6

Post kelkaj tagoj, en iu mateno Ma Fan portante ĉirkaŭ unu kilogramon da porkviando iris ŝanceliĝante al la direkto de la domo de la vilaĝestro. Atinginte la domon, li haltis ĉe la pordego por momento. Aŭdiĝis tusado de la vilaĝestro en la ĉambro. Li proksimiĝis al li, kiu estis trikanta teon. Ma Fan klinis sin preskaŭ ĝis la tero kaj humile diris:

-- Via sinjora moŝto, jam de longe mi deziris viziti vian moŝton depost mia edziĝo, sed la hejmaj bagatelaĵoj ĉiam malhelpis min tion plenumi. Tiel indulgema, via moŝto povas pardoni min, mi estas certa. Hodiaŭ mi oferas al via moŝto ĉi kvanteton da porkviando... Mi ja timas per tiom mizera aĵo esprimi mian humilan estimon al via moŝto. Bonvole akceptu...

-- Ne necesas tia ceremoniemo. Ne necesas ja.

La vilaĝestro bonhumore, modeste rediris, sed tamen li akcepte deprenis la viandon kaj ĝin pendigis ĉe la klinko de la pordo. Poste li verŝis tason da teo por Ma Fan. Ma Fan ekstarante akceptis la tason, trinkis kaj gustumante maĉis la teofoliojn inter la dentoj. Por longa tempo li kapklinis, ne povis eĉ unu vorton diri.

-- Ej, onklo Ma, vi aspektas pli malgrasiĝanta kaj maljuniĝanta, -- por rompi la silenton la vilaĝestro ekdiris. -- Ĉu vi malsanas?

-- Nu, direble, ke jes. Sed... -- kiel io kuŝas en la gorĝo, Ma Fan ne povis daŭrigi la parolon.

Rideto flirtis ĉe la lipoj de la vilaĝestro kiam li vidis la manieron.

-- Tiujn ĉi tagojn vi estas liberaj, kaj ne plu dungiĝos, ĉu ne?

La vilaĝestro serĉis vortojn por paroli.

-- Jess... sed...

Ma Fan, sulkigante la frunton, frotante la manplatojn, serĉi ĝentilajn vortojn por esprimi sian penson, sed vanis. Denove li silentis por kelkaj minutoj.

-- Via sinjora moŝto, -- post momento li malgraŭ ĉio rekomencis, -- vi ĉiam estas justa kaj prudenta. Ni vilaĝanoj ja ĉiuj konfidas al vi. Via moŝto ja estas nia juĝisto... Kieel... via moŝto jam bone scias, mi estas malriĉa kampdungito. Mi edziĝis antaŭ kelkaj monatoj, dank' al la svatuloj Nigra Hundo Ĉan kaj mia nevo... Sedd...d... la edzin...

Li denove ne povis daŭrigi la parolon.

La vilaĝestro ridete observis lin por momento. Poste li kapjesis:

-- Nu, via edzino?... Ŝi ne plaĉas al vi, ĉu ne? Jes, ŝi estas maljuna, mi scias la aferon.

-- Ja, sed... sed... plue, ŝi ne povas gravediĝi... kaj...

La vilaĝestro restis senmova en sia seĝo, kaj diris nenion. Li nur englutetis la teon. Post momento de silentado li meditante kapjesis al si mem kelkafoje.

-- Nu, -- la vilaĝestro levis la mentonon, okulojn duone fermante, -- kian paŝon vi volas preni?

-- Mi pensas... nu... -- ĉi tie Ma Fan interrompis momente, -- via sinjora moŝto estas justa kaj potenca... Se via moŝto permesus, miii... petos Nigran Hundon resendi ŝin al ŝia propra hejmo, ŝi estas tiel sopiranta al siaj infanoj, mi ne volas ŝin...

Aŭdinte la vortojn, la vilaĝestro subite batis la tablon.

-- Neeble! Se vi volus eksedziĝi de ŝi, vi devas pagi iom da mono pro ŝia perdo de la ĉasteco. Vi sciu, vi jam makulis la ĉastecon de la kompatinda vidvino. Vi estas krimulo laŭ la vortoj de niaj pasintaj saĝuloj. Vi nepre pagas la monon, alie mi ne povas garantii, ĉu la justa guberniestro enkarcerigos vin post la eksedziĝo.

Mono! Grandkapo Ma Fan, fikse rigardante la vilaĝestron, povis nenion diri. Ho, restas ĉe mi jam ne multe da mono plu. Kiom oni povas pagi?... Nu, neeble...

Lia vizaĝo subite paliĝis kaj li tremis, li apenaŭ povis stari.

-- Lasu min do konsideri... via sinjora moŝto.

Li klinis sin al la vilaĝestro ankoraŭfoje, kaj eliris. Denove li malgaje vagadis en la vilaĝo, konfuziĝante pri ĉio, eĉ la nombro de la monerojn, kiujn li kaŝis tie ĉi-tie en la domo. Lin ekenvolvis inkuba ombro.

results matching ""

    No results matching ""