Postskribo

La noveloj kolektitaj en ĉi tiu libro estis pliparte verkitaj en la jaro 1935. Tiam, pasigante miajn tagojn en unu antikva urbo en Ĉinio, mi fariĝis iom emociema, tute sen scii kial. Kaj en deprimaj noktoj mi ekrakontis ion antaŭ la olelampo jam populare uzita en la tempo de miaj prapatroj...

La homo en ĉi novelaro, inter kiuj mi vivis en miaj knabjaroj, estas plimulte pasintaj. Sed ili ankoraŭ vivas kaj strebas por vivi! Mi tamen volas forgesi ilin, sed mi ion plu verkus. Ĉar estas tre dolorige por mi skribi sur papero la impreson pri tiuj homoj, tiu malnova popolo de mia patra lando.

Nun kiam mi relegas tiujn ĉi verkaĵojn en presprovaĵo, estas jam la printempo en 1936. Mi min eksentas indiferenta al ili. Tamen mi lasas ilin esti eldonita en la formo de libro, esperante, ke ili estus iaj memoraĵoj al miaj amikoj, kiuj ja kun bondeziro atendas tiun ĉi novelaron.

results matching ""

    No results matching ""