8
El ie, funde de koridoro, la odoro de rostiĝanta kafo — vera kafo, ne
Kafo por la Venko — flosis en la straton. Winston senintence paŭzis.
Dum eble du sekundoj li reestis en la duone forgesita mondo de sia infaneco. Post tio, pordo bruege fermiĝis, ŝajnante fortranĉi la odoron tiel abrupte ke ĝi povus esti sono.
Li estis marŝinta plurajn kilometrojn sur pavimoj, kaj lia varika ulcero doloradis. Jam la duan fojon en tri semajnoj, li mankis vespere ĉe la Komunuma Centro: malprudenta ago, ĉar oni povis esti certa ke la nombro da oniaj ĉeestoj en la centro estas zorge kontrolata. Principe
Partiano ne havis liberan tempon, kaj estis neniam sola, escepte de dum en la lito. Estis antaŭsupozite, ke kiam oni ne laboras, manĝas, aŭ dormas, oni partoprenas en ia komunuma distro. Fari ion kio supozigus emon esti sola, eĉ promeni neakompanate, estis ĉiam iomete danĝere.
Estis vorto por tio en Novparolo: memvivo, kio signifis individuismon kaj nekonformemon. Sed ĉivespere dum li venis el la Ministrejo, la freŝa trankvileco de la aprila aero tentis lin. La ĉielo aspektis pli varmeblua ol ĝis tiam tiujare, kaj subite la longa, brua vespero en la Centro, la tedaj, lacigaj ludoj, la prelegoj, la grincanta kamarademo oleita per ĝino, ŝajnis netolerebla. Impulse li forturnis sin de la bushaltejo, kaj vagis en la labirinton Londonan, unue suden, poste orienten, poste retroe norden, perdigante sin inter nekonataj stratoj, kaj apenaŭ konsciante pri kiudirekte li iras.
“Se espero ekzistas,” li estis skribinta en la taglibro, “ĝi troveblas inter la proloj.” Tiuj vortoj ripete revenis en lian menson, deklaro pri mistika vero kaj palpebla absurdaĵo. Li estis ie en la neklaraj, brunkoloraj kvartalaĉoj, norde kaj oriente de kio iam estis la Stacio Sankta Pancras.
Li marŝis laŭ ŝtonera strato de malgrandaj duetaĝaj domoj kun mistraktitaj pordejoj kiuj kondukis rekte al la pavino, kaj kiuj iel kurioze pensigis pri ratotruoj. En kaj ekster la obskuraj pordejoj, kaj laŭ mallarĝaj stratkoridoroj kiuj debranĉis ambaŭflanke, homoj svarmis mirige multenombre — knabinoj plenbelaj, kun krude ruĝfarbitaj buŝoj, kaj junuloj kiuj ĉasas la knabinojn, kaj ŝvelintaj pezmarŝantaj virinoj, kiuj demonstris kiel aspektos la knabinoj post deko da jaroj, kaj maljunaj klinitaj uloj, kiuj trenas sin dispiede, kaj kuntrenas senŝuajn infanojn kiuj ludas en la flakoj, kaj poste diskuras pro koleraj krioj de iliaj patrinoj. Ĉirkaŭ kvarono de la fenestroj en la strato estis rompitaj, 61 kaj perligne kovritaj. La plej granda parto de la homoj tute ne atentis
Winstonon; kelkaj okulumis lin pro ia partekaŝata scivolemo. Du monstre grandaj virinoj, kun brikruĝaj antaŭbrakoj krucitaj trans iliajn ŝirmtukojn, konversaciis ekster pordejo. Winston aŭdis erojn da parolado, dum li proksimiĝis.
“Jes,” mi diras ŝin, “jae sendube,” mi diras. “Sed se vi estus miapozicie, vi farus samon kion mi faris. Kritiki facilas,” mi diras, “sed vi ne samhavas problemojn kiajn mi,”
“Aĥ,” diris la alia, “ĝuste tiel. Ĝuste tiele.”
La fortesonaj voĉoj abrupte ĉesis. La virinoj ekzamenis lin malamsilente, dum li pasis. Sed ne estis, tutvere, malamo; nur ia malfido, dummomenta rigidiĝo, kvazaŭ pasas ia nekonata besto. La blua kombineo de la Partio certe ne estis kutime vidata en tiaj lokoj, krom se oni specife venis tien. La patroloj eble haltigus onin, se hazarde ili renkontus onin. “Bonvolu lasi min rigardi viajn identigilojn, kamarado. Kial vi estas ĉi tie? Je kiu horo vi foriris el via laborejo? Ĉu vi kutime marŝas hejmen ĉiloke?” — kaj tiel plu, kaj cetere. Ja ne ekzistis regulo kontraŭ hejmenmarŝado laŭ nekutima vojo: sed tio sufiĉus por atentigi la Penspolicon pri oni, se ĝi aŭdus pri la ago.
Subite la tuta strato tumultiĝis. Aŭdiĝis avertokrioj ĉiuflanke. La homoj kuregis en la pordejojn kvazaŭ kunikloj. Junulino saltis el pordejo iomete antaŭ Winston, ekkaptis infaneton ludantan en flako, hastege kovris ĝin per sia ŝirmotuko, kaj retrosaltis, kvazaŭ per unusola moviĝo. Sammomente viro vestita per koncertineca nigra kompleto, kiu ekaperis el flankstrateto, kuris direkte al Winston, ekscitite gestante ĉielen.
“Vaporanto!” li kriis. “Atentu, moŝto! Tuj superkape! Kuŝigu vin, rapide!”
“Vaporanto” estis kromnomo kiun, ial ajn, la proloj donis al raketbomboj. Winston tuj ĵetis sin survizaĝen. La proloj preskaŭ ĉiam pravis, kiam ili faris tian averton. Ili ŝajnis havi ian instinkton, kiu antaŭinformis ilin, kelkajn sekundojn antaŭ la alveno de raketo, kvankam la raketoj supozeble flugis pli rapide ol sono. Winston kunpremis siajn antaŭbrakojn super sia kapo. Aŭdiĝis bruego, kiu ŝajnis saltigi la pavimon; aro da nepezaĵoj pluvis sur lian dorson. Stariĝinte, li vidis ke lin kovris vitreroj el la plej proksima fenestro.
Li plumarŝis. La bombo estis nuliginta grupon de domoj, 200 metrojn for antaŭ li. Nigra fumstrio pendis en la ĉielo, kaj sub ĝi nebulo de gipsa pulvoro, en kiu homamaso jam formiĝadis ĉirkaŭ la ruinaĵoj.
Estis malgranda gipsa monteto kuŝanta sur la pavimo antaŭ li, kaj li povis vidi ke en ĝia mezo estas hela ruĝa strio. Kiam li atingis ĝin, li vidis ke ĝi estas homa mano detranĉita ĉe la pojno. Escepte de la sanganta finaĵo, la mano estis tiom tute blankigita, ke ĝi similis gipsan muldaĵon.
Li piedbatis la aĵon en la defluilon, kaj post tio, por eviti la homamason, li turnis sin por laŭiri dekstran flankstraton. Post du-tri minutoj li estis for de la regiono detruita de la bombo, kaj la sordida svarmanta vivantaro de la stratoj plu vivis, kvazaŭ nenio estis okazinta.
Estis preskaŭ la dudeka horo, kaj la drinkbutikoj kiujn frekventadis la proloj (“publoj”1 estis ilia kutima nomo por tiuj butikoj) estis plenplenaj de klientoj. El iliaj malpuraĉaj svingopordoj, konstante malfermataj kaj refermataj, elodoris urino, segaĵeroj, kaj amara biero. En angulo formita de antaŭenpuŝiĝanta domfronto, tri viroj staris tre proksimaj unu al la alia, la centra viro tenis falditan ĵurnalon, kiun la aliaj du studadis trans lian ŝultron. Eĉ antaŭ ol esti sufiĉe proksima por distingi iliajn mienojn, Winston povis vidi ilian plenan sindediĉon, per ĉiu linio de iliaj korpoj.
Evidente ian gravan novaĵon ili legas. Li estis kelkajn paŝojn distance de ili, kiam subite la grupo disiĝis, kaj du el la viroj violente interdisputis.
Dummomente aspektis ke ili tuj interbatalos.
“Ĉu vi merde ne povas aŭdi kion mi diras? Mi diras al vi ke neniu numero finiĝanta per sep tute neniam gajnis jam de dekkvar monatoj!”
“Jes ja, tamen!”
“Ne ja! Hejme mi havas la tutan aron, de du plenaj jaroj skribataj sur peco de papero. Mi kopias ilin horloĝregule. Kaj mi diras al vi, ke neniu numero finiĝanta per sep—”
“Jes tamen, sep ja gajnis! Mi povus preskaŭ diri al vi la merdan numeron. Kvar nul sep, tiel finiĝis. Estis en februaro — dua semajno de februaro.”
“Februaro, je via avinaĉo! Mi havas ĉiujn skribitajn nigrablanke. Kaj mi diras al vi, ke neniu numero—”
“Ho, ĉesu!” diris la tria viro.
Ili diskutis la loterion. Winston rerigardis, irinte tridek metrojn pli.
Ili ankoraŭ disputadis, kun vividaj, pasiplenaj vizaĝoj. La Loterio, kun sia ĉiusemajna elpago de grandegaj premioj, estis la ununura publika evento kiun la proloj serioze atentis. Verŝajne estis pluraj milionoj da proloj por kiuj la Loterio estis la precipa, se ne la sola, kialo resti
Mallongigo de “Publikaj domoj”, t.e. publikaj drinkejoj.— Trad. vivanta. Ĝi estis ilia ĝojigilo, ilia stultigilo, ilia sendolorigilo, ilia intelekta stimulilo. Koncerne la Loterion, eĉ homoj apenaŭ kapablaj legi kaj skribi ŝajnis kapablaj fari kompleksegajn kalkulojn, kaj mirige klarmemori. Ekzistis tuta tribo da homoj kiuj vivtenis sin simple per vendado de sistemoj, antaŭdiroj, kaj bonfortunigaj amuletoj. Winston neniel rilatis al la funkciigado de la Loterio, kiun estris la Ministrejo de la Abundo, sed li konsciis (efektive, ĉiu en la Partio konsciis) ke la premioj estas plejparte nur imagataj. Nur malgrandajn monsumojn oni efektive pagis, la gajnintoj de la grandaj premioj estis senekzistaj personoj. Pro la manko de vera interkomunikado inter unu parto de
Oceanio kaj aliaj partoj, ne estis malfacile aranĝi tion.
Sed se ekzistis espero, ĝi troviĝis inter la proloj. Necesis firmteni tiun konvinkiĝon. Vortigite, ĝi sonis akceptinda: nur kiam oni rigardis la homojn pasantajn sur la pavimo, ĝi fariĝis nur fiiluzio. La strato al kiu li estis turninta sin, iris malsupren laŭ deklivo. Li sentis ke li jam antaŭe estis en tiu distrikto, kaj ke estas ĉefa vojo ne malproksime. El ie antaŭ li, aŭdigis bruego de kriantaj voĉoj. La strato abrupte turniĝis, kaj finiĝis ĉe ŝtuparo, kiu kondukis al suba strato, kie kelkaj standistoj vendis malfreŝaspektajn legomojn. Tiumomente, Winston memoris kie li estas. La flankstrato iras al la ĉefstrato, kaj post la sekva turno, apenaŭ kvin minutojn for, estas la fatrasvendejo, kie li aĉetis la neenpresitan libron, kiu nun estas lia taglibro. Kaj en skribilbutiko ne malproksima, li aĉetis sian plumingon kaj sian botelon da inko.
Li paŭzis momente ĉe la supro de la ŝtupoj. Ĉe la kontraŭa flanko de la strateto estis maleleganta publeto, kies fenestroj aspektis obskuretaj, sed efektive nur estis kovritaj de polvo. Tre maljuna viro, kliniĝa sed aktiva, kun blankaj lipharoj kiuj antaŭstaras kvazaŭ tiuj de salikoko, perŝove malfermis la svingopordon kaj eniris. Dum Winston staris rigardante, li ekpensis ke tiu maljunulo, kiu estas nepre almenaŭ okdekjaraĝa, jam estis mezaĝa kiam la Revolucio okazis. Li kaj manpleno da aliaj similaĝuloj estas la lasta nun ekzistanta ligo kun la malaperinta mondo de kapitalismo. En la Partio mem restas malmultaj personoj kies ideoj estis formitaj antaŭ la Revolucio. La malpli juna generacio estis plejparte ekstermita dum la grandaj Purigoj de la 50’oj kaj 60’oj, kaj la nemultaj postvivantoj jam antaŭ longe estis per teruro devigitaj intelekte cedi. Se ja ekzistas persono ankoraŭ vivanta kiu povus diri la veron pri kondiĉoj en la frua parto de la jarcento, nepre tiu persono estas prolo. Subite la historilibra teksto, kiun li kopiis en sian taglibron, revenis en la menson de Winston, kaj freneza impulso ekkaptis lin. Li eniros la publon, li konatiĝos kun tiu maljunulo, kaj li demandos al li: “Parolu pri via vivo dum vi estis knabo. Kia estis la vivo en tiu epoko? Ĉu la vivo estis pli bona ol nun, aŭ malpli bona?”
Rapide, por ke li ne havu sufiĉan tempon por ektimi, li malsupreniris la ŝtupojn kaj transiris la mallarĝan straton. Kompreneble estis freneze. Kiel kutime, ne ekzistis specifa regulo kontraŭ konversaciado kun proloj, kaj frekventado de iliaj publoj, sed tiaj agoj estis multe tro malkutimaj por ne esti rimarkataj. Se la patroloj alvenos, li eble povos pledi ke lin atakis svenemo, sed estas malverŝajne ke ili kredos lin. Li puŝmalfermis la pordon, kaj hida fromaĝeca odoro de amara biero trafis lian vizaĝon. Dum li eniris, la bruo de voĉoj fadis ĝis nur duono de sia antaŭa laŭteco. Li povis senti ke malantaŭ lia dorso, ĉiu okulumas lian bluan kombineon. Ĵetludado de sagetoj, okazanta ĉe la alia finaĵo de la ĉambro, interrompiĝis dum eble ĉirkaŭ tridek sekundoj. La maljunulo kiun li sekvis, staris ĉe la drinktabulo, kverelante pri io kun la servisto, kiu estis granda, dika, hoknaza junulo kun enormaj antaŭbrakoj. Densa grupo da aliaj, ĉirkaŭstarantaj kun glasoj en la manoj, rigardadis la scenon.
“Mi petis vin ĝentile, ĉu ne?” diris la maljunulo, rektigante siajn ŝultrojn kolerege. “Ĉu vi vere diras al mi ke vi ne havas pajnttason1 en la tuta merda drinkejo?”
“Kaj kio, je la nomo de l’ infero, estas pajnto?” diris la servisto, klinante sin antaŭen kun la fingropintoj sur la tabulo.
“Aŭdu lin! Nomas sin drinkejisto kaj ne scias kio estas pajnto! Nu, pajnto estas duono de kvarto2, kaj estas kvar kvartoj en galjono.
Sendube necesos nun instrui al vi la abocon.”
“Neniam aŭdis pri ili,” diris la drinkejisto kurte. “Litron kaj duonlitron — nur tiujn ni vendas. Jen la glasoj sur la breto antaŭ vi.”
“Mi volas pajnton,” insistis la viro. “Vi povus tutfacile verŝi pajnton por mi. Ni ne havis tiujn merdajn litrojn, kiam mi estis junulo.”
“Kiam vi estis junulo, ni ĉiuj ankoraŭ loĝis en la arbosuproj,” diris la drinkejisto, sardone regardetante la aliajn klientojn.
Aŭdiĝis ridego, kaj la malkvieto kiun kaŭzis la eniro de Winston ŝajnis malaperi. La blankhara vizaĝo de la maljunulo ruĝiĝis. Li deturnis sin, murmurante al si, kaj batiĝis kontraŭ Winstonon. Winston milde
Antaŭdecimala mezuro kutima en la Anglalingvaj landoj. En Britio, unu pajnto =
0,568 litro. — Trad.
Unu kvarto = 1,137 litroj. — Trad. prenis lian brakon.
“Ĉu vi permesas ke mi proponu al vi trinkon?” li diris.
“Vi estas ĝentilulo,” diris la alia, rerektigante siajn ŝultrojn. Li ŝajne ne rimarkis la bluan kombineon de Winston. “Pajnton!” li aldonis agrese al la drinkejisto. “Pajnton da ebriaĵo.”
La drinkejisto verŝis du duonlitrojn da malhelbruna biero en dikajn glasojn kiujn li estis rinsinta en sitelo sub la servotabulo. Biero estis la nura drinkaĵo aĉetebla en la publoj de la proloj. La proloj ne rajtis trinki ĝinon, kvankam, en la praktiko, ili sufiĉe facile akiris ĝin. La ĵetsageta ludo denove plene aktivis, kaj la densa grupo da viroj ĉe la drinktablo rekomencis diskutadi loteribiletojn. Oni dummomente forgesis la ĉeeston de Winston. Estis ligna tablo sub la fenestro, kie li kaj la maljunulo povos konversacii sen riski esti aŭskultataj. Estis terure danĝere, sed ĉiukaze ne estis teleekrano en la ĉambro, pri tio li certigis sin tuj kiam li envenis.
“Li tutfacile povus elverŝi por mi pajnton,” grumblis la maljunulo dum li komfortigis sin malantaŭ glaso. “Duonlitro ne sufiĉas. Ĝi ne satigas. Kaj tuta litro estas tro multa. Ĝi likigas mian vezikon. Kaj la prezo troas.”
“Nepre vi vidis grandajn ŝanĝojn, de kiam vi estis junulo,” diris
Winston iom malcerte.
La rigardo far la palbluaj okuloj de la maljunulo moviĝis de la celtabulo de la sagetludo al la servotabulo, kaj de la servotablulo al la pordo de la Porvira Necesejo, kvazaŭ volante kredigi ke la ŝanĝoj okazis en la drinkoĉambro.
“La biero estis pli bona,” li fine diris. “Kaj malpli kara! Kiam mi estis junulo, milda biero — ebriaĵo, tiel ni nomis ĝin — kostis kvar pencojn por pajnto. Estis antaŭ la milito, kompreneble.”
“Kiu el la militoj?” dirs Winston.
“Ĉiuj militoj,” diris la maljunulo nespecife. Li reprenis sian glason, kaj liaj ŝultroj rerektiĝis. “Por ke vi plej bonfartu!”
En lia maldika gorĝo la akrapinta adampomo supren-malsupreniris mirige rapide, kaj la biero malaperis. Winston paŝis al la servotabulo, kaj revenis kun du pliaj duonlitroj. Ŝajne la maljunulo forgesis sian rifuzon trinki tutan litron.
“Vi multe pli aĝas ol mi,” diris Winston. “Nepre vi estis plenkreskinta, antaŭ ol mi naskiĝis. Vi povas memori kia estis la vivo en la malnovaj tagoj, antaŭ la Revolucio. Homoj miaaĝaj vere nenion scias pri tiuj malnovaj epokoj. Ni povas legi pri ili nur en libroj, kaj kion diras 66 la libroj eble ne estas prava. Mi volas aŭdi vian opinion pri tio. La historilibroj diras ke la vivo antaŭ la Revolucio estis tute malsimila al la aktuala vivo. Estis grandega subpremado, maljusteco, malriĉo pli giganta ol ni povus nun imagi. Ĉi tie en Londono, la plejgranda parto de la popolo neniam havis sufiĉe da manĝaĵo,j ekde sia naskiĝo ĝis sia morto. Duono de la popolo eĉ ne havis botojn sur siaj piedoj. Ili laboris dek du horojn ĉiutage, jam naŭjaraĝaj ili ne plu frekventis lernejon, ili dormis dekope en unu ĉambro. Kaj samtempe estis tre malgranda nombro da personoj, nur kelkmil, — oni nomis ilin kapitalistoj — kiuj estis riĉaj kaj potencaj. Ili posedis ĉion posedeblan. Ili loĝis en grandaj belegaj domoj kun tridek servistoj, ili veturadis en aŭtomobiloj, kaj kaleŝoj tirataj de kvar ĉevaloj, ili trinkis ĉampanon, ili surhavis cilindrajn ĉapelojn —”
La maljunulo ekinteresiĝis.
“Cilindraj ĉapeloj!” li diris. “Kurioze ke vi mencias ilin. Ĝuste ili eniris mian menson hieraŭ, mi ne scias la kialon. Mi simple pensis: mi jam de jaroj ne vidas cilindran ĉapelon. Kiam mi lastafoje surhavis tian, estis dum la funebraĵoj por mia bofratino. Kaj tio okazis — nu, mi ne povus diri la daton, sed nepre antaŭ almenaŭ kvindek jaroj.
Kompreneble, mi nur luis ĝin por la evento, komprenu.”
“Ne vere gravas pri la cilindraj ĉapeloj,” diris Winston pacience. “Mi celas diri: tiuj kapitalistoj — ili kaj kelkaj juristoj kaj pastroj kc., kiuj pergajnis sian vivon per ili — estis la estroj de la mondo. Ĉio ekzistis specife por ili. Vi — la ordinaraj homoj, la laboristoj — estis iliaj sklavoj. Ili povis trakti vin laŭdezire. Ili povis forsendi vin al Kanado, kvazaŭ brutojn. Ili povis amori kun viaj filinoj laŭvole. Ili povis ordoni ke vi estu vipataj, per io nomata skurĝo. Vi eĉ devis depreni la ĉapon, kiam vi preterpasis ilin. Ĉiu kapitalisto estis akompanata de grupo da lakeoj kiuj —”
La maljunulo reinteresiĝis.
“Lakeoj!” li diris. “Jen vorto kiun delonge mi ne aŭdas. Lakeoj! Tio vere malantaŭenigas mian memoron, ja. Mi memoras, ho, antaŭ multego da jaroj — kelkfoje mi iris al Hide1 Park dum dimanĉa posttagmezo por aŭdi la paroladantojn. Savarmeo, Romkatolikoj, Judoj,
Hindianoj — ĉiaj personoj. Kaj unu viro — nu, mi ne povas memori lian nomon, sed tre impana paroladisto li estis. Li vere kondamnis ilin!
Parko en Londono, kie ĉiu rajtas libere paroladi antaŭ la publiko, pri iu ajn temo. —
Trad.
‘Lakeoj!’ li diris, ‘lakeoj de la burĝaro! Helpantoj de la reganta klaso!’
Parazitoj —jen alia. Kaj hienoj — li certe nomis ilin hienoj.
Kompreneble li parolis pri la Laborista Partio, komprenu.”
Winston sentis ke ili ne parolas pri la sama afero.
“Kion mi vere volis scii estas:” li diris, “Ĉu vi vere opinias ke vi estas pli libera nun, ol en tiu malnova epoko? Ĉu oni traktas vin pli kiel homon? En la malnova epoko, la riĉuloj, la superuloj —”
“La Ĉambro de Lordoj1,” interrompis la maljunulo, memoroplene.
“La Ĉambro de Lordoj, jes. “Kion mi demandas estas: ĉu tiuj homoj povis trakti vin kiel malsuperulojn, nur ĉar ili estis riĉaj, kaj vi estis malriĉaj. Ĉu, ekzemple, estas fakto ke vi devis nomi ilin ‘Moŝto’, kaj depreni vian ĉapon, kiam vi pasis ilin.”
La maljunulo ŝajnis profunde pensadi. Li trinkis eble kvaronon da sia biero, antaŭ ol respondi.
“Jes,” li diris. “Ili ŝatis ke oni tuŝu sian ĉapon, honore al ili. Tio kvazaŭ montris respekton. Mi mem ne samopiniis pri tio, sed sufiĉe ofte mi faris. Devis, eble necesas diri.”
“Kaj ĉu estis kutime — mi nur citas kion mi legis en historilibroj — ĉu kutime tiuj homoj kaj iliaj servistoj forpuŝis vin de la pavimo, en la defluilon?”
“Unufoje, iu el ili puŝis min,” diris la maljunulo. “Mi memoras kvazaŭ okazis hieraŭ. Estis la Nokto de la Boatkonkuro — oni ege tumultis je la Nokto de la Boatkonkuro — kaj mi batiĝas kontraŭ junulon en la Avenuo Shaftesbury. Vera altsociulo li estis — formala ĉemizo, cilindra ĉapelo, nigra mantelo. Li iom zigzagadis trans la pavimon, kaj mi batiĝas kontraŭ lin preskaŭ akcidente. Li diras: ‘Kial vi ne atentas kien vi paŝas?’ Mi diras: ‘Ĉu v’ kredas ke vi aĉetis la merdan pavimon?’ Li diras: ‘mi detordos vian merdan kapon se vi insultaĉos min.’ ‘Mi diras: ‘Vi ebrias. Mi arestigos vin post momento,’ mi diras. Kaj kredu min, li metas sian manon sur mian bruston, kaj ŝovas min tiom forte, ke mi preskaŭ falas sub la radojn de buso. Nu, mi estis juna tiutempe, kaj mi intencis bategi lin, sed —”
Sento de senpoveco kaptis Winstonon. La memorado de la maljunulo estis nur rubejo da detaloj. Eblus pridemandi lin dum la tuta tago, sen akiri veran informon. Eblas ke la Partihistorioj ja veras iomete: 1.
La supra ĉambro en la Brita parlamento; antaŭ la jaro 2001, rajtis voĉdoni en tiu ĉambro ĉiuj nobeloj Britaj. Tiu ĉambro rajtis kritiki leĝojn faritajn en la elektita malsupra ĉambro. — Trad. ili eble eĉ plene veras. Li faris lastan provon.
“Eble mi ne parolis tute klare,” li diris. “Kion mi volas diri estas: Vi jam vivis dum tre longa tempo; vi vivis duonon de via vivo antaŭ la
Revolucio. Ekzemple, en 1925, vi jam estis plenkreskulo. Ĉu vi dirus ke, laŭ via nuna memoro, la vivo en 1925 estis pli bona ol nun, aŭ malpli bona? Se vi povus elekti, ĉu vi preferus vivi tiam aŭ nun?”
La maljunulo rigardis mediteme la saget-celtabulon. Li eltrinkis sian bieron, malpli rapide ol antaŭe. Kiam li parolis, estis kun tolerema filozofiema tono, kvazaŭ la biero mildigis lin.
“Mi scias kion vi supozas ke mi diros,” li diris. “Vi supozas ke mi dirus ke mi preferus denove esti juna. La plej multaj personoj dirus ke ili preferus esti junaj, se vi demandus al ili. Oni havas bonan sanon kaj forton kiam oni junas. Kiam oni atingas mian aĝon, oni neniam bone fartas. Min suferigas fiege miaj piedoj, kaj mia veziko estas aĉa. Ses- sepfoje ĉiunokte ĝi ellitigas min. Aliflanke, estas granda avantaĝo, kiam oni estas maljunulo. Oni ne havas la samajn problemojn. Oni ne rilatas kun la inoj, kaj tio estas bonega afero. Mi ne amoras kun virino jam de preskaŭ tridek jaroj, se vi bonvolos kredi min. Nek deziris, efektive.”
Winston retroklinis sin kontraŭ la muron. Ne utilus plu demandi.
Li estis aĉetonta pli da biero, kiam la maljunulo subite stariĝis kaj paŝetis rapide en la odoraĉantan urinejon ĉe la flanko de la ĉambro. La ekstra duonlitro jam afliktis lin. Winston sidis dum unu aŭ du minutoj, rigardante sian malplenan glason, kaj li apenaŭ rimarkis, kiam liaj piedoj reportis lin en la straton. Post malpli ol dudek jaroj, li pensis, la giganta sed simpla demando: “Ĉu la vivo estis pli bona antaŭ la
Revolucio ol nun?” jam neniam denove estos respondebla. Sed, praktike, ĝi jam nun estas nerespondebla, ĉar eĉ la malmultaj disaj postvivintoj el la antikva mondo ne kapablas kompari unu epokon kun alia. Ili memoras milionon da senutilaĵoj, kverelon kun kunlaboranto, serĉon al perdita pumpilo por biciklo, la esprimon sur la vizaĝo de antaŭ longe mortinta fratino, la kirliĝadon de la polvo dum ventoplena mateno antaŭ sepdek jaroj: sed ĉiuj gravaj faktoj estas ekster ilia vidpovo. Ili estas kia formiko, kapabla vidi malgrandaĵojn, sed nenion grandan. Kaj post la ĉeso de la memoro, kaj post la falsado de la registroj — post tio, la pretendo de la Partio ke ĝi plibonigis la kondiĉojn de la homa vivo estos akceptenda, ĉar ne plu ekzistos, kaj neniam povos denove ekzisti, ia normo al kiu ĝi estos komparebla.
Tiumomente, lia penstemo ekĉesis. Li haltis kaj suprenrigardis. Li estis en mallarĝa strato, kun kelkaj senlumaj butiketoj inter loĝejoj. Tuj 69 super lia kapo pendis tri rustiĝintaj metalaj pilketoj, kiuj laŭaspekte iam estis orkovritaj. Li kredis iel koni la lokon. Kompreneble! Li staras ekster la fatrasbutiko kie li aĉetis la taglibron.
Ektimo trairis lin. La iama aĉeto de la libro estis sufiĉe riskoplena ago, kaj li ĵuris al si neniam reproksimiĝi al tiu loko. Tamen, tuj kiam li permesis al la pensoj vagadi, liaj piedoj reportis lin ĉi tien propravole.
Sed precize kontraŭ tiaj sinmortigaj impulsoj li esperis gardi sin, per skribado en la taglibro. Samtempe li rimarkis ke kvankam estas preskaŭ la dudekunua horo, la butiko ankoraŭ estas nefermita. Sentante ke li estos malpli elstara ene, ol restante sur la pavimo, li tramarŝis la pordejon. Demandite, li povus kredigeble diri ke li serĉas aĉeti razklingojn.
La posedanto ĵus lumigis pendandan olelampon, kiu faris malpuran sed amikan odoron. Li estis viro eble sesdekjaraĝa, febla kaj klina, kun longa, amikaspekta nazo, kaj mildaj okuloj misaspektigataj de dikaj okulvitroj. Lia hararo estis preskaŭ blanka, sed liaj brovoj estis dikaj kaj ankoraŭ nigraj. Liaj okulvitroj, liaj mildaj, malkvietaj moviĝoj, kaj la fakto ke li surhavas malnovan jakon el nigra veluro, donis al li malklaran intelektulan aspekton, kvazaŭ li estis ia literaturisto, aŭ eble muzikisto. Lia voĉo estis softa, kvazaŭ fadema, kaj lia akĉento estis malpli aĉa ol tiu de la plej multaj proloj.
“Mi rekonis vin sur la pavimo,” li diris tuj. “Vi estas la sinjoro kiu aĉetis la memoralbumon por junulino. Tio estis tre bela paperspeco, jes vere. Kremlamena, tiel oni nomis ĝin. Oni ne fabrikas tian paperon jam de — nu, verŝajne kvindek jaroj.” Li intense rigardis Winstonon trans la supron de siaj okulvitroj. “Ĉu mi povas fari ion specifan por vi? Aŭ ĉu vi nur deziras ĉirkaŭrigardi?”
“Mi estis preterpasanta,” diris Winston sendetale. “Mi nur emis enveni. Mi nenion specifan serĉas.”
“Estas bone,” diris la alia, “ĉar mi supozas ke mi ne povus kontentigi vin.” Li faris pardonpetan geston per sia molpolma mano. “Vi vidas kiel estas; malplena butiko, preskaŭ. Private, inter ni: la komercado pri antikvaĵoj estas preskaŭ finita. Oni ne plu deziras ilin, kaj ankaŭ mankas stoko. Mebloj, ceramkaĵoj, vitro, ĉio iom post iom disrompiĝis. Kaj kompreneble oni plejparte jam fandis la metalaĵojn. Jam de jaroj mi ne vidas latunan kandelingon.”
La malgranda interno de la butiko estis efektive malkomfortige plena, sed estis en ĝi preskaŭ nenio eĉ valoreta. La kvanto da libera spaco sur la planko estis tre limigita, ĉar ĉie apud la muroj estis stakoj 70 da nenombreblaj polvkovritaj bildokadroj. En la fenestro estis pletoj da boltoj kaj boltingoj, trivitaj ĉiziloj, poŝtranĉiloj kun rompitaj klingoj, rustetaj brakhorloĝoj kiuj ne eĉ ŝajnigis funkcii, kaj diversaj aliaj fatrasaĵoj. Nur sur malgranda tablo en angulo estis aro da diversaĵoj — lakitaj flartabakujoj, agataj broĉoj, kaj tiaĵoj — inter kiuj laŭaspekte eble estus io interesa. Dum Winston vagis cele la tablon, lia vido ektrafis rondan glataĵon kiu brilis softe en la lamplumo, kaj li prenis ĝin.
Ĝi estis peza vitraĵo, kurba unuflanke, kaj plata aliflanke, tiel ke ĝi estis preskaŭ hemisfero. Estis kurioza softeco, kvazaŭ de pluvakvo, en kaj la koloro kaj la teksturo de la vitro. En ĝia koro, kun aspekto pligrandigita de la kurba surfaco, estis stranga, palruĝa, kompleksa objekt,o kiu memorigis pri rozo aŭ maranemono.
“Kio ĝi estas?” diris Winston, fascinate.
“Jen koralo, tio,” diris la maljunulo. “Sendube el la Hindia Oceano.
Oni iam iel envitrigis ĝin. Tio estis farita antaŭ ne malpli ol cent jaroj.
Pli ol cent, laŭaspekte.”
“Ĝi estas bela,” diris Winston.
“Ĝi ja estas bela,” diris la alia, apreze. “Sed ne multaj personoj dirus tion nuntempe.” Li tusis. “Nu, se eventuale vi dezirus aĉeti ĝin, vi devus pagi kvar dolarojn. Mi povas memori tempon kiam io tia kostus ok pundojn, kaj ok pundoj estis — nu, mi ne povas facile kalkuli tion, sed temis pri multa mono. Sed kiu interesiĝas pri aŭtentaj antikvaĵoj nuntempe, eĉ kvankam plu restas nur malmultaj?”
Winston tuj pagis la kvar dolarojn, kaj metis la dezirataĵon en sian poŝon. Kio allogis lin pri ĝi, ne estis tiom ĝia belo, kiom la karaktero kiun ĝi ŝajnis havi, ke ĝi apartenis al epoko tre malsimila al la nuna. La softa, pluvakveca vitro estis malsimila al ĉiu vitro kiun iam li vidis. La objekto estis duoble alloga pro sia ŝajna senutileco, kvankam li povis diveni ke iam oni intencis ke ĝi estu pezilo por kunteni paperfoliojn. Ĝi multe pezis en lia poŝo, sed bonŝance ĝi ne videble ŝveligis ĝin. Estus kurioze, eĉ kompromite, ke Partiano havas ion tian. Ĉio malnova, kaj, efektive, ĉio bela, ĉiam estis pridubiga. Ricevinte la kvar dolarojn, la maljunulo fariĝis videble pli gaja. Winston ekkonsciis ke li estus akceptinta tri, aŭ eĉ nur du dolarojn.
“Estas alia ĉambro en la supra etaĝo, kiun eble vi dezirus rigardi,” li diris. “Ne estas multo. Nur kelkaj eretoj. Ni bezonos lampon, se ni iros supren.”
Li lumigis alian lampon, kaj, kun dorso klineta, gvidis malrapide supren laŭ la kruta kaj trivita ŝtuparo, kaj laŭlonge de malgranda koridoro, en ĉambron el kiu videblis ne la strato, sed ŝtonere pavimita korto, kaj arego da kamensuproj. Winston rimarkis ke la mebloj restis aranĝitaj kvazaŭ temus pri loĝĉambro. Estis tapiŝa strio sur la planko, unu-du bildoj sur la muroj, kaj profunda fotelo el latoj apud la kameno.
Malnovmoda vitra horloĝo, kun dekdu-hora faco, tiktakis sur la kamenobreto. Sub la fenestro, okupante preskaŭ kvaronon de la ĉambro, estis enorma lito sur kiu ankoraŭ estis matraco.
“Ni loĝis ĉi tie, ĝis kiam mortis mia edzino,” diris la maljunulo, pardonpetemete. “Mi vendas la meblojn, iom post iom. Nu, jen bela mahagona lito, aŭ ĝi estus bela, se eblus elpeli la cimojn. Sed verŝajne vi trovus ĝin iom tro granda.”
Li alte tenis la lampon, por lumigi la tutan ĉambron, kaj en la varma nebrila lumo la loko aspektis kurioze agrabla. Penso trafulmis la menson de Winston, ke verŝajne estus tre facile lui la ĉambron, pagante nur kelkajn dolarojn ĉiusemajne, se li aŭdacus riski tion. Ĝi estis sovaĝa, malebla nocio, formetenda tuj kiam pensita; sed la ĉambro vekis en li ian nostalgion, ian pramemoron. Ŝajnis al li, ke li scias precize kiel oni sentas sidante en ĉi tia ĉambro, en fotelo apud nekaŝita fajro, kun oniaj piedoj ĉe la fendro, kaj kaldroneto sur la kuirplato; tute sole, tute sekure, dum neniu observas onin, nenies voĉo persekutas onin, estas neniu sono escepte de la kantado de la kaldroneto, kaj la amikema tiktakado de la horloĝo.
“Ne estas teleekrano ĉi tie!” li ne povis ne murmuri.
“Aĥ,” diris la maljunulo, “mi neniam posedis ion tian. Tro multe kostas. Kaj ŝajne neniam mi sentis ĝian mankon, ial. Nu, jen agrabla klaphava tablo en tiu angulo. Kvankam, kompreneble ,necesus surmeti novajn ĉarnirojn, se oni volus uzi la klapojn.”
Estis malgranda librobretaro en la alia angulo, kaj Winston jam estis altirita al ĝi. Ĝi enhavis nur rubon. La elserĉo kaj detruado de libroj estis farita same zorge en la prolaj kvarteloj kiel en ĉiu alia. Estis tre malverŝajne ke ekzistas ie en Oceanio ekzemplero de libro presita pli frue ol 1960. La maljunulo, ankoraŭ portante la lampon, staris antaŭ bildo en palisandra kadro, kiu pendas aliflanke de la kameno, kontraŭ la lito.
“Nu, se eventuale vin iel interesus malnovaj bildoj—” li komencis delikate.
Winston transpaŝis por ekzameni la bildon. Ĝi estis ŝtala gravuraĵo pri ovala konstruaĵo kun rektangulaj fenestroj, kaj antaŭ la konstruaĵo estis tureto. Balustrado ĉirkaŭis la konstruaĵon, kaj malantaŭe estis io 72 aspektanta statuo. Winston rigardadis ĝin dum pluraj momentoj. Ĝi ŝajnis iomete familiara, kvankam li ne memoris la statuon.
“La breto estas fiksita al la muro,” diris la maljunulo, “sed mi verŝajne povus malŝraŭbi ĝin por vi.”
“Mi konas tiun konstruaĵon,” fine diris Winston. “Ĝi estas ruino, nuntempe. Ĝi estas en la mezo de la strato ekster la Palaco de Justeco.”
“Prave. Ekster la Tribunalejo. Ĝi estis bombita en — ho, antaŭ multaj jaroj. Iam ĝi estis preĝejo, Sankta Klemento Danoj estis ĝia nomo.” Li ridetis pardonpeteme, kvazaŭ konsciante ke li diras ion iomete absurdan, kaj pludiris: “Oranĝoj, Citronoj, el Klement’ sonoras!”
“Kion vi diras?” diris Winston.
“Ho — ‘Oranĝoj, Citronoj, el Klemento sonoras’. Tio estis rimaĵo, kiun mi konis kiam mi estis knabeto. Mi ne memoras la sekvajn vortojn, sed mi ja scias ke ĝiaj lastaj vortoj estis ‘Venas kandelo por allite vin gvidi. Venas hakilo por forhaki la kapon.’ Temis pri ia danco. La dancantoj etendas siajn brakojn kaj oni subpaŝas, kaj kiam ili atingas la vortojn ‘Venas hakilo por forhaki la kapon.’ ili subenigas la brakojn kaj kaptas onin. La kanto konsistis nur el la nomoj de preĝejoj. Ĉiuj preĝejoj de Londono estis en ĝi — tio estas, ĉiuj gravaj preĝejoj.”
Winston demandetis al si, al kiu jarcento apartenis la preĝejo. Ĉiam estis malfacile taksi la aĝon de konstruaĵo en Londono. Ĉion gravan kaj imponan, se relative novaspektan, oni aŭtomate pretendis kiel post-
Revolucian konstruaĵon; kaj ĉio evidente malpli nova estis atribuita al iu neklara periodo nomita la Mezepoko. La jarcentoj da kapitalismo, laŭ onia pretendo, produktis nenion valoran. Oni ne povus lerni pli da historio per la arkitekturo ol per libroj. Statuoj, surĉizaĵoj, memorigaj ŝtonoj, la nomoj de stratoj — ĉio kio povus lumigi la pasintecon estis sisteme ŝanĝita.
“Mi tute ne sciis ke ĝi estis preĝejo,” li diris.
“Restas multe da ili, efektive,” diris la maljunulo, “kvankam oni utiligas ilin alicele. Aĥ, kiel tekstis tiu rimaĵo? Ha, mi memoras!
‘Oranĝoj, Citronoj’, el Klemento sonoras,
‘Vi ŝuldas penceron” el Marteno sonoras nu, mi ne memoras plion. Pencero, tio estis malgranda kupra monero, ĝi aspektis iom kiel cendo.”
“Kie estis Marteno?” diris Winston.
“Sankta Marteno? Ĝi ankoraŭ ekzistas. Ĝi estas en la Placo de la
Venko, apud la bildgalerio. Konstruaĵo kun trianguleca verando, kaj kolonoj antaŭ si, kaj granda ŝtuparo.”
Winston bone konis tiun lokon. Ĝi estis muzeo uzata por propagandaj ekspozicioj diversspecaj
— laŭskalaj modeloj de raketbomboj kaj Flosantaj Fortikaĵoj, vaksaj reproduktoj de fiagoj de la malamiko, k.s.
“Sankta Marteno-en-la-Kamparo, ĝi estis nomata,” klarigis la maljunulo, “kvankam mi ne memoras kampojn ie en tiu regiono.”
Winston ne aĉetis la bildon. Ĝi estus eĉ malpli konvena posedaĵo ol la vitra paperpezilo, kaj ne eblus porti ĝin hejmen, krom se ĝi estus prenita el sia kadro. Sed li plurestis dum kelkaj minutoj, parolante al la maljunulo, kies nomo, li trovis, ne estis Weeks — kiel oni eble supozus laŭ la ĉizaĵo super la butikofronto — sed Charrington. S-ro
Charrington, montriĝis, estis vidvo sesdektrijaraĝa, kaj loĝis ĉi tiun butikon jam de tridek jaroj. Dum tiu tuta periodo, li intencis ŝanĝi la nomon super la fenestro, sed li neniam efektive faris tion. Tutdum ili konversaciadis, la duone memorita rimaĵo ripetadis sin en la kapo de
Winston. Oranĝoj, Citronoj, el Klemento sonoras, Donu pencerojn el
Marteno sonoras! Kurioze estis, ke kiam oni ripetis tion al si, oni iluzie kvazaŭaŭdis sonorilojn, la sonorilojn de perdita Londono, kiu plu ekzistas ie, maskite kaj forgesite. El unu fantoma turo post alia, li ŝajnis aŭdi ilin sonoradi. Tamen, laŭ lia memoro li neniam en la reala vivo aŭdis sonorilojn de preĝejo.
Li forlasis S-ron Charringtonon, kaj malsupreniris la ŝtupojn sola, por ke la maljunulo ne vidu ke li kontrolas la straton, antaŭ ol paŝi el la pordejo. Li jam decidis ke post konvena intervalo — eble monato — li akceptos la riskon denove viziti la butikon. Eble ne estus pli danĝere ol manki dum vespero ĉe la Centro. La vera malsaĝaĵo estis lia jama reveno ĉi tien, aĉetinte la taglibron kaj ne sciante ĉu la butikposedanto estas fidinda. Tamen —!
Jes, li denove pensis, li revenos. Li aĉetos pliajn pecojn de bela rubo. Li aĉetos la gravuraĵon pri Sankta Klemento Danes, prenos ĝin el ĝia kadro, kaj portos ĝin hejmen kaŝitan sub la jako de lia kombineo. Li tiros la ceterajn vortojn de tiu poemo el la memoro de S-ro
Charrington. Eĉ la freneza projekto lui la supretaĝan ĉambron trafulmis lian menson denove. Dum eble kvin sekundoj, ekscito senzorgigis lin, kaj li paŝis sur la pavimon tute sen antaŭe kontroli tra la fenestro. Li eĉ komencis mallaŭte kanti al si laŭ elpensita melodio —
“Oranĝoj, Citronoj”, el Klemento sonoras,
“Vi ŝuldas pencerojn” el Marteno sonoras
Subite lia koro kvazaŭ glaciiĝis, kaj liaj intestoj akviĝis. Figuro en blua kombineo venis laŭ la pavimo, eĉ ne dek metrojn for. Estis la knabino el la Departemento de Fikcio, la knabino kun malhela hararo.
La lumo jam fadis, sed ne estis malfacile rekoni ŝin. Ŝi rekte rigardis lian vizaĝon, kaj poste plumarŝis rapide, kvazaŭ ne vidinte lin.
Dum kelkaj sekundoj Winston estis tro paralizita por sin movi. Post tio li turnis sin dekstren, kaj formarŝis peze, dummomente ne rimarkante ke li marŝas erardirekten. Ĉiukaze, unu necertaĵo estis solvita. Ne plu eblis dubi ĉu la knabino spione sekvas lin. Nepre ŝi sekvis lin ĉi tien, ĉar ne estis kredeble ke tuthazarde ŝi koincide promenis, dum la sama vespero, laŭ la sama obskura malĉefa strateto, kilometrojn for de la kvartaloj kie loĝas Partianoj. Ĉu efektive ŝi estas agento de la Penspolico, aŭ nur diletanta spiono instigita de zeloteco, ja ne gravis. Sufiĉe estis ke ŝi observadas lin. Verŝajne ŝi ankaŭ vidis lin eniri la publon.
Estis pene marŝi. La vitra pezaĵo en lia poŝo batis lian femuron ĉiupaŝe, kaj li preskaŭ emis elpreni kaj forĵeti ĝin. Plej malagrabla estis la doloro en lia ventro. Dum kelkaj minutoj li sentis ke li mortos se li ne baldaŭ atingos necesejon. Sed ne estas publikaj necesejoj en ĉi tia kvartalo. Sed la spasmo malaperis, postlasante obtuzan doloradon.
La strato estis sakstrato. Winston haltis, staris dum pluraj sekundoj demandante al si neklare kion fari, poste turnis sin kaj komencis retroiri laŭ sia ĵusa vojo. Turnante sin, li ekpensis ke la knabino lin pasis antaŭ nur tri minutoj, kaj ke kurinte li verŝajne povos atingi ŝin. Li povus sekvi ŝin, ĝis ili estos en iu kvieta loko, kaj tie frakasi ŝian kranion per pavimoŝtono. La vitraĵo en lia poŝo estus sufiĉe peza por tio. Sed li tuj formetis la planon, ĉar eĉ la penso fari ian ajn korpan klopodon estis netolerebla. Li ne povus kuri, li ne povus frakasi. Krome, ŝi estas juna kaj forta kaj defendus sin. Li ankaŭ pensis ke li povus hasti al la
Komunuma Centro, kaj resti tie ĝis ĝi estos fermita, por tiel establi partalibion por la vespero. Sed ankaŭ tio estis malebla. Mortiga laco estis kaptinta lin. Li nur volis laŭeble plej rapide reiri hejmen, kaj post tio sidiĝi, kaj resti kvieta.
Jam pasis la dudekdua horo, kiam li reatingis la apartamenton. La lumojn oni malŝaltos en la centralo je la dudektria. Li eniris la kuirejon, kaj glutis preskaŭ tetason da Ĝino por la Venko. Post tio li iris al la tablo en la alkovo, sidiĝis, kaj reprenis la taglibron el la tirkesto. Sed li ne tuj malfermis ĝin. El la teleekrano latuneca, ina voĉo kriaĉadis patriotan kanton. Li sidis, intense rigardante la marmoraspektan kovrilon de la libro, sensukcese penante puŝi la voĉon el sia konscio.
Oni arestadis dum la nokto, ĉiam nur dum la nokto. La ĝusta ago estis mortigi sin, antaŭ ol esti kaptita. Sendube multaj personoj faris tion. Multaj el la malaperoj efektive estis sinmortigoj. Sed necesis havi senesperan kuraĝon, por mortigi sin en mondo kie armiloj, aŭ kia ajn rapidaga kaj nepre sukcesa veneno, estis tute nehaveblaj. Li pensis, iom mirigite, pri la biologia senutileco de doloro kaj timo, la perfido farata de la korpo, kiu ĉiam fariĝas senkapabla agi precize dum la momento kiam speciala peno necesas. Li povus esti silentiginta la knabinon, se li nur agus sufiĉe rapide: sed precize pro la grando de la danĝero, li perdis sian kapablon agi. Trafis lin la penso ke dum krizaj momentoj, oni neniam batalas kontraŭ ekstera malamiko, sed ĉiam nur kontraŭ la propra korpo. Eĉ nun, malgraŭ la ĝino, la obtuza doloro en lia ventro malebligis konsekutivan pensadon. Kaj estas same, li ekkonsciis, en ĉiuj ŝajne heroaj aŭ tragikaj situacioj. Sur la batalkampo, en la torturĉambro, sur subakviĝanta ŝipo, la celoj por kiuj oni batalas ĉiam forgesiĝas, ĉar la korpo ekŝvelas ĝis plenigi la universon, kaj eĉ kiam oni ne estas paralizita de timo aŭ dolorkriado, la vivo estas momenton-post-momenta baraktado kontraŭ malsato, aŭ malvarmo, aŭ maldormeblo, kontraŭ maldolĉa stomako, aŭ doloranta dento.
Li malfermis la taglibron. Gravis skribi ion. La virino sur la teleekrano jam komencis novan kanton. Ŝia voĉo kvazaŭ restis en lia cerbo kiel frakasitaj vitreroj. Li penis pensi pri O’Brien, por kiu, aŭ al kiu, la taglibro estas skribata, sed anstataŭe li komencis pensi pri ĉio okazonta post kiam la Penspolico forportos lin. Ne gravus se ili tuj mortigus. Esti mortigita, tion oni anticipis. Sed antaŭ ol morti (neniu parolis pri tiaj aferoj, tamen ĉiu sciis pri ili) la konfesrutino estos farenda: kaŭrado sur la planko, kaj kriegado postulanta kompaton, la bruo dum ostoj frakasiĝas, la dentoj disigataj, kaj sangaj harplektaĵoj.
Kial necesis travivi tion, ĉar la fino neniam varias? Kial ne eblis eltranĉi kelkajn tagojn aŭ semajnojn el la vivo? Neniu sukcesas eviti troviĝon, kaj neniu evitas konfesadon. Tuj kiam oni cedis al penskrimo, estis tute certe ke je certa dato oni jam estos morta. Do kial tiu hororo, kiu nenion ŝanĝas, devas resti fiksita en la venonteco?
Li penis, iomete pli sukcese ol antaŭe, venigi al si memorbildon pri
O’Brien. “Ni renkontiĝos en la loko kie ne estas mallumo”, O’Brien diris al li. Li sciis la signifon de tio, aŭ kredis scii ĝin. La loko kie ne estas mallumo estas la imagata estonteco, kiun oni neniam vidos, sed en kiu, per antaŭscio, oni povas mistike partopreni. Sed dum la voĉo el la teleekrano okupadis liajn orelojn, li ne povis plusekvi la pensdirekton.
Li metis cigaredon en sian buŝon. Duono de la tabako tuj falis sur lian langon, amara pulvoro kiun estis malfacile elkraĉi. La vizaĝo de Granda
Frato naĝis en lian menson, anstataŭante la vizaĝon de O’Brien. Same kiel antaŭ kelkaj tagoj, li glitigis moneron el sia poŝo, kaj rigardis ĝin. La vizaĝo suprenrigardis al li, peza, trankvila, protekta: sed kia rideto estis kaŝita sub la malhelaj lipharoj? Kvazaŭ plumba mortsonoro revenis al li la vortoj:
MILITO ESTAS PACO
LIBERECO ESTAS SKLAVECO
SENSCIO ESTAS FORTO