5

En la malaltplafona kantino, profunde sub la tersurfaco, la lunĉvico malrapide movis sin antaŭen. La ĉambro jam estis tre plena, kaj surdige bruplena. De la krado ĉe la servotablo la vaporo de stufaĵo elfluis, kun maldolĉa metala odoro, kiu ne tute superis la odorojn de Ĝino por la

Venko. Ĉe la kontraŭa flanko de la ĉambro, estis malgranda drinkvendejo, nura truo en la muro, kie ĝino aĉeteblis je dek cendoj por granda trinko.

“Ĝuste kiun mi serĉis,” diris voĉo malantaŭ la dorso de Winston.

Li turnis sin. Estis lia amiko Syme, kiu laboris en la Departemento de Reserĉado. Eble “amiko” ne estis tute ĝusta vorto. Nuntempe oni ne havis amikojn, oni havis kamaradojn: sed la kunesto kun kelkaj kamaradoj estis pli plaĉa ol kun aliaj. Syme estis filologo, specialisto pri Novparolo. Efektive, li estis unu el la enorma teamo da ekspertoj nun okupataj per la kompilado de la Dekunua Eldono de la Vortaro de

Novparolo. Li estis malgrandulo, malpli granda ol Winston, kun malhela hararo, kaj grandaj elstaraj okuloj, samtempe mornaspektaj kaj mokemaj, kiuj ŝajnis zorge traserĉi vian vizaĝon dum li parolis al vi.

“Mi volis demandi al vi, ĉu vi havas kelkajn razklingojn”, li diris.

“Eĉ ne unu!” diris Winston, kun ia kulposenta rapido. “Mi serĉis ĉie. Ili ne plu ekzistas.”

Ĉiu konstante petis razklingojn. Efektive, li gardis du neuzitajn razklingojn, kiujn li volis teni kaŝitaj. Ili mankegis jam de monatoj. Je ĉiu momento estis io necesa, kiun la butikoj de la Partio ne kapablis provizi. Kelkfoje temis pri butonoj, kelkfoje pri lano por flikado, kelkfoje pri ŝuŝnuroj; nunmomente temis pri razklingoj. Oni povis akiri ilin, se oni ja sukcesis akiri ilin, nur per pli-malpli kaŝa serĉado en la

“libera” merkato.

“Mi uzas la saman klingon jam de ses semajnoj,” li pludiris mensoge.

La vico ekmoviĝetis antaŭen. Dum ili haltis, li turnis sin, kaj denove frontis Symen. Ĉiu el ili prenis grasŝmiritan metalan pleton, de stako ĉe la finaĵo de la servotablo.

“Ĉu vi iris rigardi la pendumadon de la kaptitoj, hieraŭ?” diris

Syme.

“Mi tiam laboradis,” diris Winston neinteresate. “Mi supozas ke mi vidos ĝin per la filmoj.”

“Tre malkontentiga anstataŭaĵo,” diris Syme.

Liaj mokemaj okuloj traserĉis la vizaĝon de Winston. “Mi konas vin,” la okuloj kvazaŭ diris, “mi travidas vin. Mi tute bone scias kial vi ne iris rigardi la pendumiĝon de tiuj kaptitoj.” Intelektomaniere, Syme estis venene ortodoksa. Li amis paroli, kun malagrable ĝuoplena kontentiĝo, pri akakoj je malamikaj vilaĝoj per helikopteroj, kaj procezoj, kaj konfesoj de penskrimuloj, la ekzekutoj en la keloj de la

Ministrejo de la Amo. Konversacii kun li grandparte konsistis el peno formovi lian atenton for de tiaj temoj kaj, se eble, paroligi lin pri la teknikaj aspektoj de Novparolo, pri kiu li estis kaj aŭtoritata kaj interesa. Winston flankenturnetis sian kapon, por eviti la ekzamenadon faratan de tiuj grandaj malhelaj okuloj.

“Estis bona pendumado,” diris Syme memorante. “Laŭ mia opinio, oni deprenas la ĝuon kiam oni kunligas iliajn piedojn. Al mi plaĉas vidi ilian piedbatadon. Kaj plejĝuige estas, je la fino, vidi la eletendiĝon de la lango, tute blua, helblua. Tiu detalo plej logas min.”

“Sekva, mi petas!” kriis la prolo kun la blanka antaŭvesto, kun la ĉerpilo.

Winston kaj Syme puŝis siajn pletojn sub la kradon. Sur ĉiun estis rapide metita la laŭregula lunĉo — metala pladeto da palruĝ-griza stufaĵo, peco da pano, kubo da fromaĝo, tasego da senlakta Kafo por la

Venko, kaj unu tablojdo de sakarino.

“Estas tablo tie, sub tiu teleekrano,” diris Syme. “Ni prenu ĝinon dumvoje.”

La ĝinon oni donis al ili en sentenilaj ceramikaj tasoj. Ili serpentumis trans la homoplenan ĉambron, kaj malpakis siajn pletojn sur la metalkovrita tablo, de kiu unu angulo estis kovrita de flako da stufaĵo, fiaspekta likvaĵo, kiu aspektis kvazaŭ vomaĵo. Winston prenis sian tason da ĝino, paŭzis dummomente por kuraĝigi sin, kaj glutis la olegustaĵon. Elpalpebruminte la larmojn el siaj okuloj, li ektrovis ke li malsatas. Li komencis gluti kulerojn da stufaĵo, kiu, en sia ĝenerala plaŭdaĉaĵo, havis kubojn da spongeca palruĝaĵo, kiu verŝajne originis en ia viando. Neniu el la paro parolis denove, ĝis ili malplenigis siajn pladetojn. Ĉe la tablo maldekstre de Winston, iomete malantaŭ li, iu paroladis rapide kaj senpaŭze, raŭka sonaro preskaŭ simila al la muĝo de anaso, kiu trapenetris la ĝeneralan bruegon de la ĉambro.

“Kiel progresas la Vortaro?” diris Winston, laŭtigante sian voĉon por superforti la bruon.

“Malrapide,” diris Syme. “Mi prilaboras la adjektivojn. Estas interesege.”

Li regajiĝis tuj kiam Novparolo estis menciita. Li flankenpuŝis sian pladeton, prenis sian pecon da pano per unu delikata mano, kaj sian fromaĝon per la alia, kaj klinis sin trans la tablon por povi paroli sen kriadi.

“La Dekunua Eldono estas la definitiva eldono,” li diris. “Ni finpretigas la lingvon — tia kia ĝi estos, kiam neniu parolos alimaniere.

Kiam ni estos finintaj ĝin, homoj kia vi devos tute denove relerni ĝin. Vi supozas, verŝajne, ke nia ĉefa tasko estas inventi novajn vortojn. Neniel!

Ni detruas vortojn — dekojn da ili, centojn da ili, ĉiutage. Ni ĝisoste nudigas la lingvon. La Dekunua Eldono ne enhavos eĉ unusolan vorton kiu arkaikiĝos antaŭ la jaro 2050.”

Li malsate mordis sian panon, kaj glutis kelkajn buŝplenojn, kaj poste pluparolis kun ia pedanta pasio. Lia maldika malhela vizaĝo fariĝis vigla, liaj okuloj perdis sian mokeman esprimon, kaj fariĝis preskaŭ revemaj.

“Estas bele, detrui vortojn. Kompreneble la plej granda superfluaĵo konsistas el verboj kaj adjektivoj, sed eblas eligi ankaŭ centojn da substantivoj. Ne nur la sinonimojn; ankaŭ la antonimojn. Jes ja, kiel eblus pravigi la ekziston de vorto kiu estas nur la malo de iu alia vorto?

Vorto jam entenas sian malon. Ekzemple, pensu pri ‘bona’. Se ekzistas vorto kia ‘bona’, kial oni bezonus vorton kia ‘mava’? ‘Malbona’ tutegale bone sufiĉas — pli bone, efektive, ĉar ĝi estas preciza malo, dum la alia ne estas tia. Aŭ, denove, se oni volas pli fortan version de ‘bona’, kiel valoras havi grandan aron da malklaraj senutilaj vortoj kiaj ‘superba’ kaj

‘splendida’ kaj ĉiuj tiaj?

‘Plusbona’ donas la signifon, aŭ

‘duobleplusbona’ se oni volas eĉ pli fortan esprimon. Kompreneble ni jam uzas tiujn esprimojn, sed en la definitiva versio de Novparolo nenio alia ekzistos. Fine, la tuta nocio de boneco kaj malboneco estos esprimebla per nur ses vortoj — efektive, ja nur unu vorto. Ĉu vi ne vidas la belecon de tio, Winston? Kompreneble, tion elpensis Granda

Frato,” li diris, kvazaŭ post pripenso.

Ia senenhava fervoro dummomente briletis sur la vizaĝo de

Winston. kiam la nomo Granda Frato estis menciita. Tamen Syme tuj rimarkis certan mankon de entuziasmo.

“Vi vere ne sufiĉe alte taksas Novparolon, Winston,” li diris, preskaŭ malfeliĉe. “Eĉ kiam vi verkas per ĝi, vi ankoraŭ pensas per

Oldparolo. Mi legis kelkajn el la artikoletoj kiujn vi verkas por La

Tempoj fojfoje. Ili estas sufiĉe bonaj, sed ili estas nur tradukoj. En via koro vi preferus konservi Oldparolon, kun ĝia granda malklareco kaj ĝiaj senutilaj nuancoj. Vi ne aprezas la belon de la detruiĝo de vortoj.

Ĉu vi scias ke Novparolo estas la sola lingvo en la mondo kies vortprovizo malgrandiĝas ĉiujare?”

Kompreneble Winston ja sciis tion. Li ridetis, samideane, li esperis, ĉar li ne fidis sian parolon. Syme demordis plian fragmenton de la malhelkolora pano, maĉis ĝin nelonge, kaj daŭrigis:

“Ĉu vi ne komprenas ke la tuta celo de Novparolo estis mallarĝigi la etendiĝon de la pensado? Fine ni tutvere malebligos penskrimadon, ĉar ne ekzistos vortoj per kiuj oni povos esprimi ĝin. Ĉiu koncepto kiun oni iam povos bezoni, estos esprimebla per precize unusola vorto, kun rigide difinita signifo, kaj la nuligo kaj forgesiĝo de ĉiu subsignifo. Jam, en la Dekunua Eldono, ni preskaŭ atingis tiun celon. Sed la procedo daŭrados longe post la morto de vi kaj mi. Ĉiujare malpli kaj ankoraŭ malpli da vortoj, kaj la amplekso de la konscio konstante iomete mallarĝiĝos. Eĉ nun, kompreneble, ekzistas nenia kialo aŭ pravigo por penskrimo. Temas nur pri sindisciplino, rego de la realeco. Sed fine, eĉ tio ne estos bezona. La Revolucio estos kompleta, kiam la lingvo estos perfekta. Novparolo estas Angsoco, kaj Angsoco estas Novparolo,” li pludiris kun ia mistika kontento. “Ĉu iam vin trafis, Winston, la konscio ke en la jaro 2050, se ne pli frue, eĉ neniu homo vivos kiu kapablus kompreni tian konversacion kian ni faras nun?”

“Escepte—” komencis Winston dubeme, kaj li ekĉesis paroli.

Li estis tuj dironta “Escepte de la proloj”, sed li haltigis sian parolon, ĉar li ne estis tute certa ke tiu komento ne estas iel neortodoksa. Tamen Syme divenis kion li estus dirinta.

“La proloj ne estas homoj,” li diris facilanime. “En 2050, pli frue, verŝajne — ĉia vera scio de Oldparolo estos malaperinta. La tuta estinta literaturo estos jam detruita. Ĉaŭcero, Ŝekspiro, Miltono, Birono — ili ekzistos nur en Novparolaj versioj, ne simple ŝanĝitaj, sed efektive ŝanĝitaj en ion tute malan al tio kio ili antaŭe estis. Eĉ la literaturo de la Partio ŝanĝiĝos. Eĉ la sloganoj ŝanĝiĝos. Kiel povus ekzisti slogano kia

‘libereco estas sklaveco’, kiam eĉ la koncepto pri libereco estas jam abolicita? La tuta pensklimato estos malsama. Efektive ne ekzistos pensado, ne kiel ni konceptas tion nun. Ortodokso signifas nepensadon — malbezonon pensi. Ortodokseco estas senkonscieco.”

“Iun tagon baldaŭ,” pensis Winston kun plena certeco, “Syme estos vaporigita. Li estas tro inteligenta. Li vidas tro klare, kaj parolas tro malkaŝe. La Partio malamas tiajn personojn. Iun tagon li malaperos. Tio estas skribita sur lia vizaĝo.”

Winston jam finmanĝis siajn panon kaj fromaĝon.

Li flankenturnetis sin en sia seĝo, por trinki sian tasegon da kafo. Ĉe la tablo maldekstre de li, la viro kun la laŭta voĉo ankoraŭ paroladis senkompate. Junulino, kiu eble estis lia sekretario, aŭskultadis lin, kaj ŝajne fervore konsentis kun ĉio kion li diris. Fojfoje Winstonon atingis iu komento kia “Mi kredas ke vi plene pravas. Mi ege konsentas kun vi”, parolita per juna kaj iom komika ina maniero. Sed la alia voĉo neniam ĉesis eĉ momente, eĉ kiam la knabino parolis. Winston rekonis la viron laŭvide, kvankam pri li li sciis nur ke li havas iun gravan postenon en la Departemento de Fikcio. Li estis viro ĉirkaŭ tridekjaraĝa, kun muskola gorĝo kaj granda moviĝema buŝo. Lia kapo estis iomete klinita malantaŭen, kaj pro la angulo laŭ kiu li sidis, liaj okulvitroj trafis la lumon, kaj montris al Winston du blankajn diskojn anstataŭ okulojn.

Kio estis iom terura, estis ke el la lavango da sono kiu verŝiĝis el lia buŝo, estis preskaŭ neeble distingi eĉ unusolan vorton. Nur unufoje

Winston perceptis frazon — “plena kaj fina nuligo de Goldsteinismo” — elĵetitan tre rapide kaj, kiel ŝajnis, kvazaŭ kiel unusolan pecon, ĝuste kiel solidan linion faritan linotipe. Rilate al la cetero, nu ĝi estis nur bruo, kvak-kvak-kvakado. Tamen, kvankam oni ne povis efektive aŭdi kion diras la viro, ne eblis dubi pri ĝia ĝenerala karaktero. Ĉu li mallaŭdas Goldsteinon, kaj postulas pli severan punadon de penskrimuloj kaj sabotuloj, ĉu li tondradas kontraŭ la fifaraĉoj de la

Eŭrazia armeo, ĉu li laŭdas Grandan Fraton, aŭ la heroojn en la

Malabara fronto — ne gravis. Kio ajn, eblis esti certa ke ĉiu vorto de lia parolo estis pura ortodokseco, pura Engsoco. Dum li rigardis la senokulan vizaĝon kun la makzelo moviĝanta rapide supren kaj malsupren, Winston havis kuriozan senton ke temas ne pri vera homo, sed pri ia manekeno. Parolis ne la cerbo de la viro, parolis lia laringo.

Kio venis el li konsistis el vortoj, sed ĝi ne estis verdire parolo: ĝi estis bruo nekonscie farata, kiel la kvakado de anaso.

Syme eksilentis dum momento, kaj per la tenilo de sia kulero li faris desegnojn en la flako da stufaĵo. La voĉo venanta de la alia tablo plukvakadis rapide, facile aŭdebla malgraŭ la ĉirkaŭanta bruaĉo.

“Ekzistas vorto en Novparolo,” diris Syme. “Mi ne scias ĉu vi konas ĝin: kvakparoli, kvaki kiel anaso. Ĝi estas unu el la interesaj vortoj kiuj havas du sinkontraŭdirajn signifojn. Kiam temas pri kontraŭulo, ĝi estas mallaŭdo; kiam temas pri persono kun kiu oni akordas, ĝi estas laŭdo.”

“Tute sendube Syme estos vaporigita,” denove pensis Winston. Li pensis tion kun iom da malfeliĉo, kvankam li bone sciis ke Syme maladmiras lin kaj iomete malŝatas lin, kaj plene kapablas denunci lin kiel penskrimulon, se li trovus kialon tion fari. Estis en Syme io subtile malĝusta. Mankis en li io: diskreto, aparteco, ia savkapabla stulto. Oni ne povus diri ke li estas neortodoksa. Li firme kredis la principojn de

Angsoco, li adoris Grandan Fraton, li ĝojis pro venkoj, li malamis herezulojn, ne nur sincere, sed per ia malkvieta fervoro, akurata informiteco al kiu ne proksimiĝis ordinaraj Partianoj. Tamen neklara etoso de senrepondeco ĉiam estis kroĉita al li. Li diris aferojn kiujn estus pli bone ne diri, li legis tro multajn librojn, li frekventis la

Kaŝtanarban Kafejon, la favoratan ejon de pentristoj kaj muzikistoj.

Neniu leĝo, eĉ neniu neskribita leĝo, malpermesis frekventi la

Kaŝtanarban Kafejon, tamen tiu ejo estis iel missorta. La malnovaj, malagnoskitaj estroj de la Partio kutimis kunveni tie antaŭ ol elpuriĝi.

Goldstein mem, oni diris, kelkfoje videblis tie, antaŭ jaroj kaj jardekoj.

Ne estis malfacile antaŭvidi la faton de Syme. Kaj tamen, estis fakto ke se Syme ekkonus, eĉ dum nur tri sekundoj, la naturon de la sekretaj opinioj de Winston, li tuj perfidus lin al la Penspolico. Same agus ĉiu alia, efektive: sed Syme pli certe ol la plej multaj. Fervoro ne sufiĉis.

Ortodokso estas senkonscio.

Syme suprenrigardis. “Jen venas Parsons,” li diris. Io en la tono de lia voĉo ŝajnis kromdiri: “tiu stultulaĉo”.

Parsons, kunluanto de Winston ĉe la Loĝejoj de la Venko, ja vere serpentumis tra la homaro trans la ĉambron — li estis kreme dika, mezgranda persono kun hela hararo, kaj ransimila vizaĝo.

Tridekkvinjaraĝa, jam komencis aperi grasruloj ĉe liaj kolo kaj talio, sed lia moviĝo estis vigla kaj knabeca. Lia tuta aspekto similis al knabeto multgrandigita, tiom ke, kvankam li surhavis la laŭregulan kombineon, estis preskaŭ neeble ne koncepti lin kiel vestitan per la blua kuloto, griza ĉemizo, kaj ruĝa koltuko de la Spionoj. Bildigante lin al si en la memoro, oni ĉiam vidis bildon de kavethavaj genuoj kaj manikoj retrorulitaj laŭ la dikaj antaŭbrakoj. Efektive, Parsons ja revestis sin per kuluto, kiam ajn komunuma ekskurso aŭ iu alia korpa agado donis al li kialon tion fari. Li salutis ilin per gaja “Saluton, saluton!” kaj sidiĝis ĉe la tablo, flarigante intensan odoron de ŝvito. Ŝvitoperletoj elstaris sur lia tuta palruĝa vizaĝo. Lia kapablo ŝvitadi estis eksterordinara. Ĉe la

Komunuma Centro, oni ĉiam sciis ke li ludis tablotenison, pro la malsekeco de la tenilo de la batilo. Syme estis elpreninta strion de papero, sur kiu estis longa kolumno da vortoj, kaj li studadis ĝin kun inkkrajono inter la fingroj.

“Vidu, li laboradas dum la lunĉhoro,” diris Parsons, atentige puŝetante Winstonon. “Fervoro, ĉu ne? Kion vi do havas, olduleto? Ion tro cerbumigan por mi, sendube. Smith, olduleto, mi diros kial mi persekutas vin: estas pro la kotizo kiun vi forgesis doni al mi.”

“Kiu kotizo, do?” diris Winston, aŭtomate serĉante monon en sia poŝo. Ĉirkaŭ kvarono de onia salajro estas apartigenda por laŭvolaj kotizoj, kiuj estis tiom nombraj ke estis malfacile kontroli ĉiujn.

“Por la Semajno da Malamo. Vi scias — la de-dom’-al-dom’-a kaso.

Mi estas la kasisto por nia loĝejaro. Ni plenforte strebas — ni faros nekredeblan spektakon. Tute vere, ne kulpos mi se la oldaj Ĉambroj de la Venko ne havos la plej grandan montron de standardoj en la tuta strato. Du dolarojn vi promesis al mi.”

Winston trovis kaj transdonis du ĉifitajn kaj malpuregajn bankbiletojn, kiujn Parsons registris en malgranda notlibro, per la zorga manskribo de analfabetoj.

“Tute aparte, olduleto,” li diris. “Oni diris al mi ke tiu frioponeta filo mia pafis vin per sia katapulto hieraŭ. Mi severe riproĉis lin pro tio.

Efektive mi diris al li ke mi forprenos la katapulton se li denove faros tion.”

“Mi kredas ke lin iom ĉagrenis ne povi rigardi la ekzekuton,” diris

Winston.

“Ha, nu — mi volas diri, ja indikas indan spiriton, ĉu ne? Petolemaj friponetoj ili estis, ili ambaŭ, sed kiam temas pri fervoro! Ili pensadas ekskluzive pri la Spionoj, kaj la milito, kompreneble. Ĉu vi scias kion faris mia filineto, la pasintan sabaton, kiam ŝia trupo ekskursis en la

Berkhamsteda regiono? Ŝi instigis du aliajn knabinojn akompani ŝin, forkaŝiris de la ekskurso, kaj la tutan posttagmezon sekvis nekonatan viron. Ili proksimsekvis lin dum du horoj, tra la tuta arbaro, kaj poste, kiam ili atingis Amerŝamon, ili transdonis lin al la patroloj.”

“Kial ili faris tion?” diris Winston, iom konsternite. Parsons plue parolis triumfe.

“Mia ideto certis ke li estas ia agento de la malamiko — eble perparaŝute veninta, ekzemple. Sed jen la grava parto, olduleto. Kio, laŭ via supozo, komence instigis ŝin suspekti lin? Ŝi rimarkis ke li surhavas nekutiman specon de ŝuoj — diris ke ŝi neniam antaŭe vidis homon surhavi tiajn ŝuojn. Do plejverŝajne li estas fremdulo. Tre lerta sepjaruleto, ĉu ne?”

“Kio okazis al la viro?” diris Winston.

“Ha, tion mi ne povas diri, kompreneble. Sed ne plene surprizus min trovi ke—” Parsons gestis kvazaŭ celigante fusilon, kaj langeklakis por imiti eksplodon.

“Bone,” diris Syme sen multa atento, kaj sen suprenrigardi de sia paperstrio.

“Kompreneble, ni ne rajtas permesi riskojn,” konsentis Winston, dubeme.

“Kion mi diras: ni ja militas,” diris Parsons.

Kvazaŭ konfirmante tion, trumpeta sono el la teleekrano tuj super iliaj kapoj sonoris. Tamen, ĉifoje ne por proklami militan venkon, sed nur por fari anoncon el la Ministrejo de la Abundo.

“Kamaradoj!” kriis fervora junsona voĉo. “Atentu, kamaradoj! Estas glora informo por vi! Ni venkis en la batalo produktadi! Nun kompletigitaj kalkuloj de la produktado de ĉiaj konsumaĵoj, indikas ke la vivnivelo altiĝis ne malpli ol 20%e dum la pasinta jaro. Tra la tuta

Oceanio, ĉimatene, estis neĉesigeblaj spontanaj demonstracioj, dum laboristoj marŝis el la fabrikoj kaj oficejon, kaj paradis tra la stratoj portante standardojn kiuj esprimas ilian dankon al Granda Frato, pro la nova, feliĉa vivo kiun donacis al ni lia saĝa direktado. Jen kelkaj el la kompletigitaj kalkuloj. Manĝaĵoj —”

La frazo “nia nova, feliĉa vivo” ripetiĝis plurfoje. Ĝi estis frazo multe ŝatata de la Ministrejo de la Abundo lastatempe. Parsons, kies atenton vigligis la tumpetsono, sidis aŭskultante kun ia gapoplena soleno, ia edifita tediĝo. Li ne povis sekvi la kalkulojn, sed li konsciis ke ili ial pravigas kontenton. Li estis eltirinta gigantan malpuregan pipon, jam plenan de duone bruligita tabako. Ĉar la porsemajna tabakporcio estis nur 100 gramoj, malofte eblis tute plenigi pipon. Winston fumadis

Cigaredon por la Venko, kiun li zorge tenis horizontala. La nova porcio haveblos nur morgaŭ, kaj restis al li nur kvar cigaredoj. Dummomente li fermis siajn okulojn kontraŭ la pli fora bruo. kaj aŭskultadis la sonaron fluantan el la teleekrano. Anonciĝis eĉ demonstracioj por danki

Grandan Fraton, pro lia altigo de la porsemajna ĉokoladporcio ĝis dudek gramoj. Sed nur hieraŭ, li pensis, oni anoncis ke la porsemajna porcio reduktiĝas al dudek gramoj. Ĉu eblas ke oni kredos, post nur dudek kvar horoj? Jes ja, oni kredas. Parsons kredis facile, kun besta stulteco. La senokululo ĉe la alia tablo ekkredis fanatike, fervore dezirante trovi, denunci, kaj vaporigi ĉiun ajn personon kiu pretendus ke, pasintsemajne, la porcio estis tridek gramoj. Ankaŭ Syme — per ia pli kompleksa mensado utiliganta duoblapenson, Syme kredis. Ĉu do nur li sola kapablas memori?

La fabelaj statistikaĵoj plu verŝiĝadis el la teleekrano. Kompare kun la pasinta jaro, estas pli da manĝaĵoj, pli da vestaĵoj, pli da domoj, pli da mebloj, pli da kuirpotoj, pli da fuelo, pli da ŝipoj, pli da helikopteroj, pli da libroj, pli da beboj — pli da ĉio, escepte de malsano, krimo, kaj frenezo. Jaron post jaro, kaj minuton post minuto, ĉiu kaj ĉio rapidege soras. Same kiel Syme agis pli frue, Winston estis preninta sian kuleron, kaj ludis per la palkolora saŭco kiu lante fluis sur la tablo, kaj etendis longan strion da ĝi, por fari desegnon. Li meditis riproĉe pri la fizika karaktero de la vivo. Ĉu ĉiam estis ĉi tiel? Ĉu ĉiam la manĝaĵoj gustis ĉi tiel? Li ĉirkaŭrigardis en la kantino. Malaltplafona, homplena ĉambro, kies muroj estis malpuraj pro la kontakto kun nenombreblaj korpoj; misformiĝintaj metalaj tabloj kaj seĝoj, tiel proksimigitaj unuj al la aliaj, ke oni devis sidi kun la kubutoj tuŝantaj alies kubutojn; fleksetitaj kuleroj, kavhavaj pletoj, krudaj blankaj tasegoj; ĉiu surfaco kovrata de graso, malpuraĉo en ĉiu fendeto; kaj acideca, kunmetita odoro de ĝinaĉo kaj kafaĉo kaj metalgusta stufaĵo kaj malpuraj vestaĵoj. Ĉiam ia protesto en la stomako kaj en la haŭto, sento ke trompŝtelita for de oni estas io, kion oni rajtas havi. Estis vere ke li havis nenian memoron pri io tre diferenca. En ĉiu tempo kiun li povis klare memori, neniam estis vere sufiĉe por manĝi, oni neniam havis ŝtrumpetojn aŭ subvestojn kiuj ne estis truplenaj, la meblaro estis ĉiam parte rompita kaj malfirma, la ĉambroj malsufiĉe varmigataj, la subteraj trajnoj plenplenegaj, la domoj disfalantaj, la pano malhelkolora, la teo malofta, la kafo gustaĉa, la cigaredoj nesufiĉaj — nenio estis malmultekosta kaj abunda, escepte de la pseŭdoĝino. Kaj kvankam, kompreneble, fariĝis des malpli bone, ju pli la korpo aĝiĝis, ĉu ne montris ke tiu ne estas la natura stato de aferoj, la fakto ke la koro febliĝas pro la malkomforto kaj malpuro kaj malabundo, la senfinaj vintroj, la malvarmega akvo, la malglata sapo, la disfaliĝantaj cigaredoj, la manĝaĵoj kun stranga figusto? Kial oni sentus ke estas maltolereble, krom se oni havis ian pramemoron ke iam estis tre diference?

Li reĉirkaŭrigardis la kantinon. Preskaŭ ĉiu estis malbela, kaj estus ankoraŭ malbela eĉ se vestita alimaniere ol per la uniforma blua kombineo. Ĉe la kontraŭa flanko de la ĉambro, sidante sola ĉe tablo, malgranda, kurioze skarabosimila viro trinkadis tason da kafo, dum lia okuleto suspekteme rapide rigardetis ĉiudirekte. “Kiel facile estas,” pensis Winston, “se oni ne ĉirkaŭrigardas, kredi ke la korpa tipo prezentata de la Partio kiel idealo — altaj muskoloplenaj junuloj, kaj grandmamaj knabinoj, blondharaj, vivoplenaj, sunbruligitaj, senzorgaj — ekzistas kaj eĉ estas la normo.” La vero estis, laŭ lia takso, ke la plejparto de la homoj en Flugkampo Unu estas malgrandaj, malhelaj, kaj misaspektaj. Estis kurioze, ke tiu skaraba tipo abundis en la Ministrejoj: malgrandaj malgraciaj viroj, dikiĝintaj tre frue en sia vivo, kun kurtaj kruroj, rapida preskaŭ kura moviĝo, kaj dikaj nekompreneblaj vizaĝoj kun etaj okuloj. Tiu estis la tipo kiu ŝajne plej sukcesis, regate de la Partio.

La anonco de la Ministrejo de la Abundo finiĝis per nova trumpetsonado, kaj cedis al metalsona muziko. Parsons, malklare entuziasmigite de la bombardantaj kalkuloj, prenis sian pipon el sia buŝo.

“La Ministrejo de la Abundo certe bone laboris ĉijare,” li diris, farante scioplenan geston per sia kapo. “Aliteme, Smith, olduleto, eble vi havas kelkajn razklingojn, kiujn vi povus prunti al mi, ĉu?”

“Eĉ ne unu,” diris Winston. “Mi uzas la saman klingon jam de ses semajnoj.”

“Ha, nu — mi nur volis demandi al vi, olduleto.”

“Mi bedaŭras,” diris Winston.

La kvaka voĉo de la proksima tablo, provizore silentigita dum la anonco de la Ministrejo, rekomenciĝis, same laŭte kiel antaŭe. Ial

Winston subite trovis sin pensanta pri S-ino Parsons, kun ŝia bukleta hararo kaj la polvo en la faldetoj de ŝia vizaĝo. Antaŭ la forpaso de du jaroj, tiuj infanoj denuncos ŝin al la Penspolico. S-ino Parsons estos vaporigita. Syme estos vaporigita. Winston estos vaporigita. O’Brien estos vaporigita. Aliflanke, Parsons neniam estos vaporigita. La senokululo kun la kvaka voĉo neniam estos vaporigita. La malgrandaj skasrabsimilaj viroj kiuj kuretas tiel vigle tra la laborintaj koridoroj de Ministrejoj, ankaŭ ili neniam estos vaporigitaj. Kaj la knabino kun malhela hararo, la knabino el la Departemento de Fikcio — ankaŭ ŝi neniam estos vaporigita. Ŝajnis al li ke li instinkte scias kiu transvivos kaj kiu pereos: kvankam precize kio ebligas transvivi, estis malfacile diri.

Tiumomente li violente ektiriĝis el sia revado. La knabino ĉe la apuda tablo estis parte turninta sian kapon, kaj rigardas lin. La knabino kun malhela hararo. Ŝi rigardas lin deflanke, sed kun kurioza intenso.

Tuj kiam ŝi ekvidis lian rigardon, ŝi forturnis sian kapon denove.

Ŝvitado komenciĝis sur la dorsostoj de Winston. Terura sento de teroro trairis lin. Ĝi malaperis preskaŭ tuj, sed ĝi lasis post si ian konstantan malkvieton. Kial ŝi gvatas lin? Kial ŝi sekvadas lin? Domaĝe li ne povis memori ĉu ŝi jam estis ĉe tiu tablo, kiam li alvenis, aŭ ĉu ŝi venis tien nur poste. Sed nepre hieraŭ, dum la Du Minutoj da Malamo, ŝi sidis tuj malantaŭ li, kvankam ne estis evidenta kialo por tio. Tre verŝajne ŝia vera celo estis aŭskulti lin, kaj certigi ĉu li krias sufiĉe laŭte.

Lia pli frua penso revenis al li: verŝajne ŝi ne estas, efektive, membro de la Penspolico, tamen ĝuste la diletanta spiono estas plej danĝera. Li ne sciis kiom longe ŝi jam rigardis lin, sed eble eĉ kvin minutojn, kaj estis eble ke lia mieno ne estis perfekte regita. Estis danĝerege lasi siajn pensojn vagi, dum oni estas en publika loko, aŭ videbla de teleekrano. Plej malgranda spuro povus perfidi onin. Nerva skueto, nekonscia aspekto de angoro, emo murmuradi al si — io ajn kiu kunportis indiketon de nenormaleco, de bezono kaŝi ion. Ĉiukaze, havi nekonvenan esprimon sur la vizaĝo (aspekti nekredema kiam oni anoncas venkon, ekzemple) mem estis punebla krimo. Oni eĉ donis nomon al ĝi en Novparolo: vizaĝkrimo, tiel oni nomis ĝin.

La knabino returnis sian dorson al li. Eble efektive ŝi ne sekvas lin, eble nur koincide ŝi sidis tiel proksime al li dum du sinsekvaj tagoj. Lia cigaredo ne plu brulis, kaj li zorge metis ĝin sur la randon de la tablo. Li finfumos ĝin post la laboro, se li povis restigi la tabakon en ĝi. Tre verŝajne la persono ĉe la apuda tablo estas spiono de la Penspolico, kaj tre verŝajne li estos en la keloj de la Ministrejo de la Amo antaŭ la forpaso de tri tagoj, sed nepre li ne malŝparu cigaredfinaĵon. Syme jam faldis sian paperstrion kaj metis ĝin en sian poŝon. Parsons rekomencis paroli.

“Ĉu iam mi diris al vi, olduleto,” li diris, mallaŭte ridante ĉirkaŭ la buŝparto de sia pipo, “pri la tempo kiam miaj du uletoj bruligis la jupon de la maljuna legomistino, ĉar ili vidis ŝin volvi kolbasojn en afiŝo de G.F.? Severe bruligis ŝin, mi kredas. Ruzuletoj, ĉu ne? Sed akraj kiel mustardo! Ili ricevas unuarangan trejnadon en la Spionoj nuntempe — pli bonan ol en mia epoko, eĉ. Kion vi supozas esti la plej nova ekipaĵo por ili? Oreltrumpetoj por aŭskulti tra serurotruoj! Mia knabineto portis unu el ili hejmen antaŭ kelkaj noktoj — ŝi provis ĝin ĉe la pordo de nia sidĉambro, kaj deklaris ke ŝi povas aŭskulti duoble pli ol per sia orelo apud la truo. Kompreneble, ja estas nur ludilo. Tamen, per ĝi ili bone instruiĝas, ĉu ne?

Tiumomente la teleekrano ellasis penetran fajfsonon. La signalo por reiri al laborado. Ĉiuj tri viroj ekstariĝis por partopreni en la baraktado ĉirkaŭ la liftoj, kaj la restanta tabako falis el la cigaredo de 46

Winston.

results matching ""

    No results matching ""