IV. Vaganta Bandeto

Bandeto ili fariĝis: du viroj kaj unu knabo. La viroj estis el la norda lando, altkreskaj, larĝfruntaj kaj pintmentonoaj; unu el ili eĉ ankoraŭ konservis la harligon, plektitan ĉirkaŭ la kapo. La knabo aspektis malgrasa kaj pala, li eble estus sudulo.

La viroj portis ĉe la kubutoj korbetojn, kiuj entenis kelkajn difektitajn pelvojn, kuirpoton el tero kaj ĉifonajn vestaĵojn. Sur la dorso de la knabo pendiĝis rulo da neperfekta junkmato, ĝi servis al tiu ĉi vaganta bandeto kiel litaĵo dum la nokto.

Ili iris, unu post la alia, sur longa tamen mallarĝa monta vojeto. La aprila suno en la okcidento ŝutis malvigle la lastajn radiojn, kaj en la kampoj apud la vojeto sternis longe iliaj ombroj, kiuj, akordante kun ilij paŝoj, ankaŭ solece rapidis antaŭen.

-- La suno baldaŭ subiros...

La plej maljuna el la bandeto, kun okuloj tristplenaj, rigardis antaŭen, al la senfina montĉeno kaj la malaperanta, ruĝa vespernubo,a kaj tiel diri -- en la tono vibras iom da enueco.

-- Jes... baldaŭ noktiĝos...

La brunvizaĝa viro eĥas, profunde elspirante, kun mentono al la ĉielo.

Nenia parolo plu. Aŭdiĝis nur la sono de paŝado, kiu nun pli rapidiĝas.

La irado de la knabo montriĝis iel malfacila. Kaj li tial postrestis kelkajn metrojn malantaŭe de la antaŭirantaj viroj.

La brunvizaĝa viro antaŭiranta subite haltis, kvazaŭ ion perdinte.

-- Vidu, liaj piedoj lamas, li tro multe iris hodiaŭ.

La alia ankaŭ ekhaltis, atendante la alproksimiĝon de la knabo, kiu nun apenaŭ povis treni la paŝojn.

-- A... -- li ekĝemis, -- pro kio ni tiam komercis vagante al ĉi tiu malproksima provinco? La kondiĉo estas ĉie sama, ni same suferas en ĉi lando, kaj nun eĉ ne povas reveni al la hejma loko!... Mi ne scias, kiam nia sencela vagado kaj nia vivo povos fini en tiu ĉi monta provinco...

La knabo proksimiĝis. Ili removis la piedojn kaj paŝis antaŭen.

...

Antaŭ la vagantoj nun alte baris montoj kaj montetoj, kiuj staris unu post la alia en longa ĉeno, de la nordo al la sudo, al la nevidebla sudo. La vagantoj iĝas embarasitaj, rigardante la gigantan korpon de la monto. Tamen ili rampis, kun manoj kiel piedoj, supren al la montpinto, kaj de la montpinto glitis malsupren al la montpiedo.

Ĉe la montpiedo fluis murmurante rivereto. La akvo iel ŝaŭmis, la ŝaŭmoj vidiĝis de malproksime kvazaŭ blankaj floroj.

-- Ha!

Ĉe la fluo la antaŭiranta brunvizaĝulo ekhaltis kaj grimacis.

Ĉar en la fluo kuŝas hundkadavro. Ĝi ne ankoraŭ estis putriĝinta. Jes, sur ĝia ventro elmontris jam la intestoj, sed tio ne gravis por tiuj ĉi senhejmaj vagantoj.

-- Ne necesas ja, -- la maljunulo ekridetigis la lipojn -- en ĉi vespero, por urĝe serĉi vilaĝon almozpeti la vespermanĝon.

La knabo tuj vigliĝis. Demetinte la junkmatrulon de sur la ŝultro, li senprokraste supren tiris la hundkadavron el la intermonta rivereto.

Ĉiuj kun granda vervo sin okupis pri la hundo mortinta. Unu senigis ĝian felon, la alia dispecigis ĝiajn membrojn, la tria pece tranĉis gian viandon. Nur momento, dum kiu finiĝis la tuta operacio. Kaj la knabo sin montris pli lerta kaj saĝa; li kolektis kelkajn ŝtonojn, per kiuj li faris provizoran fornon. Oni metis poton sur ĝi.

Jen en la poto komencis grumbli la akvo kun la viando de la kompatinda hundo. La vaporo tien reen promenis supre de la poto, ion la vagantoj, kaŭrantaj en duoncirklo, rigardis kun rideto ĉirkaŭ la lipoj. La brunvizaĝulo jam ne paciencis resti senmova; energie pufante la buŝon, li bruligblovis la fajron sub la forno.

Ju pli vive flagris la fajro, des pli longe nazfrapis la aromo de la kuirata viando. La vagantoj, lacaj kaj malsataj, jam ne povis sin deteni de salivo. Ne atendante la elboliĝo de la kuiraĵo, la maljunulo enigis la ĉopstikojn en la poton.

-- Manĝu.

-- Jes, vi unue.

-- Jes, vi unue.

Antaŭ ol la modestaj vortoj finiĝis, la enhavaĵo en la poto jam elĉerpiĝis.

-- Fu!

La maljunulo ekstaris, kapon levante al la firmamento jam griziĝanta. Iom da enueco komencis aperi sur lia vizaĝo. Rapide forviŝinte la grasaĵon ĉirkaŭ la buŝo, li prenis la korbon en mano, kaj senenergie ektrenis siajn senfortajn piedojn antaŭen. La brunvizaĝulo kaj la knabo lin sekvis, ankaŭ senenergie.

La suno jam kuŝis sin en la montaron. Ili marŝis, ne donante ombrojn apud la vojo; ili vidiĝis nun pli solaj en la dezerta montlaando. Rigida, malvarma vento, leviĝanta el la profundaj valoj, ekblovis, tremigis la loĝejserĉantojn, kiujn nun ekenvolvis la vespera krepusko. Oni aŭdis pli rapidanta la sonon de paŝado.

Sur monteto subite okulfrapis solece staranta templeto. Ili rapidis al ĝi, samtempe elspirante, kvazaŭ deŝarĝitaj de pezaj ŝarĝoj. En la porĉo de la templeto, kies interna pordo estis ŝlosita, ili sternis siajn litaĵojn -- la eluzitan junkmaton kaj la ĉifonajn vestaĵojn. Ĉi tie tiu ĉi vaganta bandeto pasigis ree unu nokton.

results matching ""

    No results matching ""