1

Tiujn ĉi tagojn Grandkapo Ma Fan estis libera, tute libera. Kiel vilaĝa lernejmastro aŭ "legoscia sinjoro" kiu ĉiam sin okupis pri oficialaj aferoj inter vilaĝoj, tiel li, kun sulkigita frunto, mallevitaj okuloj, enpensante promenis sur la vojeto preter la vilaĝo. Kiam li ekkaptis la vidon de servistino pioĉanta en la kampo, aŭ de maljuna mastrino lavanta vestaĵojn apud la vilaĝa lageto, li nepre aliris al ŝi, por iom babili. Ke li elektis virinojn kiel siajn alparolatojn estis pro tio, ke ili sciis la "hejman aferon" pli bone ol ordinaraj viroj. Sed la inoj estas ĉiam aferoplenaj, ili ne volas klaĉadi por sufiĉe longa tempo; tial li ofte foriris tute nekontente. Sed iun matenon vidiĝis sur monteto la babilema, maljuna Korvino, la mastrino de la vermiĉelejo, kiu estis paŝtanta sian malgrasan azenon. Rekoninte ŝian ombron, li tuj apudiĝis. Kaj kvazaŭ en hazardo haltis antaŭ ŝi.

-- A! Onjo Liŭ, vi estas tiel laborema, riĉeco baldaŭ venos al vi.

-- O! Onklo Ma, -- la mastrino eklevis la kapon kaj ridete diris, -- dankojn pro via komplimento. Sed... nu, mizera kia mi, eĉ revon pri riĉeco ne posedas!

Post kelkaj tiaj kromvortoj Ma Fan silentis. La paro da malgrandaj, rondetaj okuloj ekturniĝis rapide en liaj okulkavoj. Kiel kutime li tiam englutis kelkajn gutetojn de salivo kaj komencis eligi la ĉiam samajn vortojn:

-- Onjo Liŭ, kiel vi opinias pri mi?...

La vermiĉeleja mastrino fikse rigardis lian malgrandan okulparon por momento kaj ridetis.

-- O, vi estas benita homo, -- la bonkora virino laŭkutime laŭdis la maljunulon. -- Feliĉo baldaŭ falos sur vi.

Kun rideto ŝvebanta ĉe la lipoj Grandkapo Ma Fan enmetis la komplimentajn vortojn en la orelojn. Tamen li kapskuis, ŝajnigante ne kredi:

-- Kie venos la feliĉo? Mizera kia mi! -- Ma Fan modeste neis.

-- Ne tiel diru, -- la mastrino tordis sian buŝon. -- Ĉu ne estas, ke vi jam alproprigis al vi edzinon? La edzino, tiel obeema, laborema, modesta! Kaj la bona Dio sendos al vi dikan filon.

-- Obeema, ŝajnas al vi?... Nu, tute mia, ŝia koro ne okupiĝas pri iu alia pli... nu?

-- Ajaja, vi estas tiel nervema, -- la Korvino komencis graki. -- Kiun ŝi plu amos, preskaŭ kvindek-jarulino? hahahaha...

-- Ke la bona Dio...? -- Ma Fan iom ruĝiĝis de la ridego de la maljuna Korvino, tamen li plue flustre demandis.

-- Jes, ŝia ventro ja rondiĝas.

Tiam la suno jam moviĝetadis supren al la alta morusarbo apud kampo sub la monteto. La babilema mastrino ekmemoris, ke ŝi jam malfruis prepari la matenmanĝon, eble la sovaĝa mastro jam furiozis en la kuirejo, en kiu la malnovaj mebloj estas tiel rompeblaj! Tial ŝi rapide aldonis:

-- Baldaŭ venos al vi dika infaneto.

Kaj ŝi sin turnis kaj komencis rapidi hejmen.

-- Dankojn pro via bona deziro, tio eble efektive okazus.

Ankaŭ Grandkapo Ma Fan foriris. Denove li rondvagis preter la vilaĝo por momento. Renkontinte neniun kun kiu li povis konsulti, li sin trenis hejmen. Ĉe la pordo li unuavide fiksis la okulojn al la edzino.

La maljuna virino sidis ĉe la forno, zorge preparis kaĉon. Ŝi ne vidis la eniranton.

Li staris senvorte kaj atentis pri ŝia ventro. Ĝi ne estas ronda kiel la maljuna Korvino diris.

-- Ĉu eble? ...Ne... ne... -- Ma Fan iom dubis en si mem.

La edzino susure, malvigle laboretis. Ŝi jen ŝovis faskon da pajlo en la fajrujon, jen ĝemis supren levante la vizaĝon. La vizaĝo, nu, ne estis tiel belaspekta: vaksflava, faltoplena, nigre makulita en la haŭtosulketoj per fumaĵo kaj polvo... Kaj la okuloj ankaŭ ne estis akvokolora, ili jam malheliĝas sub la ŝvebantaj palpebroj...

-- Ne eble... tiel maljuna!

Ma Fan balbutis kaj balancis la grandan kapon.

Aŭdinte la murmuron, la maljunulino surprizite levis la kapon kaj kaptis la vidon de la edzo staranta ĉe la pordo. Ŝi lin gapis senvorte por momento. Sur ŝiaj vangoj kaj en ŝiaj okuloj ne vidiĝis floreco, kiu devas aperi ordinare ĉe la nova edzino edziniĝinta ne pli ol tri monatojn. La nova geedza paro interrigardis. Sen ruĝiĝo la edzino malsupren ĵetis la rigardon kaj denove ŝovis faskon da pajlo en la fajrujon.

Iom malespere la brovoj de Ma Fan kuntiriĝis.

Li enpaŝis, sidis sur la tri-pieda seĝo, metante la kapon en la manoj. Post mallonga tempo la rizkaĉo jam estis bone elboligita. La edzino ĉiam silentema senvorte ĉerpis pelvon da kaĉo kaj ĝin metis sur la tablo. Ma Fan altabliĝis; tenante la pelvon en la manoj, li komencis manĝi. Dum la manĝado li plurfoje ŝtelrigardis la edzinon.

La edzino ne estis tiel delikate kiel la ordinaraj sinjorinoj koncerne manĝadon. Kiel almozulino, malsatanta por longa tempo, ŝi manĝegis, pelvon post pelvo.

-- Nu, ŝi devas naskigi... -- Ma Fan kapjesis al si mem, -- ŝi ja manĝegas kiel fortika viro.

Kaj Grandkapo Ma Fan sentis sin iom kontenta kaj esperhava.

 

results matching ""

    No results matching ""