II. Mezjulia Festo*

En vespero mezjulia rapidis al monteto juna virino, kun infano en la brako kaj sitelo pendata ĉe la mano.

Ĉe la montpiedo troviĝis nove konstruita tombo ruĝtera. Ŝi haltis antaŭ ĝi. Unue ŝi sidigis la infanon sur terbuleto kaj poste elprenis el la sitelo pakojn da orumitaj paperoj, pelvon da akva rizaĵo kaj faskon da incensoj... La incensojn ŝi enfiksis en la teron, la paperojn brulis kaj la akvan rizaĵon disĵetis ĉirkaŭ la tombo. Kaj, vokinte la kuŝanton en tiu ĉi tombo kolekti la papermonojn bruligatajn kaj ĝui la rizaĵon disĵetatan, ŝi kotuis por tri fojoj, esprimante sian plej profundan sopiron kaj estimon al la mortinto. Post tio ŝi sidis apude, kaj tirante la manikon al la okulanguloj, singulte ploregis.

-- Kara homo! Mizera karulo mia! Ci forlasis min ĝis hodiaŭ jam tri monatojn. La Julimezo nun proksimiĝas... Kion mi povas fari por ci mia, dum ĉi festo estas nur oferi tiel malmulte da flavpaperoj, tiel malmulte da akva rizaĵo... Haha! malgraŭ tiom multe, tamen ilin akceptu... ĉar, homo mia, ili estas el mia koro.

Ho... kara, ci finfine cian mizeran edzinon forlasis kaj serĉas por ci eternan ripozon en la subtera mondo! Sed, ve, mia, ĉu ci vere ripozas trankvile por eterne? Ci scias, bona homo, ke super la kapo kaj sub la piedoj de cia mizerulino -- ĉio, apartenas al aliulo.Ŝi ne posedas peceton da tero, nek gepatrojn, nek onklon... homo mia, kion vi postlasis estas nur tiu ĉi ankoraŭ ne trijara etulo el cia karno... La venontaj tagoj estas nekalkuleblaj... A-a-a... homo mia, kiel mi ilin travivos?...

Kiam ci estis malsaniĝanta, ĉio en la hejmo ĉifonaj vestaĵoj, difektitaj mebloj... vendiĝis, kaj mi eĉ kiom eble suldon prenis... homo, ĉio ĉi mi faris nur sub la espero, ke ci baldaŭ resaniĝos... Mia, ci estas mia ĉio, mia ĉielo, se ci vivus, mi kaj tiu ĉi etulo ne malsatos... Sed, plej kara mia, ci finfine foriris, foriris, foriris por eterne...

Ci foriris! Sed kiel ni jam estis foje geedzoj en la dolorplena mondo, mi tamen, tolerante la krion de la stomako kaj lasante la infanon malsate plori, plue prunteprenis de Barbiro Huan dek dolarojn kaj aĉetis por ci sufiĉe grandan ĉerkon kaj mortkitelon... Antaŭ ci, cia mizerulino povus esti senkulpa... Plue mi venigis tri taoŝojn por cin enterigi en iom impona ceremonio...

Homo mia, kiel ci, jen eterne ripozanta sub la tero, scias la mizeron de cia mizersortulino... Ne pli ol dek tagojn post cia enterigo Barbiro Huan postulis la dolarojn prunteprenitajn... Kara, per kio la ŝuldon mi repagis en tiel mallonga tempo?... Mi ne estas timema pri ŝuldo, se ci estus vivanta; homo mia, se ci vivus, ci ankoraŭ povas vendi cian forton kiel transportisto. Tiam dek dolaroj por ci estus nenio. Maksimume post du aŭ tri monatoj, maksimume eĉ en dek tagoj, ci povus redoni la sumon senajna embaraso. Sed... d...nuntempe, kiel mi, cia mizera edzino povas... povas...?...

Subtera homo, kion ci scias pri via mizersortulino!... Antaŭ kelkaj tagoj Barbiro Huan eĉ minacis al mi ke se la monon mi ne repagos en proksimaj tri tagoj limigitaj de li, li min vendos al Nigra Hundo Ĉan kiel lian edzinon, ĉar li jam gajnis la permeson de nia vilaĝestro tion fari... Kara mia, se mi reedziniĝus kun tiu aculo, kiel mi plu havas vizaĝon cin viziti? Hohoho, ci pene laboris por vivteni la familion! Ci ellitiĝis ĉiam antaŭ la sunleviĝo kaj dormis post la noktomezo -- ĉio ĉi mi ja neniam forgesas. Ah! se mi..., mia konscienco min riproĉos tiel ke mi ne havas vizaĝon plu vivi... ha! mia kara, mia ĉielo!

Kara ĉielo mia, la vilaĝestro vere ne estas bona ulo. Li min vizitadas, preskaŭ tri fojojn po tago, babilaĉante, ke mi ankoraŭ estas en mia plej juna printempo, ke la infano ankoraŭ bezonas laktonutraĵon, ke mi posedas neniajn propraĵojn, ke mi devas reedziĝi kun iu, ekzemple kun Nigra Hundo..., kiu estas tre saĝa kaj kapabla fraŭlo ktp... Mia homo, nunajn tagojn kiam mi renkontas konatojn, mi ĉiam honte ruĝiĝas, kapklinante: pli ol tri colojn malsupren al la tero... Haha! homo mia mia...

Kara homo, plo ol unu fojon cia mizersortulino decidis, ke ŝi malgraŭ cia malfacilaĵo pene pluvivadas, por ke ŝi estu virineca ino, kiu ne hontigas la praŭlojn en la ĉielo kaj mian karan sub la tero... Sed... sed...d... via kompatinda edzino ne povas kulturi kampon, nek transporti pezan ŝarĝon sur la varfo kiel ci, nek reedzin... nek fariĝi papilio sur la strato... Kion fari... kion fari...?

La de vi postlasita karno -- la infano, ĝisnun ankoraŭ ne atingas trijaran. Kiom multe da togoj necesas, por ke li povas esti portisto aŭ kulturisto!... Kaj plue, laŭ la diro de la sortdiristo, multaj katastrofoj atendas lin antaŭ ol ĝi atingas dekjaran. La diro ŝajnas vera: kelkajn tagojn antaŭe ĝin ekatakis malario, multajn fojojn ĝi svenis kaj preskaŭ mortis! -- Jaja! kara homo, kiel mi vivos?... Ci, kara, mia ĉielo, planu por mi... planu... kara...!

O! ci, mia sole ĉielo, planu por mi... ah-a-a...

La orumitaj paperoj jam forbruliĝis, ĝiaj cindroj flirtis en la aero kaj bloviĝis en la okulojn de la infano sidanta apud la tombo. La etulo ekkriis. La virino ekstaris. Forviŝinte la larmon sur la vangoj, ĉe la okuloj jam ruĝe ŝvelantaj, ŝi brakumis la infanon en la dekstra mano; rigardinte ankoraŭfoje la tombon novan por momento ŝi rapidis al lageto proksime de la monteto.

Sitelon da akvo ŝi ĉerpis de la lageto. Kaj tre urĝmaniere ŝi rapidis hejmen, por prepari la vespermanĝon.


  • Mezjulia Festo okazas ekde la 10a ĝis la 15a de oka monato laŭ la luna kalendaro. Laŭ la ĉina mitologio, en tiuj kvin tagoj ĉiuj malbonaj spiritoj de mortintoj estas liberitaj el la infero por ĝui la oferaĵon de vivantoj. Al tiuj spiritoj, ankaŭ al tiaj, kiuj mortis solecaj sen postlasi la posteŭlojn en la homa mondo, la vilaĝanoj, sen kalkuli riĉaj aŭ malriĉaj, oferas almozaĵon, brulante monmarkitajn paperojn en montoj, arbaroj kaj ĉirkaŭ vilaĝoj. Oni ankaŭ brulas la paperojn por sia parenco dum la festo.

results matching ""

    No results matching ""