Sur Herbejo

Kia printempo. Ĉie verdas, verdas la tuta rivereto, kiu serpentumas senbrue al la oriento. Sur la bordoj pendas graciflekse la helverdaj branĉoj de la salikoj kaj inter ili ridetas kaŝe la ebriruĝaj persikfloroj, -- kia vidaĵo, kiam iliaj interkisantaj ludoj speguliĝas en la diafana akvo. La sablotero sur kiu abunde kreskas herboj, aspektas tute kiel vaste sternanta verda tapiŝo, kian povas teksi nur la manoj de feinoj en la fabeloj rakontitaj de nia maljuna onklo Lin. La aero estas varmeta kaj plena de la bonodoro de kreskaĵoj. La blua, sennuba ĉielo en malproksimo rigardas sin en la trankvila fluo de la rivereto...

Sur la branĉoj, danci kaj trili lernas birdidoj. Kiel belaj estas iliaj danco kaj trilo! Imagu, kiel ni povas plu sidi, kaj stulte zorgrigardas la herbojn manĝantajn bovojn post kiam onklo Lin finis sian duan interesan rakonton pri la strangaj norduloj? Ne povas. Ni diskuris kaj petole ekrulis sur la herbejo, tute kiel senbridaj gajaj bovidoj...

-- Nu, vi ree sovaĝas kiel bestidoj, -- onklo Lin, kiu sidis sub saliko, ekatentigis nin bonhumore. -- Venu do, mi komencas la trian rakonton.

-- Hahaha, ree rakonto. Ĉu ĝi temas ankoraŭ pri la poremanĝantaj norduloj? Aŭ pri la feinoj, kiuj loĝas en la profundaj arbaroj en montoj, kaj sin amuzas per danco, kaj delogas la belajn knabetojn, por karese manĝigi al ili la plej dolĉajn fruktojn...? Nu, fabelo pri la bubamantaj feinoj estas pli interesa...

-- Sed tiu ĉi rakonto ankoraŭ estas pri la norduloj --onklo Lin diris, kiam ni denove sidis ĉirkaŭ li.

-- Bone, -- unu el ni, nomata Verdmuso, fervore rediris, -- nur se ĝi estas interesa.

Sed onklo Lin ne tuj ekrakontas. Kvazaŭ intencante ekzameni, ĉu ni havas paciencon atendi la rakontaĵojn, li turnas la rigardon al la fora ĉielo kaj sin ekcedas al medito. Ni tamen ne forkuras. Kun mentonoj al la ĉielo ni gapas lian ruĝan vizaĝon, sur lia frunto vermumas kelkaj vejnetoj.

-- O, mi rememoras! -- li ekkrietis, -- tiam mi kaj multaj aliaj kaj ankaŭ la duobblinda Fang kiun vi jam konas de miaj antaŭaj rakontoj translokiĝis al iu norda provinco. Por tratranĉi la interkomunikadon de la malamikaj trupoj!...

Kaj li ekmallevas la okulojn kaj karesas la cikatron sur lia maldekstra kripla kruro por momento. Poste al ni, larĝe malfermantaj la buŝojn kaj serĉantaj la orelojn, li ekridetas, kio kvazaŭ aludas, ke tiu ĉi rakonto, kvankam ankaŭ temanta pri la norduloj, estas iom alia ol la antaŭaj samspecaj.

-- Jes, troviĝas tie ankoraŭ nur norduloj, la zebro- kaj poremanĝantoj. Ankoraŭ virinoj kun grandaj piedoj, piedoj same grandaj kiel tiuj de viro. Iliaj kruroj estas dikaj -- kiel mi do pripentras ilin? Nu, ni komparu ilin kun la ventroj de siteloj kaj vi imagu. Iliaj ŝultroj grase altrondas, tute larĝaj kiel tiuj de viro. Mi pensas, ke ili povas porti la grandan poririgacian akvoradon, sen spiregi, irante senripoze sep aŭ ok liojn da vojo. --

Nia regimento restadis en iu urbo ĉe la provinclimo de la norda provinco, sed al ni soldatoj ne necesis sinmalliberigi tuttage en la kazerno, estis do permesitaj vagi kien ajn ni volis, se ne alvenis malamikoj. Mi tre volis pasigi mian enuigan tempon en vilaĝoj ĉirkaŭ la urbo kaj paroli kun la vilaĝanoj, precipe la virinoj. Vi ne scias, kiel gastamaj ili estis al ni sudaj soldatoj, sed tute male estas la virinoj en tiu ĉi loko, kiuj, ĉe la unuavido al la ombro de soldato, tuj forkuras en domojn, malbenante kaŝe: "Neniu soldato estas bona ulo!"

Iun antaŭtagmezon -- tri tagojn antaŭ la Tombfesto*, mi pensas, -- mi vagis sencele orienten, kun hundpela vergo en la mano, al vilaĝo, du-tri liojn malproksime de la urbo, kie ni garnizonis. Sen scii, kial mia gorĝo eksekiĝis. "Al diabloj!" mi murmuris al mi mem kaj vole-nevole sintrenis al iu domo ĉe la fino de la vilaĝo, por peti tason da teo. La mastreino, tio estis la grandpiedulino, tute ekster mia antaŭimago, sin montris diable afabla. Tuj kiam ŝi vidis mian ombron antaŭ ol mi eniris ŝian domon, ŝi demetis la ĉe brusto suĉantan infanon en la lulilon kaj proponis al mi benketon.

-- Bona mastrino, -- mi diris al ŝi, imitante la voĉon de la plej ĝentila maljuna vilaĝano, -- bonvole ne tiel ceremoniema. Mi vin vizitas, kakaareega mastrino, por nenio alia ol peti tason da malvarma teo, ĉar mia diabla gorĝo sekece doloras.

-- Jes, via soldata moŝto, tiom mi scias. Sidiĝu do. Mi tuj alportos.

Kaj ŝi turnis sin al la kuirejo. Post momento ŝi kunprenis al mi kruĉon da verda teo.

-- Nu, -- mi tordis la buŝon kaj alparolis ŝin en la maniero per kiu maljunaj vilaĝaninoj alparolas familiare sian najbarojn, -- vi estas tiel bona, de kie vi lernas tian ceremoniemon?

Ŝi ektiriĝis malantaŭen, ruĝiĝe kaj ektreme.

Mi pensis, ke mi embarasis ŝin, ne obeante ŝian proponon sidiĝi. Tial mi ŝovis mian kokson sur la benkon, kaj por montri, mi ne estis ordinara, sovaĝa, mallaborema soldataĉo, mi lulis por ŝi la etulon en la lulilo,a kiu staris apud mi. Dume mi konversaciis kun ŝi pri la vilaĝa bagatelo.

-- Bona mastrino, -- mi sjanigis min kiel lertmanulo de kampafero, -- mi antaŭe ankaŭ estis terkulturisto! Mi ne fanfaronas, sed diras la veron: La aferojn kiel semadon, plantadon, akvumadon ktp. mi lertetas, se mi ne diras "tre lertas". Ekzemple, en printempo oni devas ŝuti la rizsemojn en la akvokampon, ĉu ne? Kaj en la somero...

Al diablo. Mi ne povis daŭri. La vortoj subite tute elĉerpiĝis el mia buŝo. Por diri la veran veron, la fakajn vortojn pri la terkulturado mi jam forgesis, en mia kapo plenis nur la diablaj terminoj de armeo. Tial mi ŝanĝis la temon!

-- Ĉu la rikolto en via nobla loko laŭaŭtune sinmontris riĉa?

-- Riĉa, via soldata moŝto, -- ŝi palpebrumis supren siajn rondajn okulojn kelkfoje, -- sed, nu, tiujn ĉi jarojn ni zorgas pli pri la soldataj moŝtoj ol tia afero. Nu, ne ne ne, mi eraras, la soldatoj ne gravas, gravas nur: la milito. Kiam la soldataj moŝtoj pasis ĉi tiun regionon, ili faris al ni vilaĝanoj nenian domaĝon ol kapti kelkajn junulojn kiel iliajn militkuliojn, sed kiam oni ekbatalis, Dio scias, kio rezultos! Ni ne nur malpovas plu daŭri la laboron en la kampoj, niaj domoj kaj propraĵoj ankaŭ estas detruitaj en cindro de kanonoj kaj pafiloj...

Kvankam mi mem ankaŭ estis soldato, mi tamen ne rigardis ŝian aserton ofenda. Kontraŭe mi sentis profundan simpation al ŝi. Tion kaŭzis eble du aferoj: Unue ĉar mia koro estas mola, kiun facile emociigas kortuŝetaj vortoj, malgraŭ ke ili povas esti kolerigaj, due ĉar mi ankaŭ estis farmulo, kiu eniris la armeon nur post la ruiniĝo de la havaĵoj, farita ankaŭ de la malbenindaj kanonoj...--

Kaj onlo Lin ekpaŭzas. Li enbuŝigas la verŝilon de la melonforma terkruĉo, kiu entenas malvarman teon, kaj ektrinkas. Ni sentas la rakonton neinteresa kaj neamuza, tial kelkaj jam montriĝas malviglaj kaj dormemaj, larĝe malfermante la buŝojn. La apud onklo Lin sidanta Verdmuso eĉ duone fermas siajn malgrandajn okulojn! Sed onkloo Lin restas ankoraŭ vervoplena pri la rakontado. Tuj post kiam li eltrinkas la teon, li eligas la vorton:

-- Ej...

Tian tirĝemon li eligas tiam, kiam li volas rakonti ion interesan aŭ ekscitan. Ni ĉiuj denove streĉas la orelojn, intensigante la atenton. La bubaĉo Verdmuso ankaŭ viglige oscedas kaj frotas la dormemajn okulojn per la fingrojn plurfoje.

-- Kiu en la mondo kapablas scii, kio okazos minuton poste, tiu estus dio. En armeo ni tute ne povis antaŭvidi, dum ni ankoraŭ manĝas, kio nova trafos nin tuj post ni forlasos la pelvojn. Ofte en nokto kiam ni jam devestis pantalonon por enlitiĝi, subite nin atingis urĝe ordono... Nu, ĉion ĉi vi ne komprenas, vi blokkapaj etuloj. Kion vi stultuloj scias plej bone estas maldiligente dormi kaj avide manĝegi, aŭ ruli senbride sur la herbejo kiel la plej malbonaj bovidoj... Aja, babilante sensencaĵon, mi preskaŭ forgesas la alian parton de mia rakonto! Nu, mi tuj rekomencu.

En la nokto de tiu tago en kiu mi, verdtefolian teon gustumante, konversaciis kun la gastama norda mastrino ĵus pridirita, mi dormis plej bone kaj dolĉe. Mi sonĝis eĉ, ke ŝi invitis min tagmenĝi en sia domo. Mi ĉeestis tie kun mia amiko duonblinda Fang. Sed, al diablo, kiam ni estis gaje manĝegantaj, la noktdeĵora ulo ekvekis min, dirante, ke ni tuj leviĝu kaj sinpretu por ataki la malamikojn kiuj, laŭ la raporto de la spionoj, baldaŭ pasos tiun ĉi lokon.

Sekve mi supren saltleviĝis. Multaj aliaj ankoraŭ dormas dolĉe. Duonblinda Fang, kiu kuŝis apud mi, eĉ ne movetis, kiam mi skuis lin. Lia ronketo ĉiam pli akutiĝis el la nazo.

-- Diablo vin forprenu, -- mi lin forte pikbatis ĉe lia pinta, malgrasa kokso per piedo. -- Vi dormas tute kiel grasa porkino.

-- Vi fulmotondrinda! vi estas tiel kruelaj!

Fang leviĝis kaj sidis sur la pajlomato kun kunŝovataj brovoj kaj tordata buŝo. Fratante siajn neklarajn, ankoraŭ dormemajn okulojn kaj kortuŝe karesante la pikbatitan kokson, li ekinsultis min.

-- Spegulu vian trezoran manieron, -- mi rediris. -- Vi povus valori almenaŭ mil dolarojn, se vi en lombardo disponigus vin al la mastro de similudo.

Kaj, ĵetante sur la ŝultron la pafilon, mi paŝis eksteren kun la trupo. Post duonminuto Fang ŝancele atingis min, Sed la Dormo, kiu estis lia amiko, ankoraŭ amikece flegis lin, ĉar li plufoje dormeme stumblis dum la irado.

La urbeto kaj la ĉirkaŭ-vilaĝoj dronis entute en profunda silento. Nenia alia sono estis aŭdebla krom nia susura paŝado. Ni paŝis, perceptite de neniu, eksteren de la urbo, klinante ĉiu la dorson. La brovforma luno de la frua somero brilis tiel bele kaj dolĉe, ke ni ne sentis, ke ni iris fari diablan aferon.

Irinte preskaŭ du liojn da vojo, ni preteratingis vilaĝon, apud kiu sin trovis ĉefvojo. Dio! ekbojis la malbenindaj vilaĝ-hundoj, kaj ekaperis el inter la arboj sur la ĉefvojo granda nigra ombrego. Kio ĝi estas?

-- Jen malamikoj! -- iu el niaj antaŭirantoj ekkriis kaj tuj aŭdiĝis pafado.

Ni diskuris, sin kaŝante ĉu en fosoj de kampoj, ĉu en arbedaro. Malantaŭ la artelerianoj ankaŭ tondre ekkononis. De la kontraŭa direkto alflugis ankaŭ sennombraj kugloj. Ilia flugado fulmerapide traŝiranta la aeron ekfajfis akre kaj akute.

La korvoj, kornikoj, paseroj ktp, kiuj estas dormemaj same kiel la maldiligenta Verdmuso, ĉifoje, mil diabloj! perdis la dolĉajn sonĝojn. Kvazaŭ renversiĝus la nestoj, ili terurite disflugegis el la branĉaro. La frapado de iliaj flugiloj enla silenta nokto ja ne estis malpli laŭta ol la murmuro de maŝinkanonoj. El la vilaĝo apud la ĉefvojo, ho ve! ekfrapis niajn orelojn granda eksplodo. Kio ĝi estas! Ĝi estas tiel skuiga!

Aŭdante la sonegon, la duonblinda Fang, kiu kuŝis apud i malantaŭ malnova tombo ne fore de tiu vilaĝo ektremis. Plurfoje li frotis siajn malgrandajn, neklarajn okulojn, sed neniel li povis distingi, kio kaŭzis la fortan skuigon.

-- Finite! -- li flustris post momento al mi kaj treme ekkrietis, -- ni malvenkas.

Kaj li flanken forĵetis la pafilon kaj volis forkuri.

-- Ne timu, nenio alia ol domfalo, -- mi facile serĉis lian orelon kaj ĝin forte pinĉis. -- Se vi formovus eĉ unu paŝon, mi vin sendos al Dio per kuglo!

Kaj ni daŭrigis la pafadon, Kiom da kugloj foruzis, ni ne sciis. Ni sentis nur, ke la pafiltubo iĝis jam tiel varmega, ke ni ne kuraĝis plu enigi en ĝi kuglojn.

La pafado ekĉesis, kiam ekaperis en la oriento ruĝa krepusko; tiam la malamika trupo venkita forkuris. Torente ni postpersekutis ilin, sed pro troa laciĝo ni trenis nin returnen,atinginte la montojn en kiuj la malamikoj malaperis. La vojo returna, ŝajnis al mi, longiĝis je preskaŭ dek lioj.

La suno jam altiĝis preskaŭ tri futojn en la ĉielo, kiam ni eniris nian garnizonan urbon. Sur la placo antaŭ nia kazerno ni haltis. Kiel elĉerpitaj ni tiam estis! La piedojn mi sentis diable pezaj, kaj la damninda pafilo, kiu rajdis su rmia ŝultro, pezŝarĝis tute kiel la plej granda muelŝtono! Mia gorĝo samtempe sekiĝis, kaj kriis en mi -- mi volas diri! -- kiel malgrasa koko.

La kolonelo alvenis sur ĉevalo, por ekzameni, kia perdo okazis al nia flanko. Ĉiu taĉmentestro nomvokis la membrojn de sia taĉmento viciĝanta. Divenu prove, kia estis la rezulto. Entute okdek personoj perditaj! Pensu, nur duon nokto de pafado! Ĉu ne?

Post la nomvoko, duonblinda Fang ektremis kaj kaŝe eligis sian langon pro skuiĝo. Mi kaptis la vidon.

-- Kampara ulo! -- mi malŝate pikis lin ĉe lia femuro -- tiel surprizema. Kio surprizinda?

Tiu Fang, pri kiu mi jam parolis sufiĉe multe en la antaŭaj rakontoj, estis tre timema ulo. Li konsideris sian vivon kvazaŭ trezoron. Eble ĝuste pro tia senpara bona ideo la Diablo donis al li en liankoron nedireble strangan donacon kiu estis neŝtelebla de kiu ajn ekde la tago, kiam ni eniris la armeon post la ruinigo de na vilaĝo dum la milito. Ofte en meznokto kiam li ŝajnis dormanta plej profunde kaj dolĉe, li eksaltleviĝis, sidis sur la junkmato kaj eklarmas -- ververe larmoj senĉese elfluas sur la vizaĝo. Se mi vekita de lia singulto demandis la kialon, li kutime kurbigis la buŝon kvazaŭ trijara infano:

-- Mian koron ekatakas hejmveo, mi sopiras miajn edzineton kaj la infanon...

Dio! kiu povis deteni de ridego, rigardante lian tordatan buŝon, el kiu eligis la sopiro de 'edzineto'? Tiun matenon post la nokta batalo, kiam mi promenis sencele en la urbo, mi ne sciis, kiom da fojoj mi mokridis pri li, vidante la paron de liaj larmemaj okuletoj. Sed tiam li eĉ pli balbutis pri sia edzineto!

La posttagmezon mi kaj Fang deĵoris sur la orienta posteno du-tri liojn malproksime de la urbo. Kun pafiloj sur la ŝultroj, ni paŝis eksteren. La forkurintoj, kiujn ni venkis lastnokte laŭraporte ne estis veraj malamikoj, sed iliaj munictransportistoj. Sed kiel freneze oni devis pafi en la nokto, la uzitaj kugloj postlasiĝis sur la vojo kvazaŭ grajnoj en la kampo post la aŭtuna rikolto!

-- Kia ludo! -- mi pensis en mi kaj ekmemoris pri la vilaĝo...--

La rakontado subite rompiĝas. Onklo Lin fiksas la okulojn al ni kaj tute neatendite ekmontras per fingro la etan Verdmuson, kiu jam kapon klinetante dormetas kaj el kies naztruetoj elfluetas du linioj da blanka muko.

-- Diru al mi, -- li tondre demandas la pigruleton, -- kiu vilaĝo ĝi estas!

Verdmuso ekskuiĝas de la lasta voĉo de onklo Lin. Li eklevas la kapon, kaj, frotinte por momento la ankoraŭ fermemajn palpebrojn per la eta montra fingro, gapas nin ĉiujn sen scii kion diri. Kompreneble la demandon li ne povas respondi. Embarasite li ekoscedas kaj poste li turnas honteme al la ĉielo la vizaĝeton, kiu jam duone ruĝiĝas.

La maljuna rakontanto, kies rigardo ankoraŭ sin fiksas al la maldiligenta etulo, homore ekridetas. Kaj li baldaŭ daŭrigas la rakonton:

-- Ne povas rememori? Nu, via kapo estas fortika bloko, kiu memoras nur: Dormon. Ĉu ne? Hahaha... Nu, estas tamen nenio, se vi ne povas elcerbumi la vilaĝon. Ĝi estas la vilaĝo, kie mi antaŭ ne longe renkontis la grandpiedulinon, kiu donis al mi afable teon por trinki kaj por kiu mi lulis ŝian infanon...

Al mil diabloj! Kia vilaĝo ĝi aspektis! Mi pensas, ke, se ne loĝis en ĝi, nepre en ĝin frekventis la demono, kiu ĉiam faris malbonon al vilaĝanoj, se estis okazo. Ĝi estis tute detruita de la bombardo, kiun oni faris tŭte senkonscie lastan nokton. La tegmentoj renversiĝis, kaj la rompitaj muroj, plenaj je truoj kaŭzitaj de kugloj kaj obusoj, rigardis la ĉielon stulte en groteska grimaco. Inter la ruinaĵoj kuŝis senorde tie ĉi-tie kadavroj de viroj, maljunuloj, etuloj... kaj eĉ troviĝis kadavroj de nigraj hundoj!

Kion mi pleje prizorgis tiam sendube estis la domo ĉe la fino de la vilaĝo, kies mastrino, mi jam diris al vi, afable gastigis min eĉ en sonĝo. Senprokraste ni paŝis al tiu direkto. Dio! tute je mia surprizo la domo transformis sin en amaso da rompitaj tegoloj kaj brikaĵoj. Mia koro ekbatis. Mi povas ĵuri al la Ĉielo ke mia koro neniam batis tiel furioze antaŭe. Oni eble ne kredas al mi tion. Jes, kiel soldato, kiom da ruinaĵoj kaj kadavroj mi vidis ĉiujare, sed neniam tremis. Sed tiun ĉi fojon la sceno de tiu ĉi vilaĝo, sen scii, kial tre tre bedaŭrigis min.

-- Kara mia Duonblinda! -- mi parolis al Fang, -- la kugloj kaj obusoj kiujn ni ludis lastnokte estas ja tre teruraj kaj senkompataj!

-- Nu... --

Fang faris sonon el nazo.

-- Ĉu vi, mia Duonblinda, ree ekpensas pri viaj edzineto kaj infano? -- mi turnis la kapon al li.

Li restis muta, kaj rigardis foren al terbulo ŝirmante la brovojn kontraŭ la sunradion per ambaŭ manplatoj.

Sur la terbulo, kie destiniĝis esti nia posteno, kuŝis ia aĵo, apud kiu sidis malgrasa, flava hundo, ululante al la suno.

Scivoleme ni rapidis al la loko. Jen! Kadavro de virino kun mortinta pala infano en la maldekstra brako. La vesto estis disŝirita de la hundo, kaj elnudiĝis senkaŝe la larĝa brusto kaj du grandaj mamoj.

-- Ho ve! -- mi preskaŭ kriegis, -- ŝi estas la mastrino kun kiu mi konversaciis la tagon antauieraŭ. La etulon en ŝia brako mi eĉ lulis!

Malbeninda estu la vidaĵo! Mi eksentamentiliĝis! Ne, mi tremegis. La koro saltegis en mi! Kaj la larmo -- nu, mi ja hontas diri pri tia abomeninda akvaĉo, kion elfluas nur tia homo kia edzinsopirema Fang -- eĉ volis engluti abunde.

-- Do, -- la duonblinda Fang gargaris nervoze, -- antaŭ lasta nokto ŝi ankoraŭ estis vivanta... vivanta kiel fiŝo en freŝa akvo, ĉu ne?

Kion mi povis respondi? Ŝi ja estis vivanta, fortika kiel bovino! Kaj ĉarme kaj afable, kiam ŝi babilis kun oni. Eble vi imagas, ke la bovinece fortika virino ĉiam estas sovaĝa. Ne, tute ne. Tute alian trajton havas la nordulino kompare al la sudaj inoj, kiuj ekstere aspektas tre delikataj kaj lertaj kaj eĉ nedireble ravige sveltaj! Sed en iliaj koroj, Dio scias, kio ŝtopas la "truojn de saĝo": entute ruzeco. Male, gigantaj nordaj inoj estas naivaj kaj honestaj. Se mi edziĝos, mi nepre serĉos mian edzinon en nordaj provincoj. Nu, mi devojiĝas. Kiel stultega estis mia kapo! Kompreneble, mi, jen maljuna bovpaŝtisto, neniam povas edziĝi, mia vivo forpasos nur tial, babilante sensence ĉiutage kun vi, sovaĝaj bubaĉoj. Hahaha... Nu, returnu al nia rakonto.

Mi restis komplete muta, rigardaĉante la duonblindan Fang. Mi ne kuraĝis diri pri la kompatinda virino.

-- Ulo Lin, -- Fang denove alparolis min, atentige tuŝante mian kokson, -- kion ni faras ĉiutage, ĉu vi scias? Nia faro estas diablaĵo! Dio punos min pro tio per senfileco kaj morto de mia edzineto, mi pensas. Kaj vin? Nu, se vi daŭros esti soldato, vi neniam kapablos havigi al vi virinon, mi estas certa. Pripensu: vi ĉiam restos fraŭlo eĉ ĝis kiam vi fariĝas blankhara ulo!

-- Do, -- aŭdinte lian diron, mi tute senpripense eĥis, -- ni dizertu, forkuru de la diabla armeo.

Nun mi sentas min tre bedaŭra, ke mi iam diris tiajn vortojn al la kompatinda, duonblinda Fang. Se mi ne eligus frazojn tiel facilanimajn tiutempe, eble ne okazus... Kaj povus esti, ke mi nun ne pasigas miajn senutilajn tagojn en via loko, paŝtante al bovojn sur herbejo kun vi blokkapaj bubaĉoj...

-- Diablo al la soldateco! -- duonblinda Fang ekinsultis siajn kolegojn kaj eĉ la kolonelon.

En tiu sama nokto ni vere planis dizerti.

Noktemeze kiam oni profunde endormiĝis, ronkante kvazaŭ porkoj, mi senbrue ellitiĝis kaj tuŝis Fang por lin atentigi pri la afero. Li baldaŭ larĝe malfermis la okulojn, kiuj jam ebriece ruĝiĝis, kaj rigardis min kun ekscitiĝo. Sendube la Dormo kiu la Diablo donacis al li hodiaŭ nokte ankaŭ dizertis, kaj eble okazis al li la fakto, ke li vigliĝis dum la tuta nokto, pripensante la edzinon kaj infanon kaj konsiderante la planon de forkuro.

-- Ĉu vi jam pretas por la afero? -- mi flustris ĉe lia orelo.

-- Jes, -- li jam tremis.

Kaj mi unue glitis eksteren. Ĉe la pordo la noktdeĵora staranto demandis al mi, kion mi faras. Mi respondis mallaŭte per unu vorto: urini, kaj dume mi intence malbutonumis la pantalonon, ŝajnigante, ke la diabla urino turmentas min. Tiel mi eliris la pordon sen plua malhelpo. Apud la necesejo maldekstre de la kazerno, mi min turnis orienten kaj rekte ŝtelkuris al plej malalta parto de la urbmuro, apud kiu cetere kreskis multaj arboj.

Senbrue mi supren rampis la muron de la urbo. Dankon al Dio, ne aŭdiĝis bojado de la hundo en tiu ĉi parto. Starante sur la muro, mi palpe enmanigis branĉon de arbo apude kreskanta, kaj, dank' al ĝi, mi povis, brakumante ĝian trunkon, gliti malsupren al la tero sendanĝere. Apud la arbo mi kaŭris, atendante la alvenon de duonblinda Fang.

Post momento eksperis sur la muro figuro de Fang, kiu mansignis. Dio milfoje dankinda! li, kies okuloj ĉiam estis neklaraj, finfine atingis ĉi tie sen kaŭzi ajnan danĝeron. Mi helpis lin degliti de la muro. Kaj senprokraste ni ŝteliris antaŭen laŭ la longo de tritikkampoj al la okcidento.

La tritikoj kreskis abunde kaj alte. Ni antaŭeniris en la fosoj de la kampoj, dorsojn klinante, timante fari eĉ malgrandan sonon similan al zumo de autuna moskito. Post preskaŭ duon horo ni eliris ĉirkaŭ kvar liojn da vojo, kaj ni ekaŭdis la unuan kokerikon el fora vilaĝo. Mia dorso ekdoloris kaj la piedoj peziĝis kvazaŭ kunligitaj kun grandaj ŝnuroj. La duonblinda Fang, pro la neklara vidkapablo de liaj abomenindaj okuloj, jam stumblegis plurfojojn dum la irado.

-- Al mil diabloj! -- Fang grumblis, kiam li ree falis al la tero, -- dizerti ja estas tre malfacila tasko.

-- Silentu! -- mi pikis lin ĉe lia kokso, -- gardu vin de la gardstarantoj sur la postenoj!

Diablo al Fang! apenaŭ post ni finis la vortojn alflugis de la dekstra monteto obtuza voĉo: "signalvorton!" Jen kio okazas! Ni ambaŭ samtempe paliĝis. Ni ne sciis la signalvorton de tiu ĉi nokto. Malgraŭ ĉio ni tamen trenante la piedojn kuregis antaŭen en la tritikkampo. Sed malpli ol unu minuton poste sagis al ni subite kuglo el la posteno. Jen kial mia kruro... --

Onklo Lin ekpaŭzas. Li metas la fingrojn ĉirkaŭ la cikatro sur lia maldekstra kruro, ŝajne montrante, ke ĝi ne estas malpli larĝa ol la rando de ordinara tetaso.

-- Post momento oni ree pafis. La duonblinda Fang falis, tuj kiam sonis la dua pafado. Mi laŭeble pene tiris lin supren, sed la klopodo vanis. Li sternis en la foso kvazaŭ paralizita.

-- Bona ulo, -- li fine eligis senfortan voĉon, pene levante supren la kapon, -- mi ne kapablas plu kuri... Finite...

-- Kio? -- mi riproĉe ekmiris, -- vi pigras eĉ en ĉi tia tempo?

-- Ne, frato, tute ne, -- lia voĉo fariĝis pli senforta, -- mi estas vundita. Jen vidu, mia ventro sangas... Ej! se nun ne plu estus milito en nia naskiĝloko... Kiam vi atoingos hejmen, amiko, bonvole informu al mia edzineto, ke mi baldaŭ revenos por kulturi niajn kampojn... Ne forgesu tiel diri, amiko...!

Kaj li ne plu diris, li kuŝis senmove kaj senenergie sur la tero.

Verŝajne li vere ne kapablis iri, ĉar, por diri la veron, mi vidis per miaj propraj okuloj, ke lia ventro ja estis sanganta.

-- Bone! -- mi lin konsolis, sed dume mi pensis en mi, ke ja estas diabla afero, ke li falas dum la vojkuro, -- mi vin atendas ĉe alia stadio, vi do laŭeble vin trenu antaŭen.

Kaj, kion mi kuraĝis plu diri? Sinturninte mi kuregis al la direkto de la okcidento. Dio ja estis dankenda! Oni ne plu pafis. Sed mi aŭdis la interparolon de la postenantoj. Mi elkuris dum unu spiro, diri la minimumon, kvin liojn. Mi tiam pensis, ke nun estas nenia kuglo atingebla al mi, tial mi staris spiregante sur monteto por momento kaj rigardis malantaŭen. Kia spektaklon mi vidis! Ĉe la loko kie la duonblinda Fang kuŝis, ekaperis torĉo kaj la movantaj ombroj de la gardstarantoj...

-- Finite!

Mi ektremis. Kaj mi rapide ekkomencis galopi, kolektante mian tutkorpan forton al la piedoj, eĉ la forton, kiun mi uzis por suĉi la bruston de mia panjo dum mia infaneco!

Matene mi sukcesis atingi alian gubernion. Imagu, kiel laca tiam mi fariĝis. Tamen mi sentis min malpeza kaj facila. Antaŭ la kabana gastejo mi haltis. La papermonon valorantan unu dolaron -- kio estis ununura pago kiun mi ricevis kiel mian salajron dum tri monatoj en armeo! -- mi elspezis por aĉeti la civilajn vestojn, per kiuj mi alivestigis min. La diablan soldatan uniformon mi senbedaŭre ĵetis en la apudan fekaĵujon de necesejo!

Mi aĉetis kelkajn fritaĵojn por satigi la stomakon, kiu jam bruis senbride dum longa momento. Kaj mi stulte rigardis la vojon, sur kiu mi ĵus kuris...

Onklo Lin subite silentas, fiksante la okulojn al la fora ĉielo en kiu la nubo, same blanka kiel la kvieta fluo de la longa rivereto, jen fandiĝas en granda amaso, jen transformiĝas en la formo de silenta leono...

Ni kun naztruoj turnantaj al li gapas lian mentonon kaj liajn okulojn, kiuj profundiĝas en medito. Ni atendas la daŭrigon de la rakonto, ke la rakonto ne devas finiĝi ĉi tie. Verŝajne onklo Lin ankaŭ sentas tion. Tial li rekomencas, sed la voĉo iĝas malforta kaj iom peza.

-- Mi rigardis la vojon, atendante duonblindan Fang, kion mi promesis al li. Sed ĉio vanis. De mateno ĝis posttagmezo ne vidiĝis sur la vojo eĉ ombro de Fang. Kio okazis al li, diablo scias. Ho, tiu duonblinda ulo, kun kiu mi kune forlasis nian mizeran vilaĝon kaj kune eniris la armeon por gajni vivon...

Onklo Lin denove paŭzas por momento.

-- ... Kiel dezerta la naskloko vidiĝis al mi, kiam mi revenis! -- Post longa momento li rekomencas -- Mi renkontis neniun konaton. Mia domo -- mia nura propraĵo, kiun mia patro postlasis al mi -- perdiĝis jam en cindro. En la kampoj kreskis nur sovaĝaj herboj. Diablo kredas ke tie eĉ ne grakis maljuna korvino...

En iu detruita kabano malantaŭ la vilaĝo mi trovis skeletan virinon. Kiu ŝi estis? Ŝi estis neniu alia ol la edzineto de Fang. Dankojn al Dio bonfara, la neforgesebla infano ankoraŭ vivis! Ĉu ĝi estis petola kaj hontema al la nekonato kiel mi? Nu, vi imagu, mi diris nur unu vorton: mortviva.

-- Sinjorino Fang, -- mi diris intime al la ĉifona virino, -- ĉu vi rekonas min? Mi estas amiko de Fang!

-- Ajaja, onklo! -- gapinte min por momento, ŝia voĉo ŝiriĝis. -- Kiam revenos mia Duonblinda?! Se li ankoraŭ ne revenus, mi kaj mia infano mortos de malsato. Damnita li estu, li estis tiel stultega! Kiam la soldatvarbintoj donis al li kvin dolarojn, li vere eniris al armeo, forlasante nin senhelpaj kaj malsataj en tiu ĉi mizera vilaĝo.

Kion mi kuraĝis rediri al ŝi? Mia koro nedireble ekdoloris tiam. Dum longmomento mi silentis kvazaŭ mutulo.

Aja, ŝi estas tro sentema, sentema vere kiel "edzineto". Ne ricevante mian respondon, ŝi tiris la manikon al la orbitoj por forviŝi larmojn.

-- Li li baldaŭ re...revenos, -- mi rapide kaj konsterne diris. -- Li sentas sin iom laca ĉe la piedoj, tial li malfruiĝas.

 


* Ĉina tradicia festo okazanta en marto. Tiam oni riparas la tombojn de praŭloj kaj brulas paperojn por la mortintoj.

results matching ""

    No results matching ""