2

Grandkapo Ma Fan estis feliĉa, tiel diris multaj vilaĝanoj, ĉar li, estante maljuna kampdungito* kvindeksesjara, alproprigas al si edzinon, kvankam laŭdire maljunan, sen granda elspezo aŭ ia ajn malfacilaĵo. Ankaŭ Ma Fan pensis sin bonŝanca, li ja tro facile akiris la edzinon, kion li ne povis dum sia junaĝo pro malriĉeco. La motivo de la edziĝo estis hazarda kaj la procedo, simpla.

Estis iu pluva tago, kiam la nevo Huan Fukvei, la filo de lia kara mortinta fratino, vizitis lin, irinte vojon pli ol dudekkvin liojn malproksime de la onklo. Tio estas speciale malofta afero, ĉar la junulo, kiu devis nutri la familion de kvin membroj, ĉiam okupiĝi en kampafero. La vizito estas ĝojinda por parencama onklo. Por distri la gaston, lian solan parencon, Ma Fan malgraŭ la grumblo de la mastrino forlasis sian laboron kaj iris al sia dormejo, ĉambro apud la bovstalo. Tie li babilis kun la junulo pri ĉiu temo interesa. Fumante la pipon kaj babilante, ili sentis sin nedireble ĝoja.

-- Hej, oĉjo, -- ekrigardante la vizaĝon de la onklo, ion ekmemoris la nevo, kaj kun voĉo serioza li diris, -- vi vere maljuniĝas! Vi devas ripozi por ke iom ĝuu en la mondo, vi ja ankaŭ estas homo. Kaj kio estas speciale necesa por vi, estas havi edzinon. Ŝi ne nur kuiros por vi kaj flikos viajn vestaĵojn, por ke vi estu komforta; sed, kara oĉjo, ŝi ankaŭ naskigu al vi filon, kiu kontinuigos vian familian linion kaj estos via apogo kiam vi ne povos labori plu.

Aŭdinte la neatenditajn vortojn, la mieno de Ma Fan tuj serioziĝas. Sed li ne tuj eĥis la junulon. Kvazaŭ ion konsiderante li kapklinis.

Por montri ke liaj vortoj ne estas tiel same sensignifaj kiel tiuj de la ordinaraj vilaĝaninoj, la zorgema junulo gravmiene ekmenciis la frazojn de la vic-saĝulo Mencius, kiujn li iufoje ŝtelaŭdis de iu vilaĝlerneja mastro:

-- Estas tri aferoj, kiuj montras la homon ne fileca al siaj prapatroj. Senfileco de tiu homo estas la unua. Hej, pensu pri la vortoj de nia vic-saĝulo!

Ma Fan ankoraŭ tenis sian grandan kapon klinantan. La junulo, stulte lin rigardante kaj atendante lian opinion pri liaj vortoj, jam englutis kelkajn gutojn da salivo kaj malpacienciĝis.

-- Nu, jes ja, -- post momento de pripensado Ma Fan palpante la barbeton kaj kapjesanteeklaŭdis la junulon pri lia saĝeco, -- viaj vortoj estas tute pravaj. Mi devas havi filon. Mi, solulo, devas havi filon almenaŭ por ripari mian tombon post mia morto. Mi jam elsuferis en tiu ĉi mondo, mi devos ripozi prizorgante en la subtera mondo. Mi estas senapogulo.

Kaj la problemo de edziĝo rememorigis al li multajn pasintaĵojn. La patro estis kampdungito kulturanta la kampojn por diversaj mastroj dum sia vivo. La patrino, servistino. La familieto estis malriĉa, posedanta nenion. Iun someron ĥolero vizitis ilin. Pro manko de mono por venigi kuraciston la geedzoj ambaŭ mortis de la infekta malsano. Ma Fan mem, de la aĝo dekkvinjara, fariĝis bovpaŝtisto, senpage laboranta por bienmasto. Post dekses li ekfariĝis kampdungito. Tiam oni al li pagis dek mil monerojn pojare. En la dudekjaraĝo, en la somero li grave malsanis pro trolaboro. Li forlasis la laboron por ripozi. Sed kiam li resaniĝis, jam estis post la aŭtuna rikolto; neniu bezonas kampdungiton plu. Vagante de vilaĝo al vilaĝo li travivis la vintron malsata. La venanta printempon li malfacile trovis iun novan mastron, kaj li kiom eble zorgeme laboregis, por ke li ne plu perdu la okupon. Li ŝparadis iom da mono por maljuneco kaj eventuala malsano. Sed la mono estis tiel malfacile akirebla kaj la ŝparita tiel malmulta. Kiu scias, kiom da jaroj li vivos post li perdos la laborkapablon? Kiu povas garantii, ke li ne malsanos kiel la kompatindaj gepatroj?

Por kontinuigi la familion postlasitan de la kompatindaj gepatroj oni devas edziĝi, por la maljuneco venonta oni des pli devas edziĝi. Ma Fan tiel pensis. Kaj li je la unua fojo komencis konsideri sian devon kiel membro de la familio Ma.

--Mi devas havi filon!

La voĉo estis decida.

Kaj la novaĵo pri lia volo de edziĝo disvastiĝis en la vilaĝoj. Iun tagon venis al li Nigra Hundo Ĉan, lia malnova amiko. La amiko haltis ĉe la kampo, kiun Grandkapo Ma Fan estis pluganta; kaj kun serioza mieno, li mallaŭte demandis Ma Fan post kelkaj kromvortoj:

-- Ke vi volas edziĝi!...

Ma Fan haltigis la bovon, rektigis sian dorson, kaj, apogetante la manojn sur la tenilo de la plugilo, stulte rigardis la amikon pro la neatendita demando.

-- Mi havas tian intencon, sed, seddd... kial do vi scias pri la afero?

-- He, he... -- la ulo bonhumore ridetis, -- kio povas forflugi preter la oreloj de Nigra Hundo? Li estas eksterordinara homo, kiu kapablis kapti eĉ venton preter pasantan. Nu, returnu al la demando. Malnova amiko, ĉu vi vere havas la intencon?

-- Certe. -- Ma Fan seriozigis la mienon. -- Kiel ni estas bonaj amikoj mi ne devas mensogi al vi. Certe mi havas la intencon.

-- Do, feliĉan vinon de vi mi volas drinki, -- la nigra ulo ridis. -- Mi provu plenumi vian deziron.

Kaj Nigra Hundo Ĉan kun vervo rakonti al li pri iu virino, kiun li konis.Ŝi estis vidvino de iu mortinta farmulo, lia bona amiko.

Tiu terkultura ulo estas stranga homo. Li, estante malriĉa farmulo, ofte nedece kondutis: kvankam li estis obeema al sia dungmastro, li ŝatas drinki. Iun tagon post la aŭtuna rikolto li laŭkutime invitis la maljunan bienestron al sia domo por esprimi siajn estimon kaj dankon. Dum la tagmanĝo li riĉe regalis la maljunulon per rostitaj kokinoj, aromigita porkviando, fritaj fiŝoj kaj aliaj bongustaj vegetaĵoj kaj buljono. Unue li modeste kaj humile servis al la mastro vinon kaj nur al si mem poste. Sed post kelkaj glasoj li ruĝiĝis, kaj perdis la humoron. Li salte levis sin de la benko. Kun pugnita mano li forte batis la tablon kaj raŭkvoĉe muĝis al la maljuna mastro:

-- Vi, maljunulaĉo, ĉiam min ekspluatas. Rememoru, lastan aŭtunon vi forprenis perforte mian tutan rikoltaĵon, mia familio trasuferis la vintron kaj tiun ĉi printempon malsata. Vi, senkorulaĉo. Jen mi donas al vi finkalkulon.

Kaj li svingis la pugnon preter la nazo de la mastro.

La mastro protektante sian nazon konsterne forkuris eksteren. Li freneze kriis kaj alvokis sian amikon la vilaĝestron kiu alvenis kun kelkaj fortikaj junuloj.La ebrianta farmulo estis ligita kaj sendita al la guberniestro. Oni enkarcerigis lin por tri monatoj. Kiam li estis liberigita, la kampo jamestis forprenita por la terposedanto. Li fariĝis vagulo kaj terserĉanto. Post kelkaj monatoj li mortis de malsato kaj malgajo, postlasante tri gefilojn kaj la ĵus proponitan vidvinon.

-- Ĉar ŝi trasuferis multe da malfacilaĵoj, --aldonis Nigra Hundo post la rakontado, -- ŝi scias, kiel mastrumi la hejmon.Amiko, malkaŝe diri, vi ne estas tia homo, kia povas edziĝi kun virino florsimila. Vi bezonas virinon modestan kaj iom maljunan, kiu scias la hejman aferon, ĉu ne?

Ma Fan ne tuj respondis al la amiko, kies sinceraj kaj zorgemaj okuloj fiksis sur li. Li tamen kun kapo mallevita, buŝon fermante, enpensante silentis.

-- Jes, modestan virinon mi bezonas, seddd... tamen... ĉu ŝi ankoraŭ povas naski...ki...

Post momento li levetis la okulojn al la kamarado kaj mallaŭte, iom hezite, tiel demandis.

-- Aja, -- Nigra Hundo larĝe malfermis la buŝon, -- temas pri tia afero. Ĝi koncernas destinon! Se la sorto destinus vin havi filon, ŝi certe gravediĝos. Se ne, eĉ la deksesjara virineto ne gravediĝas por la tuta vivo.

-- Nu, nun... Grandkapo Ma Fan faris sonon el nazo, kaj post momento da meditado kapjesis, -- eble vi estas prava... Mi do edziĝu.

Tiele li edziĝis kun la vidvino. La ceremonio estis simpla. Oni kondukis la novan edzinon de ŝia vilaĝo al la domo de Ma Fan. En salutaj vortoj "Feliĉon kaj prosperon al vi!" la nova paro fariĝis geedzoj. Ma Fan elspezis ne multe da mono por la edziĝa festo. Jen ĉio: li regalis per dekkelkaj pelvoj da bongustaj manĝaĵoj la celebrantajn gastojn, inter kiuj troviĝis plej honore Nigra Hundo, la svatulo; la nevo, la laŭkutima vicsvatulo; kaj la maljuna Korvino, ofte konsilantino de Ma Fan.

 

results matching ""

    No results matching ""