Fantomo

-- Ekzistas fantomo en tiu lageto!

Post momento de disputo tiel tondris unu juna kampdungito al la alia. La voĉo sonis firma kaj decida.

-- Ba! fantomo! mi neniam ĝin vidis. Nekredeble!

Tiel kontestis la alia, esprimante sian nekredemon al la aserto. Post tio li metis la mentonon en la manoj apogantaj sur la kruroj, kaj sin turnis al la maljuna kampdungito sidanta kontraŭ li, esperante, ke eble venus de li la subteno pri lia opinio. Sed la maljunulo tamen profunde silentis, ne eligante aprobon, nek malaprobon. Konsciante, ke li vane atendis lian eĥon, li turnis la vizaĝon al la luno kiu jam sin movis al la zenito, kaj ankaŭ dronis en profunda silento.

Estis la luna nokto mezjulia. La grajnoj dedraŝitaj dum la tago jam amasiĝis meze sur la draŝejo, en formo de piramideto, ĉirkaŭ kiu estis faritaj pajlocindre kvin grandaj nigraj vortoj "RIĈA RIKOLTO DE KVIN GRENOJ". Ĉe la fino de la draŝejo sidis alte granda stako de pajlo, apud kiu tiuj kampdungitoj starigis grandan moskitneton en kiu ili dorme tranoktos, gardante la grenamason. La mezjulia luno brilis bele kaj serene. Kaj de tempo al tempo alblovis de la sudo en la milda brizo, sur la draŝiloj meze de la draŝejo, ne volis ekdormi. Ili interrakontis la legendojn ĉirkaŭvilaĝajn por pasigi gaje la mezsomeran nokton. Kiam oni babilis pri la lageto situanta sube de la monteto Terkoko, unu juna kampdungito ekdiris, ke troviĝis en ĝi akva fantomo, sed la alia insistis ne.Ĉiu havis sian rezonadon por sin pravigi. La konversacio sekve ekinterrompiĝis.

Por interpacigi tiujn du junajn kampdungitojn, la maljunulo, kiu ĝis nun restis muta, decidvoĉe ekesprimis sian opinion dirante:

-- Certe tie troviĝas fantomoj!

Kaj por konvinkigi al ili la aserton li serioze diris la sekvantan rakonton.

Sed ĝi ne estas originala fantomo de tiu lageto, ĝi estas la reaperanto de iu homo. Se mi rakontus al vi ĝian devenon, tio ja estas longa rakonto.

Kelkdek liojn de tie ĉi orienten, vi eble vidos tie dikan pinarbon, tiel dikan, ke oni povas apenaŭ ĝin ĉirkaŭpreni per ambaŭ brakoj. Apud ĝi staras templeto de Terdio, malantaŭ kiu troviĝas iam kabano.

Mi loĝis tie preskaŭ unu monaton -- ho! tio jam fariĝas memoraĵo apenaŭ memorebla!

La unuaj loĝantoj estis nordulo kaj lia edzino, el Honan provinco. Li aspektis altekreska kaj iom dika; ĉirkaŭ lia kapo plektiĝis eĉ longa harligo, el kiu ofte elvaporiĝis nedireble mucida odoro, kiam li ŝvitis dum laboro. Estis vintro, kiam mi lin renkontis. Li portis tiam sur la piedoj grandajn tolŝuojn kaj paron da dikaj ŝtrumpoj el katontolo, kiajn portas la vagboksistoj. Lia frunto estis kuprokolora kun kelkaj vejnetoj elstarantaj. Liaj fingroj estis dikaj kaj maldelikataj, kiajn mi neniam vidis antaŭe.

En tiu viontro mia mastro, al kiu mi kompreneble ankaŭ estis kampdungito, ofte murmuris, kaŝe aŭ malkaŝe, ke mi ne laboris energie kaj tro ŝatis distriĝon; li do min maldungis en la novembro, donante al mi kvar milojn da moneroj kiel mian jarsalajron. Sed fakte mi neniam sincedis al mallaboremo. Li min maldungis, mi pensas, simple pro tio, ke mi manĝis kiel fortika ulo ankaŭ en la vintro, kiam la kamplaboro ja ne estis tiel multa kiel en printempo kaj somero.

Mi sekve forlasis la domon de mia mastro sen ajna grumblo, kiun, mi, kiel kampdungito, ne rajtis eligi. Surdorsante pakaĵeton de ĉifonaj litaĵoj kaj vestaĵoj mi ekvagis de vilaĝo al vilaĝo, serĉante novan okupon. Sed ĉia klopodo restis vana. Pasigante ne pli ol monaton, mi forspezis por ĉiutaga manĝo preskaŭ ĉion, kion mi havis ĉe mi -- eĉ la ĉifonajn vestaĵojn mi forlombardis. Mi fariĝis tre konsternita tiam.

Iun tagon kiam mi vagatingante hazarde la ĵus diritan templeton de Terdio, mi apenaŭ povis plutreni la paŝon pro ega malsato. Mi volis fali tie. Sed subite mi kaptis la vidon de kabano malantaŭ la templeto, mi tuj vigliĝis kaj ree pene trenis min tien, dezirante, ke mi eble povus almozi iom da manĝaĵo. Sed mi tuj malesperiĝis, kiam mi staris antaŭ la pordo de la kabano, ĉar ĝi ŝajnis treege malriĉa, kia tranoktejo de almozuloj. Mi ekhezitis kaj ne kuraĝis malfermi miajn lipojn. La mastro tamen estis neimageble afabla. Vidante mian konsternan manieron, li tuj aliris al mi kaj premis mian ŝultron varme:

-- Bona ulo, -- li alparolis min kvazaŭ amiko -- vi aspektas tre laca, ĉu pro malsato?

Lia troa afableco igis min iom hontema respondi, ke en mia stomako bruas akra kriego. Mi do balancetis la kapon.

-- Nu, vi malsatas.

Kaj li sin turnis al la kabano, vokante sian virinon porti al mi kelkajn pecojn da dabinoj.

Tiam mi ja ne sciis, kiel mi devis plie eligi dankajn vortojn. Post kiam mi elmanĝis la manĝaĵon, li aldonis jene:

-- Amiko, vi ŝajnas esti senlabora ulo, vagante sencele kun paketo da litaĵo sur la dorso, ĉu ne? Ĉu ne estas bone, ke vi vivas kun ni kaj ni kune perlaboros per fajroligno-kolektado? Mi pensas, tio ankaŭ bonas por vi same kiel por ni, ni estas solaj ĉi tie.

Aŭdinte la vorton "sola", virino, kiu susure okupiĝis apud la forno, tuj elŝovis la kapon el la pordo.

-- Ho! bona gasto, -- ŝi urĝe diris, -- vi ne scias, kiel timige estas vivi en tiuj ĉi monatoj! En meznokto ofte ekhurlas frenezvento, tiam la arboj skuiĝegas kaj kriegas, kvazaŭ elsaltas el la profunda arbaro malsate muĝantaj tigroj. Nia etulo, tro terurigita de la kanon- kaj pafilsono en nia naskiĝloko, ofte ploregas ĝis mateno, kiam ĝi aŭdis la ventkrion dum la nokto.

Tiu ĉi virino ŝajne ankaŭ intencis min restigi ĉe ili.

Ili, fremduloj al tiu ĉi regiono, eĉ montriĝis tiel gastamaj al mi! Mi ne estas malmolkora ulo. Kial mi povis rifuzi la proponon resti ĉe ili? Krome nenien mi povis plutreni miajn piedojn en la vintro kiam neniu volis akcepti dungiton. Tial, flanken ĵetante la paketon de litaĵo, mi paŝis en la kabanon, kaj, kvazaŭ ĝia malnova loĝanto, malsupren kuŝis plene sternante la kvar membrojn sur la pajlomato sur la tero. Mi forgesis entute tiam, ĉu estis konvene por mi, senhejma, senedzina ulo, vivi en la sama, mallarĝa kabano, kun la nordulo kiu havas sian virinon.

La nordulo diris al mi, ke jam unu jaron li loĝis ĉi tie kun siaj virino kaj infano. Li vagis al tiu ĉi distrikto unu almozpete. Poste li starigis malantaŭ la templeto de Terdio solan kabanon kaj restadis ĝis nun, vivtenante per fajroligno-kolektado. Li estis fortika. De frumatene li eniris montojn por kolekti fajrolignojn, kaj portis kun si dabingojn, kiel satigaĵojn de la tuta tago. Kiam li revenis je la sunsubiro, li jam akiris tri aŭ kvar centojn da moneroj, forvendinte la fajrolignojn kolektitajn tiutage en la urbeto.

Sed en vintro kiam ekneĝas ekstere, kolekti la fajrolignojn fariĝis neeble. Iun tagon pluvan mi tute senpripense lin demandis:

-- Kian vivrimedon vi havas? Se la pluvo daŭras tri tagojn, lia sinjora Malsato kunprenos vin al la ĉielo, ĉu ne?

La nordulo eligis bonhumoran sonon el la nazo, tute indiferente al mia vortoj. Dume li ridetfiere batis sian kruron per la larĝa manplato, supren ŝovante kelkfoje la brovojn.

-- Mi diras al vi, suda ulo, -- li humore ekdiris, -- tian rimedon mi forĵetos tuj post la alveno de la novjaro. Mi diras al vi, mi jam lueprenis de lia sinjora moŝto Li kampojn! Nu, grandajn kampojn. Dudek muojn!

Mia kapo ekturniĝis. Sinjoro Li estas riĉa bienmastro, posedanta pli ol mil muojn da tero, mi bone scias pri tio. Kiel li, fremdulo en tiu ĉi regiono, povas luepreni liajn kampojn? Li estis tiel prudenta, ke li neniam luedonis siajn kampojn al tiuj, kiujn li ne konfidis.

-- Kiel vi povas kulturi liajn terpecojn vi nordulo?

-- Kial ne? Mia korpo estas fortika, fortika kiel bovo, -- kaj li frapis sian larĝan bruston per la manplato, montrante sian fortecon, -- kial la sinjoro ne luedonas al mi kampojn? Hm, ne nur tion. Li pruntdonas al mi ankaŭ agrikulturilojn! Kompreneble mi devas lin rekompenci por ili tuj post la rikolto.

Kaj li ridis, aldonante:

-- Bona ulo, ni penu kune en ĉi vintro! Por akiri iom da mono -- tio estas nia kapitalo. La venontan printempon, bovon ni aĉetos kaj komencos la laboron pri la kampoj. Diri la veron, bona suda ulo, mi restigas vin ĉe ni tute pro tio, ke vi nin helpu kulturi la farmitajn kampojn. Senhejma, malriĉega ulo vi estas, -- vi tion diris al mi; tia ulo, kiu ne posedas eĉ pantalonon por porti. Ni do ne estu fremdaj unu al la alia. Parton de la rikoltaĵo kompreneble ni sendos al la bienmastro kiel la lupagon de la kampoj, la alian parton ni konsumos por ni mem. Priopensu, kiel gaje ni vivos en la sekvanta vintro. Tiam ni ne plu timos la neĝadon aŭ pluvadon, ĉu ne?

Post la diro li fikse rigardis min, sonetante en la naztruoj, el kiuj elmontras kelkaj nazharoj, preskaŭ duon colon longaj.

Mi tiam pensis en mi, ke lia vojo estus ĝusta. Nek fajroligno-kolektado, nek sindungo al mastro estis bonaj rimedoj: Estante kampdungito, mi ĉiam malsatis dum la vintro kiam la mastroj ne plu bezonis la laborforton.

-- Bone! -- mi konsente krietis, -- sed, nu... ĉu vi estas lertmanulo je la kamplaboro?

-- Kial ne? -- li larĝe malfermis la okulojn, -- mi estis farmulo!

Kaj ni ekklopodis en tiu vintro por akiri iom da mono, kaj ekpreparis nin por terkulturado en la venonta printempo.

Sed pro tio ke la ĉiela hundo englutis la lunon en tiu jaro*, la senpluveco daŭris dum tuta someroj, la rikolto aŭtuna tiakaŭze montriĝis tre malriĉa. Oni ekmalŝatis. La vilaĝanoj vivtenantaj per fajro-ligno-kolektado plimultiĝis en la vintro. La sekaj branĉoj de arbegoj seniĝis, la arbustoj en la monto ĉirkaŭ la vilaĝoj, tagon post tago, malaperadis sen postsigno. Kaj eĉ la arbojn de potenculoj oni kuraĝis forhaki. Iun tre tre mallunan nokton, kelkaj junuloj -- diablo scias, de kie tiuj sentaŭguloj venis -- forrabis tri kameliojn de lia sinjoro Ĉanlou. Vi ne scias, kiel belaj kaj grandiozaj tiuj tri kamelioj estis. Ili staris unuvice antaŭ lia domo kvazaŭ verdaj ombregoj dum printempo kaj somero.

Sinjoro Ĉanlou tre koleris, ke oni eĉ kuraĝis rabi liajn propraĵojn! Tio estis nenio alia ol atako kaj ofendo al lia sinjora moŝto. Li diris, ke li nepre eltrovos tiujn sentaŭgulojn. Kaj ilin sendos al sia amiko la guberniestro. Sed li neniel povis diveni, kiuj el ĉirkaŭaj vilaĝoj estas la rabintoj. Finfine li konjektis, ke tion faris la fajroligno-kolektisto el la norda provinco.

-- Tiu hundaĉo! -- li koleregis, -- mi nepre forpeli lin el tiu ĉi loko.

Li vere sendis kelkajn junulaĉojn al la kabano de la nordulo, en kiu mi tiam ankaŭ estis. Tiuj aĉaj uloj ĉiuj tenis armilojn en la mano, kaj fiere hurlis al ni ĵus lace revenintaj de la montoj. La virino de la nordulo sciis, ke io malbona okazos al ni ĉiuj. Ŝi tuj surgenuis, petante, ke la junaj sinjoroj iom mildigi la tondran koleron. Dank' al la fakto, ke sinjoro Ĉanlou estas la intendanto de sinjoro Li, de kiu la nordulo farmas kampojn, tiuj aĉuloj estis petataj ne detrui la kabanon. Sed ili vunde batis la nordulon kaj forportis ĉiujn monerojn, de ni pene ŝparitajn por aĉeti bovon en la printempo venonta.

Post ilia foriro, la nordulo kaj lia virino stulte interrigardis, ne ridante, nek plorante. Mi sentis doloron, vidante la scenon. Vi scias, kiel sentema kaj mola estas mia koro.

-- Estas bone, -- mi diris post momenta silento, -- ke ni de nun disiĝu. La bovo jam ne estas aĉetebla por ni, kaj vi, kompatinda nordulo, ankaŭ vundita. Kiel ni kulturos la kampojn?

Mi prefere foriras por retrovi po mi mem mastron, ĉar mia stomako, ne malpli malgranda ol la via, atendas manĝaĵon. Kiel ni jam estas amikoj, mi sincere konsilas al vi, ke estas ankaŭ prefereble por vi returni al via naskiĝloko kie vi eble trovos pli bonan vivrimedon. Vi ja tro suferas ĉi tie, en fremda regiono.

Aŭdinte miajn vortojn, la nordulo tuj paliĝis.

-- Bona frato, ne tiel diru!

La voĉo estis tre peza, kaj vibris iel ploreca.

-- Mi ne povas reveni al mia naskiĝloko. -- li rekomencis, rigardinte min por momento. -- Tie oni militadis, la ka,poj kaj la domoj detruiĝis de kanonoj kaj pafiloj. Nuntempe eĉ ankoraŭ restas tie diversaj armeoj kiuj ofte batalas unu kontraŭ la alia. Neniu povas vivi pace tie; eĉ hundeto ne troviĝas. Kiuj vivas tie estas la uloj kun pafiloj sur la ŝultroj...

Li subite paŭzis, grimacante, kvazaŭ penante forgesi ĉion pri lia naskiĝloko. Poste li deturnis la rigardon al la ĉielo kaj detemigis la parolon:

-- Mi estas fizike tre fortika, kiel mi jam diris al vi, bona amiko. Mi rememoras. Antaŭ kelkaj jaroj oni kaptis min kiel militkulion en la armeon. Imagu, kia estis la vivo tiama. Oni ŝarĝis al mi pli ol cent ĝinojn pezan, kaj min vergis, ordonante, ke mi iru cent liojn potage. Krome la manĝaĵo proporciigita al mi estas tre malmulta. Mi tamen povis toleri ĉion ĉi kaj ne suferis troe. La batoj kion la junulaĉoj donis al mi vere ne tre gravas. Maksimume post tri tagoj mi certe resaniĝos. Tiam mi denove povos iri en la montojn por kolekti fajraĵon. Jen gravas nur, ĉu ni estas laborema. Se jes, aĉeti bovon ja ne fariĝos tro malfacila tasko por ni.

Kaj li varme premis miajn ŝultrojn per liaj ambaŭ larĝaj harozaj manoj, atendante mian respondon.

Mi rigardaĉis lin, lia virino okulfiksis min , la etulo, sidanta stulte sur pajlo, gapis sian panjon. Mi ne sciis, kion diri. Mi sentis en mi, ke mia koro ree moliĝas.

-- Bone, -- mi finfine senenergie diris, -- mi do restas ĉe vi por helpi vin kulturi la kampojn farmitajn. Senhejma, malriĉa vaganto kia mi estas, mi ja ne havas altan deziron. Kie mi povas manĝi, tie mi restas kontente kaj gaje.

La nordulo kaj lia virino samtempe ridetis, aŭdinte miajn vortojn.

La vintron ni tri trapasis penlaboreme kaj manĝis kiel eble plej malmulte, celante savi iom da mono sufiĉa por aĉeti bovon. Suferojn mi ne sentis, ĉar niaj koroj estis ĝojaj.

Flavbovon ni vere sukcesis havigi al ni en la sekvanta printempo. De sinjoro Li ni jam pruntprenis la agrikulturajn instrumentojn. Jen ni komencis la laboron en la kampoj.

Oni proverbis: Venas riĉa rikolto post la mizera jaro. La frazo ŝajnis vera. Ne mankis la ĝustatempa pluvo dum la printempo. Preskaŭ kvin tagojn foje, pendis pecoj da nigra nubo en la ĉielo, kaj post momento ili transformiĝis en freŝaj pluvgutoj. Rememoru, kia estis la kazo en mizera jaro. Jes, ne mankis tiam ankaŭ kelkaj pecoj da alloga nubo. Sed pluvgutoj? Nu, diablo scias, kien ili sin kaŝis.

La rizburĝonoj estis tre ĉarmaj. Ili kreskis ridetante kaj abunddense, kvazaŭ nova verda tapiŝo vidita de malproksime.

Ofte dum la sunsubiro kiam mi finis la laboron de la tago, mi promenis sur la kampvojo, kun dentpioĉilo sur la ŝultro, vidante la verdajn grenkampojn. La nordulo, kiu kutime postiris min, ĉiam tuŝis varme mian ŝultron, kiam ni iris al la loko, kie la freŝaj burĝonoj kreskis plej bele.

-- Suda ulo, -- li bonhumore diris, -- Vidu! kiel vi pensas pri la burĝonoj?

Post la demando sekvis kontenta rido.

-- Nu, bone, -- mi rediris, ankaŭ bonhumore, -- tre tre bone.

Kompreneble, kio tiam ŝvebis ĉirkaŭ mia vizaĝo estis ankaŭ kontenta rideto. Kaj mi pensis en mi:

-- Ne plu necesas esti kampdungito sub la jugo de la bienmastro. Post kelkaj jaroj da farmado, kiam mi elŝparos iom da mono, mi starigos sendependan familion por mi mem.

Ĉiutage ni tri, mi, la nordulo kaj lia virino, kune iris al kampoj antaŭ ol la suno leviĝis, kaj tie laboris esperplene kaj senlace.

Venis la sezono somera. Ĉion kion ni konservis en la vintro elkonsumis jam, restis nur paketoj de ĉifonaj vestaĵoj, kiujn ni ankaŭ poste lombardis por la sumo de ĉirkaŭ naŭ mil moneroj. En la majo ĉio el niaj propraĵoj elĉerpiĝis. La rizsupo kaj sovaĝaj legomoj fariĝis niaj ununuraj manĝaĵoj. Sed eĉ en tia malfavora kondiĉo ni sentis neniel embarasitaj; kontraŭe ni iĝis pli viglaj kaj energiaj dum la laborado, ĉar nin satigis ora sonĝo, ke ĉia mizero foriĝos, tuj kiam ni rikoltos bone en la aŭtuno. Kelkfoje eĉ kiam la ŝvito grandgute eltorentis, ni ankoraŭ restis, senmanĝe kaj senripoze, en la verdaj kampoj, kiujn ni neniam forlasis antaŭ la sunsubiro. Haha! mi ne scias, kial mi fariĝas nuntempe jam tiel senenergia.

Tiele ni trapasis la varman someron. Venis jan la aŭtuno -- la sezono de rikolto!

Nia penlaboro ne vanis. La grenoj dedraŝitaj amasiĝis meze sur la draŝejo en sufiĉe granda amaso, kiu vidiĝas vere kiel montetoj! Nu, mi forgesas diri pri la grajno. Ĉiu grajno estis ero de oro, mi volas diri. Ĝi estis pufa kaj granda, kaj, dum ĝi brilis sub la forta suno, ĉu oni rifuzas konstati, ke ĝi ne similas al la oro?

Kompreneble ni venigis tiam la bienmastron por dividi la produktaĵon sur la draŝejo, ĉar la farmkontrakto postulas tion.

La mastro venis kune kun sia intendanto kaj kelkaj junuloj, kiuj ĉiuj portis kun si po paron da grandaj korboj. La mastro kaj lia intendanto rigardante la oran grenamason, apud kiu ili staras, ankaŭ tre kontente ridis. La mastro eĉ tordis kelkafoje la barbeton per fingroj, montrante sian plej grandan kontenton al nia laboro.

Laŭ la kontrakto interkonsentita, la rikoltaĵo devis esti dividita en du partoj: unu al la mastro kiel la luopagon de la kampoj, la alia al la farmulj kiel la rekompenco de ilia tutjara laboro. Sed, sen scii kial, la mastro ne kontentiĝas je la ĝusta partigo, li postulis pli. Li asertis, ke ni, prunteŭzante liajn agrikulturajn instrumentojn, devas lin rekompenci ankaŭ per greno.

-- Tio estas universala vero, -- eĥis lia intendanto.

Kaj, ankoraŭ ne ricevante nian jeson, la mastro ordonis la junulaĉojn enkorbigi la alian parton de greno destinitan al ni.

Diablo forprenu ilin! Ĉu mi diras, ke tiuj junulaĉoj similas al leporoj? Ne, ili sin montris eĉ pli facilmovaj ol tiaj bestoj. En palpebruma daŭro ili enigis en la korbojn ĉiun grajnon apartenantan al ni.

Rigardante la neatenditan rabagon faritan de ili, ni tri samtempe ekpaliĝis, ne povis eligi eĉ unu vorton por troa koleriĝo.

La mastro kaj la intendanto, kiuj nin rigardis, jam konsciis, kio flamiĝis en niaj koroj. La intendanto estis lerta je la afero. Li tuj okulsignis al tiuj aĉuloj, ke ili tuj foriru. Flugilojn al iliaj piedoj aldonis la Diablo, mi pensas; kvazaŭ vento ili malaperis sen postlasi ombrojn de sur la draŝejo, sur kiu jam restis nenia greno ol la nuda, flava tero.

La nordulo ektremiĝis, apenaŭ kapablis stari plu. Lia vizaĝkoloro jen de ruĝo ŝanĝiĝis al palo, jen de palo al ruĝo. Kelkaj nigraj vejnetoj ekludis senbride sur la frunto. Mi ekŝvitis. Dio sciis, kio okazos!

Li ekpugnis la manojn kaj paŝis proksimem al la mastro, kiu volis forkuri kun sia intendanto.

-- Ĉu mi devas malsate morti kaj vi rajtas vivi?

La nordulo ektondris. Nesciante kio okazos, la maljuna mastro tre teruriĝis kaj apenaŭ povis teni sin rekte staranta.

Tiam, ankaŭ mia koro ne moliĝis. En mia brusto fajris torĉo. Mi proksimiĝis al la nordulo, kaj ankaŭ laŭtvoĉe furiozis al la mastro. Mi diris:

-- Ĉu nia tutjara klopodo estas nur por vi?!

Dume mi ankaŭ pugnis miajn ambaŭ manojn kaj svingis la manpugnon preter la nazo de la sinjora bienmastro. La virino de la nordulo, malgraŭ tio ke ŝia etulo krietis senforte pro tuttaga senmanĝo, alkuris la mastron kaj kolere ululis.

La intendanto, nu, tiu ulo ne estis malkuraĝa, li neniel sin montris timema al niaj pugnoj. Li bonhumore, tute bonhumore, staris apude observante nin tri, ruĝiĝantajn pro kolerega ekscitiĝo, kvankam mi jam turnis la svingatan pugnon al li. Fine li subite pinĉis nian orelon per du fingroj kaj, tenante la kapon oblikve al mi, malice ridis:

-- Amiko, vi volas ribeli? Nu, vi ne estas tiaj homoj...

Kaj li turnis sin plengorĝe vokis la foririntajn junulaĉojn reveni.

Pri mia tiama kolero mi nun ja ne povas elcerbumi ĝustajn vortojn pripentri. Imagu, kiel vi furiozos, kiam oni pinĉas vian orelon nur per du fingroj. Malgraŭ ĉio mi tiam donacis al tiu ulo fortan piedbaton je lia ventro. Kvankam mia kresko estas malgranda, miaj piedoj tamen estas sufiĉe pezaj. La piedbato tuj donis efikon: Tiu ulo, dika kiel grasa porkino, falegis sur la draŝejo, kun kapo unue al tero.

La junulaĉoj vokitaj returnkuregis. Ĉe la fino de la draŝejo ili demetis la pezajn korbojn kaj samtempe hurlegis al ni. La situacio estis tre teruriga. Sed, eble la diablo estiĝis en ni, tute mankis al ni tiam la timsento.

-- Vi rabiiistojjj!

Antaŭ ol mi finis tiajn vortojn, batoj jam ŝutiĝis al mi kvazaŭ pluvgutoj. Mi ne sciis, ĉu mia kapo svenis aŭ rompiĝis; mi nur sentis apenaŭ starebla, mi falis, kaj ĉio antaŭ miaj okuloj nigriĝis. Mi tamen ankoraŭ aŭdis la rapide ŝprucantajn insultojn kaj baraktsonon de la nordulo kaj lia virino. Sed post momento ĉio ĉi ankaŭ foriĝis de mia konscio...

Kiam mi malfermis la okulojn, jam estis vespero, kiam ekleviĝis facila vento. Sur la draŝejo restis jam nur la nuda tero. Mi ektremis kaj sentis ian fatalan rezulton al la senparencaj genorduloj. Tial malgraŭ la vundoj, kiuj troviĝas ĉie de mia kapo ĝis la piedoj, mi pene staris kaj sintrenis al la kabano, preskaŭ duon lion malproksime de la draŝejo.

Tute je mia surprizo la kabanon oni detruis, la mebloj rompiĝis, tie ĉi-tie ĵetiĝis aŭ la piedoj de seĝo aŭ teniloj de siteloj... La virino estis tie. Ŝi sidis sur la tero, kun ŝiia etulo en la brako, kaj, kapon klinante, kortuŝe larmis en silento. Ŝiaj haroj senorde flirtis sur la kapo, miksante kun polvo kaj pajlostumpoj. Ŝi aspektis tute kiel vivanta reaperanto.

Mi malfacile trenis miajn piedojn al ŝi kaj demandis:

-- Kie estas la nordulo?

Ŝi mutis kiel surdulino.

Mia koro batis, mi demandis refoje:

-- La nordulo, via viro?

-- Haha! -- ŝi finfine levis la kapon kaj tremvoĉe diris, -- li estis vundita per la draŝiloj... Vi ne scias, kiel senkompate estis la manoj de tiuj junaj aĉuloj... Krome ili detruis la kabanon kaj forkondukis nian ununuran bovon...

-- Nu, diru al mi, kie li nun estas, -- mi sentis froston en la dorso kaj kvazaŭ vidis la ombron de la nordulo en la aero.

-- Post la foriro de tiuj aĉuloj, li ekploris singulte, sidante sur la ruinaĵoj de nia loĝejo la kabano (ha! Ĉi viro, fortika kia li estis, ja neniam ploris tiel kortuŝe antaŭe)... Post longa tempo, li ekstaris, kion li al mi diris! -- Serĉu alian viron por vi, li kolere diris, vi mortos de malsato, vivante kun homo kia mi...

-- Tiel li, ho! -- Ŝi aldonis post momento de paŭzo, -- foriris!

Mi gapis ŝin kaj ŝian etulon por longa tempo. Mi pensis en mi, kio fatala okazos al tiu nordulo, kiu forvagis en la vesperiĝo kun gravaj vundoj kaj rompiĝinta koro.

-- Kien li vagis? -- mi tremvoĉe demandis.

Ŝi ne plu respondis. Ŝia kapo estis mallevita, kaj ŝia larmo senĉese gutis en la harojn de la infano, kiu dormas naive en ŝia brusto. Ho, Dio, kia sceno! Estante senhejma, malriĉa ulo, mi ja havas nenion por priplori en mia vivo; sed ĉifoje, sen scii, kial miaj okuloj ververe malsekiĝis. Mi aldiris ŝin konsole:

-- Mi lin serĉos, vi do atendu.

Sed kie mi povis lin trovi? Ne irante pli ol lion da vojo, mia kapo ekturniĝis kaj la piedoj senfortiĝis pro doloro en la osto kaj maltrankvililo en la malsata stomako. Mi falis senkonscie,sed mi ŝajne tamen malklare memoris, ke mi estis sternanta antaŭ pordo de iu soleca templo.

Mi ne povis vidi ajnan aĵon; mi pensis en mi, ke falas la nokto jam...

La sekvantan matenon mi retenis min al la ruinaĵoj, ĉar la malsato kaj laco malpermesis min pluserĉi la nordulon, sed tute neatendite, la virino kaj ŝia etulo ankaŭ malestis. Diablo sciis, kie ili malaperis! Mi kuŝigis min sur la pajloj jam tute senenergia, kaj stultrigardis senpense la blankan ĉielon...

Poste mi aŭdis la klaĉon senbazan pri ŝi, ke ŝi fariĝis almozulino, sed post kelkaj tagoj iu fripono forlogis ŝin kaj... Krome nenia sciigo alvenis pri ŝi, sed, ah! mia koro estas tro malforta, ĝi timis kaj evitis aŭdi la sciigon pri tiu virino.

La kieo pri la nordulo de tiam restis necertita. Kelkaj konatoj okaze renkontitaj, kiuj revenis de la najbaraj gubernioj, informis al mi ion pri li kio tamen estas teruriga. Laŭdire li sin aligis al rabistbando post la perdo de sia havaĵo. En nia najbara gubernio Loan oni lin kaptis. Kiam oni liberigis lin -- tiam li jam tute velkis pro troa torturo --, oni forpelis lin el la loko. Li do revagis al nia gubernio. Atinginte la gubernilimon, apud la lageto sube de la monteto Terkoko, eble pro laco aŭ vundo, liaj piedoj ekŝanceliĝis kaj glitfalis tute senkonscie en la profundon de la akvo...

Tia informo ŝajnas al mi kredinda. Ĉar mia nuna mastro, kies filo komercas en Loan, babilis iutage dum vespermanĝo pri la kondiĉo de tiu gubernio. Antaŭ kelkaj jaroj, li diris, troviĝis tie multaj rabistoj, kiuj, pro la ekstermiga persekutado de la lokaj riĉuloj kune kun la soldatoj de la guberniestro, eĉ intencis serĉi la eliron en nia gubernio! Sed, "estas feliĉe, ke ili ial droniĝis tuj post ili transpasis la limon"!

Lastan someron kiam mia mastro ordonis min sendi la somerajn vestojn al lia filo en Loan, mi hazarde preterpasis tiun ĵus pridiritan lageton. Tiam vesperiĝis jam. Ĉu pro troa irado de vojo aŭ alia kaŭzo, mia kapo subite svenis, kaj dume, ŝajnis al mi, ia nigra ombro movis proksimen al mi de la akvosupraĵo. Mi ekŝvitis malvarmete, kaj pensis en mi, ke ĝi eble estus fantomo. Tial senhezite mi elingigis la glavon, kiun mi kunportis por sindefendi sur la vojo, kaj ĝin ĵetis al ĝi. Mi pensas, ke la ĵeto trafis, ĉar mi aŭdis tuj poste ian malklaran krion de doloro:

-- Ve...!

Je mia surprizo la ĝemo iomete similis al tiu de la nordulo! Kaj mi ekmemoris, kiel lin koncernis tiu ĉi lageto. Mi ektremegis, mi malvarme ekkonvulsiis. Vi scias, ke mi neniam timas fantomon, sed ĉifoje la fantomo de mia iama, fortika kaj bonkora konato vekis en mi nedireblan timsenton. Mi timis, ke iam eble min trafos ankaŭ la sama sorto, ĉar, mi... ankaŭ estis malriĉa terkulturisto kiel mia mortinta norda amiko... Ho! mi nun jam estas maljunulo...

Post la rakontado la maljuna kampdungito ekmutas por longa momento, medite klinante la kapon.

-- Sekve, -- li sentas, ke lia rakonto mankas finon kaj tial li aldonas frazeton, -- troviĝas en tiu lageto vere fantomo...

La voĉo nun fariĝas jam malforta, tamen peza, kaj ne tiel natura kiel tiu de rakontanto. Vibras en ĝi iom da melankolio, iom da doloro. Vibras en ĝi ŝajne ankaŭ iom da humila peto, ke oni ne plu malpaciĝu aŭ detale rezonu pri la ekzisto de tiu fantomo.

Tiuj du junaj kampdungitoj, kiuj verŝajne komprenas la deziron de la maljuna terkulturisto, vere ne plu obstine insistas sian propran opinion pri la fantomo; sed ili ankaŭ ne plu volas daŭri la distrigan konversacion, kiun ili intence faras por pasigi la mezsomeran nokton. Rigardinte unu la alian por momento, ili senparoliĝas. Nenia vorto plu aŭdebla. En la serena lunlumo, tri terkulturistoj klinas samtempe la kapon en funebra silento...

 


* Laŭ ĉina mitologio, luneklipson kaŭzas la fakto, ke la "ĉiela hundo" formanĝas la lunon kaj tio simbolas la sekecon de la jaro.

results matching ""

    No results matching ""