5

La tutan nokton Ma Fan ne povis endormiĝi. Li turniĝadis en la lito. Li ĝemis, senforte, melankolie ĝemis. Lia kapo turniĝis, li sentis, ke ĉio antaŭ la okuloj griziĝas.

-- Mi tute ruiniĝas!

Li malfacile eligis la frazon kun doloro. Ŝi havas siajn proprajn filojn kaj familion. Ĉu ŝi naskos filon por mi? Stultulo! Kial mi, tiel maljuna, nutras virinon per la malfacile ŝparita mono? Ho, mia apogo? Mi estas sola, tute. Kion fari?

Kaj li ektaksis sian havaĵon, sian nuran apogon. Kiel kampdungito jam de pli ol dudek jarojn, li certe, jaron post jaro, ŝparadis iom da mono. En ĉiu jarfino li kalkulis siajn monerojn, sian salajron de la tutjara laborado, kaj poste transŝanĝis ilin en dolarojn por rezervi. Post la edziĝo li eksiĝis, intencante fariĝi metiisto. Dume li, malriĉulo, havante nek kampon propran, nek lueprenitan, devas aĉeti rizon, ĉion necesan por la ĉiutaga vivo. La virino? Nu, ŝi ĉiutage dorson kurbigante, mute movetante en la ĉambron, nur konsumas rizon. Kiom ŝi manĝas dum la manĝo!... Unu, du, tri...

Ho! restas ĉe mi ne multe da mono plu... -- Ma Fan kriis, -- La venontaj nekalkuleblaj tagoj!... Mi ja maljuniĝas... tuj kiam mi perdos la forton, la laborforton...

Kaj li ektremis, ege tremis. Kaj li ejmemoris pro siaj gepatroj, kiuj mortis de ĥolero pro manko de mono por venigi la kuraciston; pri sia malnova amiko Flavlupo Den, kiu, tuj kiam li perdis la laborpovon, estis maldungita de la mastro kaj poste mortis de malsato.

-- Min trafos la sama sorto!

Li denove akre kriegis, kiel en inkuba sonĝo.

La maljuna edzino, kuŝanta apud li, konfuzite tremis. Ŝi antaŭtimis, ke io malbona falos sur ŝi. Kiom eble ŝi sin movis iom fore de la stranga maljunulo. Senvorte, senbrue ŝi klinis la grizharan kapon ĉe la brusto kaj ĝin kaŝis en la manoj, en la litaĵoj.

-- Min trafos la sama sorto!

Post kelkminuta silento la stranga maljunulo ankoraŭfoje akre kriegis.

La silentema virino terure konvulsiis, malvarme ŝvitis. La lito skuiĝis pro tremo. La ratoj, susurantaj sub la lito, terurigite diskuregis.

Kaj ekkokerikas la koko kaj la krepusko entrudas tra la murfendo en la ĉambro. Post momento aŭdiĝis bovbleko ekstere kaj paŝoj de fruleviĝantaj laboremaj vilaĝanoj.

Ma Fan leviĝis kun ŝvelantaj okuloj, malsupre de kiuj jam ĉirkaŭas paro da bluaj duoncirkloj pro sendormo. Li sentis sin iom peza en la kapo. Ĝemante li sin trenis eksteren. Li sidis sur ŝtono ĉe la vilaĝfino.

-- Mi ruiniĝas!... -- Ma Fan senĉese balbutis.

Venis la molkora Korvino. Ŝi, kun fosilo sur la ŝultro, estis rapidanta al la kampo. Vidinte Grandkapon Ma Fan murmuranta, ŝi haltis antaŭ li por momento.

-- Aja, onklo Ma, -- ŝi larĝe malfermis siajn rondajn okulojn kaj mire kriis, -- Ĉu vi malsanas? Malvarmumon? Ventrodoloro? Venu al la lernejmastro Li, kiu scipovas preskribi medikamentojn.

Ma Fan kuntiris la maldensajn grizajn brovojn kaj, skuante la kapon, malfacile grumblis.

-- Ne, tute ne...

Kaj li silentis. Sed post momento li denove komenciis:

-- O, onjo Liŭ, ĉu miii... estas destinita suferi... ii...? ...ĉu mi...i...?...

-- Nu, oĉjo Ma, vi estas homo benita! Vi nun havas vian fidelan, eternan akompanantinon. Ŝi baldaŭ naskos dikan infanon.

La bona Korvino neniam ŝprucis malbonajn vortojn. Ekkonsciante ke ŝi jam babilis pli ol dek minutojn, ŝi urĝe ekrapidis al la kampo fosota.

Hu-hu-hu... Ma Fan premis la ambaŭ manojn ĉe la pezaj tempioj.

La suno jam leviĝas alte en la ĉielo. Varmaj radioj ŝutiĝas sur la korpo de Ma Fan. Li sin sentis iom pli varma. La intestoj komencis krieti. La granda kapo pli peziĝis. Tiam Ma Fan stariĝis; profunde elspirante lisin trenis ree hejmen.

La edzino sidis en la angulo de la kuirejo, senemocie rigardante la sunradiojn sur la tero, entrudantajn tre la tegolbreĉoj. La blankgrizaj haroj estas senorde pendiĝantaj ĉirkaŭ la falto plena, nigregriza vizaĝo. La okuloj ŝvelantaj ankoraŭ tenas larmojn. Perceptante la eniron de iu, ŝi levetis la okulojn; rigardis tiudirekten por momento, post ree kliniĝis. Neniun vorton ŝi eligis el la buŝo. Ŝi sidis, sidis, tute senmove, kiel maljuna birdo post la renverso de la nesto en la malvarma vintro.

-- Inkubino! Inkuba rizkonsumulino! Kial mi?... mi... Aa... Mi tute ruiniĝas?... Ĉio finiĝas por mi...

Vidante la maljunulinon, li denove fariĝis maltrankvila. Kiel frenezulo li ree forvagis eksteren.

 

results matching ""

    No results matching ""