2
Dum li metis sian manon sur la anson, Winston vidis ke li estis lasinta la taglibron malferma sur la tablo. FOR LA GRANDA FRATO estis skribita ĉie sur ĝi, per literoj preskaŭ sufiĉe grandaj por esti legataj trans la ĉambro. Estis nekredeble stulte fari tion. Sed, li konsciis, eĉ dum sia paniko li ne volis makuli la kremkoloran paperon per ekfermo, dum la inko ankoraŭ ne sekiĝis.
Li entiris spiron, kaj malfermis la pordon. Tuj varma ondo da trankviliĝo trafluis lin. Senkolora, premitaspekta virino, kun bukleta hararo kaj liniplena vizaĝo, staris ekstere.
“Ho, kamarado,” ŝi komencis, diri per teda, plendaĉa-speca voĉo,
“Mi kredis aŭdi vin alveni. Ĉu eble vi bonvolus transveni, kaj ekzameni la lavpelvon en nia kuirejo? Ĝi blokiĝis kaj—”
Jen S-ino Parsons, la edzino de najbaro sametaĝa. (“S-ino” estis vorto iomete malaprobata de la Partio — oni devus nomi ĉiun personon
“kamarado” — sed por kelkaj virinoj oni instinkte uzis ĝin.) Ŝi estis virino ĉirkaŭ tridekjaraĝa, sed ŝi aspektis multe pli aĝa. Oni preskaŭ kredis vidi polvon en la faldetoj de ŝia vizaĝo. Winston sekvis ŝin tra la koridoro. Tiaj diletantaj ripartaskoj estis preskaŭ ĉiutaga ĝeno. La
Loĝejoj de la Venko estis malnova apartamentaro, konstruita en 1930, aŭ ĉirkau tiam, kaj disfaladis. La gipso konstante flokiĝis de la plafonoj kaj muroj, la tuboj krevis dum ĉiu severa frosto, la tegmento likis kiam ajn neĝis, la hejtadsistemo kutime funkciis nur duonforte, kiam ĝi ne estis plene malfunkciigita por ekonomio. Riparoj, escepte de tiuj kiujn oni mem kapablas fari, devis esti aprobitaj de distancaj komitatoj, kiuj emas prokrasti dum du jaroj eĉ la riparon de rompita fenestroglaco.
“Kompreneble nur estas ĉar Tom ne estas ĉehejme,” diris S-ino
Parsons svage.
La apartamento de la Parsonsoj estis pli granda ol tiu de Winston, kaj alimaniere morna. Ĉio aspektis disbatita, distretita, kvazaŭ la lokon ĵus vizitis iu granda violenta besto. Ilaroj por ludado — hokebastonoj, boksogantoj, krevinta piedpilko, ŝvitoplena kuloto inversita — kuŝis disŝutite sur la planko, kaj sur la tablo estis fatraso de malpuraj teleroj, kaj ekzercolibroj kies paĝoj havis falditajn angulojn. Sur la muroj estis skarlataj standardoj de la Junulara Ligo kaj de la Spionoj, kaj vivdimensia afiŝbildo de Granda Frato. Estis la kutima odoro de boligita brasiko, trovebla ĉie en la konstruaĵo, sed ĝin trapenetris eĉ pli la akra odoraĉo de ŝvito kiu — tion oni sciis je la unua flareto, kvankam estus malfacile diri kiel oni sciis— estis la ŝvito de persono ne nun tie. En alia ĉambro, per kombilo kaj peco de necesejpapero iu penis kunludi la melodion de la militmuziko, kiu ankoraŭ sonis el la teleekrano.
“La infanoj,” diris S-ino parsons, duontime rigardetante la pordon.
“Ili ne estis eksterdome hodiaŭ. Kaj kompreneble —”
Ŝi kutimis ekĉesigi siajn frazojn antaŭ ol fini ilin. La lavpelvo de la kuirejo estis plena preskaŭ ĝisrande, per malpurega verdaspekta akvo, kiu pli ol kutime odoraĉis pro brasiko. Winston klinis sin, kaj ekzamenis la angulartikon de la tubo. Li malamis uzi siajn manojn, kaj li malamis kliniĝi, kio ĉiam emis tusadigi lin. S-ino Parsons rigardis senpove.
“Kompreneble se Tom estus ĉehejme, li reĝustigus ĝin tuje,” ŝi diris.
“Li amas ĉion tian. Li estas lertega per siaj manoj, tia estas Tom.”
Parsons estis kundungito kun Winston en la Ministrejo de la Vero.
Li estis iom dika, sed aktiva viro, paralize stulta, maso da idiotecaj entuziasmiĝoj — unu el la plene sendemandaj, sin dediĉaj laboreguloj de kiuj, eĉ pli ol de la Penspolico, dependis la stabileco de la Partio.
Tridekkvinjaraĝa, li estis ĵus kontraŭvole elpelita el la Junulara Ligo, kaj antaŭ ol progresi en la Junularan Ligon, li estis sukcesinta resti en la Spionoj jaron pli ol permesis la reguloj.
En la Ministrejo li estis dungita por iu subula posteno, por kio inteligento ne estis necesa; sed, aliflanke, li estis elstara persono en la Komitato de Sportoj, kaj en ĉiuj aliaj komitatoj, kiuj dediĉis sin al la organizado de komunumaj ekskursoj, spontaneaj manifestacioj, kampanjoj por ŝparado, kaj, ĝenerale, ĉiuj volontulaj agadoj. Li kutimis diri al oni, kun kvieta fiero, ke li ĉeestis en la Komunuma Centro ĉiun vesperon dum la pasintaj kvar jaroj. Superforta odoro de ŝvito, ia nekonscia atesto pri la viglegeco de lia vivo, sekvis lin kien ajn li iris, kaj eĉ restis post lia foriro.
“Ĉu vi havas ŝraŭbŝlosilon?” — diris Winston, fingrumante la boltingon sur la angulartiko.
“Ŝraŭbŝlosilon,” diris S-ino Parson, tuj fariĝante senvertebra. “Mi ne scias, certe. Eble la infanoj —”
Okazis tretado de boto.j kaj nova bruaĉo per la kombilo, dum la infanoj sturmis en la salonon. S-ino Parsons alportis la ŝraŭbŝlosilon.
Winston ellasis la akvon, kaj naŭziĝante elprenis la amason da homaj haroj, kiu estis blokinta la tubon. Li purigis siajn fingrojn laŭeble, per la malvarma akvo el la krano, kaj reiris en la alian ĉambron.
“Supren la manoj!” kriis sovaĝa voĉo.
Bela, gangsteraspekta, naŭjaraĝa knabo estis eksaltinta el malantaŭ la tablo, kaj minacis lin per ludila aŭtomata pistolo, dum lia pli juna fratino, ĉirkaŭ du jarojn pli juna, simile gestis per ero da ligno. Ambaŭ estis vestitaj per la bluaj kulotoj, grizaj ĉemizoj, kaj ruĝaj koltukoj, kiuj estis la uniformo de la Spionoj. Winston levis siajn manojn super sian kapon, sed maltrankvile sentis, pro la malica mieno de la knabo, ke ne estas tutvere ludado.
“Vi estas perfidulo!” kriis la knabo. “Vi estas penskrimulo! vi estas
Eŭrazia spiono! Mi pafos vin, mi vaporigos vin, mi sendos vin en la salminojn!”
Subite ambaŭ infanoj saltadis ĉirkaŭ lin, kriante “Perfidulo” kaj
“Penskrimulo!” La knabineto imitadis ĉiun geston de sia frato. Estis iel iom timige, kiel la ludsaltado de tigridoj kiuj baldaŭ, kreskinte, estos homvorantoj. Estis ia intencita feroceco en la okulo de la knabo, tute evidenta deziro bati aŭ piedbati Winstonon, kaj konscio ke li estas preskaŭ sufiĉe granda por fari tion. Bone ke li ne tenas veran pistolon, Winston pensis.
La okuloj de S-ino Parsons moviĝis nervoze de Winston al la infanoj, kaj retroe. Per la pli bona lumo de la salono, li rimarkis interesate, ke vere estas polvo en la faldetoj de ŝia vizaĝo.”
“Ili ja tiom bruas,” ŝi diris. “Ili ĉagreniĝis, ĉar ili ne povas iri rigardi la pendumadon, jen la kaŭzo. Mi estas tro okupata por kunpreni ilin, kaj Tom ne estos reveninta sufiĉatempe de la laboro.”
“Kial ni ne povas rigardi la pendumadon?” kriegis la knabo per sia giganta voĉo.
“Volas vidi pendumadon! Volas vidi pendumadon!” ĉantis la knabineto, ankoraŭ ĉirkaŭkurante.
Kelkaj Eŭraziaj kaptitoj, kulpaj pri militkrimoj, estis pendumotaj en la Parko tiun vesperon, Winston memoris. Tio okazis proksimume unu fojon ĉiumonate, kaj estis populara spektaklo. Infanoj ĉiam postulegis rigardi ĝin. Li adiaŭis al S-ino Parsons kaj komencis paŝi porden. Sed antaŭ ol li faris ses paŝojn en la koridoro, io batis la malantaŭon de lia kolo, kaŭzante nekredeblan doloregon. Estis kvazaŭ ruĝe varmega drato estis puŝita en lin. Li turnis sin, nur ĝustatempe por vidi S-inon
Parsonson retrotreni sian filon tra la pordon, dum la knabo enpoŝigis katapulton.
“Goldstein!” kriegis la knabo, dum la pordo fermiĝis kaj kaŝis lin.
Sed kio plej impresis Winstonon, estis la mieno de senpova timeto sur la grizeca vizaĝo de la virino.
Denove en sia apartamento, li rapide paŝis preter la teleekranon, kaj residiĝis ĉe la tablo, ankoraŭ frotante sian kolon. La muziko el la teleekrano estis ĉesinta. Anstataŭe, severe abupta voĉo estis leganta, kun ia brutala ĝuo, priskribon de la armiloj de la nova Flosanta
Fortikaĵo, kiu ĵus estis ankrita inter Islando kaj la Faroaj Insuloj.
Kun tiuj infanoj, li pensis, tiu mizera virino nepre havas vivon teruroplenan. Post jaro, du jaroj, ili atentados ŝin nokte kaj tage, por trovi simptomojn de neortodokseco. Preskaŭ ĉiuj infanoj nuntempe estas aĉaj. Plej malbone estis, ke per organizoj kiaj la Spionoj, ili estis sisteme transformataj en neregeblajn sovaĝuletojn, tamen tio tute ne inklinigis ilin ribeli kontraŭ la Partia disciplino. Tute male, ili adoris la Partion, kaj ĉion ligitan al ĝi. La kantojn, la procesiojn, la standardojn, la marŝadojn, la militan praktikadon per pseŭdofusiloj, la slogankriadon, la adoradon al Granda Frato — ĉio estis ia glora ludo por ili. Ilia tuta feroco estis turnita eksteren, kontraŭ la malamikojn de la Ŝtato, kontraŭ fremdulojn, perfidulojn, sabotulojn, penskrimulojn.
Estis preskaŭ normale ke homoj pli ol tridekjaraĝaj timis siajn proprajn infanojn. Kaj por tio estis bona kialo, ĉar apenaŭ pasis semajno dum kiu La Tempoj ne enhavis alineon kiu priskribis la agon de iu fisubaŭskultanteto — “infana heroo” estis la kutima frazo — kiu subaŭskultis ian kompromitan komenton, kaj denuncis siajn gepatrojn al la Penspolico.
La sentaĉo de la katapulta buleto estis forfadinta. Li prenis sian plumon senentuziasme, demandante al si: ĉu li povos trovi plion skribindan en la taglibron. Subite li denove komencis pensi pri O’Brien.
Antaŭ multaj jaroj — kiom? Sendube sep jaroj — li sonĝis ke li marŝas tra plene senluma ĉambro. Kaj iu sidanta flanke de li diris, dum li pasis: “Ni renkontiĝos en la loko kie ne estas mallumo”. Tio estis dirita tre kviete, preskaŭ hazarde — diraĵo, ne ordono. Li pretermarŝis sen paŭzi. Kurioze estis, ke tiutempe, en la sonĝo, la vortoj ne multe imponis al li. Nur poste, iom post iom, ili ŝajne akiris signifon. Li nun ne povis memori, ĉu li unuafoje vidis O’Brienon antaŭ, aŭ post, la sonĝo; nek li povis memori kiam li unuafoje rekonis ke la voĉo estis la voĉo de O’Brien. Sed, ĉiukaze, la identigo ekzistis. Jes, O’Brien parolis al li el la senlumo.
Winston neniam povis esti certa — eĉ post la ĉimatena okulekbrilo estis ankoraŭ neeble esti certa — ĉu O’Brien estas amiko aŭ malamiko.
Kaj vere ne ŝajnis tre grave. Ekzistis kompreno inter ili, ligo pli grava ol amo aŭ samideaneco. “Ni renkontiĝos en la loko kie ne estas mallumo”, li diris. Winston ne sciis la signifon de tiuj vortoj, nur ke iel ili realiĝos.
La voĉo el la teleekrano paŭzis. Trumpetosono, klara kaj bela, flosis en la senmovan aeron. La voĉo daŭrigis raŭke:
“Atentu! Bonvolu atenti! Ĵusa informo venis el la Malabara fronto.
Niaj militistoj en Suda Hindio glore venkis. Oni aŭtorizis min diri ke la evento kiun ni nun raportas, tre verŝajne grave proksimigos la finon de la milito. Jen la informaĵo:”
Malagrabla novaĵo sekvos, pensis Winston. Kaj tiel estis. Post sangoplena priskribo pri la malekzistigo de Eŭrazia armeo, kun gigantaj kalkuloj pri mortigitoj kaj kaptitoj, venis la anonco ke, ekde la venonta semajno, la ĉokoladoporciumo reduktiĝos de tridek gramoj ĝis dudek.
Winston denove ruktis. La ĝino komencis malfortiĝi, lasante senton de senesperiĝo. La teleekrano — eble por festi la venkon, eble por dronigi la memoron pri la perdita ĉokolado — ekludegis “Oceani’1, por vi”. Oni devis solene stari. Tamen, en sia aktuala pozicio li estis nevidebla.
“Oceani’, por vi” cedis al malpli peza muziko. Winston paŝis al la fenestro, tenante sian dorson turnita al la teleekrano. La tago ankoraŭ estis malvarma kaj klara. Ie tre for, raketbombo eksplodis, farante obtuzan vibrigantan bruegon. Proksimume dudeko aŭ trideko da ili falis nuntempe sur Londonon.
Malsupre en la strato, la vento flirtigadis la ŝiritan folion tien kaj reen, kaj la vorto ANGSOCO sporade aperis kaj malaperis. La sanktaj principoj de Angsoco, Novparolo, Duoblaparolo, la ŝanĝebleco de la pasinteco. Li sentis kvazaŭ li vagadas en la arbaroj de la fundo de la maro, perdiĝinte en monstra mondo, kie li mem estas la monstro. Li estis sola. La pasinteco estis morta, la futuro estis neimagebla. Kian certecon li havis, ke eĉ unusola homo vivanta nun konsentas kun li? Kaj kiel scii ke la Partia dominado ne daŭros por ĉiam? Kvazaŭ responde, la tri sloganoj sur la blanka faco de la Ministrejo de la Vero revenis al li: MILITO ESTAS PACO
LIBERECO ESTAS SKLAVECO
SENSCIO ESTAS FORTO
Li prenis dudekkvincendan moneron el sia poŝo. Ankaŭ tie, per etaj klaraj literoj, estis gravuritaj la samaj sloganoj, kaj sur la alia faco de la 1.
Per ĉi tio Orwell aludas al la populara Usona patriota kanto “Usono, ja por vi”, kies melodio estas ankaŭ tiu de la brita nacia himno “Reĝinon savu Di’” (alternative: “La Reĝon savu Di’”. — Trad. monero estis la kapo de Granda Frato. Eĉ el la monero, la okuloj persekutis onin. Sur moneroj, sur la poŝtmarkoj, sur la kovriloj de libroj, sur la standardoj, sur la afiŝoj, kaj sur la kovraĵo de pako da cigaredoj — ĉie. Ĉiam la okuloj rigardis onin kaj la voĉo enfaldis onin.
Dum dormo, dum maldormo, dum laboro, dum manĝado, endome kaj eksterdome, en la banujo aŭ en la lito — ne eblis eskapi. Nenio apartenis sole al oni mem, escepte de la malmultaj kubaj centimetroj interne de onia propra kranio.
La suno estis movinta sin, kaj la nekalkuleblaj fenestroj de la
Ministrejo de la Vero, dum la lumo ne plu brilis sur ilin, aspektis tiel severaj kiel la elrigardejoj de fortikaĵo. Lia koro tremis antaŭ la enorma piramida formo. Ĝi estis tro fortika, ĝi ne estis atakebla. Mil raketbomboj ne povus disbati ĝin. Denove li demandis sin: por kiu li skribas la taglibron? Por la estonteco, por la pasinteco — por epoko kiu eble estas malreala? Kaj antaŭ li kuŝas ne morto, sed malekzistigo. La taglibro fariĝos cindroj kaj li mem vaporo. Nur la Penspolico legos kion li skribis, antaŭ ol malekzistigi kaj malmemorigi ĝin. Kiel apelacii al la estonteco, kiam eĉ ne spureto de vi, eĉ ne anonima vorto skribaĉita sur paperpeco, povos resti nedetruite?
La teleekrano sonorigis la dekkvaran horon. Li devos foriri post dek minutoj. Li devos reĉeesti en la laborejo je la dekvara kaj tridek.
Kurioze, la sonorado de la horo ŝajnis rekuraĝigi lin. Li estis soleca fantomo proklamanta veron kiun neniu iam aŭdos. Sed se li nure proklamos ĝin, laŭ iu obskura maniero la daŭro ne estos rompita. Ne per sinaŭdigo, sed per malfrenezeco, oni daŭrigas la homan heredaĵon.
Li reiris al la tablo, entrempis sian plumon, kaj skribis:
Al la estonteco aŭ al la estinteco, al tempo kiam la pensado estas libera, kiam homoj diferencas inter si kaj ne vivas solaj — al tempo kiam ekzistas la vero kaj kio estas farita ne estas malfarebla: El la tempo de unuformeco, el la tempo de soleco, el la tempo de Granda Frato, el la tempo de duoblapenso — saluton!
Li jam mortis, li komentis al si. Ŝajnis al li ke nur nun, kiam li komencis kapabli formuligi siajn pensojn, li faris decidan paŝon. La konsekvencoj de ĉiu ago estas inkluzivitaj en la ago mem. Li skribis:
La pensokrimo ne sekvigas morton: la pensokrimo jam estas morto.
Nun, rekoninte sin kiel mortinton, fariĝis grave resti vivanta kiel eble plej longe. Du fingroj de lia dekstra mano estis makulitaj per inko.
Precize tia detalo povus perfidi. Iu entrudiĝema zeloto en la Ministrejo (verŝajne virino, iu simila al la malgranda sablohara virino, aŭ la malhelhara knabino el la Departemento de Fikcio) eble komencus demandi al si: kial li skribadis dum la lunĉintervalo, kial li uzis malnovmodan plumon, kion li skribadis? — kaj poste farus mencieton en la konvena ejo. Li marŝis al la banĉambro, kaj zorge forfrotis la inkon per la sableca malhelbruna sapo kiu gratas la haŭton kvazaŭ sablopapero, kaj tial estis tre utila por tiu celo.
Li remetis la taglibron en la tirkeston. Estis tute senutile pensi pri kaŝi ĝin, sed almenaŭ li povos informiĝi ĉu aŭ ne oni trovis ĝian ekziston. Haro metita trans la paĝfinaĵojn estus tro evidenta. Per la pinto de fingro, li prenis rekoneblan eron da blanka polvo, kaj metis ĝin sur angulon de la kovrilo, de kiu ĝi neeviteble forskuiĝos, se iu movos la libron.