15

Feliĉa troviĝi sola en tiu vastega magazeno, Katarina promenis en ĝi, observante, interesiĝante pri tio kaj tio ĉi, fojfoje eĉ dancante en la pasejoj, kiuj tage ĉiam plenplenis je moviĝantoj, sed kiuj aspektis nekredeble larĝaj ĉi-nokte pro la senhomeco.

Sed jen ŝi aŭdis, kvazaŭ pluraj homoj envenus.

«Milan! Mi forgesis pri Milan!» ŝi ekpensis. «Certe li kaptis tiun teroriston kaj ĉion rakontis al la polico. Ili do venas por vidi la eksplodaĵon. Kaj mi eĉ ne telefonis al Sekuriks! Tio aperos suspekta. Mi devas telefoni tuj.»

Feliĉe, ŝi rapide trovis telefonon, kaj post kelkaj provoj sukcesis ricevi komunikiĝon kun la ekstero.

«Sekuriks,» diris dormema voĉo, post kiam la longa sonorado finfine ĉesis.

«Mi estas en Plinov,» Katarina diris, «mi telefonas nome de via gardisto. Li trafis teroriston, kiun la polico serĉas, kaj...» Ŝi rakontis la tutan aferon, kun la ŝanĝoj, kiujn ŝi trovis metindaj.

«Bone, mi tuj informos la policon. Restu tie. Vi certe tuj ricevos ties viziton,» la sekuriks-ulo finis.

Laŭ la bruoj, Katarina komprenis, ke oni serĉas ŝin. Ŝi decidis plej diskrete reiri al la loko, kie la eksplodaĵo troviĝis, kaj tie malkaŝi sin. Ŝi nun estis sur la sepa etaĝo, kaj la homoj, kiuj envenis la ĉiovendejon, aŭdeble traserĉis etaĝon post etaĝo, komencante de malsupre. Ŝi rapide ŝtuparis ĝis la kvina, kie la teroristo faris sian kaŝan laboron, kaj tie bonvenigis la policanojn, sekvatajn de Milan, kies vizaĝo montris batsignojn.

«Kion vi faras ĉi tie, nokte, en ŝlosita magazeno?» suspekteme demandis unu el la policanoj.

«Mi atendas vin.»

«Kiel vi povas atendi nin? Ni eĉ ne estis informitaj pri via ĉeesto!»

Precize je tiu momento ekvivis la portebla radio-aparato, elsenda kaj riceva, kiun la alia policano surhavis. La interparolo ne estis tre aŭdebla por la aliaj ĉeestantoj, sed tuj li klarigis:

«Oni petas nin veni al la kvina etaĝo de Plinov. Tie atendas nin knabino, kiu havas ion gravan por diri.»

«Strange, ke nur nun ni iĝis informitaj,» diris la alia.

«Ho, vi scias,» Katarina respondis ridete, «tiu Sekuriks-ulo ŝajnis tiel dormema, li diris, ke li sciigos al la polico, sed mi min demandis, ĉu estas saĝe fidi lin. Tamen li tiom ripetis «estas nia tasko kontakti la policon, ne faru al vi zorgojn», ke mi ne kuraĝis mem voki vian oficejon.»

«Ha! Sekuriks! Kompreneble!» la policanoj pli malpli samtempe diris. «Tiuj kredas sin pli fortaj ol la vera polico kaj ĉiam volas solvi la problemojn mem, eĉ kiam ili ne kapablas... Sed diru do al ni, kial vi telefonis al Sekuriks kaj kion vi faras ĉi tie.»

Refoje, la raporto de Katarina ne plene prezentis la veron, sed ĝi estis kredebla, kaj ĝusta pri la detaloj, kiuj riskus enhavi gravegajn sekvojn. Kiam ŝi montris la aĵon, kiun la teroristo fiksis sub montrotablo, la policaj vizaĝoj alprenis plej seriozan esprimon. Tuj la policestro estis informita, kaj post neimageble mallonga daŭreto alvenis fakulo pri eksplodaĵoj kaj suspektindaj objektoj.

results matching ""

    No results matching ""