2
Winston iris laŭ la pado tra intermitaj lumo kaj ombro, paŝante en lageton da oro kie ajn la branĉoj apartiĝis. Sub la arboj maldekstre de li, la tero estis nebulo da sciloj. La aero ŝajnis kisi lian haŭton. Estis la dua de majo. El ie pli profunde en la koro de la arbaro sonis la kverado de turtoj.
Li iomete fruis. La veturo ne okazigis malfacilaĵojn, kaj la knabino estis tiel evidente sperta, ke li timis malpli ol li normale timus. Verŝajne eblas fidi ke ŝi trovos sekuran lokon. Ĝenerale ne eblis supozi ke estas pli sekure en la kamparo ol en Londono. Kompreneble ne estis teleekranoj, sed estis ĉiama danĝero ke kaŝitaj mikrofonoj transsendas onian voĉon, kaj tiel oni koniĝas; krome, ne estis facile veturi sola sen altiri atenton. Por distancoj malpli longaj ol 100 kilometroj ne necesis validigi la pasporton, sed kelkfoje estis patroloj kontrolantaj la fervojostaciojn, kiuj ekzamenas la paperojn de ĉiu Partiano tie trovita, kaj faras maloportunajn demandojn. Tamen, neniuj patroloj aperis, kaj survoje de la stacio li certigis, per zorgoplenaj retrorigardoj, ke oni ne sekvas lin. La trajno estis plena de proloj, ferihumoraj pro la somereca vetero. La lignabenka vagono en kiu li veturis estis plenplena de unusola enorma familio, kiu ampleksis de sendenta prapraavino ĝis monataĝa bebo, foriranta por pasigi la posttagmezon kun “booj” en la kamparo, kaj, kiel ili senĝene klarigis al Winston, por akiri iom da nigramerkata butero.
La vojo plilarĝiĝis, kaj post minuto li atingis la padon pri kiu ŝi parolis al li, nura brutpado kiu trairis inter la arbustoj. Li ne surhavis brakhorloĝon, sed ankoraŭ ne povas esti la dekkvina horo. La sciloj estis tiom densaj subpiede, ke estis neeble ne surtreti ilin. Li klinis sin, kaj komencis pluki kelkajn, parte por distri sin, sed ankaŭ pro neklara ideo ke al li plaĉos havi bukedon da floroj, donotaj al la knabino kiam ili renkontiĝos. Li kolektis grandan bukedon, kaj flaradis ilian mildan naŭzetan odoron, kiam sono malantaŭ li glaciigis lin, la nemisrekonebla krepito farata de piedo sur branĉetoj. Li daŭris plukadi scilojn. Tia estis la plej bona ago. Eble estas la knabino, aŭ eble li efektive ja estis sekvata.
Turni sin por rigardi indikus kulposenton. Li plukis plian kaj plian.
Mano leĝere tuŝis lian sultron.
Li suprenrigardis. Jen la knabino. Ŝi kapneis, evidente por averti ke li silentu, poste apartigis la arbustojn, kaj rapide gvidis laŭ la mallarĝa 87 pado en la arbaron. Evidente ŝi jam antaŭe iris tiun vojon, ĉar ŝi evitis la marŝajn loketojn, kvazaŭ kutimiĝinte al ili. Winston sekvis, ankoraŭ firme tenante sian bukedon da floroj. Lia unua sento estis senstreĉiĝo, sed dum li rigardis la fortan maldikan korpon kiu sin movas antaŭ li, kun la sklarlata balteo, kiu estis precize sufiĉe streĉita por bele montri la kurbiĝon de ŝiaj koksoj, la sento pri lia propra malsupereco pezis sur lin. Eĉ nun ŝajnis tre verŝajne ke, turninte sin por rigardi lin, ŝi tamen fortiros sin. La dolĉeco de la aero, kaj la verdeco de la folioj, senkuraĝigis lin. Jam dum lia marŝado el la stacio, la maja sunbrilo instigis lin senti sin malpura kaj etiola, internvivanto, kun la fulga polvo de Londono en la poroj de la haŭto. Li ekpensis, ke ĝis nun verŝajne ŝi neniam vidis lin en la plena taglumo. Ili atingis la falintan arbon, pri kiu ŝi estis parolinta. La knabino transsaltetis, kaj trudapartigis la arbustojn, en kiuj ne videblis trairejo. Sekvinte ŝin, Winston trovis ke ili estas en natura libera loko, eta herba teraltaĵo ĉirkaŭata de altaj arbidoj, kiuj plene enfermis ĝin. La knabino haltis kaj turnis sin.
“Ni alvenis,” ŝi diris.
Li frontis ŝin je distanco de pluraj paŝoj. Ankoraŭ li ne kuraĝis movi sin pli proksimen.
“Mi ne volis paroli sur la vojeto,” ŝi pludiris, “ĉar eventuale povus esti kaŝita mikrofono tie. Mi supozas ke ne, sed eblas. Ĉiam eblas ke ili rekonus la voĉon. Ni estas sekuraj ĉi tie.”
Li ankoraŭ ne kuraĝis proksimiĝi al ŝi. “Ni estas sekuraj ĉi tie?” li ripetis stulte.
“Jes. Rigardu la arbojn.” Ili estis malaltaj fraksenoj. Iam ili estis forhakitaj, sed ili rekreskis por formi arbaron de stangoj, el kiuj neniu estis pli dika ol pojno. “Estas nenio sufiĉe granda por kaŝi mikrofonon.
Krome, mi jam antaŭe estis ĉi tie.”
Ili nur simple konversaciadis. Li sukcesis pliproksimiĝi al ŝi nun. Ŝi staris antaŭ li tre rekte, sur la vizaĝo estis rideto kiu aspektis iom ironiema, kvazaŭ ŝi demandas al si kial li tiom malrapide agas. La sciloj estis kaskadintaj surteren. Laŭsaspekte ili propravole falis. Li prenis ŝian manon.
“Ĉu vi kredus,” li diris, “ke ĝis ĉi tiu momento, mi eĉ ne sciis kiakoloraj estas viaj okuloj?” Brunaj, li konstatis, iom malhele brunaj, kun malhelaj okulharoj. “Nun, vidinte kia mi vere aspektas, ĉu vi ankoraŭ toleras rigardi min?”
“Jes, facile.”
“Mi estas trideknaŭjaraĝa. Mi havas edzinon, kiun mi ne povas mankigi. Mi havas varikajn vejnojn. Mi havas kvin falsajn dentojn.”
“Neniom gravas al mi,” diris la knabino.
La sekvan momenton, malfacilus konstati kiu iniciatis, ŝi estis en liaj brakoj. Komence li nure sentis malkredemon. La juna korpo estis premita kontraŭ lia, la amaso da malhelaj haroj estas kontraŭ lia vizaĝo, kaj jes! efektive ŝi suprenturnis sian vizaĝon, kaj li kisis la larĝan ruĝan buŝon. Ŝi metis siajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon, ŝi nomas lin karulo, plejŝatulo, amato. Li tiris ŝin sur la teron, ŝi neniel rezistis, li povus agi kun ŝi laŭdezire. Sed envere li havis nenian fizikan senton, escepte tiun de kontakto. Li sentis nur nekredemon kaj fieron. Al li plaĉis ke la evento okazas, sed li havis nenian korpan deziron. Estis tro frue, ŝiaj juno kaj belo timigis lin, li tro kutimiĝis vivi sen virinoj — li ne sciis la kialon. La knabino rektigis sin kaj plukis scilon el sia hararo. Ŝi sidis premante sin al li, metinte sian brakon ĉirkaŭ lian talion.
“Ne gravas, karulo. Ne necesas rapidi. Ni havas la tutan posttagmezon. Ĉu ne bonega kaŝejo? Mi trovis ĝin iam, kiam mi perdiĝis dum komunuma ekskurso. Se iu venus, eblus aŭdi lin jam cent metrojn for.”
“Kiel vi nomiĝas?” diris Winston.
“Julia. Mi scias vian nomon. Winston — Winston Smith.”
“Kiel vi eltrovis tion?”
“Verŝajne mi estas pli lerta pri eltrovoj ol vi, karulo. Diru, kion vi pensis pri mi, antaŭ tiu tago kiam mi donis al vi la noton?”
Li sentis nenian tenton mensogi al ŝi. Eĉ estis ia amofero, komence konfesi la plejfion.
“Mi abomenis vidi vin,” li diris. “Mi volis seksperforti vin kaj poste murdi vin. Antaŭ du semajnoj, mi serioze konsideris frakasi vian kapon per pavimoŝtonero. Se vere vi volas tion scii, mi imagis ke vi iel rilatas al la Penspolico.”
La knabino ridis ĝoje, evidente ŝi opiniis tion tributo al ŝia bonega sinmaskado.
“Ne la Penspolico! Vi ne tutvere kredis tion?”
“Nu, eble ne precize tion. Sed laŭ via ĝenerala aspekto — nur ĉar vi estas juna kaj freŝa kaj bonsana, komprenu — mi kredis ke verŝajne —”
“Vi kredis min bona Partianino. Pura vorte kaj age. Standardoj, procesioj, sloganoj, ludoj, komunumaj ekskursoj, ĉio tia. Kaj vi kredis ke se mi eĉ trovus kvaronon de oportuno, mi denuncus vin kiel penskrimulon, kaj instigus vian mortigon.”
“Jes, iom tiel. Tre multaj junulinoj estas tiaj, komprenu.”
“Tion kaŭzas ĉi merdaĵo,” ŝi diris, forŝirante la skarlatan balteon de la Junulara Kontraŭ-Seksa Ligo, kaj ĵetante ĝin sur branĉon. Post tio, kvazaŭ tuŝante sian talion ŝi ekmemoris ion, ŝi palpis en la poŝo de sia kombineo, kaj aperigis malgrandan slabon da ĉokolado. Ŝi rompis ĝin en du egalajn partojn, kaj donis unu pecon al Winston. Eĉ antaŭ ol preni ĝin, li sciis per ĝia odoro ke ĝi estas tre nekutima ĉokolado. Ĝi estis malhela kaj brila, kaj estis volvita per metalfolio. Kutime ĉokolado estis malhelbruna diseriĝemaĵo, kiu gustis, laŭ plej proksimuma analogio, kiel la fumo de rubofajro. Sed iam antaŭe li gustumis ĉokoladon similan al la peco kiun ŝi donis al li. Kiam li unue ekflaris ĝian odoron, vigliĝis en li ia memoro, kiun li ne povis precize identigi, sed kiu estis potenca kaj ĝena.
“Kie vi akiris ĉi tion?” li diris.
“Nigra merkato,” ŝi diris senzorge. “Efektive, mi ja estas tia knabino, laŭaspekte. Mi lertas pri ludoj. Mi estis trupestro en la Spionoj. Mi volontulas tri vesperojn ĉiusemajne por la Junulara Kontraŭ-Seksa Ligo.
Horojn post horoj, mi gluadis iliajn merdaĵojn tra la tuta Londono. Mi ĉiam portas unu finaĵon de standardo en la procesioj. Mi ĉiam aspektas gaja, kaj mi neniam malvolontas pri io ajn. Ĉiam kriu kun la homamaso, jen kion mi diras. Nur tiel estas sekure.”
La unua fragmento de ĉokolado degelis sur la lango de Winston. La gusto estis plezurega. Sed ankoraŭ restis tiu memoro moviĝanta ĉirkaŭ la randoj de lia konscio, io forte sentata, sed sen klara formo, kvazaŭ objekto vidata per la angulo de la okulo. Li forpuŝis ĝin, konsciante nur ke temas pri memoro pri ago kiun li volonte malfarus, sed ne estas eble.
“Vi estas tre juna,” li diris. “Vi estas dek aŭ dek kvin jarojn pli juna ol mi. Kio pri viro kia mi povus allogi vin?”
“Io pri via vizaĝo. Mi decidis riski. Mi lertas pri rekono je homoj kiuj ne kongruas. Tuj kiam mi vidis vin, mi sciis ke vi kontraŭas ilin.”
“Ili”, montriĝis, signifas la Partion, kaj precipe la Internan Partion, pri kiu ŝi parolis kun klara mokoplena malamo kiu malkvietigis
Winstonon, kvankam li sciis ke ili estas sekuraj ĉi tie, se ie efektive estas sekure. Kio plej mirigis lin estis la krudeco de ŝia parolo. Partianoj ne sakradu, kaj Winston mem tre malofte sakris, almenaŭ ne pervoĉe.
Tamen Julia ŝajne ne kapablis mencii la Partion, precipe la Internan
Partion, sen uzi tiajn vortojn, kiajn oni vidas perkrete skribaĉitajn en malsekaj mallarĝaj stratetoj. Li ne malŝatis tion. Tio estis nur unu simptomo de ŝia ribelo kontraŭ la Partio kaj ĉio karakterizanta ĝin, kaj iel ĝi ŝajnis natura kaj sana, kiel la ternado de ĉevalo kiu flaras malbonan fojnon. Ili estis foririntaj el la libera loko, kaj vagadis denove tra la dise ombra loko, kun la brakoj unu ĉirkaŭ la alia talio, ĉie kie estis sufiĉe larĝe por marŝi duope. Li rimarkis kiom pli mola sentiĝas ŝia talio nun, post la forpreno de la balteo. Ili ne parolis pli laŭte ol flustre.
Ekster la libera spaco, diris Julia, estas preferinde marŝi senbrue. Baldaŭ ili atingis la randon de la arbareto. Ŝi haltigis lin.
“Ne iru en la senarbejon. Eble observas iu. Ni estos sekuraj, se ni restos malantaŭ la branĉoj.”
Ili staris en la ombro de avelarboj La sunlumo, filtrate tra nenombreblaj folioj, ankoraŭ estis varmega sur iliaj vizaĝoj. Winston rigardis la preteran kampon, kaj lin trafis kurioza, nerapida ŝoko pro rekono. Li konis ĝin laŭvide. Malnova, multemordita paŝtejo, kun pado vaganta trans ĝin kaj talpejo tie kaj tie. En la malglata heĝo sur la kontraŭa flanko, la branĉoj de la ulmoj balanciĝis preskaŭ nepercepteble en la vento, kaj iliaj folioj moviĝetis en densaj amasoj, kvazaŭ la hararo de virino. Nepre ie proksime, sed ekster la vidatingo, estas rivereto kun verdaj lagetoj kie laŭciskoj naĝas.
“Ĉu ne estas rivereto ie proksime?” li flustris.
“Vi pravas, ja estas rivereto. Efektive, ĝi estas ĉe la rando de la sekva kampo. Estas fiŝoj en ĝi, grandegaj fiŝoj. Oni povas rigardi, dum ili kuŝas en la lagetoj sub la salikoj, skuante la vostojn.”
“Estas la Ora Lando — preskaŭe,” li murmuris.
“La Ora Lando?”
“Estas vere nenio. Pejzaĝo kiun mi kelkfoje vidis en sonĝoj.”
“Rigardu!” flustris Julia.
Turdo estis fluginta al branĉo apenaŭ kvin metrojn for de ili, preskaŭ je la sama nivelo kiel iliaj vizaĝoj. Ĝi estis en la sunlumo, ili estis en la ombro. Ĝi etendis siajn flugilojn, remetis ilin atenteme en la ĝustan lokon, klinis la kapon dum momento, kvazaŭ iel riverencante al la suno, kaj eksonigis torenton da kantado. En la posttagmeza silento, la amplekso da sono estis miriga. Winston kaj Julia kroĉiĝis unu al la alia, fascinate. La muziko daŭradis, minuton post minuto, kun miriga variado, tute neniam ripetante sin, preskaŭ kvazaŭ la birdo intence demonstras sian lertecon. Kelkfoje ĝi ĉesis dum kelkaj sekundoj, etendis kaj remaletendis la flugilojn, ŝveligis sian makuloplenan bruston, kaj denove ekkantis. Winston rigardis ĝin kun ia neklara adoro. Por kiu, por kio kantas tiu birdo? Neniu kunulo, neniu rivalo rigardas ĝin. Pro kio ĝi sidas ĉe la rando de la soleca arbaro, kaj verŝas sian muzikon en la nenion? Li demandis al si ĉu tamen ja estas mikrofono kaŝite ie proksime. Li kaj Julia parolis nur per nelaŭta flustrado, sed ĝi aŭdigus la turton. Eble ĉe la alia finaĵo de la instrumento, iu malgranda, skarabsimila viro aŭskultas intense — aŭskultadas tion. Sed iom post iom, la inundo da muziko forpelis ĉian supozadon el lia menso. Estis kvazaŭ ia likvo verŝiĝis sur lin, kaj kunmiksiĝis kun la sunlumo filtrata tra la folioj. Li ĉesis pensadi, kaj nur sentis. La talio de la knabino en la kurbo de lia brako estis mola kaj varma. Li turne tiris ŝin, tiel ke ili estis brusto-kontraŭ-bruste; ŝia korpo kvazaŭ fandiĝis en lian. Negrave kien li movis siajn manoj, estis cede kiel akvo. Iliaj buŝoj kunkroĉiĝis; estis tute malsimile al la malmolaj kisoj kiujn ili antaŭe interŝanĝis.
Reapartiginte siajn vizaĝojn, ili ambaŭ profunde suspiris. La birdo ektimis kaj forflugis, bruigante siajn flugilojn.
Winston metis siajn lipojn sur ŝian orelon. “Nun,” li flustris.
“Ne ĉi tie,” ŝi flustre respondis. “Revenu al la kaŝejo. Tie estas pli sekure.”
Rapide, kun fojfoja kraketado de branĉetoj, ili reserpentumis al la libera loko. Kiam ili denove estis en la cirklo de arbidoj, ŝi turnis sin, kaj frontis lin. Ili ambaŭ rapide spiradis, sed la rideto reaperis ĉirkaŭ la anguloj de ŝia buŝo. Ŝi staris rigardante lin dum momento, poste fingrumis la zipon de sia kombineo. Kaj, jes! estis preskaŭ kiel en lia sonĝo. Preskaŭ tiel rapide kiel li estis imaginta, ŝi forŝiris siajn vestojn, kaj kiam ŝi forĵetis ilin, estis per tiu sama grandioza gesto, per kiu plena civilizacio ŝajnis neniiĝi. Ŝia korpo scintilis blanke en la sunlumo. Sed dum momento li ne rigardis ŝian korpon; liajn okulojn ankris la efelida vizaĝo, kun sia neklara, aŭdaca rideto. Li surgenuiĝis antaŭ ŝi, kaj prenis ŝiajn manojn per siaj.
“Ĉu vi jam antaŭe faris ĉi tion?”
“Kompreneble. Centojn da fojoj — nu, dudekojn da fojoj, certe.”
“Kun Partianoj?”
“Jes, ĉiam kun Partianoj.”
“Kun membroj de la Interna Partio?”
“Ne kun tiuj porkaĉoj, ne. Sed multaj el ili akceptus, se ili havus eĉ oportuneton. Ili ne estas tiel prudemaj kiel ili ŝajnigas.”
Lia koro saltis. Dudekojn da fojoj ŝi amoris: li volegis ke estu centojn da fojoj — milojn. Ĉio, kio eĉ sugestetis koruptecon, ĉiam plenigis lin per sovaĝa espero. Kiu scias, eble la Partio estas putrinta sub sia surfaco, ĝia kultado al severeco kaj abstino estas nur trompo kaŝanta pekadon. Se li povus infekti ilin ĉiujn per lepro aŭ sifiliso, kiom volonte li farus tion! Ĉion kio putrigas, febligas, subfosas! Li malsuprentiris ŝin, tiel ke ili surgenuis vizaĝ-al-vizaĝe.
“Aŭskultu. Ju pli da viroj vi amoris, des pli mi amas vin.Ĉu vi komprenas tion?”
“Jes, perfekte.”
“Mi abomenas purecon, mi abomenas bonecon! Mi volas ke nenie plu ekzistu virto. Mi volas ke ĉiu estu ĝisoste korupta.”
“Nu, do, nepre mi taŭgas por vi, karulo. Mi estas ĝisoste korupta.”
“Ĉu al vi plaĉas fari ĉi tion? Mi volas diri, ne nur kun mi: fari ĉi agon mem?”
“Mi adoras ĝin.”
Tion, pli ol ĉion alian, li volis aŭdi. Ne nur la amo al unu persono, sed la besta instinkto, simpla senmanka deziro: tiu estas la forto kiu dispecigos la Partion. Li premis ŝin sur la herbon, inter la falintaj sciloj.
Ĉifoje estis nenia malfacilo. Post kelka tempo la leviĝado kaj malleviĝado de iliaj brustoj malrapidiĝis, kaj atingis normalan ritmon, kaj en ia agrabla senpovo ili falis aparten. La suno ŝajnis esti plivarmiĝinta. Ili ambaŭ dormemis. Li etendis manon por preni la demetitajn kombineojn, kaj tiris ilin parte sur ŝin. Preskaŭ tuj ili endormiĝis, kaj dormis dum ĉirkaŭ duono de horo.
Winston la unua vekiĝis. Li sidiĝis kaj rigardis la efelidan vizaĝon, ankoraŭ pace dormantan, kusenatan per la polmo de ŝia mano. Escepte de ŝia buŝo, oni ne povus diri ke ŝi estas bela. Estis unu-du linioj ĉirkaŭ la okuloj, se oni atente ekzamenis ilin. La nelonga malhela hararo estis eksterordinare dika kaj mola. Li ekpensis ke li ankoraŭ ne scias ŝian familian nomon, nek kie ŝi loĝas.
La juna, forta korpo, nun senpova dum dormado, vekis en li kompatan, protektan senton. Sed la senmensa tenero kiun li sentis sub la avelarbusto, dum la turto ankoraŭ kantadis, ne plene revenis. Li detiris la kombineojn, kaj studis ŝian glatan blankan flankon. En la malnova epoko, li pensis, viro rigardis la korpon de knabino, kaj vidis ke ĝi estas dezirinda, kaj jen la fino de la rakonto. Sed ne eblis pure ami aŭ pure amordeziri nuntempe. Neniu emocio estis pura, ĉar ĉio estis kunmiksita kun timo kaj malamo. Ilia ĉirkaŭpremo estis batalo, ilia orgasmo estis venko. Ĝi estis bato kontraŭ la Partion. Ĝi estis politika ago.