3

Eble kelkaj konsulejoj helpas al la junuloj, kiujn trafis bato de la sorto, sed ne tiulanda.

«Ne estas nia tasko solvi la problemojn de malsaĝaj samland-anoj,» la konsula funkciulo seke respondis al la klarigoj de Rikardo. «Nia lando ne estas tiel riĉa, ke ĝi disdonu monon al ĉiuj petantoj. Se ni tion konsentus, la informo baldaŭ disvastiĝus, kaj la sekvo estus, ke oftiĝus malzorgemo. «Kial atenti pri niaj aferoj,» la vojaĝantoj pensus, «se ni ion perdos, la konsulejo repagos al ni». Ne, ne. Tio ne estus allasebla.»

Rikardo sentis sin pli kaj pli senespera. Kia senelireja situacio! Li naskiĝis en sufiĉe riĉa familio, sed tio nun neniom helpas. Eĉ se li povus telefoni hejmen... Tion li povus, fakte, eĉ sen mono, dank’al tiu aranĝo, ke la alvokito pagas... Sed tio ne utilus: liaj gepatroj nun vojaĝas ie en la mondo, kaj li tute ne scius, kiel malkovri ilian nunan troviĝejon.

Li komencis malsati. En normalaj kondiĉoj, li facile povus malhavi manĝon multhore. Juna sana korpo povas elporti multajn mankojn. Sed la simpla penso, ke li povas havigi al si nek manĝon nek liton, igis lian deziron manĝi speciale viva kaj dolora.

Ne povante elteni plu, li decidis peti helpon de la preterpasantoj. Li prezentadis al ili malfermitan manon kaj kvazaŭ plorpete provadis tuŝi ilian koron, klarigante per malmultaj vortoj sian bedaŭrindan situacion. Sed neniu prenis lin serioze. Eble li aperis tro sana, tro bonfarta. Aŭ li ne sciis, kiamaniere uzi sian voĉon por veki la kompaton, kiu tradukiĝus per dono. Kia ajn la kialo, li ne sukcesis.

«La sola solvo estas ŝteli», li ekpensis. Estis somero. La vetero plej belis. Paŝante sen preciza celo, li alvenis al vasta vendejo ekstera, kie kamparanoj unu apud la alia proponis dezirvekajn manĝaĵojn al malrapide irantaj promenantoj. Ŝtelo de unu frukto tie, de alia tie ĉi, montriĝis pli facila ol li komence imagis.

Rikardo estis ĝenerale plej honesta, kaj normale, ĉe tia neakceptinda faraĉo, voĉo leviĝus el la korfundo por aŭtoritate esprimi sian malkontenton al li. Sed ĉi-foje ĝi silentis. La malsincereco de Janĉjo, la malvarmeco de la policano, la konsuleja nehelpemo kaj la ŝtonaj koroj de l’surstrataj petitoj kvazaŭ pravigis ŝtelon.

Tiuj unuaj sukcesoj kuraĝigis lin plu iri samvoje: se li kaptos sufiĉe da mono, li povos reveturi al la malproksima, ege dezirata hejmlando. La stacidoma monŝanĝejo por tio montriĝos perfekta. Tien multaj gejunuloj el ĉiuj landoj alvenas lacege, iom dormante, kaj ne atentas siajn havaĵojn.

Pensite, farite. Post nelonge, Rikardo staris en la homplena stacidomo, apud la monŝanĝejo, kie longa aro da junaj homoj bonorde atendis unu malantaŭ la alia.

Rikardo atente observis. Kiam prezentiĝis bonega okazo — knabino metis sian videble plenan monujon en plej taŭgan lokon, kaj ĉesis atenti ĝin por turni la vizaĝon al siaj kunuloj brue ridantaj — li etendis la brakon por ĝin kapti kaj... ...kaptis lin ĉe la ŝultro peza, forta mano, aŭtoritata.

results matching ""

    No results matching ""