7
Se ekzistas espero, skribis Winston, ĝi troviĝas inter la proloj.
Se ekzistis espero, ĝi devis troviĝi inter la proloj, ĉar nur tie, en tiuj svarmantaj malestimataj homamasoj, 85% de la loĝantaro de Oceanio, povus generiĝi la potenco detrui la Partion. La Partio ne estus detruebla deinterne. Ĝiaj malamikoj, se ekzistis malamikoj, neniel kapablis kunveni aŭ eĉ koni unuj la aliajn. Eĉ se la legenda Frataro ekzistis, kvankam malprobable, ĝi eble ja ekzistis, estis nekoncepteble ke ĝiaj anoj povus kunveni en pli grandaj grupoj ol po du aŭ po tri. Ribelo signifis okulmieneton, voĉtoneton, plej malverŝajne maloftan flustreton.
Sed la proloj, se nur ili povus iel konsciiĝi pri sia propra forto, ne bezonus konspiri. Ili nur bezonus leviĝi kaj skui sin kiel ĉevalo deskuanta muŝojn. Se ili tiel decidus, ili povus dispecigi la Partion morgaŭ matene. Nepre pli-malpli frue tiu ideo devos trafi ilin?
Tamen —!
Li memoris ke unufoje li estis marŝanta laŭ homplena strato, kiam kriego de centoj da voĉoj, virinvoĉoj — erupciis el flankstrato, nemulte malproksime. Ĝi estis granda terura krio de kolero kaj malespero, profunda, laŭta “ho-o-o-o-o!” kiu daŭre sonadis kvazaŭ la reeĥado de sonorilo. Lia koro saltis. “Ĝi komenciĝis!” li pensis. “Tumulto! La proloj finfine liberigas sin!” Kiam li atingis la lokon, li nur vidis amason da du-aŭ tricent virinoj kunpremantaj sin ĉirkaŭ la standoj de stratbazaro, kun la vizaĝoj tiel tragikaj, kiel se ili estus pasaĝeroj de pereanta ŝipo frontantaj la fatalon. Sed je tiu momento la ĝenerala malespero diseriĝis por esti amaso da individuaj kvereloj. Evidentiĝis ke unu el la standoj estis vendanta stanajn kuirpotojn. Ili estis aĉaj, malfortikaj aĵoj, sed kiuajnspecaj kuirpotoj estis ĉiam malfacile akireblaj. Nun la stoko neatendite elĉerpiĝis. La sukcesintaj virinoj, batataj kaj puŝataj de la aliaj, penis foriri kun siaj kuirpotoj, dum dekoj da aliaj bruadis ĉirkaŭ la stando, akuzante la vendiston pri favorismo, kaj pri plia stoko da kuirpotoj ie kaŝita. Du dikegaj virinoj, unu el ili kun sia hararo dispendanta, prenis unusolan kuirpoton, kaj strebis fortiregi ĝin el la manoj unu de la alia. Dum momento ambaŭ tiradis, kaj subite la tenilo derompiĝis. Winston rigardadis ilin naŭzite. Tamen, nur dum momento, kiom da preskaŭ timiga potenco sonis en tiu kriego el nur kelkcent gorĝoj! Kial ili neniam povis kriegi tiel pri io prikrieginda?
Li skribis:
Krom se ili konsciiĝos, ili neniam ribelos, kaj ĝis post ribelo ili ne povos konsciiĝi.
Tio, li pensis, preskaŭ povus esti transskribita el iu el la lernolibroj de la Partio. La Partio pretendis, kompreneble, ke ĝi liberigis la sklavigitajn prolojn. Antaŭ la Revolucio, ili estis hide subpremataj de la kapitalistoj, ili estis malsatigataj kaj vipataj, la virinoj devis labori en la karbominoj (virinoj ankoraŭ laboradas en la karbominoj, efektive), oni vendis sesjaraĝajn infanojn al la fabrikoj. Sed samtempe, konforme al la Principoj de Duoblapenso, la Partio instruadis ke la proloj estas laŭnature malpli valoraj, kaj devas esti subpremataj, kiel bestoj, per la aplikiĝo de kelkaj simplaj reguloj. Verdire, oni tre malmulton sciis pri la proloj. Ne necesis multon scii. Dum ili plu laboradas kaj naskadas, iliaj aliaj agadoj estas malgravaj. Lasitaj al si mem, kvazaŭ brutaro liberigita sur la stepojn de Argentino, ili reprenis al si vivstilon kiu al ili ŝajnis natura, ia pramatrico. Ili naskiĝis, ili plenkreskis en la defluiloj, ili trapasis efemeran periodon de beleco kaj amoremo, ili geedziĝis dudekjaraĝaj, ili fariĝis mezaĝaj je tridek jaroj, ili mortis, plejparte, sesdekjaraĝaj. Peza fizika laborado, prizorgado de la hejmo kaj la infanoj, kvereletaĉoj kun la najbaroj, filmoj, futbalo, biero, kaj, super ĉio, vetludado, plenigis la horizontojn de iliaj mensoj. Reguligi ilin ne estis malfacile. Kelkaj agentoj de la Penspolico ĉiam vagadis inter ili, disaŭdigante falsajn onidirojn, kaj eltrovante kaj neniigante la nemultajn individuojn kiujn oni taksis kapablaj fariĝi danĝeraj; sed neniun provon oni faris instrui al ili la ideologion de la Partio. Ne estis dezirinde ke la proloj havu fortajn politikajn opiniojn. Ĉio necesa por ili estis primitiva patriotismo, al kiu oni povis apelacii kiam ajn necesis akceptigi inter ili pli longajn laborperiodojn, aŭ malpli grandajn porciojn. Kaj eĉ kiam ili malkontentiĝis, kio kelkfoje okazis, ilia malkontento kondukis al nenio, ĉar pro la manko de ĝeneralaj konceptoj, ili nur povis fokusigi ĝin je malgravaj specifaj plendoj. La pli grandaj misoj neeviteble preterpasis nerimarkite de ili. La granda plejmulto de la proloj eĉ ne havis teleekranojn en siaj hejmoj. Eĉ la civila polico nur tre malmulte okupis sin pri ili. Estis abunda krimado en Londono, tuta mondo-en-la-mondo de rabistoj, banditoj, putinoj, narkotvendantoj, kaj gangsteroj ĉiuspecaj; sed ĉar ĉi ĉio okazis inter la proloj mem, ĝi estis malgrava. Ĉiam, rilate al la moralo, ili estis permesataj observi sian tradicion. La seksa puritanismo de la Partio ne estis trudata al ili. Malĉastado estis nepunata, eksgeedziĝo estis permesata. Krome, eĉ religia adorado estus permesata, se la proloj iel indikus bezonon aŭ dezirojn al ĝi. Ili ne indis esti supektataj. Kiel diris Partia slogano: “Proloj kaj bestoj estas liberaj”.
Winston etendis manon, kaj nesevere gratis sian varikan ulceron.
Ĝi rekomencis jukadi. Neeviteble oni ĉiam rerekontis la saman aferon: la neeblecon scii kia vere estis la vivo antaŭ la Revolucio. Li prenis el la tirkesto ekzempleron de porinfana historilernolibro, kiun li pruntis de
S-ino Parsons, kaj komenciis kopii teksteron en la taglibron:
En la pratempo, (ĝi diris), antaŭ la glora Revolucio, Londono ne estis la bela urbo kiun ni hodiaŭ konas. Ĝi estis senluma, malpura, mizera loko, kie apenaŭ iu ajn havis sufiĉon por manĝi, kaj kie centoj kaj miloj da malriĉuloj ne havis botojn sur la piedoj, kaj eĉ ne tegmenton sub kiu dormi.
Infanoj ne pli aĝaj ol vi mem devis labori dek du horojn ĉiutage, por kruelaj mastroj kiuj vipis ilin se ili laboris tro malrapide, kaj manĝigis al ili nur malfreŝajn pankrustojn kaj akvon.
Sed malgraŭ tiu terura malriĉeco, ekzistis nura manpleno da grandaj belaj domoj en kiuj loĝis riĉuloj, kiuj havis po eĉ tridek servistojn por prizorgi ilin. Oni nomis tiujn riĉulojn “kapitalistoj”. Ili estis dikaj, malbelaj viroj kun fiaj vizaĝoj, similaj al tiu en la bildo sur la ĉiapuda paĝo. Vi povas vidi ke li estas vestita per longa nigra mantelo, kiun oni nomis frako, kaj kurioza, brila ĉapelo simila al fornotubo, kiun oni nomis cilindra ĉapelo. Tio estis la uniformo de la kapitalistoj, kaj neniu alia rajtis surhavi ĝin. La kapitalistoj posedis ĉion en la mondo, kaj ĉiu alia estis ilia sklavo.
Ili posedis ĉiujn kampojn, ĉiujn domojn, ĉiujn fabrikojn, kaj la tutan monon. Se iu malobeis ilin, ili povis ĵeti lin en karceron, aŭ ili povis forpreni lian dungiĝon kaj mortmalsatigi lin. Kiam ordinara persono parolis al kapitalisto, li devis humiligi sin, kaj riverenci antaŭ li, depreni sian ĉapon, kaj nomi lin “Moŝto”. La ĉefo de ĉiuj kapitalistoj nomiĝis la Reĝo, kaj—
Sed li sciis la ceteron de la katologo. Menciiĝus la episkopoj en siaj ampleksaj manikoj, la juĝistoj en siaj ermenaj roboj, la pilorio, la piedpilorioj, la paŝrado, la skurĝo, la Bankedo de la Moŝta Urbestro, kaj la kutimo kisi piedfingron de la Papo. Ankaŭ ekzistis io nomata la jus primae noctis, kiu verŝajne ne estus menciita en lernolibro por infanoj.
Ĝi estis la leĝo kiu rajtigis ĉiun kapitaliston amori kun kiu ajn virino laboranta en iu el liaj fabrikoj.
Kiel scii kiom el tio estis mensogoj? Eble estis vere ke la averaĝa homo estas pli bonstata ol antaŭ la Revolucio. La sola kontraŭdira atesto estis la muta protesto en la propraj ostoj, la instinkta sento ke la kondiĉoj en kiuj oni vivas estas netolereblaj, kaj ke en iu alia epoko ili 54 nepre estis aliaj. Ekpensiĝis en li ke la vere karakteriza trajto de la moderna vivo ne estis ĝiaj kruelo kaj malsekuro, sed simple ĝia malenhavo, ĝia morno, ĝia malviglo. La vivo, se oni ĉirkaŭrigardis, neniel similis al ne nur la mensogoj kiuj fluas el la teleekranoj, sed eĉ ne al la idealoj kiujn la Partio strebas atingi. Grandaj terenoj de la vivo, eĉ por Partiano, estis neŭtralaj, nepolitikaj, ili temis pri plenumado de tedaj taskoj, baraktadi por akiri lokon en la subtera trajno, fliki trivitan ŝtrumpeton, almozpeti sakarinan tablojdon, ŝpari la finaĵon de cigaredo.
La idealo establita de la Partio estis io giganta, terura, kaj scintila — mondo de ŝtalo kaj betono, de monstraj maŝinoj kaj teruraj armiloj — nacio de militistoj kaj fanatikuloj, antaŭenmarŝantaj en plena unueco, ĉiuj pensante la samajn pensojn kaj kriante la samajn sloganojn, konstante laborante, batalante, triumfante, persekutante — tricent milionoj da homoj kun unusola vizaĝo. La realo estis disfalantaj, mornaj urboj, kie nesufiĉe nutrataj homoj sin trenis tien kaj reen en likantaj ŝuoj, en flikitaj deknaŭajarcentaj domoj kiuj konstante odoris je brasiko kaj fuŝaj necesejoj. Li ŝajnis vidi vizion de Londono, vasta kaj ruina urbo, urbo de miliono da rubujoj, kaj intermiksita en ĝi estis bildo de Sino Parsons, virino kun liniita vizaĝo kaj bukla hararo, senrezulte penanta ripari ŝtopitan elflutubon.
Li etendis manon kaj regratis sian maleolon. Tage kaj nokte la teleekranoj troplenigis oniajn orelojn per statistikoj, pruvantaj ke la aktuala popolo havas pli da manĝaĵoj, pli da vestaĵoj, pli bonajn domojn, pli bonan distriĝon — ke ili vivas pli longe, laboras malpli da horoj, estas pli grandaj, pli sanaj, pli fortaj, pli feliĉaj, pli inteligentaj, pli edukitaj, ol la popolo antaŭ kvindek jaroj. Eĉ ne unu vorto de tio estus iel ajn pruvebla aŭ refutebla. Ekzemple, la Partio pretendis ke aktuale
40% de la plenkreskaj proloj estas malanalfabetaj: antaŭ la Revolucio, laŭdire, la nombro estis nur 15%. La Partio pretendis ke la nombro da mortoj de ĵusnaskitoj estas nun nur 160 en ĉiu milo, sed ke antaŭ la
Revolucio ĝi estis 300 — kaj tiel plu. Similis al unusola ekvacio kun du nesciatoj. Tute eblis ke laŭvorte ĉio en la historilibroj, eĉ la pretendoj kiujn oni akceptis sen duboj, estis pure fantazia. Li ja ne plencerte sciis ke iam vere estis leĝo kia la jus primae noctis, aŭ ulo kapitalista, aŭ vestaĵo Cilindra Ĉapelo.
Ĉio fadis en nebulon. La estinteco estis nuligita, la nuligon oni forgesis, la mensogo fariĝis la vero. Nur unufoje dum sia vivo li havis — post la evento: jen la plej grava afero — konkretan, nemiskompreneblan pruvon pri falsado. Li tenis ĝin inter siaj fingroj dum preskaŭ tridek sekundoj. En 1973, nepre tiam — ĉiukaze, ĉirkaŭ la tempo kiam li kaj
Katharine disiris. Sed la vere koncerna dato estis sep aŭ ok jaroj pli frue.
La rakonto efektive komenciĝis dum la mezaj 60’oj, la epoko de la grandaj Purigoj, dum kiuj la originaj gvidantoj de la Revolucio estis mortigitaj por ĉiam. En 1970, neniu el ili restis, escepte de Granda
Frato mem. Ĝis tiam ĉiuj aliaj estis denuncitaj kiel perfiduloj kaj kontraŭrevoluciuloj. Goldstein estis fuĝinta, kaj sin kaŝis neniu-sciis- kie, kaj el la aliaj, kelkaj simple estis malaperintaj, kvankam la plejmulto estis ekzekutita post spektaklaj publikaj procesoj, dum kiuj ili konfesis siajn krimojn. Inter la lastaj restintoj estis tri viroj nomitaj Jones,
Aaronson, kaj Rutherford. En 1965, nepre, tiuj tri estis arestitaj. Kiel ofte okazis, ili malaperis dum unu aŭ pli da jaroj, tiel ke oni ne sciis ĉu ili vivas aŭ mortis, kaj post tio ili estis subite kondukitaj antaŭ la publikon, por kulpigi sin laŭ la kutima maniero. Ili konfesis pri transdono de sekretoj al la malamiko (ankaŭ tiuepoke la malamiko estis
Eŭrazio), ŝtelo de la mono de la publiko, murdado de diversaj fidataj
Partianoj, komplotoj kontraŭ la estreco al kiu rajtas Granda Frato, kiu estis komenciĝinta longe antaŭ la ekiĝo de la Revolucio, kaj sabotadaj agoj kiuj kaŭzis la morton de centmiloj da homoj. Konfesinte pri tiuj aferoj, ili estis pardonitaj, remembrigitaj en la Partio, kaj ili ricevis postenojn kiuj estis efektive sinekuroj sed kiuj havis imponajn titolojn.
Ĉiuj tri verkis longajn, sinhumiligajn artikolojn en La Tempoj, analizante la kialojn de sia perfido kaj promesante kompensi.
Iom da tempo post ilia liberiĝo, Winston eĉ vidis ĉiujn tri en la
Kaŝtanarba Kafejo. Li memoris la iom teruran fascinon kun kiu li rigardis ilin el angulo de sia okulo. Ili estis viroj multe pli maljunaj ol li, restaĵoj el la antikva mondo, preskaŭ la lastaj granduloj restintaj el la heroa epoko de la Partio. La gloro de la subtera baraktado kaj la intercivitana milito ankoraŭ malklare estis kroĉita al ili. Li sentis, kvankam jam tiutempe faktoj kaj datoj fariĝis nebuletaj, ke li konis iliajn nomojn jarojn antaŭ ol li konis la nomon Granda Frato. Sed ankaŭ ili estis krimuloj, malamikoj, netuŝebluloj, destinitaj plencerte al estingiĝo post unu-du jaroj. Neniu falinta en la manojn de la Penspolico iam fine eskapis. Ili estis kadavroj atendantaj resendiĝon en la tombon.
Neniu estis ĉe iu el la tabloj plej proksimaj al ili. Ne estis saĝe eĉ esti vidata en proksimeco al tiaj personoj. Ili silente sidis antaŭ glasoj de la ĝino gustigita per kariofiloj kiu estis specialaĵo de tiu kafejo. El la trio, la aspekto de Rutherford plej impresis al Winston. Rutherford estis iam fama karikaturisto, kies brutalaj ŝercdesegnaĵoj helpis flamigi la opiniojn de la publiko antaŭ kaj dum la Revolucio. Eĉ nun, je longaj intervaloj, liaj desegnaĵoj aperis en La Tempoj. Ili estis simple imito de lia pli frua maniero, kaj kurioze senvivaj kaj nekonvinkaj. Ĉiam ili estis ripeto de la antikvaj temoj — apartamentaĉaroj, infanoj mortantaj pro malsato, stratbataloj, kapitalistoj en cilindraj ĉapeloj — eĉ sur la barikadoj la kapitalistoj ankoraŭ, ŝajne, insistis pri siaj cilindraj ĉapeloj, senfina, senespera peno reiri al la pasinteco. Li estis monstrulo, kun longa hararo grasa kaj griza, lia vizaĝo kaveta kaj sulketa, kun dikaj negraj lipoj. Iam li sendube estis ege forta; nun lia granda korpo estis malrekta, dekliveta, dikega, disfalanta ĉiudirekte. Estis kvazaŭ li disfalas antaŭ oniaj okuloj, kiel monto diseriĝanta.
Estis la soleca dekkvina horo. Winston ne povis nun memori kial li estis en tiu kafejo je tiu tempo. La loko estis preskaŭ malplena. Staneca muziko fluetadis el la teleekranoj. La tri viroj sidis en sia angulo, preskaŭ senmove, neniam parolante. Nepetite, la servisto alportis freŝajn glasojn da ĝino. Estis ŝaktabulo sur la tablo apud ili, kun la ludpecoj en siaj pozicioj, sed ili ne ludis. Kaj subite, dum eble ensume duono de minuto, io okazis al la teleekranoj. La melodio ludata ŝanĝiĝis, kaj ankaŭ la tono de la muziko. Eniris ĝin — sed estis malfacile priskribi kion. Ia kurioza, frakasita, azeneca, moka sono: en sia menso Winston nomis ĝin flava noto. Kaj poste voĉo el la teleekrano kantadis:
Sub la vasta kaŝtanarbo
Mi vendis vin, vi vendis min:
Mensogas ili, ankaŭ ni
Sub la vasta kaŝtanarbo.
La tri viroj neniom moviĝis. Sed kiam Winston rerigardis la ruinan vizaĝon de Rutherford, li vidis ke liaj okuloj estas larmoplenaj. Kaj la unuan fojon li rimarkis, kun ia interna sinskuo, tamen ne sciante pro kio li sentis skuon, ke kaj Aaronson kaj Rutherford havas rompitajn nazojn.
Nelonge poste, ĉiuj tri estis rearestitaj.
Laŭpretende ili ekpartoprenis freŝajn konspirojn, jam de la momento de sia liberiĝo.
Dum sia dua proceso ili denove konfesis ĉiujn siajn malnovajn krimojn, kaj grandan aron da novaj. Ili estis ekzekutitaj, kaj ilia fato estis registrita en la historioj de la Partio, averte al posteuloj. Ĉirkaŭ kvin jarojn poste, en 1973, Winston estis malrulanta aron da dokumentoj kiuj ĵus falis el la pneŭmata tubo sur lian skribotablon, kaj li ektrovis paperfragmenton kiu evidente estis metita inter la aliajn kaj poste estis 57 forgesita. Tuj kiam li platigis ĝin li vidis ĝian signifon. Ĝi estis duonpaĝo ŝirita el La Tempoj de antaŭ proksimume dek jaroj — la supra duono de la paĝo, tiel ke ĝi surportis la daton — kaj sur ĝi estis foto de la delegitoj ĉe iu Partia kunveno en Novjorko. Elstaraj en la mezo de la grupo estis Jones, Aaronson, kaj Rutherford. Ne eblis miskoni ilin, kaj ĉiukaze, iliaj nomoj estis presitaj sub la foto.
La gravo estis ke dum ambaŭ procesoj, ĉiuj tri viroj konfesis ke dum tiu dato ili estis sur Eŭrazia tereno. Ili estis flugintaj de sekreta flugkampo en Kanado, al renkontejo ie en Siberio, kaj tie interkonsiliĝis kun anoj de la Eŭrazia Stabo de Generaloj, al kiu ili transdonis gravajn militsekretojn. La dato restis firma en la memoro de Winston ĉar ĝi, hazarde, estis la preciza mezo de la somero, sed sendube la tuta rakonto estis registrita en ankaŭ sennombraj aliaj lokoj. Nur unu konkludo estis ebla: la konfesoj estis mensogoj.
Kompreneble, en si mem tio ne estis novaĵo. Eĉ tiutempe Winston ne imagis ke la homoj nuligitaj en la Purigoj efektive faris la krimojn pri kiuj oni akuzis ilin. Sed jen konkreta pruvo; ĝi estis fragmento de la aboliciita estinteco, kvazaŭ fosilia osto kiu troviĝas en malĝusta nivelo kaj detruas geologian teorion. Ĝi sufiĉus por ĝisatome eksplodigi la
Partion, se iel ĝi estus publikigebla al la mondo, kaj ĝia signifo konigita.
Li plu laboris. Tuj kiam li vidis kio estas la foto, kaj kion ĝi signifas, li kovris ĝin per alia paperfolio. Bonfortune, kiam li estis malrulinta ĝin, ĝi estis inversita laŭ la vidpunkto de la teleekrano.
Li prenis sian notkajeron sur sian genuon, kaj repuŝis sian seĝon, por laŭeble plej foresti de la teleekrano. Teni sian vizaĝon senesprima ne estis malfacile, kaj eĉ la spirado estas regebla, per granda peno: sed oni ne povas regi la korbatadon, kaj la teleekrano estis tutsufiĉe delikata por aŭdi ĝin. Li lasis pasi, laŭ sia takso, dek minutojn, turmentate tutdume de timo ke ia akcidento — ekzemple, subita ventblovo trans lian skribtablon — perfidos lin. Post tio, sen remalkovri ĝin, li faligis la foton en la memorotruon, kune kun kelkaj aliaj nepluuzeblaj folioj. Post eble unu minuto ĝi estos discindriĝinta.
Tio okazis antaŭ dek — dek unu jaroj. Hodiaŭ, verŝajne, li gardus tiun foton. Kurioze, la fakto ke li tenis ĝin per siaj fingroj ŝajne gravis eĉ nun, kiam la foto mem, kiel ankaŭ la evento kiun ĝi registris, estas nur memoro. “Ĉu la kapablo de la Partio regi la pasintecon estas malpli forta,” li demandis al si, “ĉar ne plu ekzistanta atesto iam vere ekzistis?”
Sed hodiaŭ, se oni supozus ke ĝi iel estus rekreebla el siaj cindroj, la foto eble eĉ ne estus atesto. Jam kiam li faris sian trovon, Oceanio ne plu militadis kontraŭ Eŭrazio, kaj sendube al la agentoj de Orientazio la tri mortintoj perfidis sian landon. Ekde tiam estis aliaj ŝanĝoj — du, tri, li ne povis memori kiom. Tre verŝajne la konfesoj estis reverkitaj kaj reverkitaj ĝis la originaj faktoj kaj datoj ne plu eĉ iometete gravis. La estinteco ne nur ŝanĝiĝis, ĝi ŝanĝiĝis konstante. Kio plej koŝmare afliktis lin, estis ke li neniam klare komprenis kial oni entreprenis la gigantan falsadon. La tujaj avantaĝoj de falsado de la estinteco ests evidentaj, sed la fundamenta celo estis mistera. Li denove prenis sian plumon kaj skribis:
Mi komprenas la KIELON: mi ne komprenas la KIALON.
Li demandis al si, kiel li jam antaŭe multfoje demandis al si, ĉu li mem estas frenezulo. Eble frenezulo estas simple unusola veronscianto.
Iam estis pruvo pri frenezo, kredi ke la tero ĉirkaŭiras la sunon; hodiaŭ, kredi ke la estinteco estas neŝanĝebla. Eble nur li sola havis tiun kredon, kaj se li estis sola, do li estis frenezulo. Sed la penso ke li estas frenezulo ne multe ĝenis lin: la teruraĵo estis ke eble li eraras.
Li prenis la historilibron por infanoj, kaj rigardis la portreton de
Granda Frato kiu estis ĝia antaŭbildo. La hipnotigaj okuloj rigardadis en liajn proprajn. Estis kvazaŭ ia granda forto premis onin — io penetris la kranion, batadis la cerbon, perterure nuligis oniajn kredojn, persvadis onin, preskaŭ, malkredi la ateston de oniaj propraj perceptoj. Iam, la
Partio anoncos ke du plus du estas kvin, kaj oni devos kredi ĝin. Estis neeviteble ke ili faros tiun pretendon, pli-malpli frue: la logiko de ilia fundamento postulis ĝin. Ne nur la validon de spertoj, sed eĉ la ekziston mem de la ekstera realo senparole neis ilia filozofio. La plejĉefa herezo estis ordinara racio. Kaj kio plej teruris ne estis ke ili mortigos vin pro via alikredo, sed ke eble ili pravis. Ĉar, vere, kiel ni scias ke du plus du estas kvar? Aŭ ke la gravita forto realas? Se kaj la estinteco kaj la ekstera mondo mem ekzistas nur en la menso, kaj se la menso mem estas regebla, kio sekvas?
Sed ne! Lia kuraĝo ŝajnis firmiĝi propraage. La vizaĝo de O’Brien, ne alvokite de iu evidenta aludo, flosis en lian menson. Li sciis, pli certe ol antaŭe, ke O’Brien estas lia samideano. Li verkas la taglibron por
O’Brien — skribas por O’Brien: ĝi estis kia senfina letero kiu neniam estos legita, sed kiu estis adresita al specifa persono, kaj ricevis sian koloron per tiu fakto.
La Partio ordonis ke oni forgesu la ateston de la okuloj kaj oreloj.
Tio estis ilia plej grava, plej esenca ordono. Lia koro feblis dum li pensis pri la enorma potenco starigita kontraŭ li, la facilo per kiu ajna Partia 59 intelektulo superus lin debate, la subtilaj argumentoj kiujn li ne povis kompreni, neniel povus respondi. Tamen ĉe li estis la vero! Ili malpravis, li pravis. La evidento, la absurdo, kaj la vero nepre devas esti defendataj. La vero estas vera, firmu pri tio! La solida mondo ekzistas, ĝiaj leĝoj ne ŝanĝiĝas. Ŝtonoj duras, akvo malsekas, objektoj ne subtenataj falas direkte al la centro de la tero. Kun la sento ke li parolas al O’Brien, kaj ankaŭ ke li esprimas gravan aksiomon, li skribis:
La libero estas la libero diri ke du plus du estas kvar. Se tio estas akceptita, ĉio alia sekvas.