4

Sed la filon atendatan la bona Dio neniam sendos. Unu monato pasis, denove monato. La edzino montris neniam ŝanĝon fizikan. Kiel kutime, ŝi senvorte dorson kurbigante laboris enla domo, de matenkrepusko ĝis la profunda nokto. Ŝi ne juniĝis, nek tuj maljuniĝis; ne lacigita, nek vigliĝanta. Ĉiam same. Ma Fan iom post iom iĝis senpacienca. Li ofte proksime observis, ekzamenis, ĉu estis ŝanĝo en la ventro de la edzino. Nenia. Nur iunokte la edzino aspektis iom neordinara, sed tio ne estis ĝojinda.

Estis vespero, ĵus post la vespermanĝo. Ekstere ekblovis aŭtuna vento. Steloj tremante brilis malvarme; hundoj bojadis al la ventsusuro. Ĉiuj sentis sin malvarmaj. La vilaĝanoj ĉiuj sidis en siaj domoj kaj babilis por sin distri inter la familianoj. Ankaŭ Ma Fan sidante kune kun sia edzino serĉis vortojn por konversacii. Sed anstataŭ eksciti la gajan atmosferon, la silentema virino sekrete larmis, sidante en la malhela angulo de la ĉambro.

-- Kio okazas al vi? Ĉu maltrankvilo en la ventro?

Ma Fan mirplene demandis, pensante, ke eble ŝi jam gravediĝis.

La virino kiel kutime mutis. Kvazaŭ kovanta kokino ŝi sidis senmove, kun senemocia mieno.

-- Kio?

Ma Fan malpacience alproksimiĝis, kaj etendis la manon, intencante tuŝi ŝian ventron. Tiam ŝi skuetis la kapon kaj protektis la ventron per ambaŭ manoj.

-- Ho, -- ŝi timeme krietis, -- estas nenio.

Ma Fan fiksis la okulojn sur ŝia ventro, ne kredante la vortojn.

-- Mi ne kredis. Bona edzino, se vi vere gravediĝas, nu... mi... mi aĉetos porkviandon por vi... nu?...

Kaj li movis sin tiel proksime al ŝi, ke ŝi eĉ sentis la sangan varmecon de lia vizaĝo. Ŝi konsterniĝis kaj tremis. Per unu mano ŝi puŝis lin for de ŝi, kaj per la alia tiris la nigran ĉifonan kaptukon viŝi la larmon ĉe la okulanguloj.

-- Ne, ne estas tiel, -- ŝi senforte diris. -- Mi nur ekpensas pri miaj infanoj forlasitaj.

-- O! vi pensadas pri aliuloj. -- Ma Fan mire ekkriis.

La silentema virino ĉifoje diris iom multe:

-- Ne, ne, ne aliuloj, sed miaj propraj infanoj. Estas tiel malvarme, vi scias. Mi dubas, ĉu ili havas sufiĉajn vestojn.

Aŭdinte la vortojn, Ma Fan subite paliĝis kaj malantaŭen sin tiris de la edzino.

-- Ŝia koro finfine ne apartenas al mi...

Ma Fan balbutis al si mem idiote staranta en la mezo de la ĉambro.

-- Naski al mi filon... nu... tute fantazia revo!

Vidante la strangan manieron de la edzo, ŝi ekkonfuziĝis. Stulte ŝi rigardis la grandkapan maljunulon, kiu premante la ambaŭ tempiojn kun manoj ekpromenis tien kaj reen, tute freneze. Ŝi tremis, ŝia tutkorpo tremis.

Ekstere la okcidenta vento klak-klake skuis la pordon kvazaŭ ploregante. Ŝi samtempe ektimis. Ŝiaj oreloj streĉiĝis; ŝajnis al ŝi, ke ŝi aŭdis ion.

-- Panjo, ni estas malvarmaj kaj malsataj...

La voĉo ŝajnis esti tiu de la plej aĝa filo.

-- Panjo, kial vi, jen satanta, nin forgesas?...

Estas la ĝemkrio de la malgranda filo.

-- O! en la domo restas nenio por ili! -- ŝi ekmemoris kaj sentis froston en la dorso.

Post la morto de la patro ĉia havaĵo en la domo elĉerpiĝis. Oni vivtenis per sovaĝvegetaĵoj kaj akvo. Sed la kriantaj intestoj ne povas ĉiutage toleri tiajn manĝaĵojn. La kreskantaj kaj maturiĝantaj knaboj ploregis, ankaŭ la patrino larmis, ploro regis la domon. Vidante la mizeron de la familio, la bonkora kaj "saĝa" Nigra Hundo, la bona amiko de la mortinta patro, kunigis la patrinon al Ma Fan, "riĉeta maljuna fraŭlo".

-- La homo laŭdire estas riĉeta kaj filama; eble li permesas min helpi vin...

Antaŭ ol ŝi iris al la domo de Ma Fan ŝi tiel diris al la infanoj. Sed efektive?...

-- Aja, mi preskaŭ ili forgesis, -- la silentema virino subite kriis, emocie sentante sin peka. -- Mi neniel helpis ilin!

Kaj ŝi denove mutis post murmuro. Kaŝante la kapon en ĉifonaj manikoj, ŝi larmis.

-- Ŝi havas aliajn, karajn al ŝi mem... Mi ruiniĝas,... finiĝas... Aaa...!

Grandkapo Ma Fan balbutis al si, daŭrante paŝi tien kaj reen. Antaŭ la lumeto de la meĉo lia maljuna ombro solece ŝanceliĝis sur la malnova muro el tero.

results matching ""

    No results matching ""