1

Antaŭ ol li eniris la armeon kaj fariĝis soldato, Triumfo Van estis jam kampdungito. Kaj jen li ree laboras sur la tero, kvankam li ankoraŭ portas la nomon soldatan: Triumfo, kiun li donis al si mem en la armeo.

Lia dorso estos iom ĝiba, sed li ne konsideras sin malbelaspekta. Antaŭ multaj homoj, inkluzive la legscian, preskribeblan lernejmastron, li ofte fanfaronas, ke la ĝibo ne malhelpas onin esti grandulo, kiun la sorto destinas granda, ke ĝi ĝuste servas kiel signo, per kiu la eksterordinara homo distingiĝas de la ordinaraj ktp. Ĉu Nigra Hundo Ĉan ne diris, ke li iam akiris la gloran rangon -- kaporalecon?

Sed certe malfavoraj estas liaj malgrandaj okuloj, pro kiuj Triumfo suferas ja tre multe. Ili estas ĉiam malklaraj, kvazaŭ vualitaj per lakto. En la kazo kiam ekleviĝas venteto aŭ naĝas de ie fumo, tiu perloparo ĉiam kompatinde larmas. La vilaĝanoj scias, ke li ne apartenas al la kategorio de larmemuloj, kvankam lia koro ofte sin montras mola kaj sentema, sed oni tamen lin ŝercmokas ĝuste pro tia senkaŭza larmo, dirante, ke li sopiras sian panjon, mortinta de ĥolero antaŭ longa longa tempo. La panjosopiron Triumfo ne rigardas maldeca. Sed li ne estas infano, nek sentimentala homo! Li estis, kiel li iam kolere diris al la mokantoj, kaporalo, kiu brave kaj fidele defendis sian generalon kontraŭ la malamikoj! Tial por ĉesigi la oftan mokon, li, laŭ la diro de lia amiko Nigra Hundo Ĉan, vizitis en iu profunda nokto la Templon de Terdio kun pakego da incensoj kaj orumitaj paperoj, kaj preĝpetis la Terdion kuraci liajn abomenindajn okulojn. Sed tamen ili neniam montriĝas helaj aŭ larmreteneblaj.

Dometon li havas ĉe la fino de la vilaĝo. Jen lia tuta posedaĵo. Kiel kampdungito, li ja povis konservi iom da mono el la jara salajro, sed, al diablo, kiom li foje akiris, tiom li tuj elspezis, dank' al la vetludo, kiu estas lia "amata ĉevaleto". La dometo deviĝis resti ĉiam truplena. Kaj en vintro la kirlanta vento ĉiam senbride kaj sovaĝe tonis sian simfonion en la truojn, kiu, akompanata de akra malvarmeco, ververe tre suferigis lin, precipe lian malgrandan okulparon. Sed nun, reveninte de la armeo, li decide ilin ŝtopas, kaj eĉ la murojn ornamas per legendaj bildoj, kiujn li aĉetis en urbo. Ĉar li jam edzinigis "buduaran fraŭlinon" el najbara vilaĝo.

Tiu ĉi fraŭlino ja estas trezoro. Kun kiom da peno, klopodo kaj eĉ larmo li ŝin akiris!

Ŝi estas la amata filino de la konata Korvino, mastrino de la vermiĉelejo. Aglonaza kaj giganta ino. Ŝi povas plenumi la kamplaboron kiel la fortika terkulturisto, kaj dume ankaŭ mastrumi la hejmon kiel la plej kapabla kaj ĝentila sinjorino. Jam antaŭ multaj jaroj, kiam li ankoraŭ estis ĉifona kampdungito, Triumfo Van ŝin ekamis kaj admiris. Kaj li ekambiciis kaj decidis, ke li nepre edzinigu ŝin, se ne nuntempe, en la venonta estonto. Li tamen ekprovis en la tempo estanta, li do petis sian amikon Nigra Hundo Ĉan svati por li la fraŭlinon ĉe ŝia patrino.

La nigra amiko ne rezignis pri la bela ofico. Kaj li kun grava mieno vizitis la mastrinon de la vermiĉelejo.

-- Kion vi babilaĉas, vi nigra ulaĉo? -- aŭdinte la vortojn de la svatisto, la mastrino de la vermiĉelejo ekkoleriĝis kaj sentis sin ofendita. -- Ke mia filino edziniĝu al tiu almozuleca kampdungito? Senhonta ĝibulaĉo! fivetemulo!

La neatendita insulto kaj malŝato de Korvino, alportitaj de la amiko svatisto Nigra Hundo Ĉan, hontigis Triumfon Van preskaŭ ĝis morto. Sed li ne malaperiĝis de la malsukceso. Li do ekprovis konkeri la koron de la estonta bopanjo. Li pene laboris por sia mastro, esperante, ke li altigos lian salajron. Tiam li povos, li pensis en si, aĉeti novajn vestojn, kaj, ilin portante, li povos montri al la mastrino kaj ŝia amata filino, ke li ankoraŭ ne estas ĉifona malriĉulo. Sed, ve, lia mastro tute silentis pri lia klopodo. Iun vesperon li do atentigis lin, dirante:

-- La kampaferon mi finis en tri tagoj, kion preti bezonas almenaŭ tri homojn...

La mastro ridetis kontente kaj dankis lin afable, sed neniam parolis pri la salajro.

-- Al diablo!

Ĉifoje Triumfo Van vere malesperiĝis. Li ne plu volis labori, sed sin cedis al sia amata ĉevaleto, la vetludo. Li venigis en sian domon la famajn personojn de la ĉirkaŭaj voilaĝoj, kaj ekvetis la kubĵeton. En tiu nokto li perdis ĉiun soldon ĝis tiam ŝparitan krome li ŝuldis al multaj homoj. Je la disiĝo la venkant-kreditoroj kaptis lin ĉe la brako, minacante, ke li tuj pagu la ŝuldon, alie ili pendos lin senvestita sub la morusarbo antaŭ lia domo. Li surgenue larmis kaj promesis, ke li redonos la sumon en la proksimaj tri tagoj. Sed je la matenkrepusko li ŝtele forkuris al armeo kie li servis kiel dungsoldato. Tie li tute ŝanĝiĝis, eĉ lia antaŭnomo ŝanĝiĝis per la multe promesanta vorto: Triumfo!

Post tri jaroj li revenis al la naskiĝ-vilaĝo bone vestita.

-- Ni jam enuas pri la oficialaj aferoj en la armeo, -- Triumfo tiel diris al siaj amikoj renkontitaj. -- Mi volas ree vivi per laboro sur la tero.

La amiko Nigra Hundo Ĉan, tiam tro ekscitita de lia nova vesto, verve disvastigis inter la vilaĝanoj la sciigon, ke lia amiko nomata Triumfo Van promociiĝis en la nacia armeo ĝis la rango de kaporalo! Kaj cetere akiris multe da mono kaj nun volis per la sumo vivi feliĉan, rezignan vivon sur la tero! Triumfo ne neis la diritaĵon. Kaj Nigra Hundo mem ankaŭ kredis, ke li diras la veron. Kaj la vilaĝanoj ankaŭ ne dubis pri la afero kaj rigardis lin kun amikecaj okuloj. La mastrino de la vermiĉelejo ankaŭ ne tenis sin tiel malafabla kiel antaŭe, ŝi volonte edzinigis sian amatan filinon al la kaporalo.

-- Jen!

Iun posttagmezon post la edziĝo, tiun nuran vorton Triumfo eligis, skuante sian dikfingron al la amiko Nigra Hundo, kiu estante jam mezasĝulo, ankoraŭ restis "sprita fraŭlo".

results matching ""

    No results matching ""