7

Grandkapo Ma Fan ekmalsaniĝis. Li febris, terure febris. Ĉirkaŭ la lito kolektiĝis amaso da vilaĝanoj, la buboj, la amiko Nigra Hundo Ĉan, la nevo Huan Fukvei kaj la molkora Korvino. Ĉiuj kun simpatiaj okuloj rigardis la suferantan maljunan terkulturiston.

-- Ĉio finiĝas por mi!...

La maljunulo malvigle murmuris al si mem, iom sulkigante la frunton.

-- Ne tiel diru, oĉjo Ma. Kiu ne alfrontas iom da malfacilaĵo sur la vojo de vivo? Trankviliĝu, Dio benu vin, ke via malsano baldaŭ foriĝu.

Intime tiel konsolis Nigra Hundo sian suferantan amikon, imitante la tonon de maljunaj vilaĝaninoj, kiuj scipovas mildigi la ĉagrenon de la malsanulo per decaj vortoj.

Aŭdinte la vortojn, Ma Fan rapide skuis la manon:

-- Vi ne komprenas la aferon, Nigra Hundo, tute ne... ne... En-en-en...

-- Ne tiel deprimiĝu, oĉjo Ma, -- konsolis la bonkora Korvino. -- La sorto destinas vin feliĉa, iam iu sortodivenisto tiel diris, ĉu ne?

-- Jes, tiel diris la sortdiristo.

Mildvoĉe eĥis la fileca nevo.

-- Neeble, neeble, -- Ma Fan levis la okulojn al la ĉirkaŭantoj kaj palpis per la senforta mano la nevon; -- nevo, ni estas malbonsortuloj... mi kaj vi ĉiuj inkluzive la maljunulinon, via onklino... Heĥe... hu-hu-hu... A! kie estas ŝi!

Ma Fan malfacile tusegis kaj spiregis.

Kaptinte la vortojn de la malsanulo, la lerta Nigra Hundo Ĉan vokis laŭtvoĉe:

-- Onklino! onjo! Venu kaj alportu tason da varma akvo. Rapidu!

Post momento la silentema virino sin balancante eniris, portante pelvon da varma akvo ĵus bolita. Kiel kutime ŝi senvorte apudiĝis al la lito, kaj tenis la pelvon proksime al la suferanto. La suferanta maljunulo levis la okulojn kaj fikse ŝin rigardis. La vizaĝo de la silentema virino restas la sama: faltoplena, senemocia.

-- Aa! vi maljuna mizerulino, -- maljuna Ma Fan deprenis de ŝi la pelvon kaj ĝin metis sur la apuda seĝo, -- vidu vian malbelan vizaĝon. Ĝi montras, ke vi devas suferi, suferi por eterne... Maljuna mizerulino... O! ankaŭ mi... Ho, kiom multe da malfeliĉuloj!...

La maljuna virino ankoraŭ restis staranta, senemocie, sen vortoj por diri. Dume la nevo, Nigra Hundo, la bonkora Korvino ĉiuj larĝe malfermis la buŝojn, kaj rigardis la scenon, ne sentante ĝin interesa, nek malinteresa. Ĉiuj gapis unu la alian.

-- Kion plu paroli pri la vivo? Ĉio ja finiĝas, -- post momento de silentado la malsanulo malfacile rekomencis la parolon al la silentema virino. -- Nu, mi ankoraŭ havas naŭ dolarojn kaŝitajn en la fendo de la muro malantaŭ la lito. Eltiru ilin. Se mi mortos, aĉetu por mi ĉerkon per kvin dolaroj; ceterajn vi povas disponi laŭ via plaĉo. Pli bone, ke vi denove kunvivos kun viaj filoj. Vi estas ja maljuna... necesas al vi zorgo fila... ankaŭ al la filoj, patrina... Hu-hu-hu... ĥe... ĥe...

Tusante Ma Fan kortuŝe larmis. Estis la unua fojo kiam la maljuna terkulturisto vere ploris.

Rigardante la amarmienon de la spireganta maljunulo, la silentema virino ne povas teni sin plu senemocie staranta. Ŝiaj lipoj konvulsiis kvazaŭ volus ion diri, sed finfine ne povis. Nun, en ŝiaj okuloj jam brilis larmgutoj.

La apude starantaj konatoj, Nigra Hundo, maljuna Korvino, kaj la nevo, ne sciante kial, ĉiuj samtempe mutiĝis. Silento regis la malgrandan ĉambron. En ĉies okuloj radiis malsekeco; la babilema Korvino eĉ tiris la manikon al la okulanguloj por viŝi la senkaŭzan larmon.


* Kampdungito, kiu pro manko de kampo sin dungigas al la terposedanto. La limtempo ĝenerale estas unu jaro, de januaro ĝis la lasta tago de decembro. Se li ne plaĉas al la mastro en la dungperiodo, oni povas kiam ajn maldungi lin. La jarosalajro antaŭ kelkaj jaroj estas proksimume sesdek mil moneroj ĉirkaŭ dudek ĉinaj dolaroj.

results matching ""

    No results matching ""