I. Vojkamaradoj

Kiam la suno ankoraŭ restis preskaŭ tri metrojn alta super la okcidenta horizonto, du vagvendistoj ĝuste renkontiĝis antaŭ kabana gastejo. Kaj ili haltis tie. La gastejo, situanta sube de monteto, apud ĉefvojo, estas speciale starigita por la malfruantaj vojaĝantoj.

Ne estis multaj gastejistoj en ĝi. Troviĝis tie nur unu knabservisto kaj paro da maljunaj geedzoj. La meblaro ankaŭ ne sin montris riĉa: kelkaj ruloj da pajlomatoj, tri aŭ kvar litkovriloj, unu bankuvo el acero, dekkelkaj pelvoj, tri vinkruĉetoj el tero, kaj unu paperlanterno, sur kiu estis pentritaj sep grandaj ruĝaj vortoj: "Van Sin Fa, komforta gastejo por vojaĝantoj"...

Enveninte la gastejon, la etkomercistoj demetis la surŝultre ŝarĝatajn aĵojn. Kaj post kelko de la blankharaj gemastroj, rekte eniris la kuirejon; tie li ĉerpis basenon da varmeta akvo. Per la akvo ili lavis vizaĝojn unu post la alia; poste, verŝinte la saman akvon en la kuvon, ili sidiĝis sur benko, kapklinante, kune purigis lapiedojn.

Ili sentis sin iom malpezaj postla lavado. Tenante po tason da teo en la manoj, ili eliris kaj staris ĉe la pordo de la gastejo. El la kamparo, kiu vaste kaj senfine sternis antaŭ ili, alblovetis iom da facila vespera venteto. Ili ekspiris, preskaŭ samtempe, kaj nudigis siajn brustojn, malbutonuminte la ĉemizojn. La ekventeto freŝigis ilin, tamen iliaj okuloj ankoraŭ restis enulacaj, senemocie dirrektantaj al la vidaĵo antaŭ ili. La montaro, la horizonto kaj la firmamento vidiĝid grizaj. La rizoj en la kampoj estis fortranĉitaj, kaj la stoploj postlasitaj stulte rigardis la ĉielon, kvazaŭ plorantaj.

-- En mia naskloko, kampoj kiel tiaj estus jam ensemitaj per faboj.

Unu tiel ekparolis.

-- ...

La alia senrespondis, ankoraŭ fiksante sian rigardon al la antaŭ li sternanta vidaĵo.

La suno jam sinkis en la okcidentan montaron. Kokoj kaj kokidoj de la maljunaj gemastroj ŝtele glitis en la gastejon. Jam noktiĝis. Starinte por momento ĉe la pordo, la etvendistoj reeniris, senparole. Ĉe la manĝtablo ili sidiĝis sur benkoj, vidalvide.

-- Kara mastro, -- unu ekvokis, kun voĉo milda kaj amikeca, -- bonvole alportu kruĉeton da varma vino kaj du telerojn da salitaj faboj.

Post la vorto li metis la kapon en la manoj kaj subrigardis la alian, sammaniere sidantan; kaj aŭdiĝis ne plu parolo.

Li estis tolvendisto. Estante nordano, li aspektis altkreska, kun larĝŝultro, granda nazo, brovoj dense nigraj kaj vizaĝo ruĝkolora. La alia, sin profesiante kiel kolportisto de merceraĵoj, estis montano el la monta gubernio Louan de Anhui Provinco, kun malalta kresko, larĝa frunto, pinta mentono, ĝibeta dorso kaj paro da rondaj etokuloj en kiuj centriĝis la forto de lia tuta korpo. Estante same vagvendistoj, ili ofte renkontiĝis survoje aŭ en gastejo, tial ili interkoniĝis kaj fariĝis bonaj amikoj. De frumateno ĉiu postkuras sian bonŝancon en diversaj vilaĝoj, sed dum vesperiĝo, ili nepre renkontiĝis en la dummatene interkonsentite decidita gastejo. Tio estis por ili singarda aranĝo: por eviti solecon kaj interhelpi en eventuale neatendita hazardo kiel vojrabitado k. a. ...

La mastro jam alportis kruĉeton da varma vino; la knabservisto, du telerojn da salitaj flavfaboj. La tolvendisto ekstaris; ekpreninte lakruĉeton en sian manon, verŝis plentason da vino al la amiko sidanta kontraŭ li, kaj al si mem poste. Tuj kiam la ebriigaĵo malsekigis la gorĝojn, la atmosfero inter ili ekfariĝis iom agrabla kaj vigla.

La tolvendisto ekrompis la silenton per konversacio. Li diris, ke li tiun tagon tolaĵon vendis entute je la sumo de ses mil moneroj; ke laŭ dekkvin-procenta profito li elprofitis naŭ cent monerojn; ke krom la manĝ- kaj dormpago de tiu ĉi nokto li gajnis nete kvarcent monerojn, sed nun drinkante ĉi pokalon da vino, restos ĉe li nur ducent kaj kelkaj moneroj. Kuntirante la brovojn, la kolportisto amikece informis sian ŝancon de la tago al la norda kamarado: Li profitis nur kelkajn soldojn kaj tial la vino de ĉi nokto elspezigis al li la proran kapitalon. Krom tio la malaltulo ne volis diri plu pri la komerco.

Kaj ree silento. Du vojkamaradoj kun senesprimaj okuloj rigardis unu la alian, kvazaŭ ion pripensante.

-- Mi ja enuiĝas de la profesio: vagvendo, -- la kolportisto subite ekkomencis la babiladon post longa silento. -- Se en mia loko mi estus vivtenebla nuntempe, mi prefere revenos hejmen kiel laborulo en la kampo...

-- Jes, ankaŭ mi tiel pensas.

Eĥis la tolvendisto, metante la tason sur la tablon.

-- Sed nun ankoraŭ ne estas eble por mi, mi pensas, ĉar kondiĉoj en mia loko pli malboniĝas...

Kaj li detaligis la rakonton pri sia monta distrikto al sia amiko, kun tono peza kaj sincera. Li estis kulturisto. Sed li ne povis vivteni la familion. Ĉar la terimposto estas tro peza: oni impostas almenaŭ kvin fojojn po jaro. Kaj... la produktaĵoj de vilaĝoj ne povas konkurenci kun la terproduktaĵoj el la fremdlandoj, kies prezo estas relative malaltaj. Kaj tial la rezulto de la tutjara klopodo en la kampo eĉ ne sufiĉas por la impostoj diversaj...

-- Sed... -- li ekĝemis, -- se oni prokrastus pagi la imposton, la publikgardistoj senprokraste venigas lin al la gubernio. Tial mi forlasis miajn kampojn... jen jam pli ol dek jarojn... Ĉiujare mi sendadis kutime kelkmil da moneroj al la familio. Sed nunajn jarojn pro la malriĉiĝo de la vilaĝoj ĉi-tieaj la mercervendo ankaŭ ne estas tiel profitebla kiel antaŭe. Vivteni por individuo eĉ estas malfacile, por la familio kompreneble fariĝas neeble. Mi estas, amiko, obstinulo: tuj kiam mi ne havas monon sendi al la familio, mi ne plu volas doni la sciigon pri mi mem al ajna homo. Jam pli ol du jarojn la parencoj ne scias pri mia kieo...

-- Ho ve, -- la tolvendisto emociigita de la parolo de la amiko, simpatie ekĝemkrietis, -- pro la sama kaŭzo mi forlasis mian vilaĝon!

-- Jes? Kia iras la mondo!

La voĉo estis tre peza, kaj plena de trista tono. La kolportisto jam perdis la vervon de ordinara babilanto, kaj la vigleco karakterizan por la sudaj montanoj.

-- Tamen drinku!

Vidante la subite paliĝintan vizaĝon de la amiko, vinon proponis la tolvendisto; kaj, por kuraĝigi la amikon, li mem plengorĝe glutegis la alkoholaĵon tason post taso.

-- Finu la vinon, -- konsolis la tolvendisto, sur kies vangoj aperis jam ruĝo. -- Kial tiel malĝoje? La vivo estas nenio alia ol marioneta ludo, hahaha...

La malaltulo ne emoviiĝis de la kuraĝigo. Li ridetis, amare dirante:

-- Ĉzr vi jam ebriiĝas... Hodiaŭ mi ne estas tiel bonhumora por drinki, mi volas dormi...

Kaj li detabliĝis, malvigle iris al la murpiedo, kie oni jam metis litaĵojn sur la tero. Li ekkuŝis tie.

La nordulo ankoraŭ restis drinkanta ĉe la tablo. Nur post li eltrinkis la vinon en la kruĉeto, li enlitiĝis apud sia vojkamarado.

Tiam la knabservisto forprenis la manĝilaron. La maljuna blankhara mastrino, prenante la paperlanternon en la mano, observis ĉien en la gastejo kaj poste la pordon, ĉu ĝi estis bone riglita. Post tio ŝi estingis la lumeton en la lanterno, kaj eniris sian ĉambron ankaŭ por dormi.

Ĉiuj en la apud ĉefvojo solece staranta kabana gastejo endormis. Tra la breĉetoj de la malnova pajlotegmento enrigardas la arĝenta lunlumo de la mezaŭtuno. Ekaŭdigis ronkado. De tempo al tempo alondetis bojado de hundoj el foraj vilaĝoj. Samtempe ekzumis la grilo en la muroj, susuris la freŝa okcidenta vento. Jen en la gastejo ekestiĝis la simfonio de la fruaŭtuna serena nokto.

Subite ekakriĝis ekkrio el la flanko de la endormanta kolportisto.

-- Kio? -- la tolvendisto, jam malebriiĝinta, surprizvekite saltleviĝis. -- Kio okazas, vojrabisto?

Li ekpalpis la alumetkeston, kiun estis pro singardo metita apud la kapkuseno, kaj eklumigis la lampon per la alumeto. Li observis ĉien en la gastejo.

Nenio nova.

-- Kial vi ekkris, ventrodoloro? -- li turniĝis al sia amiko, iom surprizite kaj kolerete demandis.

-- Ne, -- la kolportisto larĝe malfermis siajn okulojn, en kiuj jam turniĝis la larmeroj, -- mi ĵu sonĝis, ke miaj edzino kaj gefiloj mortis de malsato...

Aŭdinte la vortojn de la amiko, la tolvendisto ekpaliĝis. Sendube li jam nun tute liberiĝis de la efiko de la alkoholo.

Ankaŭ mi tiel sonĝis antaŭ kelkaj tagoj. Nun via vorto rememorigas al mi mian familion jam kvin jarojn forlasitan...

Kaj liaj lipoj terure ekkonvulsiis. En la okuloj ekbrilis akveco.

Samtempe la du amikoj falis en singulta plorego.

-- Kio?

La maljunaj gemastroj vokis en la interna ĉambro terurvekitaj, kaj ekaŭdiĝis la susuro de ilia ellitiĝo.

La plorantoj tuj silentis, ĝentile kaj milde respondis al la maljunuloj:

-- Karaj gemastroj, bonvole dormu, estas nenio...

Tion dirinte, la plorantoj interrigardis por momento kaj amare ridetis. La kolportisto fine mallaŭte diris:

-- Ho, kial ni estas tiel nervozaj! Dormu, ni devas fruleviĝi morgaŭmatene...

 

results matching ""

    No results matching ""