VI. Du Maljunuloj

-- Kia printempo!

Onklo Ŭan, sidante sur tabulbenko antaŭ sia domo kaj ĉirkaŭprenante sian sesjaran nepon inter la brakoj, sur la genuoj, direktas siajn okulojn al avo Ĉao, lia malnova najbaro, kiu estas fumanta per bambupipo.

-- Jes, ja, kia belsezono!

Tiel dirante, avo Ĉao amare ridetas, kaj poste li silentas. Onklo Ŭan ankaŭ ne plu parolas, nur turnas de avo Ĉao la okulojn kaj malankolie rigardas antaŭen, foren de la vilaĝo.

Antaŭ la vilaĝo estas unu granda ĉefvojo, sub kiu troviĝas vasta kamparo kovrata de la akvo ĵus formita de pluvo tiujn ĉi tagojn. Estas printempofino laŭ la luna kalendaro, ĉie ŝvebas prospereca aero. Salikoj sur la du flankoj de la ĉefvojo, teren balancantaj la molajn branĉetojn kun verdaj folioj, aspektas impone belaj. Kampoj sub la ĉefvojo, plenaj de akvo, rebrilante kun la maja suno, formas gajecan rebrilon, signon kiu simbolas la prosperon, kiel onklo Ŭan mem pensas.

Onklo Ŭan senvorte rigardas la salikojn, ĝiajn klinantajn fadenosimilajn branĉetojn, ĝiajn verdajn foliojn, kaj la akvajn kampojn, stulte.

-- Nepre okazos riĉa rikolto ĉijare.

Li murmuretas al si mem por momento, kaj, ree silentante, klinas la kapon, kvazaŭ ne volante vidi la naturan vidaĵon sternantan antaŭ li.

Pasintajn jarojn dum tiu ĉi sezono la grenĝermoj jam elkreskis preskaŭ du colojn longaj? Homoj dum tia tempo estis ege aferoplenaj: ĉiuj devis sin levi en krepusko frumatene, rapidis al la kampoj kaj klopode laboris. Sed nun, en ĉi tia bela mateno, oni nenion farante, nur malstreĉe sidas sur la tabulbenko kaj rigardas tion kaj ĉi tion, lasante la kampojn nekulturitaj. Kiaj bonaj kampoj! Je la sezono, kia nuna, en kiu la pluvo venas en ĝusta tempo, se la kampoj estas ensemitaj, kiu povas diri, ke ne okazos riĉa rikolto ĉijare?

-- Ve, se riĉa rikolto!

Kiel oni ĝojis en la jaro, en kiu okazis la riĉa rikolto! Post la aŭtuna rikolto en la laboro de terkulturistoj estis finita, ĉiuj nur preparis delikatajn manĝaĵojn por pasigi la venontan novan jaron. Por la vivo, kiel onklo Ŭan ofte opinias, nenio estas pli feliĉa ol ke ĉiuj familianoj ĝoje kune pasigas novan jaron.

-- Ve, se riĉa rikolto!

Tiel revante, onklo Ŭan sentas sin treege maltrankvila, kvazaŭ io ekscitiga trapasis lian korpon. Kvankam li nun maljuniĝas, tamen pro tio ke li finfine estas terkulturisto, senlaborante sidi por pasigi la tagon en tia sezono al li ja estas io maldeca.

-- Iel ajn ni devas semi, -- onklo Ŭan murmuretas, -- nun ankoraŭ ne tre malfruas por semi.

Kaj li demetas la en lia brakoj ĉirkaŭprenantan knabon, vigle stariĝas, ekscitite:

-- Kara avo Ĉao! Elpensu ĉu estus rimedo. Nun lasante tiajn bonajn kampojn ne kulturitaj, ĉu ni vere manĝas venton?

-- Kiel semi? -- avo Ĉao eltirante la pipon de la lipoj, malrapide paroletas, -- ni ne havas semon, plugilon, eĉ bovon, kiel semi?

-- Prunteprenu.

-- Ej, vi eraras. De kie vi povas pruntepreni? Ni ne havas rizon por manĝi, aliuloj ankaŭ ne; ni ne havas semon, plugilon kaj bovon, aliuloj ankaŭ ne. En tia jaro ĉie ja estas en sama kondiĉo. Se vi povos ilin pruntepreni, do kiu utiligos la prunteprenitajn? Ĉu ni maljunuloj?

Kaj enŝovante la pipon en la buŝon, li profunde elfumas. Kaj li ne plu parolas.

Post la aŭskultado de la parolo de avo Ĉao, la korpo de onklo Ŭan preskaŭ duone malvarmiĝas. Malespero ree okupas lian koron.

-- Jes ja, -- onklo Ŭan palpante la kapon kvazaŭ ion konsciante diras, -- spite ke okazus riĉa rikolto, ni ankoraŭ nenion gajnos.

-- Vi estas prava.

Avo Ĉao faras sonon en nazo, kaj mallevante la kapon, elspiretas fumon, nenion plu dirante.

Onklo Ŭan residas sur la tabulbenko, klinas la kapon, malgaje.

La du tute senvortiĝas. Ĉio antaŭ nelonge okzinta trapasas la koron de onklo Ŭan kiel sonĝo.

Tiujn ĉi jarojn malgraŭ la riĉa rikolto, la terkulturistoj ĝenerale tagon post tago mizeriĝas. Kiam la semoj ankoraŭ ne estas disŝutitaj sur la kampojn, oni jam kolektas la rizimposton. En unua monato oni kolektas la terimposton de ĉi jaro; en la dua monato, tiun de venonta jaro; en la tria monato, tiun de la tria jaro; unuvorte: ĉiu monato preskaŭ okazas impostkolekton. Kiam la aŭtuna rikolto ankoraŭ ne venas, oni jam devas pruntepreni monon por pagi la impostojn. La rezulto de kulturado dum tuta jaro eĉ ne sufiĉas por pagi la diversajn impostojn. Kulturado nur malprofitas: ĉio estas vendita, eĉ la bovo, la plugilo. La tuta familio malsatas. Nun eĉ la familianoj iom post iom seniĝadas.

La afero pri la seniĝado de la familianoj igas onklon Ŭan precipe malgaja. Li havas entute du filojn: la unua aĝas je tridek, la dua je dudek kelkaj. Ĉar li nun estas maljunulo, li ne povas plu terlabori, la ĉefan laboron nur laboras liaj du filoj. Depost tiuj ĉi jaroj la diversaj impostoj jam malhavigas al li la tutan havaĵon. La nura restaĵo por la familio estas la familianoj kaj kelkaj kampoj. Tamen la imposto ankoraŭ ne malpeziĝas, kontraŭe ĝi plimultiĝas. Se oni ne pagas la imposton la gardist-armeo* arestas la familianojn. Antaŭ unu monato oni ree kolektis imposton, sed per kio onklo Ŭan pagis? Tiujn ĉi jarojn kulturado donas nur suferon. Terkulturistoj, se ili havas aliajn rimedojn, prefere forlasas la kampojn nekulturitaj, kaj aliras al la urbegoj kiel laboristoj. Kampo en la vilaĝo jam senvaloriĝis, tial eĉ se oni malaltigas ĝian prezon, neniu volas aĉeti. Kion onklo Ŭan fari? Vendi la kampojn? Neniu volis aĉeti. Nura rimedo: lasi la pliaĝan filon esti arestita. Tagon antaŭ hieraŭ, pro la sama kaŭzo, la dua filo estis arestita, kune kun li ankaŭ Heson, lasta filo de avo Ĉao.

-- Ho ve, ĉio finas!

Levante la kapon, onklo Ŭan ĉielen rigardas, kaj profunde elspiras, kvazaŭ io jam pike dolorigas lian koron.

Avo Ĉao, sidanta apud onklo Ŭan, elfrapante la fumaĵcindron el la pipon, kuntirante la brovojn, kvazaŭ komprenante la penson de onklo Ŭan, melankolie diras:

-- Nenia rimedo! Ĉiuj junuloj en la vilaĝo estas arestitaj. Se oni ne repagas la imposton, neniam povas kulturi!

-- Ne kulturi! Ni vere malsata mortiĝos!

-- Ve, vere malsatiĝos.

Ree la du maljunuloj falas en profundasilento. Avo Ĉao klinante la kapon meditas. Onklo Ŭan malstreĉe malsupren direktas la okulojn sur la vilaĝo de la en brakoj ĉirkaŭprenata knabo, kiu kun terure grizflaviĝantaj vangoj fermetas la okulojn kvazaŭ estus mortanta -- fenomeno kaŭzita de malsato ĉar depost la arestado de la du junuloj, onklo Ŭan malhavas manĝaĵojn jam por du tagoj.

-- Ve!

La du maljunuloj, levante la kapojn, rigardante unu al la alia por momento, ree dronas en profunda meditado.

Terura silento.

Subite de la ĉefvojo aŭdiĝas bruado de paŝado.

La du maljunuloj vekitaj de la bruo, turnas la kapojn kaj tien rigardas.

Sur la ĉefvojo marŝas gardist-armeaj soldatoj inter kiuj troviĝas longa vico de junuloj ligitaj per ŝnuroj. Ĉiuj junuloj aspektas malstreĉaj, melankoliaj.

-- Ĉiuj ili estas junuloj el sudaj vilaĝoj. -- onklo Ŭan montrante per la fingro diras. -- mi konas ilin.

-- Eble ankaŭ pro nepago de la impostoj.

-- Jes.

-- Iliaj kampoj estas ankaŭ nekulturitaj!

-- Ĉie malsatas kiel ni! Ho, ĉiuj vere malsatas!

-- Malsato!

La homoj sur la ĉefvojo formarŝas.

La molaj branĉetoj de la salikoj balancantaj kun la printempa venteto, la verdaj folioj, la kampoj kovritaj de akvo rebrilante kun la suno... La du maljunuloj stulte ilin rigardante, ne plu interparolas. Silentego ree regas la spacon.


* Ĉine Paoŭejtan, loka armeo, ofte postenigita ĉe vilaĝaj urbetoj, direktata rekte de magistrato malrekte de militestro influanta tiuloke.

results matching ""

    No results matching ""