V. Flosistoj

Sur la turniĝanta, malrapide kieliĝanta fluo de la rivereto fluis aplombe ĉeno da bambuflosoj, kiuj estis ŝarĝitaj kun rizo, fabo, greno kaj amanfaritaĵoj el la montlando. La rivereto iris mallarĝa kaj zigzaga, inter unuflanke montoj kaj aliflanke sablejo, de nordo al la sudo, al la urboj ĉe la granda rivero en la centra lando. La fluo murmuris, ĉiam en la sama tono, kia sonis en la nememorebla tempo.

La flosantoj tiris per ŝnuregoj dekkelkaj junaj brunuloj, kapkline, trenante sur la sablejo la pezajn piedojn antaŭen, al la fora sudo. Sur la antaŭaĵo de la unua floso staris, kun manoj apogataj ĉe la kokso, maljuna flosisto, apud kiu estas knabo malgranda.

Tiuj ĉi flosistoj venis de ĉitiea montregiono, de vilaĝoj kaŝiĝantaj en la valoj. Ili ĉiuj aspektis malaltaj, tamen fortikaj kun etaj okuloj kaj fruntoj sune brunigitaj. Kvazaŭ fiŝistoj, portis ili nur ĉifonajn vatitakamizolojn kaj felĉapojn sur la kapo.

Ĉiu streĉigis la ŝnuregon, kiu estas ligita kun la flosaro. Kaj la floso, dank' al la forta streĉtreno, ekmovis serpentume sur la fluo laŭ la zigzago de la rivereto; dume la glata akvsupraĵo, frakasata de la flosirado, ekŝaŭmis kaj elbruis mallaŭtan melodion. Ju pli plaŭte kantis la akvomelodio, des pli rapide marŝis la flostrenistoj.

La maljunulo, starante sur la flosantaŭo, rigardis la riveron kaj la montoj antaŭ li. La akvo fluis senfina kaj fora al la ĉielo, de kiu pendiĝis pecetoj da blanka nubeto, facilanime, kisantaj la turniĝantajn ŝaŭmerojn, ondlinie iris la montpintoj, inter kiuj vidiĝis ne tro klare la vilaĝoj, la naskiĝlokoj de tiuj ĉi flosistoj.

Ĉi maljunulo konis ĉion pri tiu ĉi rivereto. Li ĝin komprenis, ĝian temperamenton -- ĝiajn ĝojon, triston kaj koleron. Ĉar ĝi por ili estis la tuta universo, sur kiu vivis iliaj praŭloj kaj nun ili akiris sian ĉiutagan panon...

-- Tian vivforton la bona Dio speciale donis al ni mizeraj montanoj, -- la maljunulo alparolis sian nepon, starantan apud li. -- Sciu, la produkto de la montregiono estas malriĉa, sed la imposto severa. Se ne estus ĉi rivereto --

La parolon subite rompis la maljunulo, kiam la flosoj iris al la kurbiĝo de la rivereto. Rapide li pilotis la flosaron dekstren per bambustango kontraŭ la montpiedo.

-- Bone memoru, -- li rekomencis post la klopodo, sub la pinarbo apud tiu montpiedo troviĝas rifeto, kiu embarasis ofte multajn nespertajn pilotojn.

Kiel obeema pilotlernanto, la knabo enmetis ĉiun vorton en siajn orelojn. Kaj la avo ne plu parolis.

La junaj flosistoj ŝultrojn klinante pene trenis siajn paŝojn kvazaŭ formikoj kun pezaj ŝarĝoj sur la blanka sablaĵo vidate de malproksime. La kanto de la fluo plilaŭtiĝis kaj la akvo pli kaj pli vidiĝis flava. Jen estis akvo turniĝejo, ekster kiu estis la riverego.

Ekvesperiĝis. Falis preme malsupren la ĉielo en proksimo, kie kuris amaso da nigraj nuboj kun siblanta vento. La akvo ekboliĝis kaj ŝaŭmiĝis la ondego.

Ekaŭdante la muĝon de la ondego, la paŝon trenantaj brunaj flosistoj tuj ĵetis la ŝnuregojn kaj demetinte la feltĉapon de la kapo, ĉiu surgenuiĝis sur la sablejo kaj ekmurmuris. La lipoj estis tremantaj kaj la murmuro vibris en lla vento en trista tono.

-- La Dio Drako koleriĝas!

Tiel dirante, la maljunulo forĵetis la porpilotan stangon kaj ankaŭ surgenuiĝis sur la bambufloso, elaŭdigante malklaran, obtuzan vorton, kies signifo restis apenaŭ komprenebla. La knabo, tute ne komprenante pri la afero, ankaŭ falis sur genuoj post la maljuna avo, malgaje klinante sian kapeton.

results matching ""

    No results matching ""