Vortoj derivataj de la ĉina lingvo
- ĉopstiko: unu de paro da bastonetoj uzitaj de ĉinoj kaj japanoj por manĝado.
- dabino (aŭ "dabingo"): tre malkara bakita kuko el faruno servanta kiel ĉefa manĝaĵo al ĉinaj laboruloj kaj terkulturistoj, precipe en Norda Ĉinio.
- gaŭliano: apeco de sorgo speciale troviĝanta en Oriento, kun longaj kaj larĝaj folioj kaj seka medolo.
- kotui: plej ceremonia esprimo de tradicia saluto, en kiu la salutanto surgenuas kaj klinas la kapon al la tero samtempe.
- lio: ĉina vojmezuro, egalanta trionon de angla mejlo.
- mantuo: bakita kuko iom simila al dabino.
- muo: ĉina mezuro de tero, kampo.
- taoŝo: pastro de taoismo.