3

Ma Fan jam atingis kvindesses en la jaro de edziĝo. Jam maljunulo! Ankoraŭ kampdungito sub la jugo de alia nun oni ne devis esti, pensis Ma Fan al si mem. Li ja rezervis iom da mono. Kaj sekve li maldungiĝis. Lia plano estis: Unue ripozi por unu aŭ du monatoj kaj poste sin okupi kiel etvendisto aŭ kolportisto. Se tio ne sukcesus, trovu mastron ree kiel kampdungito; tio nun ne estis tre malfacila por li, li estis tiel obeema kaj laborema. Post kelkaj monatoj eble la bona Dio benus lin, honestan homon kiel li mem pensis, per filo. Tiam venos al li la vivapogo kaj li povos, post kelkaj jaroj, kiam la filo fariĝos kampdungito aŭ metiisto, tute ne labori. Tial li kolektis la monon diskaŝitan en la truoj en la ĉambro kaj komencis novan vivon kun la edzino.

La edzino estis vere laborema, modesta kaj mastrumkapabla. Ŝi tutatage restis silenta en la domo laborante. Ĵus post kokerikado de la koko, kiam la krepuskbrilo ankoraŭ ne enŝteliĝas, tra la fenestraj fendoj en la ĉambron, ŝi leviĝis forlasante la varman liton. Ŝi ŝpinis en la duonkrepusko apud la radŝpinilo, ĝis kiam la sunradioj entrudis la domon. Tiam Ma Fan tusinte por kelkaj minutoj ankaŭ ellitiĝas. Kaj ŝi eniris la kuirejon prepari la matenmanĝon. Dum tago ŝi aŭ ŝpinis aŭ lavis la vestaĵojn, aŭ ordigis la polvajn meblojn. Se estis nenio por fari, ŝi sidis en malhela angulo de la ĉambro, senvorte, kiel kokino en sia nesto. Kun neniu ŝi volis klaĉi pri sensencaĵo.

La unua ĝojindaĵo por Ma Fan estis, ke ŝi ĉiam senvorte kaj fidele laboris. Dorson kurbigante, ŝi vere kiel mastrino, movetis tien ĉi-tien en la domo. Tio estis vojo al prospero, pensis li. Ŝia maljuneco por Grandkapo Ma Fan estis nenio, ĉar, li ofte sin konsolis, ke li mem ankaŭ estis maljunulo. Kian utilon havas la "eta birdo" en la mizera domo kia mia? Ma Fan tiel sin demandis dum la nokto kiam li sentis la edzinon, kuŝantan apud li, faltoplena ĉe la korpo. Kaj tiam li denove varme karesis ŝin. La edzino dume iom tremante malantaŭen sin tiris, sed ŝi finfine sen vortoj lasis sin ĉirkaŭprenanta.

Tiel Ma Fan restis libera por kelkdek tagoj post la edziĝo. La plej memorindaj tagoj en la vivo. Li vagis, babilis kun amikoj neatendite renkontataj. En iu posttagmezo, promenante sur la kampvojo, li ree renkontis Nigran Hundon, kiu vagevendis arakidojn al la bovpaŝtantaj buboj. Kun gaja mieno Ma Fun proksimiĝis kaj varme premis la ŝultron de la amiko.

-- Hej, malnova amiko, ĉu la negoco prosperas?

-- Nu, sufiĉe bone. Kiel vi fartas? Via vizaĝo brilas, kio simbolas, ke feliĉo baldaŭ venos al vi, eh?

-- Nu...nnn...

Ma Fan ne respondis, nur bonhumore ridetis.

Vidante la gajecon de la honesta maljunulo, Nigra Hundo ŝovis sian kapon plproksimen al lia vizaĝo, kaj lin fiksis per akra rigardo.

-- Ĉu plaĉas al vi la virino? Hehehej...

Ma Fan konsterniĝis de la pika demando, li rapide mallevis la okulojn kaj klinis la kapon. Malrapide li balbutis:

-- Nu... kontenta... Nigra Hundo ja estas lerta ulo.

-- Mi neniam fanfaronas, -- Nigra Hundo balancigis la dikfingron rektigitan, -- Mi, Migra Hundo, neniam faras malbonon.

Kaj li svingante la kapon en la aero iomete ridetis.

-- Dank' al via helpo. Sed...dd... -- Ma Fan gargaris, -- ĉu ŝi por ĉiam ne forflugos de mi kaj naskos...ss...al mi...

-- Ahaha... nia Grandkapo estas tiel nervema. Hahaha...

La juna arakidvendisto eksplodis per ridego. Ankaŭ Ma Fan ridis, kvankam iom konsternite.

results matching ""

    No results matching ""