PARTO DU

1

Estis la mezo de la mateno, kaj Winston estis elirinta el la laborĉelo, por iri al la necesejo.

Sola figuro venis direkte al li, de la alia finaĵo de la longa, brile lumigata koridoro. Kvar tagoj jam pasis post la vespero kiam li renkontis ŝin ekster la fatrasbutiko. Dum ŝi proksimiĝis, li vidis ke ŝia dekstra brako estas en skarpo, ne rimarkebla je distanco, ĉar ĝi estis samkolora kiel ŝia kombineo. Verŝajne ŝi premvundis sian manon, dum ŝi turnsvingis unu el la grandaj kalejdoskopoj, sur kiuj la intrigoj de romanoj estis

“malnetigataj”.

Tio estis ofta akcidento en la

Departemento de Fikcio.

Ili estis apartaj je ĉirkaŭ kvar metroj, kiam la knabino stumblis kaj falis preskaŭ plata sur sian vizaĝon. Rezultis el ŝi akra dolorkrio.

Sendube ŝi falis ĝuste sur la damaĝitan brakon. Winston ekhaltis. La knabino estis levinta sin surgenuen. Ŝia vizaĝo fariĝis lakte flavkolora, kontraste al kiu ŝia buŝo aspektis ankoraŭ pli ruĝa. Ŝiaj okuloj fikse rigardis lin, kun alloga esprimo kiu aspektis timo pli ol doloro.

Kurioza emocio moviĝis en la koro de Winston. Antaŭ li estas malamiko kiu celas mortigi lin: antaŭ li, ankaŭ, estas homo, doloroplena kaj eble kun rompita osto. Jam li instinkte komencis paŝi antaŭen, por helpi ŝin. Dum la momento kiam li vidis ŝin fali sur la bandaĝitan brakon, li kvazaŭsentis la doloron en sia propra korpo.

“Ĉu vi estas vundita?” li diris.

“Ne gravas. Mia brako. Ĝi fartos bone post sekundo.”

Ŝi parolis kvazaŭ la koro flirtas. Ŝi certe paliĝis.

“Ĉu vi nenion rompis?”

“Ne, estas bone. Doloris dum momento, nenio plia.”

Ŝi etendis sian liberan manon al li, kaj li helpis ŝin stariĝi. Ŝi jam reakiris iom de sia koloro, kaj aspektis multe pli bonfarta.

“Estas nenio,” ŝi ripetis kurte. “Mi nur batetis mian pojnon.

Dankon, kamarado!”

Kaj dirinte tion, ŝi plu marŝis laŭ sia antaŭa direkto, vigle, kvazaŭ efektive nenio atentinda okazis. La tuta incidento ja ne postulis pli ol duonon de minuto. Ne permesi ke la sentoj aperu sur la vzaĝo, tio estis kutimo kiu fariĝis preskaŭ instinkta, kaj ĉiukaze, ili staris rekte antaŭ teleekrano, kiam la evento okazis. Tamen estis tre malfacile ne montri momentan surprizon, ĉar en la du-tri sekundoj dum li helpis ŝin stariĝi, la knabino puŝis ion en lian manon. Nenia dubo eblis, ŝi intence faris tion. Ĝi estis malgranda kaj plata. Dum li trairis la pordon de la necesejo, li transmetis ĝin en sian poŝon, kaj palpis ĝin per la pintoj de siaj fingroj. Ĝi estis peco de papero, faldita kvadrate.

Dum li staris ĉe la urinujo, li sukcesis, per iom pli da manipulado per siaj fingroj, malfaldi ĝin. Dum momento li sentis tenton preni ĝin en unu el la ĉeloj, kaj legi ĝin tuj. Sed tio estus tre malsaĝa ago, tion li bone sciis. En neniu alia loko oni povus esti pli certa ke la teleekranoj observadas konstante.

Li reiris al sia laborloko, sidiĝis, ĵetis la pecon de papero senzorge inter la aliajn foliojn sur la skribotablo, surmetis siajn okulvitrojn, kaj tiris la parolskribilon al si. “Kvin minutojn,” li diris al si, “minimume kvin minutojn!” Lia koro bategis en lia brusto, timige brue. Bonfortune, la tasko kiun li prilaboras estis nur rutinaĵo, ĝustigo de longa listo de ciferoj, ne bezonanta grandan atenton.

Negrave kio estis skribita sur la papero, sendube ĝi signifis ion politikan. Laŭ lia opinio, ekzistas du eblecoj. Unu, la nepre plej verŝajna, estis ke la knabino estas agento de la Penspolico, konforme al lia timo. Li ne sciis kial la Penspolico decidus liveri siajn komunikojn tiamaniere, sed eble ili havis propran motivon. La skribo sur la papero eble estus minaco, alvoko, ordono sinmortigi, iuspeca kaptilo. Sed ekzistis dua, pli malverŝajna ebleco, kiu insiste trudis sin en lian menson, kvankam li vane penis subpremi ĝin. Tiu ebleco estis ke la komuniko tute ne venis de la Penspolico, sed de ia subtera organizo.

Eble la Frataro vere ekzistas, malgraŭ ĉio! Eble la knabino estas membro de ĝi! Sendube tiu ideo estis absurda, sed ĝi saltis en lian menson, tuj kiam li sentis la pecon de papero en la mano. Nur kelkajn minutojn poste. la alia, pli verŝajna klarigo trafis lin. Kaj eĉ nun, kvankam lia intelekto diris al li ke la komuniko verŝajne alvenigos morton — tamen, tion li ne kredis, kaj la kontraŭracia espero persistis, kaj lia koro bategis, kaj nur malfacile li sentremigis sian voĉon, dum li murmuris siajn ciferojn en la parolskribilon.

Li faris rulaĵon el la finita laboraĵo, kaj glitigis ĝin en la pneŭmatan tubon. Ok minutoj jam pasis. Li reĝustigis la okulvitrojn sur sia nazo, suspiris, kaj altiris la sekvan prilaborotan foliaron, kun la peco de papero sur ĝi. Li platigis ĝin. Sur ĝi estis skribite, per granda maleleganta manskribo:

Mi amas vin.

Dum pluraj sekundoj, li estis tro surprizita por eĉ ĵeti la danĝeraĵon en la memortruon. Kiam li ja faris tion, kvankam li tute bone sciis kiom danĝere estas montri tro da interesiĝo, li ne povis malhelpi sin relegi ĝin unufoje pli, nur por certigi ke la vortoj vere ekzistas.

Dum la cetero de la mateno, estis tre malfacile labori. Kio estis eĉ pli malbona ol la devo fokusigi sian menson sur serion de trivialaj taskoj, estis la bezono kaŝi kontraŭ la teleekrano sian agitiĝon. Li sentis kvazaŭ fajro brulas en la ventro. Lunĉo en la varmega, plenega, bruega kantino estis turmenta. Li esperis esti sola dum kelka tempo dum la lunĉhoro, sed ia misfato devigis la imbecilan Parsonson lokigi sin apud li. La odoro de la ŝvito de Parsons preskaŭ superis la stanecan odoron de la stufaĵo, kaj Parsons senpaŭze parolis konstante pri la preparoj por la Semajno da Malamo. Li specife entuziasmis pri papermaĉaĵa modelo de la kapo de Granda Frato, du metrojn larĝa, kiun la Spiontrupo de lia filino faras por tiu evento. Plej irite estis ke, en la bruego de la voĉoj, Winston apenaŭ povis aŭdi kion diras Parsons, kaj konstante devis peti ke li ripetu iun stultan rimarkon. Nur unufoje li ekvidetis la knabinon, kiu estis ĉe tablo ĉe la fora finaĵo de la ĉambro. Ŝi ŝajne ne vidis lin, kaj li ne rerigardis tiudirekte.

La posttagmezo estis pli tolerebla. Tuj post la lunĉo, alvenis delikata, malfacila labortasko, kiu laborigos lin dum pluraj horoj, kaj necesigos ke li prokrastu ĉion alian. Ĝi konsistis el falsigado de serio de produktadoraportoj el antaŭ du jaroj, tiel ke ĝi senkreditigos elstaran membron de la Interna Partio, kiu nun estas suspektata. Pri tia laboro

Winston estis tre kompetenta, kaj dum pli ol du horoj li sukcesis tute malŝalti la knabinon en sia menso. Sed revenis memoro pri ŝia vizaĝo, kaj kun ĝi venis ardanta, nerezistebla deziro esti sola. Antaŭ ol esti sola, estos neeble trapensadi ĉi tiun novan eventon. La ĉinokto estos unu el liaj noktoj ĉe la Komunuma Centro. Li glutegis plian sengustan manĝon en la kantino, hastis al la Centro, partoprenis en la solena absurdeco de

“diskutogrupo”, partoprenis en du ludoj de tabloteniso, glutis plurajn glasojn da ĝino, kaj sidis duonon de horo dum prelego titolita “Engsoco rilate al la ŝakludo”. Lia animo baraktis pro tediĝo, sed, malkutime, li tute ne emis manki en la vespero ĉe la Centro. Kiam li vidis la vortojn

“mi amas vin”, la deziro pluvivi fortiĝis en li, kaj subite, provi risketojn ŝajnis stulte. Nur je la dudektria horo, kiam li estis enhejme kaj enlite — en la mallumo, kie oni estas sekura eĉ kontraŭ la teleekrano, kondiĉe ke 80 oni silentas — li povis pensi seninterrompe.

Fizika problemo estis solvenda: kiel kontakti la knabinon, kaj aranĝi renkontiĝon? Li ne plu konsideris la eblecon ke ŝi faras planon kapti lin.

Li sciis ke tiel ne estas, pro ŝia nemisrekonebla agitiĝo. dum ŝi transdonis al li la noton. Evidente ŝi estis plena de teruriĝo, kiel ja konvenis. Nek la ideo rifuzi ŝian sinproponon eĉ pensiĝis en li. Antaŭ nur kvin nokto,j li pripensis frakasi ŝian kranion per pavimoŝtono, sed tio ne gravis. Li pensis pri ŝia nuda, juna korpo, kia li vidis ĝin en sia sonĝo. Li estis konceptinta ŝin stultulo, kia ĉiuj aliaj, kun la kapo plenigita per mensogoj kaj malamo, la ventro plena de glacio. Ia febro kaptis lin, kiam li pensis ke eble li perdos ŝin, ke la blanka juna korpo eble forglitos de li! Tio, kion li pleje timis, estis ke ŝi simple alidecidos, se li ne rapide kontaktos ŝin. Sed la fizika malfacilo renkontiĝi estis enorma. Estis kvazaŭ oni pluprovas ŝakludi, kiam jam okazis matiĝo.

Kien ajn oni turnis sin, la teleekrano rigardis onin. Efektive, ĉiuj eblaj metodoj komuniki kun ŝi jam trairis lian menson, dum kvin minutoj post legi la noton; sed nun, kiam estis tempo por pensado, li reekzamenis ilin unu post la alia, kvazaŭ metante vicon de instrumentoj sur tablon.

Evidente, la speco de renkontiĝo kiu okazis ĉimatene ne estus ripetebla. Se ŝi laborus en la Departemento de Registroj, eble estus relative simple, sed li nur tre malklare konceptis pri kie en la konstruaĵo troviĝas la Departemento de Fikcio, kaj li havis nenian pretekston por iri tien. Se li scius kie ŝi loĝas, kaj je kiu horo ŝi foriras el la laborejo, li povus elpensi metodon renkonti ŝin ie, dum ŝia iro hejmen; sed estis malsekure provi sekvi ŝin al ŝia hejmo, ĉar tio signifus restadi ekster la Ministrejo, kion oni neevideble rimarkus. Kaj estis neniel konsilinde, sendi leteron per la poŝto. Laŭ rutino kiu eĉ ne estis sekreta, oni malfermis ĉiujn leterojn dum la poŝtliverado. Efetkive, malmultaj homoj verkis leterojn. Por la mesaĝoj kiuj fojfoje necesis esti senditaj, ekzistis presitaj poŝtkartoj, kun longaj listoj de frazoj, kaj oni elstrekas la nedeziratajn frazojn. Ĉiukaze, li eĉ ne sciis la nomon de la knabino, do tute ne ŝian adreson. Fine li decidis ke la plej sekura loko estas la kantino. Se li povus renkonti ŝin sola, ĉe tablo ie en la mezo de la ĉambro, ne tro proksime al la teleekranoj, kaj kun sufiĉa bruado de konversacioj ĉirkaŭe — se tiuj kondiĉoj daŭrus dum, eble, tridek sekundoj, eble eblus interŝanĝi kelkajn vortojn.

Dum la sekva semajno, la vivo estis kia agitiĝoplena sonĝo. La sekvan tagon ŝi aperis en la kantino nur kiam li komencis foriri el ĝi, ĉar 81 jam sonis la fajfado. Verŝajne ŝi devis labori en alia skipo. La postsekvan tagon, ŝi estis en la kantino je la kutima horo, sed kun tri aliaj knabinoj, kaj tuj sub teleekrano. Post tio, dum tri timoplenaj tagoj ŝi tute ne aperis. Liaj tutaj menso kaj korpo sentiĝis afliktataj de netolerebla trosentokapablo, ia diafaneco, kiu faris agonion el ĉiu moviĝo, ĉiu sono, ĉiu kontakto, ĉiu vorto kiun li devis diri aŭ aŭdi. Eĉ dum la dormo, li ne povis plene eskapi de ŝia bildo. Li ne tuŝis la taglibron dum tiuj tagoj. La sola senstreĉa periodo estis dum lia laboro, kiam li kelkfoje povis forgesi sin eĉ dekminute. Li neniel povis koncepti kio okazis al ŝi.

Nenian enketon li povus fari. Eble ŝi estis vaporigita, eble ŝi mortigis ŝin, eble oni translokigis ŝin al la alia finaĵo de Oceanio; plej timige, kaj plej verŝajne, ŝi simple alipensis, kaj decidis eviti lin.

La sekvan tagon ŝi reaperis. Ŝia brako ne plu estis en skarpo, kaj ŝi havis nelarĝan bandaĝon ĉirkaŭ la pojno. La senstreĉiĝo kiun kaŭzis vidi ŝin, estis tiom granda ke li ne povis malhelpi sin rigardadi ŝin rekte dum pluraj sekundoj. La postan tagon, li preskaŭ sukcesis paroli al ŝi.

Kiam li venis en la kantinon, ŝi sidadis ĉe tablo sufiĉe for de la muro, kaj ŝi estis tute sola. Estis frue, kaj la ĉambro ne estis tre plena. La vico helikis antaŭen, ĝis Winston estis preskaŭ ĉe la servobreto, kaj estis atendigata dum du minutoj, ĉar iu antaŭ li plendadis pri ne esti ricevinta sian sakarintablojdon. Sed la knabino estis ankoraŭ sola, dum

Winston prenis sian pleton kaj komencis paŝi cele ŝian tablon. Li marŝis senzorge ŝiadirekten, liaj okuloj kvazaŭ serĉadis lokon ĉe iu tablo preter ŝi. Ŝi estis eble tri metrojn for de li. Post du sekundoj li atingos ŝin.

Subite, voĉo vokis el malantaŭ li: “Smith!” Li ŝajnigis ne aŭdi. “Smith!” ripetis la voĉo, pli laŭte. Estis senutile. Li turnis sin. Blondhara, stultavizaĝa junulo nomita Wilsher, kiun li apenaŭ konis, ridetante invitis lin al vaka loko ĉe sia tablo. Estus danĝere rifuzi. Alvokite, li ne povus iri sidi ĉe tablo kun sola knabino. Estus tro malkaŝe. Li sidiĝis, farante amikeman rideton. La malsaĝa blonda vizaĝo feliĉe rigardis lin.

Winston halucinis ke li batŝovas pioĉon rekte en ĝin. La tablo de la knabino pleniĝis post nur kelkaj minutoj.

Sed nepre ŝi vidis lin marŝanta ŝien, kaj eble ŝi akceptos tiun sugeston. La sekvan tagon li zorgis alveni frue. Ja vere, ŝi estas ĉe tablo en proksimume la sama loko, kaj denove ŝi estas sola. La persono tuj antaŭ li en la vico estis malgranda, hastemova, skarabeca viro, kun plata vizaĝo, kaj malgrandaj, suspektemaj okuloj. Kiam Winston turnis sin de la servobreto kun sia pleto, li vidis ke la malgranda viro paŝas rekte, cele la tablon de la knabino. Lia espero fadis. Estis vaka loko ĉe pretera tablo, sed iel la aspekto de la malgranda viro kredigis ke li sufiĉe zorgos pri sia propra komforto, por elekti la plej vakan tablon. Kun glacio ĉe la koro Winston sekvis. Estus senutile, se li povus esti sola kun la knabino.

Tiumomente, sonegis giganta kraŝo. La malgranda viro kuŝis etendite sur siajn kvar membrojn, lia pleto forflugis, du riveretoj da supo kaj kafo fluis trans la plankon. Li komencis restariĝi, malame rigardante

Winstonon, kiun li evidente suspektas esti stumbliginta lin. Sed rezultis bone. Post kvin sekundoj, kun tondranta koro, Winston sidis ĉe la tablo de la knabino.

Li ne rigardis ŝin. Li malpakis sian pleton, kaj tuj komencis manĝi.

Estis gravege paroli tuje, antaŭ ol venos alia persono, sed nun terura timo kaptis lin. Semajno jam pasis post kiam ŝi unue proksimiĝis al li. Ŝi eble alidecidis, sendube ŝi alidecidis! Estis maleble ke ĉi tiu afero finiĝos sukcese; tiaĵoj ne okazas en la reala vivo. Povas esti ke li tute tro hezitus paroli, se je tiu momento li ne estus vidinta Ampleforthon, la poeton kun harplenaj oreloj, vagadi malfirme ĉirkaŭ la ĉambro kun pleto, serĉante sidlokon. Laŭ sia necerta maniero, Ampleforth trovis

Winstonon alloga, kaj sendube li sidiĝos ĉe lia tablo se li vidos lin.

Restis eble unu minuto dum kiu eblos agi. Kaj Winston kaj la knabino senpaŭze manĝadis stufaĵon. La aĵo kiun ili manĝas estas ia maldensa stufaĵo, efektive supo, el fazeoloj. Per nelaŭta murmurado, Winston komencis paroli. Neniu el ili suprenrigardis; senpaŭze ili kulerumis la akvecaĵon en siajn buŝojn, kaj inter kuleroplenoj ili interŝanĝis la malmultajn necesajn vortojn, per nelaŭtaj senesprimaj tonoj.

“Je kioma horo vi foriros de la laboro?”

“Dekok-trideka.”

“Kie ni povos renkontiĝi?”

“Placo de la Venko, proksime al la monumento.”

“Ĝi estas plena de teleekranoj.”

“Ne gravos, se estos multaj homoj.”

“Ĉu mi signalu?”

“Ne. Ne proksimiĝu al mi, antaŭ ol vidi min inter multaj homoj. Kaj ne rigardu min. Nur restu ie proksime al mi.”

“Je kioma horo?”

“Deknaŭa.”

“Konsentite.”

Ampleforth ne vidis Winstonon, kaj sidiĝis ĉe alia tablo. Ili ne interparolis denove, kaj, kiom eblis por du personoj sidantaj unu kontraŭ la alia ĉe unusama tablo, ili ne interrigardis. La knabino rapide 83 finis sian lunĉon. kaj foriris, dum Winston restis por fumi cigaredon.

Winston estis en la Placo de la Venko antaŭ la interkonsentita horo.

Li vagis ĉirkaŭ la enorma kanelumita kolono, ĉe kies supro statuo de

Granda Frato rigardis suden, kie li venkis la aviadilojn de Eŭrazio (antaŭ kelkaj jaroj: de Orientazio) en la Batalo de Flugkampo Unu. En la strato antaŭ ĝi estis statuo de viro sur ĉevalo, laŭdire ĝi reprezentis Oliver

Cromwellon1. Je kvin minutoj post la horo, la knabino ankoraŭ ne aperis. Denove la terura timo kaptis Winstonon. Ŝi ne venos, ŝi alidecidis! Li promenis nerapide al la norda flanko de la placo, kaj ricevis ian palkoloran plezuron, kiam li identigis la Preĝejon de Sankta Marteno, kies sonoriloj, kiam ĝi ankoraŭ havis sonorilojn, sonigis

“Donu pencerojn”. Tiam li ekvidis la knabinon starantan ĉe la fundamento de la monumento, legantan, aŭ ŝajnigantan legi, afiŝon kiu spiralis supren sur la kolumno. Ne estis sekure proksimiĝi al ŝi, antaŭ ol pli da homoj algrupiĝos. Teleekranoj estis ĉie ĉirkaŭ la fundamento. Sed je tiu momento aŭdiĝis bruega kriado kaj la zumado de pezaj veturiloj el ie maldekstre. Subite, ĉiuj ŝajnis kuradi trans la placon. La knabino vigle kuris ĉirkaŭ la leonojn ĉe la fundamento de la monumento, kaj partoprenis en la kuranta grupo. Winston sekvis. Dum li kuris, li konkludis per kelkaj kriitaj rimarkoj ke ŝarĝo de Eŭraziaj kaptitoj preterpasas.

Jam densa amaso da homoj blokis la sudan flankon de la placo.

Winston, dum normalaj tempoj tia persono kia altiriĝas al ĉia baraktado, puŝegis, bategis, ŝovis sin antaŭen en la amason. Baldaŭ li estis nur braklongon for de la knabino, sed la vojon blokis enorma prolo, kaj lia preskaŭ egale enorma kompanino, supozeble lia edzino, kiuj aspektis nepenetrebla muro da karno. Winston flankenŝovis sin, kaj per violenta sinĵeto sukcesis puŝi sian ŝultron inter ilin. Dummomente sentiĝis kvazaŭ liaj intestoj estas dispremataj inter la du muskoloplenaj koksoj, sed post tio li trarompis sian vojon, iom ŝvitante. Li estis apud la knabino. Ili estis ŝultro-apud-sultre, kaj ambaŭ rigardadis fikse antaŭen.

Longa vico de kamionoj, en kiuj estis gardistoj kun ligne firmaj vizaĝoj, armitaj per mitraletoj, starantaj rekte en ĉiu angulo, malrapide pasis laŭ la strato. En la kamionoj, malgrandaj flavuloj en ĉifonetaj preskaŭverdaj uniformoj kaŭradis, dense kunpuŝite. Iliaj malfeliĉaj

Mongolaj vizaĝoj rigardadis trans la flankojn de la kamionoj, tute

  1. Oliver Cromwell (1599-1660) estis ĉefo dum revolucio en Britio, kiu establis nelongedaŭran respublikon (1649-1660). — Trad. neinteresate. Fojfoje, kiam kamiono ekskuetiĝis, sonis la tintado de metalo: la kruroj de ĉiuj kaptitoj estis ligitaj per metalaj ĉenoj. Kamiono post kamiono da senĝojaj vizaĝoj pasis. Winston sciis pri ilia pasado, sed li vidis ilin nur intermite. La ŝultro de la knabino, kaj ŝia brako ĝis la kubuto, premis kontraŭ liajn. Ŝia vango estis preskaŭ sufiĉe proksima por ebligi ke li sentu ĝian varmon. Ŝi tuj ekestris la situacion, same kiel en la kantino. Ŝi komencis paroli per la sama senesprima tono kiel antaŭe, kun preskaŭ senmovaj lipoj, nura murmurado facile dronigata de la bruo de voĉoj kaj la muĝado de la kamionoj.

“Ĉu vi aŭdas min?”

“Jes.”

“Ĉu vi povos esti libera dimanĉon posttagmeze?”

“Jes.”

“Do aŭskultu atente. Vi devos memori. Iru al la Stacio de

Paddington —”

Kun ia militista precizemo kiu mirigis lin, ŝi skizis la vojon kiun li iru. Duonhoran veturon per la fervojo; turnu vin maldekstren ekster la stacio; du kilometrojn laŭ la vojo; barilpordo kies plejsupra relo mankas; pado trans kampon; herbokovrita vojeto; padeto inter arbustoj; morta arbo sur kiu estas musko. Estis kvazaŭ troviĝis mapo en ŝia kapo.

“Ĉu vi povos memori ĉion?” ŝi murmuris fine.

“Jes.”

“Turnu vin maldekstren, poste dekstren, laste denove maldekstren.

Kaj mankas relo ĉe la plejsupro de la barilpordo.”

“Jes. Je kioma horo?”

“Ĉirkaŭ la dekkvina. Eble vi devos atendi. Mi iros tien laŭ alia vojo.

Ĉu vi certas ke vi ĉion memoras?”

“Jes.”

“Do foriru de mi laŭeble plej tuj.”

Ŝi ne bezonis diri tion al li. Sed dummomente ili ne povis liberigi sin el la homamaso. La kamionoj ankoraŭ vice pasadis, la homoj ankoraŭ nekontentigeble gapadis. Komence aŭdiĝis kelkaj fikrioj kaj iom da siblado, sed nur de Partianoj en la homamaso, kaj la sono baldaŭ ĉesis. La ĉefa emocio estis simpla scivolemo. Fremduloj, ĉu el Eŭrazio, ĉu el Orientazio, estis kvazaŭ strangaj bestoj. Oni tutvere neniam vidis ilin krom kiel kaptitojn, kaj eĉ kiel kaptitojn oni videtis ilin nur momente. Nek oni sciiĝis pri kio poste okazis al ili, krom ke kelkaj estis pendumitaj ĉar ili estis militkrimuloj: la aliaj simple malaperis, supozeble en gulagojn. La rondaj Mongolaj vizaĝoj cedis al vizaĝoj pli

Eŭroptipaj, malpuraj, barbhavaj, lacegaj. Super harkovritaj vangostoj, okuloj rigardis la okulojn de Winston, kelkfoje kun stranga intenso, kaj ekforrigardis. La kamionvico finiĝis. En la lasta kamiono li povis vidi maljunan viron, kies vizaĝo estis amaso da griziĝintaj haroj, starantan rekte kun la pojnoj krucitaj antaŭ si, kvazaŭ li kutimis ke ili estas kunligitaj. Preskaŭ alvenis la momento por la apartiĝo de Winston kaj la knabino. Sed lastamomente, dum la homamaso ankoraŭ ĉirkaŭis ilin, ŝia mano palpe serĉis lian, kaj nelonge premis ĝin.

La manpremo apenaŭ daŭris dek sekundojn, tamen ŝajnis al li ke iliaj manoj kunpremiĝis dum longa tempo. Sufiĉe da tempo por ke li ekkonu ĉiun detalon de ŝia mano. Li esploris la longajn fingrojn, la belformajn ungojn, la labordurigitan polmon kun sia vico de kaloj, la glatan karnon sub la pojno. Nure sentinte ĝin, li rekonus ĝin pervide.

Sammomente, li konsciiĝis ke li eĉ ne scias kiakoloraj estas la okuloj de la knabino. Ili versajne estas brunaj, sed kelkfoje homoj kun malhela hararo havas bluajn okulojn. Turni sian kapon kaj rigardi ŝin estus neakcepteble malsaĝa ago. Kun la manoj kunmetitaj, nevideble inter la apudpremantaj korpoj, ili rigardadis firme antaŭen, kaj anstataŭ la okuloj de la knabino, la okuloj de la maljuna kaptito rigardis Winstonon malĝoje el nestoj da haroj.

results matching ""

    No results matching ""