III. Al la Vivo

Vesperiĝe sur la diafana, trankvila lago vidiĝis fiŝboato, malrapide sin lulanta al la bordo.

Ĉe la lagbordo staris juna fiŝisto, kiu, kun okuloj direktantaj sopire foren, foren al la blua, vasta akvosurfaco, manon jen supren, jen malsupren svingis. Li estis vokanta, kun voĉo karesema tamen peza, la remanton de tiu boato preskaŭ nevidebla:

-- Remu rapide, jam malfruiĝas, malfruiĝas...

Ne sudiĝis eĥo flanke de la solece balancanta boato; sed ĝi certe proksimiĝis.

Ĝi proksimiĝis...

Ĝia remanto estis junulino bruntkolora. Oni povis konstati je la unua rigardo de ŝia sksteraĵo, ke ŝi vivis sur la lago, vivtenante per fiŝkaptado. Ŝi havis akrebrilajn okulojn, larĝajn vangojn kaj pufan bruston, kiuj speciale karakterizis fortikan fiŝkaptistinon en tiu ĉi monta lago.

La remilojn ŝi forlasis dum la boato tuŝis la bordon; kaj, harojn ĉe la tempioj supren ordigante per la fingroj, ŝi spiris profunde, kun kapo al la ĉielo. Kaj ŝi pasis al la boatantaŭo. Tiam la juna fiŝisto, starante sur la bordo, etendis jam ambaŭ brakojn, por helpi ŝin surteriĝi.

Kaptante la vidon de la juna fiŝisto, ŝi tuj kuntiris la brovojn kaj tordis la buŝon.

-- Vi, senhonta varioldifektita aĉulo, pro kio vi tiel emas min ĝeni?

Ŝajnigante ne vidi lian sinceran braketendadon, ŝi deboatis kun kapo turnita al alia flanko, kaj rekte rapidis orienten, al la kabanoj sub krutaĵo, super kiuj ŝvebas jam vespera fumo.

Aŭdinte la vortojn "varioldifektita aĉulo", la juna viro tuj paliĝis, kaj dume liaj ambaŭ brakoj senforte falis malsupren. Sed li ankoraŭ ŝin sekvis, kun peza kaj malgaja paŝo.

-- Kiom gravas la varioldifektita vizaĝo? -- post momento li mildvoĉe diris. -- Mi povas fiŝkapti bone, mi estas fortika...

La rapidantino ne respondis.

-- Multaj est..as... la tagoj... venontaj... Oni devas vivi, peni por vivi... Ĉu belan vizaĝon oni povas amnĝi kiel rizaĵon...?

La tono de la juna fiŝisto estis ankoraŭ tiel peza, mallaŭta kaj samtempe ankaŭ milde.

-- Iru for! Gardu vian langaĉon!

Malantaŭen turnante la kapon, ŝi kraĉis plenbuŝon da salivo al la vizaĝo de la junulo. La juna viro ne koleriĝis. La kraĉaĵon li forviŝis per la maniko kaj plue ŝin sekvis.

Tiel ili iris, en funebra silento.

Post minuto ili atingis la loĝejon de la fiŝkaptistoj -- la kabanoj sub la krutaĵo de la lagbordo. Ŝi haltis antaŭ iu malalta, kaj, elpoŝiginte ŝlosilon, malfermis la pordon. De la loĝejo ŝi elprenis feran fornon, per kiu ŝi komencis prepari la vespermanĝon.

La juna fiŝisto sidis sur roko, kiu troviĝis apude, kaj karesmiene rigardis ĉiun movon de la juna fiŝistino.

-- Nu, -- li mallaŭte balbutis, lasu min kuiri por vi.

-- ...

La bruna fiŝistino ankoraŭ restis muta.

Kaj ili ree dronis en profunda silento.

-- Mi diras, -- la juna viro rekomencis post momento de silento, -- ne gravas la varioldifektita vizaĝo. Mi povas fiŝkapti bone... Tio estas la belaĵo... Viaj gepatroj mortis jam, vi necesas nun zorgon de vivo... vi estas sole...

-- Sensencaĵo! falsaĵo! -- ŝi ekkoleris, -- ĉu mi sola ne povas vivi? Ĉu mi nepre bezonas vian kompaton? Fiulo! Varioldifektita malbela hundaĉo!

Kaj per malica rigardo karakteriza por la rigida fiŝistino dum koleriĝo ĉe tiu ĉi lago ŝi fiksis la junan viron.

Ĉifoje la juna fiŝkaptisto konsterniĝis. Lia vizaĝo sin montris jen pala, jen ruĝa, jen griza. Liaj lipoj terure konvulsiis.

-- Vi malnoblino! Vi adultas kun alia viro, kromviro, tion mi scias... Honte!... antaŭ ol oni edziniĝas...

Ŝia vizaĝo ekflamis je la neatendita insulto.

-- Kie estas la kromviro, elmontru! Vi varioldifektita aĉulo! Elmontru, vi varioldifektita diablaĉo!

Kaj kaptante lian manikon, ŝi sin ĵetis al la tero antaŭ liaj piedoj, rulante kaj ploregante:

-- Elmontru! Kiu, elmontru! Vi vari... diablaĉo... ĉo.

La juna fiŝisto konsterniĝis, rigardante tiun ĉi antaŭ siaj piedoj rulantan bruninon. Ŝiaj haroj senordiĝis, kovrante sur ŝian larĝan frunton, tempiojn... la larmo elfluis al la brunaj ronddikaj vangoj... la pufbrusto ondadis pro singulta ploro. Ĉion ĉi la juna fiŝisto rigardis stulte, lia koro ekmoliĝis, ekkompatis, sed li apenaŭ povis trovi vorteton kvietigi la koleregan bruninon.

Noktiĝis. Venteto el la akva supraĵo alblovetis malvarme. La junulo sentis sin iom lacema kaj samtempe tre kortuŝata al la brunino, kies ploro traŝiris la aeron en tira, akra sono...

-- Mia ĵusa diraĉo estas falsa, tute falsa, -- li klinis sian kapon al la brunino, kiel eble plej mildigante la voĉon. -- Mi petegas vian pardonon... vian bonkoran pardonon...

-- Vario... di...ab...la...ĉoooo... di...

La juan fiŝisto, nun tre mildiĝanta, ankoraŭ flustris tre mallaŭte:

-- Mia ĵusa diraĉo estas falsa, tute falsa... Mi petegas, petegas...

Kaj li forviŝis la larmgutojn sur ŝiaj vangoj per sia propra maniko, kaj ŝin brakumis por sin supren levi.

-- Var...i...ol...d...

La insulto kaj la ploro intermiksiĝis, la venteto alportis ilin al la foro, al la fora ĉielo, kaj fine obtuzis, nigriĝis kaj neniiĝis malantaŭ la falanta noktkurteno...

La sekvantan vesperon sur la blua lago alborden lulis malrapide la sama boato, sed en ĝi nun troviĝis du fiŝistoj: unu estis fortika viro, la alia, brunino. La viro, staranta ĉe la antaŭo, ankoraŭ estis disĵetanta la reton en la akvon malgraŭ la noktiĝo; la brunino remis ĉe la malantaŭo.

Ili estis kapklinantaj, kun granda klopodo koncentriĝis al sia komuna laboro, laboro por la malfacila vivtenado. La brunino tamen kelkfoje levis sian kapon por spiri, sed tiam kiam ŝi kaptis la vidon de tiu ulo, ŝi tuj ruĝiĝe kapklinis.

 

results matching ""

    No results matching ""