita soleco, en kiu oni devis vivi.

Winston vigligis sin, kaj sidiĝis pli rekte. Li ellasis rukton. La ĝino komencis leviĝi en lia stomako.

Liaj okuloj refokusiĝis sur la paĝo. Li trovis ke dum li sidis senpove meditante, li ankaŭ skribadis, kvazaŭ aŭtomate. Kaj ne plu estis la sama strikta, mallerta skribmaniero kiel antaŭe. Lia plumo glitadis volupte sur la glata papero, farante apartajn, grandajn, zorge faritajn majusklojn:

FOR GRANDA FRATO

FOR GRANDA FRATO

FOR GRANDA FRATO

FOR GRANDA FRATO

FOR GRANDA FRATO ripetade, plenigante duonon de paĝo.

Li ne povis ne senti iometon da paniko. Tio estis absurda, ĉar skribi tiujn specifajn vortojn ne estis pli danĝere, ol en la komenco malfermi la taglibron; sed dum momento, lin tentis elŝiri la fuŝitajn paĝojn, kaj tute forlasi la entreprenon.

Tamen li ne faris tion, ĉar li sciis ke estus senutile. Ĉu li skribas

FOR GRANDA FRATO, ĉu li ne skribas ĝin, tute ne gravas. Ĉu li daŭrigos la taglibron, ĉu li ne daŭrigos ĝin, tute ne gravas. La

Penspolico kaptos lin, malgraŭ ĉio. Li estis farinta — estus same farinta, eĉ se li neniam metus plumopinton sur la paperon — la esencan krimon, en kiu estas ĉiuj aliaj krimoj. Pensokrimo, tiel oni nomis ĝin.

Pensokrimo ne estas io por ĉiam kaŝebla. Oni eble sukcese evitas provizore, eĉ dum jaroj, sed pli-mapli frue ili neeviteble kaptos onin.

Ĉiam okazis dumnokte — la arestoj senvarie okazis dumnokte.

Onia subita ekvekiĝo pro skuego, la malmilda skuado de onia ŝultro, la lampoj brilegantaj en oniajn okulojn, la ringo de malmolaj vizaĝoj ĉirkaŭ onia lito. Plejplejege ofte, ne okazis proceso, neniu raporto pri la aresto. Oni simple ekmalaperis, ĉiam dumnokte. Onia nomo malaperis el la registroj, ĉiu registro pri ĉio, kion oni iam faris, forviŝiĝis, onia iama ekzisto estis neata kaj sekve forgesita. Oni estis aboliciita, nuligita:

“vaporigita”, jen la kutima esprimo.

Dum momento lin prenis ia histerio. Li komencis skribi, per hasta senzorga skribaĉo: ili pafos min ne gravas ili pafos en la malantaŭon de mia kolo ne gravas for la granda frato ili ĉiam pafas en la malantaŭon de la kolo ne gravas for la granda frato —

Li retiris sin sur sia seĝo, iomete hontante pri si, kaj demetis la plumon. La sekvan momenton li violente ektimis. Oni frapas sur la pordon.

Jam! Li sidis senmove kiel muso, vane esperante ke kiu ajn frapis foriros post tiu unusola provo. Sed ne, ripetiĝis la frapado. Plej malbone estus heziti. Lia koro bategis kvazaŭ tambure, sed lia vizaĝo, pro longtempa kutimiĝo, verŝajne estis senesprima. Li stariĝis kaj peze movis sin cele la pordon.

results matching ""

    No results matching ""