3

Sed pli senplezura oni sin sentas en la aŭtuno. La aŭtuna rikolto de tiu jaro estas tre malriĉa pro monatdaŭra senpluveco en la somero, kaj tio de Triumfo Van sin montras preskaŭ nula. Tion kaŭzas krom la natura katastrofo, la fakto, ke li, Triumfo mem diris, estas homo kutima al la vivo en armeo, ne al la kamplaboro. Sed la mastrino malverigas lian diraĵon, konstante antaŭ iliaj amikoj, ke ĉiu lia vorto estas mensogo.

-- Kion vi povas krom la kamplaboro? -- la altkreska edzino lin demandas, premstarante antaŭ li. -- Ĉu vi forgesas, ke iam vi estis kampdungito? Kutima al la vivo en armeo! Ĉu vi ne hontas, parolante tiel?

Kvankam li gajnas nenion el la kampoj farmitaj, la bienmastro tamen ne atentas pri tio. Li postulas laŭkontrakte tiom da lupago, kiom oni pagas en la riĉrikolta jaro. Por ke la bienmastro ne forprenos la kampojn, kiuj donas al vivtenaĵon al la tuta familio de Triumfo Van, la prudenta, mastrumlerta edzino laŭpostule pagas la lupagon, lombardante la vintrajn vestojn por kompletigi la sumon. Sed al la edzo kaj si mem ŝi ne sin tenas tiel afabla kaj komplezema.

-- En vintro, -- ŝi diras al la edzo, -- ni ne multe laboras, kaj tial ni ankaŭ ne devas konsumi tro multe da rizo, ni devas iom konservi por la venonta longa printempo.

Kaj ŝi ekpreparas ĉiutage nur kaĉon, en kiu akvo estas la ĉefelemento.

Triumfo tre suferas de la nova manĝaĵo. Laŭ kresko li estas pli malgranda ol la edzino sed lin stomako ne estas malpli larĝa. Ĝi povas enteni kutime tri pelvojn da kuirita rizo. Nun la akvaĵa kaĉo povas pleni nur angulon de lia stomako, kaj en la profunda nokto li ofte vekiĝas pro la kriego de la intestoj. Ne tolereble!

-- Kion fari?

Li demandas sian amikon Nigra Hundo Ĉan, kiu spertas plej bone la malsaton pro tio, ke li ne havas teron, nek monon por ĝin luepreni.

-- Nu, ni iom ĝuu! -- la nigra amiko flustras ĉe lia orelo. -- Oni aranĝos vetludon en la urbo Balivan, mi aŭdis. En la Luna Salono de Barbiro Huan! Sed kontante!

-- Bone! Mia amata ĉevaleto!

Kaptante la intertempon kiam la kara edzino nutras la porkojn en la apuda porkstalo, Triumfo silente enŝteliĝas en ŝian ĉambron. Senbrue li malfermas la kason kaj poste esploras sub la kapkusenoj, kie la mastrino ofte kaŝas monon. Li prenas el ili plenmanon da moneroj kaj rulon da papermono. Post tio li surpiedpinte glitas el la ĉambro kaj flugrapide kuras al la urbeto.

Antaŭ la Luna Salono li haltis. Ke la mastro Barbiro Huan, amiko de Triumfo, donas tian elegantan nomon al sia razejo, tute ne rezultas, ke ĝin frekventas lernuloj aŭ talentuloj. Ĝiaj plej honoraj gastoj konsistas el neniuj aliaj ol la farmuloj de la ĉirkaŭaj vilaĝoj, kiel Nigra Hundo Ĉan, Larĝbuŝo Liŭ, Huan Fukvei ktp... Ili ja scipovas legi tri aŭ kvar vortojn, ekzemple, tiujn sur montrotabuloj; sed, se temas pri lernaĵo, oni povas sendanĝere diri, ke iliaj kapoj estas malplenaj.

Tiuj ĉi konatoj nun kolektiĝas en la Luna Salono, ĉirkaŭ granda tablo. Sep aŭ ok kapoj, granda, ronda, kava, pinta, duonronda ktp. centriĝas sur unu objekto, en unu punkto, meze sur la tablo. Ĉiu kun vizaĝo varmruĝa, oreloj sangkolorantaj, okuloj elstarantaj... Tuj kiam li kaptas la vidon de la amaso, Triumfo Van sin urĝe enpremas inter la homoj, kaj, elpoŝiginte plenmanon da moneroj, ilin li ekmetas sur la tablo, kriante:

-- La paran!*

Je la ekkrio ĉiu turnas la kapon, mirante, ke tiel kuraĝe la monon metas la nove venanta vetludanto. Barbiro Huan, sidanta ĉe la supra parto de la tablo, levas la brovojn kaj ekvidas Triumfon Van kaj lian malgrandan okulparon. Li kuraĝigas lin:

-- Hura, kaporalo!

Tiu ĉi ulo nun ree funkcias kiel ludĉefo en la vetludo. Tion ne kaŭzas la fakto, ke li havas pli da mono; li povas prezidi la ludon nur pro tio ke li havas la vetludilojn kaj samtempe estas mastro de la salono. Oni diras, ke liaj kuboj estas ŝanĝeblaj subla kovrilo laŭ lia volo, kaj tion insistas plej firme Largbuŝo Liŭ, kiu perdadas en ĉi salono multan monon inkluzive eĉ sian plej amatan novjaran veston, kiun li vendis por pagi la netŝuldon al Barbiro Huan. Sed tre malmultaj kredas la aserton, kaj mastro Huan ĉiam restas la ludĉefo. Post kelkaj minutoj kiam ĉiuj jam bone finmetas la monerojn sur la tablo, Barbiro Huan malfermas la kovrilon de la taso.

La kuboj en la taso kune montras la nombron 6. Jen la para!

Triumfo Van enmanigas duoblon da mono de la tablo. Kontenta rideto ŝvebas de sur liaj lipoj. Nigra Hundo Ĉan, premstaranta apud li, ektiras lian manikon kaj mallaŭte flustras:

-- Amik-kaporalo, vi ja estas eksterordinara ulo!

Triumfo ne respondas, li nur svingas sian kapon en la aero kun granda vervo.

-- La neparan!

Li ree metas plenmanon da moneroj sur la tablo.

Ĉifoje la kuboj montras 9.

Tiamaniere la amikoj en la Luna Salono vetludadas ĝis la vesperiĝo, la vervo pli altiĝas.

Vidiĝas kelkaj bubaĉoj vespermanĝi ekster la salono, tenante po ĉiu pelvon en la manoj. La disiĝon ekproponas Larĝbuŝo Liŭ, kiu ree perdas kelkcent monerojn en ĉifoja vetludo.

-- Kial ekdisiĝi? -- miras Triumfo Van, --la ludo estas tiel interesaj! Ĉu vi havas pli belan ŝancon por ludi en vilaĝo, por vi kamparanoj, ol ĉi-tiean?

-- Jes ja... jajaja, -- eĥas Nigra Hundo Ĉan, sed ne povas diri la kialon, -- jajaja... jaja...

Kaj Triumfo Van detabliĝas, ordonante la salonserviston, -- la razlernanton de Barbiro Huan -- alporti tri botelojn da ruĝa vino kaj kelkajn pladojn da bongusta manĝaĵo. Malavarmiene li diras al la razisto Huan:

--Kara ulo, kvankam vi estas mastro, mi tamen regalas vin, kaj ankaŭ vin -- li turnis al Larĝbuŝo, Nigra Hundo, kaj kelkaj aliaj, kiuj apude staras larĝe apertante la buŝojn, -- vin, miajn amikojn.

Kaj li unue malŝtopas la botelojn. Plengorĝe li englutas la ekscitigan alkoholaĵon. La konatoj de la Luna Salono ĉiuj gaje drinkas. La ruĝo iom post iom leviĝas de ĉies kolo al la oreloj.

Jen sonigante la ĵus gajnitajn monerojn en la poŝo, jen ritme batante la aceran tablon per fingroj, Triumfo Van, la ekskaporalo, ekkantas la kortuŝan, melankolian, por ĉiuj amikoj novspecan kanton "juna vidvino", kiun li lernis en la armeo.

Vivas en la kaban' vidvin' juna,

Vizaĝo bela kun brovpar' arkluna.

L' edz' forlasis ŝin, mortis dum-batale.

Ĝemante, ŝia larm' elfluas pare...

Kaj Nigra Hundo, ĉiam scivolema kaj lernema pri nova afero, senĉese ripetas la lastajn du liniojn; razisto Huan laŭritme batas la teron per la piedoj; Larĝbuŝo Liŭ, kvankam iom ,alĝoja pro la perdo de mono, ankaŭ svingas la kapon en la aero, ĝuante la tristan kanton. Jen en la Luna Salono de Balivan ekmuzikas diversaj belaj sonoj.

La noktkurteno jam falas ekstere. La pordoj de butikoj jam malfermiĝas kaj lumiĝas lampoj, kies strioj ŝtelrigardas eksteren tra fendoj de fenestroj. La en butikoj laborantaj junaj uloj, fininte la vespermanĝon, jen enŝteliĝas en la salono, unu post la alia, por ĉeesti la belan ludon. La kantintaj kaj drinkintaj amikoj, jam lace klinetis la kapojn post la orgio, sed revigliĝis tuj de la vido de la novaj vetludantoj. Ĉiuj do reamasiĝas al la tablo.

-- La paran!

Triumfo Van zorgplene metis tri cent moneroj sur la para nombro sur la tablo, kaj poste proksimigas siajn malgrandajn okulojn al la tablo.

Sed, sen montri kial, la punktoj sur la kubparo kune aperas 3, post la malkovro de la takovrilo. Kaj senbedaŭre la razisto Huan albalaas al sia flanko ĉiujn monerojn ĉe la para nombro. Triumfo Van ne bedaŭras pri la perdo. Male, li metas kvar cent moneroj ree sur la para, dezirante, ke, li, krom rehavigi al si la jam perdintan, ankaŭ gajnos. Sed la Dio ne lin benas laŭ lia volo, la kvar cent belaspektaj moneroj ankoraŭ sin glitas en la manon de la amiko razisto Huan.

-- Ok cent sur la para!

Ĉiuj nove envenintaj ludantoj, surprizigitaj de la tondra voĉo, ekturnas la rigardojn al Triumfo Van, mirante, kia ulo tiu ĉi ĝibulo estas, kiu kuraĝas veti tiun grandan sumon. Larĝbuŝo Liŭ ankaŭ lin gapas, stulte.

-- Nu, amiko, -- Larĝbuŝo Liŭ lin atentigas tuŝante lian talio, -- deprenu iom de la sumo. Ĝi estas tro granda!

-- Kion vi scias? -- malŝate rediras la ekskaporalo, -- vi kampulo! Mi vetludis je dolaro en la armeo!

La kovrilo de la taso malfermiĝas, la kubparo ree prezentas la nombron 3. La gastoj de la Luna Salono ĉiuj kun admirplenaj okuloj rigardas la grandan amason da moneroj albalaita al la flanko de la ludĉefo Barbiro Huan. Triumfo eksentas sin varmega sur la vizaĝo kaj la mokridon en la rigardo de la kunvetludantoj. Por montri ke la perdo por li estas nur bagatela sumo, li laŭeble laŭtigas sian obtuzan voĉon kanti la "Juna Vidvino".

-- Mil sescent sur la para!

Post la kanto li krias.

Sed la nombro de moneroj en la poŝo ne konformas al la sumo. La razisto Huan scias la aferon, li volonte pruntdonas al li kvin mil da moneroj.

-- Kiel ni estas bonaj amikoj, -- Nigra Hundo Ĉan intime diras al la ekskaporalo, -- ni ne devas esti ceremoniema ankaŭ koncerne monaferon. Laŭplaĉe disponu la mian.

Kaj li ankaŭ elpoŝigas plenmanon da mono, kiom, laŭ la flustro de tiu nigra ulo en la orelon de Triumfo, nombras ankaŭ kvin mil!

La ceteraj vetludantoj, admire kaj surprize, rigardas tiujn ĉi amikojn, kiuj tiel bone intimiĝas, tute kiel fratoj.

Triumfo akceptas la sumojn de ambaŭ amikoj. Li denove metas ilin, cent post cent, sur la para nombro. Li diras, ke li havas specialan obstinon kaj favoron por la para. Kiom li perdas sur ĝi, tiom ĝi nepre redonas al li.

-- Foje, kiam mi estis en armeo, -- Triumfo Van nun ree parolas pri la armeo, -- mi perdis dudek dolarojn sur la para, sed mi insiste persiste sekvis la nombron, kaj finfine mi gajnis.

Sed ĉifoje la abomeninda kubparo ĉiam restas neparnombra. Ĝis la meznokto Triumfo Van jam perdas ĉiun soldon kunprenitan, kaj krome ŝuldas multe al al bonaj amikoj Barbiro Huan kaj Nigra Hundo Ĉan.

-- Ohoho...

La salon-mastro subite leviĝas de la benko ĉe la tablo kaj, la dormemajn okulojn frotante per fingroj, urĝe rapidas al la necesejo. La apudstaranta Larĝbuŝo, kiu ne povas vetludi post la perdo de sia mono, ekoscedas kaj malvigle spiras. En la stomako la efikon perdas jam la ruĝa alkoholaĵo. Ĉiuj gastoj de la Luna Salono jam volas dormi. Larĝbuŝo Liŭ, ne sintenebla pro la atako de la dormemo, jam ŝtele forglitas el la "salono" sen diri adiaŭon. La ceteraj amikoj ankaŭ ekmovas la piedojn post la foriro de Larĝbuŝo. Triumfo Van iras antaŭen, Nigra Hundo poste; unu kantas la tristan kanton, la alia ripetis ĝiajn lastajn du liniojn:

L' edz' forlasis ŝin, mortis dum-batale.

Ĝemante, ŝia larm' elfluas pare...

Kiam la salon-mastro returnas de la necesejo li ektrovas sian salonon malplena. Baldaŭ la etan saloniston li ordonas, ke li tuj postkuru Triumfon Van por peti la drinkpagon, kiun li promesis pagi kaj pri kiu li nun ŝajne jam forgesis.

Haltigite de la akra vokado de la eta razlernanto, la kantanta ekskaporalo ekkoleriĝas. Li grumblas al si, ke lia amiko Barbiro intence embarasas lin, sendante tian nazmukuleton al li dum li revenas hejmen.

-- Ĉu mi ŝuldas al li la monon? -- Triumfo kolere hurlas al la knabo, -- Rediru al via mastro, ke mi nun ne havas monon. Mi volas vidi kion li faros al mi!

Kaj rekomencante la kanton, li marŝas antaŭen kun la amikoj. Je la krucvojo ili disiĝas. Kiam li revenas en la vilaĝon, li ŝtele eniras sian domon, kies pordoj ankoraŭ ne estas reglitaj. Ne atendas tie la edzino kun vergo en la mano. Kun feliĉa sento li englitas la dormĉambron.

La edzino estas bona enlitiĝinta, vidiĝas nur ŝia nazo kaj frunto ekstere de la litkovrilo. Je la eniro de Triumfo la okulojn ŝi malfermetas. Sed ŝi ne movas sin, nek lin insultas. Kun malklara voĉo ŝi nur murmuras, ke ŝi donos al li la finkalkulon morgaŭ matene. Post la vorto ŝi refermas siajn okulojn, kaj ekaŭdiĝas ronketo. Triumfo, ŝajnigante aŭdi, rampas en la liton.

En la mateno Triumfo leviĝas pli frue ol la edzino. Por eviti la malagrablaĵon, kiun la edzino nepre kaŭzos al li, li volas cedi sian amatan matenmanĝon por paŝti tutan tagon ekstere tiujn du porkojn, kiuj nun jam bone dikiĝas. Sed kiam li malfermas la pordojn, tie jam atendas la amikoj Barbiro Huan kaj Nigra Hundo Ĉan kun kelkaj aliaj junulaĉoj. Sen paroli kun li iom ajn, ili rekte entrudas la domon, kaptas en la stalo la dikajn porkojn per ŝnuro kaj ilin perforte kondukas for.

Ĉe la pordo la amiko Barbiro Huan ekparolas:

-- Mi scias, amiko, ke vi ne povas repagi la ŝuldon, kiun vi de mi prunteprenis hieraŭ nokte. Nun mi do forprenos la porkojn, ĉar mi nun bezonas tre urĝe la monon. Ne kulpigu min. Vi scias ja, ke ilia kosto kune ankoraŭ ne egalas al la ŝuldo, ĉu ne?

-- Jes, jajaja, bona amiko, jajaja -- la amiko Nigra Hundo Ĉan ekkomencas, -- Sed...dd..., nu, la ŝuldo estas ŝuldo, amikeco tamen ankoraŭ restas amikeco, ĉu ne?

Kaj ili fulmrapide forkuras kun la porkoj.

La kara edzino, ĵus leviĝinta el la lito, elkuras el la ĉambro, kaj postkuras la amikojn de la edzo. Sed la piedoj de tiuj aĉuloj estas tiel rapidaj kaj facilaj, ke oni apenaŭ povas vidi iliajn ombrojn post nur minuto.

Haltiĝinte la aglonaza edzino restas spiranta por momento.

-- Kion vi faris! Ŝi poste paŝas al la ekskaporalo, firme mordante siajn lipojn. -- Vi ree vetludis kun tiuj aĉuloj, mi jam bone sciis.

Kaj ŝi pinĉas lian orelon; tenante la vizaĝon oblikve al la lia, fikse rigardas lin en liajn okulojn.

-- Diru al mi, kial vi ekrompas vian sanktan ĵuron! Mi volas scii vian koron!

Triumfo firme fermas siajn malgrandajn okulojn; kvazaŭ surdulo li nek respondas, nek faras ian mienon.

-- Nu, mi volas vidi, per kio de nun vi pluvivos! -- la kara edzino apenaŭ povas eligi la vorton pro trokoleriĝo. -- Vi ventkapulo!...

Tiun tagon ŝi ne preparas manĝojn, nek laboras pri la hejma afero. Antaŭ la altaro de la prapatroj ŝi sidas, lamentante kaj priplorante, ke ŝi trompiĝas de li, ke li ruinigas ŝin...

Triumfo sentas sin iom sentimentala, ĉar li kredas al si, ke ŝia plorkanto nun ree vekas en lia mola koro melankolion kaj triston.

Je la vespero li surŝultras pakaĵeton da malnovaj vestoj kaj ŝtele forglitas el la vilaĝo. Ĉe la krucvojo li renkontas sian "bonetan" amikon Larĝbuŝo Liŭ. La amiko demandas:

-- Kien vi iras, en tiel malfrua vespero?

-- Al la armeo! Mia amiko generalo... nu... lian nomon mi ĵus forgesis, li leteris al mi, ke mi tuj iru al li por esti oficiro.


* En voilaĝoj oni ĝenerale vetludas per la vetludilo nomata "Danshuang" (nepara - para). Oni metas paron da kuboj en la taso kaj ĝin kovras per la kovrilo. Poste la ludĉefo skuas ĝin en la manoj por ke la kuboj turniĝas en ĝi. Dume la vetludantoj metas sian mono ĉu sur la para ĉu sur nepara nombro, markitaj sur la tablo, tute laŭ sia volo. Post la malkovrado de la taso la punktoj sur la kubparo montras la rezulton.

results matching ""

    No results matching ""