5

«Ej, bonkora hundo! Kion vi faras en ĉi tiu urboparto je tia frua horo? Vi aspektas zorgplena!»

«Sandro! Kia plezuro vin renkonti! Jes, mi havas zorgojn kaj ne scias, kiel elturni min el malfacila situacio...»

« ...en kiun refoje metis vin via tro bona koro, ĉu ne?»

Milan silente kapjesis.

«Prave la amikoj kromnomas vin bonkora hundo. Kiam do vi komprenos, ke ne estas via respondeco savi la tutan homaron? Lasu la homojn solvi mem siajn problemojn...»

«Aŭskultu, ĉi-foje, vere ne eblis. Jen pri kio temas.» Kaj li rakontis pri Rikardo.

«Nu, diru al li, ke nun sufiĉas,» Sandro proponis post la detala raporto. «Diru, ke tri tagoj viakoste estas la plejo, kiun vi povas akcepti. Vi loĝigis lin, vi manĝigis lin, vi estas nur studento kaj ne el riĉa familio, kiel li. Kion li faras en la vivo?»

«Ankaŭ li estas studento. Pri filozofio.»

«Kompreneble! Tiuj filozofoj havas kapon plenan je plej strangaj pensoj, sed agi praktike ili tute ne scipovas.»

«Vi pravas, almenaŭ pri tiu Rikardo. Li ne agas por solvi siajn problemojn. Li nur sidas tie, preskaŭ ploranta, kvazaŭ solvo venos el la ĉielo, se li nur montros sin sufiĉe kompatinda.»

«Vi ne faras al li bonan servon prizorgante lin. Sendu lin for. Li lernu vivi!»

«Mi devas diri, ke mi iom koleras kontraŭ mi mem. Li atendas, ke mi decidu, kion manĝi, kion fari. Li konstante sekvas min, kien ajn mi iras. Tio komencas pezi. Ĉi-matene, mi sukcesis seniĝi je li, nur ĉar estis tre frue kaj li ankoraŭ dormis, kiam mi eliris el la loĝejo.»

«Vi estas stranga. Vi ĵus diris, ke vi koleras kontraŭ vi mem. Ŝajnas al mi, ke vi devus koleri kontraŭ li. Kriaĉu al li, ke sufiĉas nun, ke li trouzas vian bonkorecon, ke vi ne plu elportas lin!»

«Tion mi ne povus. Eble estas strange, sed mi ne koleras kontraŭ li. Mi kompatas lin. Li estas tiel sendefenda en la vivo...»

«Jen vi refoje lasas vian kompatemon direkti vin kaj konduki vin al malsaĝaj decidoj!»

«Sed, se mi forĵetos lin, li... li... nu, mi ne scias, kion li faros, sed povus esti io tre danĝera. Eble la afero finiĝos per sinmortigo.»

«Nu, se tiel, estos lia decido, ne via. Vi ne respondecas pri ĝi. Vi faris vian devon, eĉ pli. Se li ne kapablas vivi sola, kial li vojaĝis al malproksima lando? Kial li ne atentis sian monon? Vi jam helpis lin pli ol necesis. Sendu lin for!»

«Kiel malvarmkora vi estas! Ne. Neniam mi povus.»

«Se tiel, akceptu lin tutkore. Fakte, nun, vi ne akceptas lin, vi trovas lin neelporteble ĝena. Sed samtempe vi lin ne malakceptas. Vi havas rilate al li du sin-kontraŭdirajn sintenojn. Tial vi suferas.»

«Vi pravas, sed viaj diroj, eĉ se plej ĝustaj, tute ne helpas min. Mi ne povas min ŝanĝi. Mi ne povus diri al li, ke mi rifuzas plu havi lin ĉe mi. Aliflanke mi amegas mian liberecon, kaj la konstanta ĉeesto de tiu ploremulo kondukas miajn nervojn al... al... kiel diri?... al koler-eksplodo.»

«Ĝuste tion mi diris al vi: koleru, kaj li forkuros!»

«Sed tiam mi ege malfeliĉos. Mi ne kuraĝos rigardi mian vizaĝon spegule. Mi diros al mi: vi estas aĉulo, kiu devis helpi malfeliĉulon, kaj, prefere ol fari vian devon, vi irigis lin for.»

«Kompatinda! Vi preskaŭ igas min kompati vin! Sed mi ne estas bonkora hundo kaj lasos vin solvi mem vian problemon. Saluton, Milan, mi esperas, ke vi tamen trovos vojon al saĝeco.»

results matching ""

    No results matching ""