20

«Kion li donis al vi?» Katarina demandis sci-soife. «Aŭ pli ĝuste, kiom?»

«Neniom,» Rikardo respondis. «Li estis plej realisma. Li diris: mi ne povis aspekti nedonema antaŭ la aliaj, sed nia firmao ne estas sufiĉe riĉa por grandsinjori al vi kiel la ŝtato aŭ Plinov; mi preparis por vi paperon, kiu povos helpi al vi en la vivo.»

«Paperon! Nur paperon! Kio estas sur ĝi?»

«Estas skribite, ke mi estis speciale altvalora kunlaboranto de Sekuriks, ke en la kadro de miaj funkcioj mi antaŭsavis la vivon de multegaj personoj dank’al miaj kuraĝo kaj rapida penskapablo, kaj tiel plu kaj tiel plu. Kiel studanto pri filozofio, tio ege helpos min. Estas granda helpo por kompreni, kiel malproksime la vort-esprimoj kuŝas rilate al la vero. Imagu! Li eĉ parolas tiuletere pri mia celtrafa, praktika aliro al la problemoj kaj pri mia sentima sinteno ĉe danĝero!»

«Nu, ne gravas. La mono, kiun vi ricevis, pagos vian reveturon hejmen, kaj restos al vi ankoraŭ multo. Kiel al mi kaj al Milan, cetere. Kia nekredebla bonŝanco!»

«La monon, kiun mi ricevis de Plinov, ni devas tripartigi. Estus nejuste, ke nur mi ricevu ĝin, pro tio, ke mi estis la gardisto, dum Milan kaj vi montriĝis multe pli kuraĝaj...»

«Bele! Vi estas plej aminda. Dankon, Rikardo kara. Diru, kion vi volas fari nun? Ĉu vi tuj reiros hejmen?»

«Mi ne scias, mi ankoraŭ ne decidis. Mi ankoraŭ ne kapablas akcepti la realecon de tio, kion mi travivis. Konsciiĝi, ke mi nun estas riĉeta, dum antaŭhieraŭ mi havis precize nenion, ne estas facile.»

«Nu, mi ĉiam havas praktikan kapon. Kion vi opinias pri la ideo, ke ni kune faru longan vojaĝon tra Eŭropo kaj Ameriko? Aŭ ĉu vi preferas agi saĝe kaj ne tuŝi tiun monon, krom por la vojaĝo vialanden, kaj teni ĝin en iu sendanĝera loko kiel banko por la okazo, se oni ree priŝtelus vin?»

«Ne, ne. Tia seriozulo mi ne estas. Mi multe preferas la vojaĝon kun vi. Sed ĉu... ĉu... ĉu Milan kunveturos?»

Ŝi ekridis.

«Ankaŭ vi reagas kiel bonkora hundo! Vi scias, ĉu ne?, ke tiel oni kromnomas amikon Milan. Vi tute ne deziras, ke li venu, sed vi sentas vin devigita lin inviti, ĉar li ricevis kelkajn batojn sur la kapon, dum vi trankvile sidis en sendanĝera loko funde de konstruaĵo. Ne. Milan estas bona knabo, kaj saĝa. Li provis kredigi al mi, ke mi estas la virino en lia vivo, sed mi komprenigis al li, kiom li mispensas. Mi amas vin, kaj volas esti kun vi. Al Milan mi sentas ŝaton, estimon, amikecon, sed tio estas io tute alia. La fakto, ke li ne volis iri helpi vin, dum vi troviĝis sola kun tiu terura ulo en Plinov, montras, ke li ne povus esti taŭga viro por mi. Tion mi klarigis, kaj li estas sufiĉe saĝa por konsenti, ke estas pli bone forgesi min tuj, antaŭ ol esti forte korligita, ol post multaj kunaj travivaĵoj. Li estas plej bona knabo, sed ne tiajn mi povas vere ami, dum vi... vi bezonas praktikan kunulinon, decideman, kapablan ĉion fari sukcese, unuvorte, vi bezonas min.»

«Kaj vi bezonas min, ĉu ne? Milan estas multe tro memstara por vi. Vi bezonas doni, helpi, servi... kaj ankaŭ direkti. Jes, jes. Mi komprenas nun. Vi estas bonkora hundino.»

«Rikardo!»

Sed Rikardo nur ridetis. Ame.

results matching ""

    No results matching ""