Je la Jarfino

La regiono ĉe la limo de la norda provinco estis dezerta. Antaŭ la okuloj etendiĝis nur senfinaj ondlinioj de montoj, kiuj serpentumis jen supren, jen malsupren, foren al malproksimo, al la ĉielo de la nekonata lando. Troviĝis tamen kelkloke verdaj pinarbaroj, sed en ili ne kaŝis sin eĉ unu vilaĝo. Oni apenaŭ povis aŭdi bojadon de la hundo aŭ kokerikadon de la koko kiu anoncis tempon al vojaĝantoj.

Sur dorso de la montĉeno, inter la velkantaj flavbrunaj herboj, ŝtele zigzagis vojeto, ne multe irita, sed facile distingebla kiel pasejo dank' al la blankaj ŝtoneroj brilantaj sur ĝi. Ĝi kondukis de la nordo al la sudo kaj servis por ĉefvojo inter la norda kaj la suda provincoj. Apud ĉi vojeto, sube sur la montdeklivaĵo, staris malnova ŝtonpaviloneto, kiun konstruis montanoj foje loĝintaj en ĉi montaro en tempo forgesita. Ĝin konis plej bone la nordanoj, la vagvendistoj, la karbistoj, la argilaĵistoj kaj la maljunaj ĉasistoj. Ĉar tie ripozis ili dum tago kaj tranoktis, kiam malfruiĝis al ili hejmen reveni.

La paviloneto staris sola, tute sola en la dezerta norda montlando. Sed ĉirkaŭ la jarfino ne mankis al ĝi ĉiutage vizitantoj. Fore sur la zigzaga vojeto jen grumblis proksimen unurada puŝveturilo*. Ĝi estis opuŝata de viro de malantaŭo kaj tirata antaŭen de knabo ĉirkaŭ dektri-jara. Ĝi portis ĉe la maldekstra flanko kelkajn malnovajn meblojn kaj ĉifonajn pakaĵojn; ĉe la dekstra, sidis kapkline virino kun infano jam dormanta ĉe ŝia brusto. Proksimiĝante al la ŝtonpaviloneto, al ĉielo la vizaĝo turnis la veturilpuŝanto, vireto ĉirkaŭ kvardek-jara, kies frunto jam senĉese ŝvitis.

-- La suno jam sin movas al la zenito...

Tiel dirante, la veturilon li haltigis, kaj starante spiri por momento, li ekiris al la virino, kaj debrakumis de ŝi la infanon, por ke ŝi povis facile descendi la veturilon. Ŝi surteriĝis, reprenis de la viro la infanon. Kaj ili sidis unu apud la alia sur ŝtonbenko antaŭ la paviloneto kaj restis senvortaj. La knabo, apud ili sidanta sur ŝtono apude trovita, ankaŭ restis senvorta.

La suno de decembro estis iomete pala, sed ne tute senbrila. Sunradio tamen radiis en la profundon de la montaro, kie, kvankam nun en la jarfino, ne kirlis la malvarmega vento kaj sekve ne estis tre frida. La hejmen rapidantaj vojaĝantoj ofte sentis sin iom varmetaj.

La virino, kiu la rigardon langvore sternas laŭ la longo de la vojeto, al la nekonata proksimo, kvazaŭ ion ekmemorante, ekturniĝis al sia edzo tre neagema pro laco. Je la vido de lia vizaĝo pala, ŝia koro ektuŝiĝis kaj ŝi tuj tiris sian manikon al lia frunto kaj milde forviŝis la ŝviton senĉese elfluetantan. Dume ŝi ankaŭ ĵetis rigardon al la knabo, kiu malvigle sidis kun vizaĝo al la ĉielo stultiĝante. Kaj ŝi tuj ekstaris.

-- Li malsatas jam, -- ŝi krietis, -- tiel longan vojon li iris, tirante peze ŝarĝatan puŝveturilon.

Kaj la infanon ŝi urĝe sidiĝis sur la tero apud la ŝtonbenko, kaj rapidis al la veturilo. Tie ŝi elprenis rompitan ĉe la tenilo kaserolon el unu malnova sako, kiu entenas ĉefe la ilojn, novajn kaj malnovajn, de la kuirejo; kaj rulon da vermiĉeloj el la alia. La vireto, patro de la knabo, nun iom refreŝiĝinta de la laco, ekstaris kaj kolektis kelkajn ŝtonojn, per kiuj provizoran fornon li faris.

La infano neprizorgata ekkurbigis la lipojn kaj kompatinde ekploris. Ĝia vizaĝo malbele grimacis, kiu pro manko de nutriteco aspektis terure vaksflava. La patrino tre kortuŝiĝis de la ploro. Kaj ŝi tuj ĝin karesis per unu mano, la vermiĉelojn kuirigantajn zorgante per la alia. La patro ne residigis sin por ripozi, li ekpromenis antaŭ la paviloneto malnova, jen spirante, jen kapon levante al la ĉielo enprofundiĝante en medito, jen rigardante la edzinon tre okupatan, la infanon kortuŝige plorantan kaj la knabon, kiu lace rigardis la aeren ŝvebantan vaporon el la kaserolo, kaj li eksuspiris.

Tiu ĉi vireto estas sudulo; malalta, malgrasa, kun palflava vizaĝo kaj maldensaj brovoj kiuj foje kuntiriĝas en profunda malĝojo. Li estis ĝentila klera kompare al metiistoj, vagantoj aŭ terkulturistoj en tiu ĉi monta lando; ĉar li profesiis kiel kasisto en tolbutiko en iu norda urbo. Pro la jardaŭra civila milito de militistoj kaj grandskala enpenetrado de la maŝinfabrikita varo el fremdaj landoj, kiu aspektas pli bela kaj kies prezo estas pli malalta, ol la enlanda permane teksita tolo, la eta butiko de lia mastro ne povis plu ekzisti kaj tial malfermiĝis antaŭ la jarfino. Li estis honesta kaj fidela komizo, kiu ne postulis pli da salajro ol la necesan por lia modesta vivo, sed la bankrotinta mastro ne povis lin plu dungi nur je tia virto. Li deviĝis perdi la laboron ankaŭ antaŭ la jarfino.

Post la laborperdo li tamen ne tuj forlasis la urbeton, kie li unue disciplinis sin kiel komizlernanto kaj poste perlaboradis ĝis unu, jam pli ol dek jaroj. Li restis tie por monato, je sia mem elspezo, por trovi novan okupon. Sed ĉio ĉi vanis. La mondo jam surprizige ŝanĝiĝis, kion li, kiel komizo, neniam vidis aŭ spertis antaŭe. Ĉifoja bankrotado estas senescepta al butikoj, grandaj aŭ malgrandaj, en la norda monta urbeto, kiuj vendis la enlandan permane faritan varon. Li devis reveni al sia naskloko kaj serĉis alian metion. Por ŝpari monon li ne veturis per buso, sed per manveturilo, kiun li mem puŝis sur la longa, mallarĝa montvojo.

... La tagoj venontaj estas eĉ pli multaj ol la haroj de hundo. Ni devas kiel eble ŝpari. Kiom la veturilpuŝado gravas al mi? Mi ankoraŭ estas juna kaj fortika.

Sur la vojo li ofte tiel kvietigis la edzinon, kiu, vidante la ŝviton eltorentantan el lia frunto, ekkortuŝiĝis kaj grumblis, ke li ne devu ruinigi ŝin per tia penado kia ne decis por lia sano.

La vorto, nun eligita de la edzo, kies signifon ŝi bone komprenis, vere ŝin mutigis. Sed ŝia koro certe ankoraŭ restis dolora. Kun dolora koro kaj mutigitaj lipoj ŝi ofte returnis malantaŭen la kapon kaj rigardis la edzon, liajn malhelan mienon kaj maldensajn brovojn. La edzo -- li povis bone legi la esprimon de la mornaj okuloj de la edzino. Retenante la spiron, , li antaŭenpuŝis ankoraŭ pli forte kaj rapide la veturilon, por montri ke li estis sufiĉe forta por la laboro. Sed dume la nigraj vejnoj ekelstaris el lia frunto kaj la ŝvito falie en pli granda guto. En tiu momento ŝi subite de li deturnis la rigardon, haste kaj konsterne kvazaŭ ŝtelisto, kaj la larmo ekbrilis kaŝe en ŝiaj okuloj. Kaj ŝi tuj descendis la veturilon kun la infano en la brako, por ke la veturilo iras malpli peze.

Ŝi estis kamparanino. Ŝia familio ne estis riĉa. La edzo -- tiu ĉi vireto, kvankam ne kapabla akiri multe de mono, certe estis bona, al ŝi fidela kaj ĝentila. Ŝi amis lin, al li ŝi oferis sian vivon, kaj volonte ŝi kun li suferis. Por malpezigi la financan ŝarĝon de la edzo, kiu per sia malgranda kresko kaj malbona sano, penlaboradis senripoze por la malriĉa familio, ŝi post la naskiĝo de la dua filo sin dungigis kiel suĉigistinon en iu riĉa familio same en la norda urbeto, lasante sian propran infanon nutrita per farunpastaĵo. Kiel la infano de la mastro estis demamigita, ŝi ankaŭ perdis sian okupon je tiu ĉi jarfino. Ŝia lakto elĉerpiĝis, elĉerpiĝis ankaŭ ŝiaj tutkorpa energio kaj forteco. Ŝi vidiĝis velkanta, ĉar sur ŝia vizaĝo jam reliefis linioj inter profundaj faltoj.

La vermiĉeloj jam boliĝas en la murmuranta akvo, la vaporo supreniris serpentume en la aeron. La vireto tien kaj reen promenanta ekhaltis. Kvazaŭ ensorĉate li rigardis la difuzantan vaporon. Post momento li turnis la rigardon al la edzino, kiu, kun haroj senordaj, pala vizaĝo makulita de fumaĵo, sidas malvigle ĉe la fajrego kun la infano en unu brako. Kaj li eklevis la vizaĝon al la ĉielo kaj profunde ekspiris.

La edzino entenigis plenpelvon da vermiĉeloj kaj ĝin donis al la knabo apud ŝi sidanta. La manĝaĵo ne estis sufiĉa por la familieto; post la plenigo de la unua pelvo, restis en la kaserolo jam nur iom da supo. Tiom ŝi tute servis al la edzo.

-- Mi ne estas malsata, -- mildvoĉe rifuzis la vireto, -- vi manĝu.

Je la vorto la edzino lin fiksis per sia malgranda okulparo, buŝon tordante. La vireto, konsternigata de la rigardo de la edzino, ekklinis la kapon, kaj por montri ke li estis vere sata, li mienis malŝate al la supo de vermiĉeloj.

-- Nu, vi aspektas tamen tre elĉerpiĝinta, -- ŝi decidmaniere diris. -- Vi nepre manĝu.

Li ankoraŭ rifuzis, sed la edzino ĉiel devigis lin akcepti la vermiĉelan supon, nuran supon kiu konsistas nenion alian ol akvon kun pinĉpreno da salo. Finfine li dividis la manĝaĵon en du partojn, la plian li donis al la edzino.

Post la manĝo la familio ripozis por momento antaŭ la ŝtonpaviloneto. La knabo refreŝiĝanta kvazaŭ ŝafido premsidas antaŭ la patrino, kiu, la senordajn harojn ordigante, senvorte suĉigas sian mamon al la infano. La patro, kun mentono al la ĉielo, senemocie rigardas al malproksimo, la malproksima montaro kaj la senfina sepentuma vojeto, samkiel la patrino, en granda muto.

-- Ankoraŭ restas dekok kilometroj por atingi hejmon, -- diris subite la edzo, kalkulante la distancon sur la fingroj.

Ne rediris la edzino, langvora kaj malstreĉa, sed ŝi milde mienis al la edzo kaj penridetis. Senvorte la edzo refalis en silento.

-- Kiam ni atingos hejmon, -- li rekomencis post momento, kiel eble mildigante la voĉon, -- eble jam estos en profunda nokto.

Kaj la edzo subite paŭzis. La edzino montris mirigata de la ekinterrompo:

-- Nu?...

-- Kiam ni atingos hejmon en la profunda nokto, -- li mallaŭte daŭris, -- ni devos refoje prepari iom bonan por manĝi. Kaj por li, o! la kompatinda knabo, li iras tiel longan vojon samkiel ni kreskuloj. Por ni, nu, manĝi aŭ ne, tute gravas neniel. Sed... mi ne scias, ĉu jam ruiniĝis la forno, la domo kaj ĉio en ĝi, kiujn ni ne prividis dum tiel longa tempo. Se jes, mi timas ja, ĉu mi povas ripari aŭ...

La voĉo de la vireto iom post iom mallaŭtiĝis kaj fine tute neniiĝis.

La edzino mire rigardis lin kaj ekatentis la amaran grimacon de lia vizaĝo, kaj ŝi ekkomprenas pri ĉio.

-- O!... -- ŝi intence detemigis la babilon por forgesigi al la edzo ĉian zorgon pri la estonto, ekkriante en ŝajne gaja voĉo. Viajn karajn maljunajn bogepatrojn vi devos viziti morgaŭ, ĉu ne?

Dume la infano luldormigita ĉe ŝia brusto ekvekiĝis kaj ploregis. Ŝi tuj ŝtopis ĝian buŝon per la mampinto. Kaj ŝi rekomencis la konversacion.

-- La gemaljunuloj vin ne vidis dum tiel longa tempo, ili certe vin regalos per bonege rostita kokino.

-- Jes! -- kvazaŭ ion ekmemorante li ekkriis, -- mi devos viziti viajn gepatrojn. Ili estas tiel bonkoraj al ni! Mi ne scias, kiel tiuj blankharaj gepatroj fartas. Krome ankaŭ la vilaĝestron Huan, de kiu mi prunteprenis dudekmil monerojn kiel nia edziĝan elspezon antaŭ dekkvin jaroj. Eble la rentumo jam plimultiĝadas pli ol la propra kapitalo estas. Nu, mi nun devas la ŝuldon repagi en dolaro... Ho ve! mi eĉ ĝis nun ne povas forigi la ŝuldon...

Kaj la vizaĝo tuj montri pli malhela. La maldensaj brovoj kuntiris super la grizaj etokuloj, tre malgaje.

-- Ne estas via kulpo, ke vi ne povas repagi vian ŝuldon, -- diris la edzino kun tute senriproĉa voĉo. -- En la malbona tempo kia nun, eĉ ĉiokapablulo montras sin embarasita. Niaj tagoj venos ankoraŭ tre multaj, ĉu ne trafos nin almenaŭ por unufoje la bonŝanco? Vi ne estas ĝuema mallaboremulaĉo, vi certe povos akiri riĉetecon kaj vin malŝuldigi.

-- Jes, vi estas prava. Sed tio estas afero en la nekonata futuro. Mi nun tre timas ja, ĉu la vilaĝestro ĉifoje perforte devigus min repagi la ŝuldon. Se jes, mi ja ne povas min favorigi al li, kiel antaŭe, nur per tia malgranda donacaĵo, kiun mi al li oferos je la vizito morgaŭ.

Por la vilaĝestro li speciale aĉetis paron da salitaj sovaĝanseroj kiel novjaran oferaĵon kaj signon de alta estimo al la vilaĝa potenculo, kiuj estas famaj lokproduktaĵoj de la norda provinco kaj kostas al li preskaŭ duondolaron. Por la patrinecaj maljunaj bogepatroj li elektis paron da rostitaj porkfemuroj, kaj diversajn merceraĵojn por la malpli intimaj parencoj kaj la samvilaĝanoj. Antaŭ ol li aĉetis ĉi lastajn donaĉaĵojn, lia frunto certe sulkiĝis. Sed post longtempa konsidero li fine aĉetis. Ĉar li volis montri per la donacaĵoj, ke li certe havis konvenan okupon en la malproksima lando, kaj ne estis tie senlabore vaganta kiel multaj vilaĝanoj, kiuj, perdante la teron, perlaboris en malproksimaj urboj kaj revenis hejmen post kelka tempo tute kiel ĉifonaj almozuloj.

-- Se lia sinjora vilaĝestro indulge permesus min iomete prokrasti la repagon de la ŝuldo, -- li daŭris kun milda tamen peza voĉo, -- mi estos libera por iom da tempo. Tiam mi iamaniere riparos la domon, se ĝi estis ruiniĝinta, kaj lueprenos kampojn. Mi laboros sur tero kiel farmulo. La nunajn jarojn la fremda varo kune kun butikoj de ia novspeco enfluadas en urbojn kvazaŭ ŝtormo. La lokaj jam bankrotintaj butikoj ne povas restariĝi en mallonga tempo, mi pensas, ŝanĝi mian okupon kiel terkulturiston ja estas nuntempe por mi ununura rimedo...

Aŭdinte la novan projekton, la edzino iom vigliĝis. Kun emociaj brilantaj okuloj ŝi rigardis la vireton, de kapo ĝis la piedoj.

-- Jes, terkulturado ankaŭ estas bona vivrimedo, -- ŝi poste malrapide diris. -- Sed mi dubas, ĉu via sano permesus vin perlabori tiemaniere.

-- Mi povas! -- li, ankaŭ iom vigliĝanta fortigis la voĉon. -- Sciu, post kelkjara penado sur la tero ni povos iom akumuliĝi per senĉese ŝparado kaj sekve ni povas vivi sendepende. Se venos prospera jaro, kiam la komerco povas profiti kaj la butiko de mia mastro remalfermi, mi kompreneble ree iros eksteren kaj dungigos min kiel komizon. Tiam ne estos necese por vi ankoraŭfoje forvagi kune kun mi al la malproksima loko kiel suĉigistino. Nia posedaĵo tiam jam sufiĉos por via vivo. Se cetere mi akiros iom pli da mono, mi certe sendos ĉi knabon al lernejo, por ke li sekuros por si iom bonan pozicion en la socio, pri kiu mi tiel sopiras.

-- Certe bone! -- la okuloj de la edzino pro ekscitiĝo ekbrilis, -- sed tiaokaze ni devas luepreni iom pli da kampoj.

-- Kompreneble.

-- Nu... -- kvazaŭ ion ekmemorante ŝi ekpezigis la voĉon, -- kiom do ankoraŭ restas ĉe ni?

La vireto ekpaliĝis pri la demando. Lia malgranda okulparo, emocie brilanta en kaŝita langvoro, ekmalheliĝis kaj ree sin montris senspirita.

-- Tri do-la-r-oj...

Aŭdinte la vortojn, la edzino ne plu demandis, nek daŭris la parolon. Ŝi ekmutis. Ŝia vizaĝo montriĝis nigremorna.

La suno jam iris al la okcidento kaj volis sinki en la foran montaron. Vespera malvarmo komencis ĉirkaŭpreni la vojaĝantojn, kies ombroj iom post iom iĝas sollongaj kaj grizaj antaŭ la ŝtonpaviloneto. La infano atakata de la malvarmo de la malfrua decembro, ekploregis, la eĥo kirlis en la valo de la senhoma norda montlando kvazaŭ stranga krio de fantomidoj. La vireto ekstaris, kapon klinante, apenaŭ povis eligi malfortan voĉon:

-- Jam malfruas.

Kaj li firme tenis la ambaŭ tenilojn de la unurada puŝveturilo; la knabo, dorson klinante, ĝin tiris antaŭen kun ĝian ŝnuron trans sia ŝultro. La edzino kun infano residis sur ĝia dekstra flanko. Kaj ili rekomencis la longan vojon de tiu ĉi tago. Sur deklivaĵo de monteto la vojaĝanta familieto malrapide malaperis en pinarbaron, super kiu leviĝas jam la vespera nubo.

 


* Unurada puŝveturilo estas ĉefkomunikilo en ĉina vilaĝo, precipe en nordaj provincoj. La rado ununura estas enmetita en la mezo de la veturilo, inter du tabulaj flankoj tenataj iom supre de la rado, kiujn oni utiligas kiel sidilojn aŭ ŝarĝilojn. La puŝveturilon oni irigas tiel: ĝin puŝante ĉe ĝiaj du teniloj ĉe la malantaŭo, se ĝi peze ŝarĝiĝas, oni aldone ĝin tiras per ŝnuro ĉe la antaŭo.

results matching ""

    No results matching ""