Julia Nokto

Du junuloj, du junaj fratoj ili estas. En la profunda folioza, ankoraŭ verda gaŭlianaro ili senbrue, senparole kaŭras, unu apud la alia, je distanco de ĉirkaŭ duon metro, kun falĉiloj en la mano. La spiron ili retenas, fiksante la tutan atenton al la ekstero, kie, apud la ĉefvojo, sin sternas orflavaj grenkampoj. Iliaj okuloj, enkaviĝintaj en la profundaj orbitoj brilas kiel flagre palpebrumantaj ruĝsteletoj en la oriento.

Vestas ili same, uniforme: novaj pajloŝuoj ĉe la piedoj; ĉe la talio zoniĝas pantalono, kies du malsupraj partigoj estas streĉe suprenfalditaj al la genuoj. La supra korpo estas nuda. Tamen ili ne sentas sin malvarmaj, kvankam estas jam malfrua aŭtuno, ĉar en ĉiuj iliaj vejnetoj ekscitiĝe cirkulas varmega sango.

Estas iom da venteto el la okcidento. Ĝi ne blovas aŭtunece, sed agrable, iel printempece. La gaŭlianoj flustras kun ĝi, flustras kun ĝi sube en la herbaro ankaŭ griloj, skaraboj, kaj bruemaj idoj de iliaj gentoj... En la oriento okcidenten gracie iras la serena luno, sekvata de aro da steletoj, kiuj ridetas al la tero. Kaj la rideto estas same hela kiel la topaza lunlumo.

-- Estas bela tempo. Ni devas komenci.

Tiel pensas la pliaĝa frato.

Kaj li stariĝas, rektigas la dorson. Kvankam malgrasa kaj osteca, fortika li tamen aspektas. Altkreska, kuprokolora kaj larĝŝultra -- li cetere estas juna, kapabla terkulturisto. Interfrontinte la manplatojn por momento, li sentas sin fajre varmega en la membroj.

-- Atendu minuton, -- li mallaŭte diras al la frateto, la knabo, -- kiam mi signos al vi, tiam sekvu min. Memoru, iru nur sur la piedpintoj, kurbigante la dorson!

Kaj li paŝas prudente, zorgplene eksteren, streĉante la orelojn kaj ĉirkaŭendirektante la okulojn, en kiuj fulmas jam sangaj, fadenecaj ruĝvejnetoj.

Antaŭ ol li iras el la gaŭlianaro, li haltas momenton, oblikve tenante la kapon por aŭskulti, ĉu estas homa spiro ekstere. Nenia. Kaj li senbrue disigas la gaŭlianojn duflanken kaj ŝtelesplore elŝovas la ŝultrojn, kiuj ektremetas pro ekmalvarmo.

-- Fraĉjo!

Ekkrietas subite la frateto, kiu ankoraŭ restas kaŭranta en la herboj. Li tremas, lian tremon kaŭzas nervskuiĝo. Ĉar li estas knabo, sur kies vizaĝo ŝvebas ankoraŭ la naiveco kaj simpleco de dekkelkajara junuleto.

Aŭdinte la ekkrion, la viro tuj malantaŭen turnas la kapon. Rapide li mangestas, tio diras al la frateto: silentu.

La knabo ne plu kuraĝas eligi eĉ malgrandan voĉon, li nur rigardas lian malvarme ŝanceliĝantan postaĵon en la ombroj de la gaŭlianoj, kiujn skuetas la okcidenta venteto. Kaj li ekŝvitas, sentas la tenilon de la falĉilo frosta en la mano. La haroj rigidas sur la supra korpo, kiu estas nuda.

Perceptante, ke neniu estas nek venas kia ajn homo ekstere, la junulo sentime movas siajn piedojn el la gaŭlianaro. Tuj malaperas lia figuro. Interludas nur la ombroj de la folioj en la lunbrilo, en la profunda gaŭlianaro.

La junuleto ektimas kaj ekimagas, ke ia sovaĝa besto ŝtele paŝas al li de la profunda malantaŭo kaj volas lin rabi, larĝe malfermante la faŭkon. Kaj jen li eksentas movon de venena serpento sub la piedo en la herboj, kaj jen alblovas la venteto la spiron de tigroj, kiuj, en nunaj jaroj, pro oftaj bataloj en la montoj, sin rifuĝas al ebenejo kaj sin satiĝas per brutoj kaj knaboj anstataŭ montaj bestetoj. Li saltleviĝas, ŝvito kolektiĝas en grandaj gutoj sur lia frunto kaj dorso.

Firme tenante la falĉilon en la mano, li maltrankvile atendas la sciigon de la ĵus elirinta frato. Ne aŭdiĝas lia voko, nek la alveno de lia paŝo. Li pensas en sia nesperta koro, ke li devas alpaŝi por helpi lin plenumi la taskon, por kio la frato kunprenis lin ĉi tien antaŭ ol la suno subiris post la okcidentan horizonton. Kun batanta koro kaj tremantaj piedoj li irigas sin antaŭen. Sed ĉe la rando de la gaŭlianaro li hezite ekhaltas. Li ankaŭ timas esti vidota de vilaĝaj gardirantoj, kiuj povas mortpafi la knabojn senkompate same kiel virojn.

Sed dume klanken apertiĝas la gaŭlianoj kaj entrudas tute senbrue nigra figuro. Revenas la frato.

-- Tuj internen! -- spirege flustras la junulo al la knabo. -- Pretermarŝos kelkaj homoj.

Kaj li tiras la frateton ĉe la mano, rapidas kun li al la plej profunda interna parto de la gaŭlianaro. Ĉe la loko, kie kreskas plej dense la sovaĝaj herboj, ili sin kuŝas, kun ventroj al la tero. Ĉian etan sonon ili evitas kaj malkuraĝas fari. La tremanta knabo eĉ pene retenas sian spiradon, kvankam lia koro batante tamburas en la brusto.

La pliaĝa frato premas sian orelon al la tero, por aŭskulti, ĉu proksimiĝas paŝoj de homoj sur la ĉefvojo.

Ne estas sono aŭdebla. Kio frapas la orelojn estas la susuro de grenoj en kampoj sube de la ĉefvojo. La venteto alportas ĝin al la gaŭlianaro ja sufiĉe klare.

La junulo tuj levas sian kapon, streĉante sian atenton al la susuro, kiu sonas al li tiel dolĉe kaj deloge, ke li tute forgesas lacon eĉ kiam lia stomako bruas pro malsato. Ekbrilas liaj okuloj, kiuj, tra la breĉoj inter la gaŭlianoj kaj iliaj folioj, nun fiksiĝas al la grenkampoj.

La grenoj jam maturiĝas, pri kio li jam kaŝe observadas dum multaj tagoj. La grajnoj estas rondaj kaj flaviĝintaj. Kampoj kun tiaj grenoj en tiu ĉi regiono ne plu troviĝas krom tiuj ĉi, kiuj apartenas al kelkaj bienuloj nu loĝantaj en urbetoj. Tiuj, kiujn kulturis la vilaĝanoj, plejparte restas dezertaj, plenaj de sovaĝaj herboj. La maturiĝantajn grenojn, tiel klaraj en tiu ĉi loko, oni gardas plej prudente kaj severe, ĉar ili estas la ununura vivdaŭriga aĵo en la malfacila tempo.

-- Se ni du fratoj povus rabi iom da grenoj el tiuj ĉi kampoj, niaj familianoj povas ree daŭre vivi por kelkaj tagoj.

Tio estas la celo, pro kiu la du fratoj ŝteliras al tiu ĉi gaŭlianaro je la vesperiĝo.

La juna viro fiksas la rigardon al la rabotaĵo de malproksima, sekreta loko, revplene kaj ekscitiĝe, kvazaŭ malsata kato atendante raton ĉe truo en silento. Li sonĝas, lia kapo pleniĝas de ora sonĝo, kiu forgesigas lin pri la elĉerpiĝo de lia tutkorpa energio.

Sed la knabo, nun kuŝanta kun ventro al la malvarma tero, eksentas maltrankvilon en la stomako, kiu restas malplena jam tutan tagon. Jes, li jam trinkas grandan kvanton da akvo antaŭ la sunsubiro, sed la fluidaĵo nun tute perdas la efikon. Lia vizaĝo kaj la membroj ekmalstreĉiĝas.

-- Fraĉjo, -- li eligas tre malfortan voĉon, -- mi volas hejmiri, mi volas kuŝi en la lito...

Kaj li sin malfacile starigas. La brakoj senenergie pendas malsupren de la ŝultro kaj la falĉilo en la maldekstra mano volas fali al la tero.

-- Foriri neeble! Mi vidis, ke venas ĉi tien kelkaj homaj figuroj. Se vi renkontus ilin!...

La juna viro ankaŭ ekpaliĝas, turnante la kapon al la frateto. La revo, sonĝo flugas for, la streĉiĝo perdiĝas en la aŭtuna malvarmo. Li ektremas kaj sentas froston sur la senvesta dorso.

La frateto ne plu vortas. Li volas nur sin treni hejmen. Li nun ne sopiras manĝaĵon, kiu, li antaŭscias, tamen restas ne akirebla por li. Li nur volas kuŝi en la lito, firme fermante la okulojn kaj pene dormigante sin en la fabelmondon, kien li frekventis ankoraŭ ofte, kvankam li jam fariĝas junulo.

-- Kaj pripensu, -- la pliaĝa frato malforte aldonas, -- ju pli multaj falĉantoj estas, des pli multe da grenoj ni povas falĉi kaj sekve des pli multe da tagoj ni povas travivi.

Kaj li varme premas la manon de la fratet, kaj suprenrigardas lian vizaĝon. Li jam ne estas gaja, viveca knabo, kia aspektas antaŭ du-tri jaroj. Li estas enuema, skeleta junuleto, kiu, kiel ĉiuj maturuloj, portas jam la mienon de la melankolio karakteriza por nuna tempo. La okuloj malgaje enprofundiĝas en la okulkavoj kaj nervoze: jen brilantaj kiel flagra flamo du ekscitiĝo, jen malheliĝantaj kvazaŭnigra nubo, dum malvigliĝo. La lipoj estas maldikaj kaj mortsekaj. La tuta korpo, en la lunbrilo, donas sur la tero nur ostecan ombro. Jen la sola ombro eĉ volas neniiĝi, ĉar por la knabo fariĝas neelteneble stari: Li volas refali.

La pliaĝa frato tuj malsupren klinis la kapon. Li jam komprenas ĉion pri la frateto. Li scias, ke la knabo estas vere malsata. Sed nenio helpas. Malgraŭ tio oni devas ĉiam kaj ĉiel klopodi, ĉar atendas hejme edzino kaj infanoj la nutraĵon kiu estas tiel malfacile akirebla por la malgrandaj homoj.

Tage li, kiel ĉiuj junuloj en la vilaĝoj, devas, kun pafilo sur la ŝultro, akompani la soldatojn eniri la montojn por kontraŭbatali la ruĝgerilojn al kiuj li antaŭe aliĝis. La kampoj estas lasitaj al la dispono de la sovaĝaj herboj, kaj la parencoj, malsataj hejme. Ne estas tempo por akiri la vivtenaĵon. Iun vesperon, hejmreveninte, kiam li ankoraŭ ne demetis la pafilon de la ŝultro, la malgrandaj gefiloj tuj kuris al li kaj, larĝe etendante la malgrandajn brakojn, petis manĝaĵon.

-- Atendu minuton, -- li kutime paliĝis dum tia momento kaj eligis nur la saman, apenaŭ aŭdeblan malfortan voĉon, -- mi baldaŭ serĉos bonan manĝaĵon por vi.

Kaj li restas stulte staranta, sentante en si, ke li ree mensogis. Amare la brovoj kunŝovas, la frunto sulkiĝas kaj la buŝo konvulsias terure, kiu ŝajne volas elbalbuti tion, sed ne povas.

La infanoj tamen ne foriris, aŭdinte la promeson de la paĉjo, ĉar la promesvortoj ĉiam restas neefektivigeblaj. Ili rigardaĉis lin, larĝe malfermante la buŝetojn kaj petege etendante la manetojn. La paĉjo kun senemocia mieno ankaŭ rigardis ilin, iliajn idiotajn okulojn, vaksflavajn vizaĝojn, ostecajn manojn... Li ne povis plu diri eĉ vorteton.

La panjo apude staranta tuj konsterne mallevis la kapon. Ŝi ne kapablis distingi la diferencon inter la patro kaj filoj: Ili ĉiuj aspektis same malstreĉaj kaj elĉerpiĝintaj. Senvorte ŝi brakumis la infanojn en la brakoj kaj iris al la flanka ĉambro, kie malsate ĝemis la blankhara avino. Tie sur la tablo troviĝis pelvo da akvo kun kelkaj eroj da rizoj naĝantaj en ĝi. Senhezite ŝi deprenis ĝin kaj ĝin tenis al la buŝoj de la infanoj, unu post la alia. La etuloj unue skuis la kapojn kaj malkontente balbutis; sed poste, kiam la panjo karesis ilin per kelkaj vortoj, ili englutis la fludaĵon. La vortoj de la suferema panjo estis dolĉaj.

Sed la okuloj de la maljuna avino, kiu kuŝis senforte en la lito, malice ekdirektis al la panjo.

-- Ve, vi estas tiel kruela, vi eĉ kuraĝas forrabi mian lastan vivdaŭrigaĵon...

La vortoj, kiujn elparolis tiel senforte la sesdekjara avino, jam englitis sin en la orelojn de la paĉjo, kiu ankoraŭ restis stulte staranta. Ĝemspirante al la ĉielo, li flanken ĵetis la surŝultran pafilon kaj trenis siajn pezajn piedojn eksteren, por serĉi manĝeblan sovaĝan herbon.

La herbojn kuiritajn sen salo kaj oleo la infanoj tamen avide manĝis, ĉar restis al ili nenio pli bona. La stomakoj, jam malplenaj dum iom da tempo, ekŝvelis, tuj kiam ili estis plenigitaj de tia manĝaĵo, kiu estis fakte ne degestebla. Post kelkaj tagoj la infano, kies digestpovo estis malforta, ekatakis la hidropso. Kaj oni nur lasis ĝin kuŝi en la lito. Pasis kelkaj tagoj de malsato.

-- Aaa...mamma...

Post tia apenaŭ aŭdebla, malforta krieto, tiu etulo finis siajn tagojn en tiu ĉi mondo...

-- Kion fari? --la pliaĝa frato kuntiras la brovojn al la frateto, lia sola helpanto. Ĉi nokton kiel ajn ni devas akiri iom da grenoj. Ne nur por ni kreskuloj, ankaŭ por la ankoraŭ vivantaj infanoj, kies vivojn ni devas longigi. Ni mem ankaŭ ne gustis la kuiritajn rizojn jam plurajn tagojn...

Kaj ekflugas tra lia kapo multaj pensoj, zorgoj pri la familio, pri li mem, pri la estonteco: Morgaŭ li devos ree surŝultri la pafilon kiel ano de la vilaĝa armeo*, al kiu oni devigas ĉiujn junulojn membrigi tuj post la foriro de la ruĝarmeo; kaj akompani la soldatojn eniri la montojn por kontraŭbatali la ankoraŭ restantajn ruĝgerilojn. Pro tio li devas havi iom da nutraĵo en la intestoj, por ke li ne falos dum la batalo... Krome hodiaŭ nokte postenas sur la kontraŭa monto la najbaroj onklo Fan kaj Nigra Hundo, la deĵoro de la sekvanta nokto estos destinita al li. Plenumi tian taskon necesas ankaŭ energion kaj viglecon.

-- Fraĉjo, -- li denove flustras al la knabo, -- ni nepre sukcesu akiri nian celaĵon ĉinokte. Kolektu vian energion.

Aŭdinte la vortojn kiuj sonas tiel peteme kaj sincere, la knabo eksentas sian junan koron vibranta. Kaj li senvorte sidiĝas apud la frato. Li palpas lian larĝan manon, kaj la frato karesas lian malgrasan kapon...

Samtempe ili mutiĝas. Ili denove kuŝigas sin unu apud la alia, kun ventroj premantaj al la tero, koncentrigante la sentumojn al la ekstero. La homaj figuroj, kiujn la pliaĝa frato vidis en malproksimo paŝantaj ĉi tien, ankoraŭ ne donas ajnan antaŭsignon.

La longaj, mallarĝaj folioj de la gaulianoj susuras en la milda, ĝentila, iom malvarma venteto; kaj iliaj ombroj balancas, balancas abunde kaj senorde. En la plej profunda parto de la gaŭlianaro, inter la ombretoj, en la mallumaĵo, super herboj, flugetas kelkaj lampiroj, kies lumeroj jen aperas, jen neniiĝas, tute kvazaŭ la okuloj de la petolaj koboldidoj. La fratoj, kies okuloj nun montras ne malpli brilaj ol la lumeroj de la lampiroj pro troa streĉiĝo, kaŝas sin tiel sekrete kaj akrevide tute vidiĝas kiel iaj bestoj, kiuj spionas en sia groto, spiron retenante, la preterpason de ĝia rabotaj estaĵoj.

Jen ekaŭdiĝas paŝo kaj parolo de homoj, fore de la gaŭlianaro. La pliaĝa frato tuj tenas iom alte sian kapon kaj streĉas siajn orelojn al la direkto.

-- Se nin serĉos en ĉi gaŭlianaro nur unu aŭ du homoj, -- li pensas en si mem, -- tiujn ulojn mi finos!

Kaj li premas la falĉilon pli firme. Li sentas, ke ĝi, kiun li ne ofte uzis tiujn ĉi jarojn, estas ankoraŭ akra.

Sed la knabo ree tremas. Liaj dentoj ekgrincas. Li sentas la tenilon de la falĉilo en la mano rigida kaj malvarma. Li sentas, ke iu ŝteliĝas al li sekrete en la susuro de la gaŭlianfolioj kaj jen kaptas jam lian nudan ŝultron. Li volas fuĝi al sendanĝera loko.

La pliaĝa frato tuj premas lin per unu mano al la tero, por ke li ne forkuru nek faru sonon; per la alia mano li tenas la falĉilon pli premfirme. Senmove kaj sensurprize li atendas la malamikon, se li venus. Kvazaŭ li iam manĝis la viandon de tigro kaj drinkis la vinon el la ostoj de pantero, ĉi pliaĝa frato tute timas nenion.

La sono de paŝado proksimiĝas al la gaŭlianaro, kaj ekaŭdiĝas la bruo kaj spiro de homoj. Estas aro da homoj, ĉar ilia spiro estas tiel prema.

-- Signalvorton!

Subite alsagas ĉi tien laŭta voĉo flanke de la kontraŭa monto, kie postenas Ma Fan kaj Nigra Hundo Ĉan.

La paŝantoj ekhaltas. Oni respondas, same laŭte, al la noktgardantoj en la kontraŭa direkto, en longa ĉeno de rapide eligataj vortoj:

-- Nokta patrolo, apartenanta al dua taĉmento de tria regimento de la vilaĝa armeo.

-- Be! tiuj uloj ne estas la grengardistoj. -- la pliaĝa frato jesas al si mem.

Li aŭskultas, senspire, kion tiuj rondirantaj uloj faros. Kaj li ekpretas sindefendi, se ili entrudus.

La patrolanoj restas starantaj kaj parolas. Kelkaj batas la teron per la fustoj de pafiloj, kelkaj sonigas la kuglingojn. Iu ekskuas la gaŭlianojn kaj diras:

-- Antaŭ ne longe mi vidis homan figuron, kiu malaperis ĉi tie. Kiu tiu ulo estas?

Tiujn ĉi frazojn tute klare aŭdas la kaŝantoj en la gaŭlianaro: ili scias, kiu estas la parolanto. De la voĉo ili rekonas, ke li estas Barbiro Huan, regimentestro de la vilaĝa armeo, sub kies komendo la pliaĝa frato iam servis kiel vilaĝsoldato. Li tenas sin tute kvieta, sentima al tiuj eksteraj uloj, kiuj estas pliparte liaj konatoj kaj la loĝantoj de la ĉirkaŭaj vilaĝoj. Sed la frateto denove ekŝvitas froste.

-- Se tiu Huan eniras ĉi tien sola, -- la pliaĝa frato decidas en si, -- mi nepre defalĉas lian melonecan kapon.

Ĉar li abomenas kaj malamas lin. Tiu ulo Huan estas tro kruela. Li severe ekspluatis la farmulojn inkluzive lin mem per uzuro, en la paca tempo, kiam li loĝis en urbeto kiel monpruntdonisto. Nun, estante regimentestro, multiĝas al li la ŝanco por plenigi lian monsakon. Li rabas alies manĝaĵon, dum li parolas ridete kun li. Kiam li ankoraŭ estis lia subulo, li ordonis lin plenumi la plej danĝeran taskon -- nur pro la fakto, ke li ne oferas al li monon.

-- Ŝajne tiu ulo sin kaŝas en tiun ĉi gaŭlianaron, -- Barbiro Huan denove diras.

-- Jes, mi pensas tiel, -- eĥas alia al li. -- Eble tiu ulo estas la spiono de la ruĝaj diabloj.

Aŭdinte la vortojn, la kaŝanto pliaĝa jesas la kapon al si mem por kelkaj fojoj. De la voĉo li konstatas, ke la eĥanto estas lia bofrato, kies edzino, lia fratino, mortis antaŭ kelkaj tagoj pro ĥolero kaj malsato.

-- Nu, -- diras tria, -- ĉu spiono aŭ ne, ni unue donacu al li kelkajn kuglojn.

-- Bone, pafu!

Pa-pa! Oni vere ekpafas. De la posteno sur la kontraŭa monto samtempe aŭdiĝas la eksploda, akra sono. La kugloj, kvazaŭ sennombraj sagoj, akute fajfante flugrapidegas al la gaŭlianaro. La longaj, mallarĝaj folioj, ĝis nun flirtantaj libere en la serena lumbrilo, ekrompiĝas kaj faldas susure, senorde sur la herbojn, en kiuj la skaraboj ankaŭ ekĉesas la kanton. De malproksime ekgrakegas la terurigataj korvoj, disen flugantaj el siaj varmaj nestoj -- la grakado tamen restas apenaŭ aŭdebla al la homoj en la profunda gaŭlianaro.

La pliaĝa frato en la herboj jam iom alten tenas la kapon, por esplori, ĉu englitas ia homo. Jam plurfoje li frotis la manplatojn, kaj nun ili estas tre varmega. Kun la sperto, akirita tiujn ĉi jarojn dum noktaj bataloj en montoj, li tute sentime kaj trankvile, kun la falĉilo en la mano, atendas la alvenon de la atakantoj.

Dume li preme, tamen karese metas manon sur la dorso de la frateto, por ke li ne blinde, konsterne fuĝkuri. Li scias bone, kiel la nesperta koro de la frateto devas bati en tiu ĉi momento. Li estas timema kaj la timemo stingas kulminon en la tempo, kiam li ekaŭdas la pafadon. Tion kaŭzas la akcidento antaŭ du jaroj. Tiam kelkaj soldatoj de iu armeo pasantaj tra ĉi tiun lokon venis al vilaĝoj kaj ekkaptis la junajn terkulturistojn kiel militkuliojn. Onklo Lin, kaptita kiam li estis laboranta en kampo, rifuzis iri kun ili; kaj tial senbedaŭre ili pafis lin ĉe lia kapo. La sono de tiu pafo kaj la sangŝirmita kadavro de tiu maljuna onklo donis al la knabo la impreson, kiu restadas ĉiam neforgesebla kaj ĉiam pli deliriga en lia memoro.

-- Trankviliĝu! -- la pliaĝa frato premas sian buŝon al lia orelo kaj flustras. Dume li sentas lin febranta. -- La kuglo ne povas vundi nin, se ni kaŝas senmove. Sed se vi konfuze ekkurus, tiam...

En tia momento, kiu ajn, se estus vidita de la patrolanoj, estos konsiderita kiel :pridubindan figuron", kaj la traktado estas senindulga. Bofrato povas esti mortiganto de la parenco. Kaj nevo povas doni survangon al la onklo!

La brua pafado iom post iom malfortiĝas, kaj la kugloj ĉesas fajfi. Anstataŭe bruas la rondirantoj ekster la gaŭlianaro. Kelkaj diras, ke estas nenia spiono, kelkaj laŭtvoĉas, ke la kugloflugado muzoikas interese, kelkaj plendas, ke la diablo Malsato ree turmentas en la stomakoj. Post tio estas eksplodo de ridego. Kaj ekkomencas la tro-troto de paŝo. La sono iom post iom foras. Kaj denove silentas la aŭtuna nokto.

La luno restas ankoraŭ bela kaj graca, vidite inter la breĉoj de la gaŭlianoj. La longaj, mallarĝaj folioj flirtas ankoraŭ libere super la kuŝantaj fratoj en la herboj. La pliaĝa profunde spiras. Kaj, forviŝinte la malvarmajn ŝvitgutojn sur la frunto, li ekstariĝas, jen turnante la kapon supren rigardi la ĉielon, jen tenante orelon antaŭen al la susuro de grenoj en la grenkampoj. Sed la frateto ekparaliziĝas. Li konvulsiante rulas sin sur la herboj.

-- Fraĉjo, -- la junuleto malfacile balbutas, -- mi ne faros la aferon, mi preferas tranokti kuŝante ĉi tie.

-- Kio? -- la pliaĝa frato ekmiras.

Kaj li ekpaliĝas. Ree sur lia korpo gutiĝas la malvarma ŝvito.

-- Nu, ne timu, -- li kunŝovas la brovojn, -- estas tute nenio. La noktpatrolanoj jam tute foriras. Do leviĝu kaj sekvu min.

Kaj li sin klinas, helpas lin stariĝi de sur la tero, brakunante lin ĉe la ŝultroj. Lia haŭto estas tre malvarma.

Dume, flanken forĵetante la falĉilon, la frateto sternas sin tute senmova sur la herboj, sur kies pintoj perlas jam frostgutetoj. Kun senemociaj okuloj li rigardas stulte la vizaĝon, la ostecan konturon de la pliaĝa frato.

-- Ne pro timo, fraĉjo, sed pro tio, ke nun mankas al mi forto por plu sinlevi. Mi diras la veron, mi ne mensogas.

Aŭdinte la senfortajn vortojn de la frateto, ĉion komprenas la pliaĝulo. Li ne plu provas perforte lin levigi. Li restas starante apude kaj ne havas vorton por diri. Lia kapo sin tenas klinanta, malsupren al la knabo, kies maldika, osteca brusto ondadas sub la lunbrilo kvazaŭ stertoranta maljunulo. Dume li sentas sin malvarma, kaj la malvarmsento vekas en li la malplenacon en la stomako.

Malvigle li sidiĝas apud la frateto, englutante guteton da salivo. Lin fiksas la okuloj de la elĉerpiĝinta junuleto, kiuj estas tiel senfortaj, senradiaj kaj kompatindaj. Li tuj turnas sian vizaĝon for de la rigardo de la frateto, supren al la ĉielo. La luno jam iras al la zenito, la steletoj palpebrumas malvarme. La frosto faladas. Proksimiĝas jam la noktomezo.

Ektremetas tiam lia koro, tra kiu nun traflugas pripenso. Li imagas, ke ilin eble nun ankoraŭ atendas la edzino ĉirkaŭprenante la infanojn ĉe la brusto, kun okuloj sopire kaj prizorge rigardantaj al tiu ĉi direkto, de kie la antaŭa vento sendas la susuron de maturiĝantaj grenoj. Kiel ŝi devas esti maltrankvila, kiam ŝi ankoraŭ ne vidas la foririntajn fratojn reveni! La nokto estas tiel terura, tia nokto, en kiu vagantoj estus kaptitaj kiel iaj spionoj... Eble en la patrina sino estus dormantaj la infanoj, kiuj tute ne scias la koron de la patrino; eble ili estus plorege ĝenantaj la patrinon pro malsato. Nu, ili devas ankaŭ esti atendantaj la alvenon de la patro, gapanto al la fora, nevidebla gaŭlianaro.

Li jam promesis manĝaĵon al tiuj etuloj. En vespero, antaŭ ol ili fratoj komencis gliti en tiun ĉi gaŭlianaron, la infanoj ĉirkaŭis lin, larĝe etendante la manetojn:

-- Paĉjo, ni estas malsataj...

-- Bonaj etuloj, -- la patro diris, -- mi baldaŭ postos al vi bonan manĝaĵon. Hodiaŭ mi ne mensogas.

Hu... La pliaĝa frato profunde elspiras kaj malfacile stariĝas. La falĉilon li reprenas en la mano.

-- Jam malfruiĝas, -- li senenergie, senforte diras, -- ni komencu falĉi iom.

La frateto tute apatie restas ankoraŭ kuŝanta sur la de frosto malsekita herbtero. Li nun volas tranokti en la gaŭlianaro, li nun ne timas la venenan serpenton aŭ ian sovaĝan beston. Tion li rediras al la pliaĝa frato per sia indiferenta, morna vizaĝo.

La pliaĝa frato diras nenion pli. Li rigardaĉas la knabon, la knabo gapas lin. Ambaŭ la rigardoj estas malgajaj. Silento. Aŭdiĝas nur spiro -- malforta ondado de la maldika, rip-reliefa brusto. -- Bone, -- la pliaĝa fine paroletas per apenaŭ aŭdebla voĉo, -- vi atendu ĉi tie por momento. Mi mem faros la aferon. Sed memoru, ne blinde nek delire forkuru antaŭ ol mi vokos vin post la afero.

Kaj li senbrue, prudente turnas sin eksteren. Kiel malvarme solece estas lia ombro moviĝanta inter la gaŭlianoj en la profunda gaŭlianaro. La knabo ĝin rigardas iom post iom foranta ankoraŭ per la indiferentaj, tamen malgajaj okuloj.

-- Fraĉjo!

Li subite krias kaj penas sin levi. Enprenante en la manon la falĉilon, kiun li antaŭ ne longe forĵetis sur tero, li ektrenas la tremantajn ŝanceliĝantajn piedojn al la frato. La pliaĝa ekhaltas kaj ĝentile palpas la dorson de la frateto por momento. Ili restas senvortaj. Kaj nun mano en la mano ili antaŭen glitas, koncentrante la tutkorpan energion sur la piedoj. Ĉe la rando de la kampo, la pliaĝa elŝovas la kapon el la gaŭlianaro, por esplori, ĉu troviĝas la grengardantoj aŭ rondirantoj. Vidante neniun estanta, la fratoj paŝas eksteren; la paŝo de la pliaĝa montras sin la plej decida, ĉar kun decida koro li volas rabi la celaĵon.

Dorson klinante, ili apudiĝas al la kampo. Vidate de malproksime, iliaj figuroj tute similas al tiuj de lupoj, kiuj serĉas la rabaĵojn, flaresplorante la postsignojn de bestetoj en ruza maniero. En la kampo ili senbrue kaŭras por momento. La pliaĝa frato prenas grajnon de rizo kaj ĝin gustumas en la buŝo. La semo jam taŭgas por kuiri kaj manĝi. Kun la nova muskola energio, sen scii de kie kreskiĝanta, li ekfalĉas la grenojn. La knabo ankaŭ kunlaboras.

Laakridoj kaj skaraboj en la kampo kantas, ĉirpas, ĉiam pli laŭte, kvazaŭ kuraĝigante la falĉantojn energii. Ju pli laŭtas la kanto, des plilertas la manoj, kaj des pli rapide segas la falĉiloj. La falĉantoj forgesas pri ĉio, ilia tuto febras en la urĝa laboro, per kiu ili akiras la aĵon, kiu daŭrigas la vivon de la familianoj.

Subit:

-- Signalvorton!

La alvoko venas de la kontraŭa monto, kie postenas ĉinokte du konatoj: Ma Fan kaj Nigra Hundo Ĉan. Du fratoj samtempe mortpaliĝas. La falcilo faliĝas el la mano de la knabo. La pliaĝa frato tuj kuŝas sin en la kampo. Antaŭ ol li premas la frateton malsupren al tero, la knabo terurigita jam ekkuregas por sin fuĝi al la direkto de la gaŭlianaro.

Pa!

Eksonas pafado. Ne ankoraŭ atingante la randon de la gaŭlianaro, la knabo falas sur la vojo kun akra ekkrio.

Aŭdinte la korŝiran sonon, la kuŝanto en la grenkampo malvarme ekŝvitas. Li scias, kio jam okazis al la timema knabo. Malgraŭ ĉio li elkuras el la grenaro por ekzameni la frateton, kiu estas torente sanganta kaj sovaĝe skrapegas la teron per ungoj. Dume li vokas la noktstarantojn sur la kontraŭa monto.

-- Onklo Ma... esta...ss... ni... Nigra... Hundo...

Sed la voĉo vibras tiel obtuza kaj senforta, ke la noktaj postenantoj apenaŭ povas ĝin distingi en la ĉiam pli akriĝanta, okcidenta vento. Antaŭ ol li finas la vokon, fajfe la aeron traŝiras la dua kuglo.

-- Oj!

Jen dolorkrio. Post tio denove silentas la aŭtuna nokto escepte la simfonion de la okcidenta vento kaj la susurantaj grenoj kaj griloj, akridoj kaj skaraboj en la herboj...


*Neregula armeo kun junaj vilaĝanoj kiel devigaj membroj kaj vilaĝestro aŭ etbienuloj kiel ĉefoj. Ĝia ĉecelo estas kontraŭbatali la ruĝarmeon.

results matching ""

    No results matching ""