6

Kiam Rikardo konstatis, ke li estas sola en la loĝejo, lin kaptis sento de timo. Lia unua penso estis tute stulta — «Li foriris! Ĉu ankaŭ li ŝtelis mian monon?» — sed ĝi ne povis daŭri longe: kion oni ne havas, tion neniu povas preni.

Sonis la porda sonorileto. Rikardo hezitis. Ĉu li kapablos respondi al tio, kion la persono demandos? Oni sonorigis duafoje. Ne tre memcerta, li tamen iris malfermi.

Staris antaŭ li junulino kun vizaĝo ridetanta.

«Oni diris al mi, ke ĉambro haveblas ĉi tie. Kontraŭ pago, kompreneble,» ŝi muzik-voĉis.

Rikardo ruĝiĝis. Li ne komprenis, kial. Eble, ĉar ŝi estis bela.

«Nu, nu...» li komencis, sed li vere ne sciis, kion respondi.

Ŝi antaŭeniris tri paŝojn, tiel enirante, kun apenaŭ aŭdebla «Permesu».

«Belan loĝejon vi havas!» Ŝi rondrigardis. «Ĉambro ĉi tie perfekte taŭgus por mi.»

Ŝi turnis la rigardon al Rikardo.

«Ĉu kostas multe?»

La junulo iom retrovis la kapablon paroli.

«Verdire, mi ne scias. Mi...»

«Ĉu vi loĝas ĉi tie senpage?» ŝi interrompis. «Tio estus eĉ pli bela!»

Ŝi ekridis, kaj la knabo opiniis, ke neniam li aŭdis ridon tiel belsonan. Lia koro batis rapidege. Li malfermis la buŝon, sed neniu sono elvenis. Ŝi rigardis lin plu. Li sentis sin ĝenata, kaj plena je nekonataj sentoj, samtempe timigaj kaj plaĉaj. Teruro kaj ĝojo lin okupis kune. Lia vizaĝo transiĝis de ruĝo al palo, de palo al ruĝo, kaj dum ĝi elmontris esprimon de pleja maltrankvilo, ĝi iel tamen sukcesis lumiĝi per ia rideto.

«Nu, nu, kio okazas al vi? Ĉu estas io ne en ordo?»

Ŝia voĉo ĉi-foje estis patrina. Rikardo sentis fortan deziron, ke ŝi kisu lin, ke ŝi tenu lin en siaj brakoj.

«Kompatindulo!» ŝi diris, kaj tiu vorto sonis feliĉige al liaj oreloj.

«Ŝi kompatas min, ŝi havas bonan koron!» li pensis, «eble eĉ si komencas ami min?»

Verdire, io simila al komenco de amo legiĝis en ŝiaj okuloj, kiam, enirante la kuirejon, ŝi eĉ pli patrinece proponis:

«Venu sidi ĉe la tablo. Mi preparos kafon. Kaj vi rakontos al mi.»

Ŝi rapide trovis mem, kie estas la kafo, la tasoj, la sukero. Eĉ kuketojn ŝi el ie prenis kaj metis sur la tablon. La junulo rigardis ŝin, mire kaj admire. Ĉiu ŝia movo disradiis plej altan kapablecon problemsolvi. Ŝi estis viva ekzemplo de agado praktika, trafa, laŭcela. Krome, la tutan tempon ŝi ridetis tiun mirindan, kortuŝan rideton, neforgeseble.

Kaj ŝia kafo! Kiel ŝi sukcesis fari ion tiel diecan? Ŝi ja uzis la samajn aferojn, kiel Milan. Jes ja, li trovis la kafon de Milan plaĉa, sed nur ĝis ĉi-momente, nur dum li ankoraŭ ne havis okazon provi tiun ĉi...

«Nu, finu vian kuketon, trinku iom pli da kafo, kaj rakontu al mi, ĉu konsentite?» ŝi diris, kvazaŭ al infano.

Kvarafoje Rikardo raportis la fi-agadon de Janĉjo. Li ankoraŭ ne alvenis al la momento, kiam li troviĝis ĉe la stacidoma monŝanĝejo, kiam la loĝeja pordo malfermiĝis.

«Nu, kio okazas ĉi tie? Kiu vi estas?» Milan elparolis, kaj aŭdiĝis, ke liaj nervoj ankoraŭ ne retrovis plenan trankvilecon.

La knabino respondis per sia muzika rido.

«Mi nomiĝas Katarina», ŝi klarigis. «Oni diris al mi, ke la sinjorino, kiu loĝas ĉi tie, luas ĉambrojn al studentoj dum la lernejjaro, kaj ankaŭ somere al vojaĝantoj, kaj mi venis informiĝi.»

«Ne estas ĉambro libera nun...» komencis Milan, kaj tuj li sin demandis, ĉu li parolas saĝe. Ju pli li rigardis Katarinan, des pli ŝi aperis bela. Estus stulte lasi Rikardon ĉi tie kaj rifuzi loĝejon al tiu rimarkinda belulino, des pli, ĉar ŝi evidente havas personecon eman al ĝojo, dum kun filozofo Rikardo la ridoj ne tro oftis. Sed ŝi reparolis, antaŭ ol li havis la tempon bonorde aranĝi siajn pensojn:

«Pri la ĉambro ni reparolos poste, se vi permesos. Mi nun ŝatus aŭskulti ĝisfine la aventurojn de nia Rikardeto.»

Rikardo kaj Milan estis ĉiurilate plej malsamaj. Sed en tiu momento iliaj sentoj eksimilis. Ambaŭ ekvidis en la alia iun danĝeran ulon, kapablan forŝteli al si amon, kiu, plej evidente, ne al tiu estis destinita.

Ĉe Rikardo, tiu sento kondukis al nenio praktika, sed en Milan iĝis klare, ke li devas seniĝi je sia kunloĝanto. Por tio necesas sendi lin...

«...Labori,» ekdiris Katarina, nekonscia, ke ŝi ĝuste vortigas la ideon, al kiu Milan estis alvenanta.

«Labori vi devas. Tio estas la plej simpla solvo. Kion vi kapablas fari?»

Rikardo restis momenton kun buŝo malfermita, kvazaŭ nekomprene, antaŭ ol li sukcesis respondi:

«Nenion.»

«Nu, tio simpligas la problemon. Vi do povas fari ion ajn!» ŝi diris ridante.

«Ĉu vi neniam perlaboris monon?» Milan demandis. «Eĉ dum la ferioj?»

«Ne. Miaj gepatroj estas sufiĉe riĉaj, kaj mi kapablas fari nenion.»

Katarina intervenis:

«Nu, Milan, vi certe jam laboris, ĉu ne? Diru al m, kiu estis la plej bone pagata okupo, kiun vi havis?»

«Mi estis gardisto.»

«Gardisto? Kia?»

«Nu, ekzistas ĉi-lande firmao, nomata Sekuriks, kiu uzas gardistojn; ili rondiradas en la urbo por kontroli ĉiaspecajn aferojn ĉe diversaj laborlokoj, ĉefe magazenoj. La gardisto ricevas uniformon, kiu iom similas polican. Li devas kontroli, ĉu la pordoj estas ŝlositaj, kaj raporti, se io aspektas nenormala. Li krome devas enskribi sian pason je tiu, tiu kaj aliaj lokoj per speciala en-mure lokita aparato, kiu mem notas la daton kaj horon. Tiel eblas scii, ke la gardisto pasis je la ĝusta horo kaj vere estis tie, kie li devis. Tio uzigas ĉefe por kontrolo kontraŭ fajro.»

Milan replenigis sian tason per kafo.

«Laboro kiel Sekuriks-gardisto havas multajn bonajn flankojn,» li daŭrigis. « Ĝi estas bone pagata, ĉar la uloj en tiu firmao neniam trovas tiom da homoj, kiom ili bezonas; mi ne scias, kial; eble ĉar multaj imagas, ke estas danĝere. Antaŭ kvar tagoj ili telefonis al mi por demandi, ĉu mi akceptus relabori por ili. Eble tio rilatas al la kunveno de la ŝtatestroj. Estu kiel ajn, mi respondis nee. Nun mi ferias, kaj miaj nervoj bezonas tempon senlaboran. Do, Rikardo, verŝajne vi ricevos la laboron, se vi iros prezenti vin, ĉefe se mi aldonos prezent-leteron dirantan, ke mi konas vin, kaj ke vi estas tute fidinda. Vi vidos, tiu laboro enhavas neniun problemon. Dank’al la uniformo la homoj lasas vin trankvila. Ili ĝenerale opinias, ke vi estas policano.»

results matching ""

    No results matching ""