2

La vivo kun la edzino estas io nova. Li ne povas, obeante la bonan konsilon de la karulino, plu diri, eĉ pensi, pri la armeo, en kiu li iam sin gloris, sed kiu estas plena de danĝeroj! Krome li volonte faris la ĵuron al la edzino, ke li neniam plu vetludos, ke li diligente laboros laŭ ŝia deziro, sur la kampoj, kiujn li farmas de lia sinjora vilaĝestro.

La edzino kredas lian diraĵon, sed ne estas tute kredema kiel sentimalaj sinjoridoj.

-- Jen, laboremo kaj ŝparemo estas la plej rekta vojo al prospero, -- la filino de la konata Korvino diris nun tute kiel mastrino. -- Sed, se vi rompos vian ĵuron kaj ree sin cedos al la vetludo, mi tiam nepre elkavigos viajn rondajn etokulojn!

Triumfo Van senvorte gapis sian edzinon, larĝe apertante la buŝon. Li iom tremis en si kaj ekpentis, ke li ne devis fari tian ĵuron. Sed, estante iam kaporalo en la armeo, li ne volis sin montri timema antaŭ la edzino, li do turnis la rigardojn al la muro kaj kapon svingante en la aero li ekzumis kanteton pri la legendaj personoj en la bildojn gluitajn sur la muro, ŝajnigante, ke li ne atentis pri la sensignifaj vortoj de vilaĝa bagatela virino.

-- Vi do estas tre libermensa?

La aglonaza edzino parolis en si, aŭdinte lian kantzumon.

Krom la kokoj, kokinoj kaj kokidoj, ŝi eknutras du porkojn, kiuj je la jarfino dikiĝante, ŝi antaŭkalkulis, enspezos al la hejmeto almenaŭ dek dolarojn.

-- Kiam vi estas libera, -- ĉifoje la edzino iom milde diris al li, -- do paŝtu la porkojn. Vi scias, kiom ili enspezos al ni je la jarfino, kiam ni ilin vendos al la porkbuĉisto...

La vortoj de la edzino estas pravaj. Sed krom la kamplaboro li ankaŭ devas kolekti lignaĵon por la manĝpreparo kaj zorgi pri diversaj aferoj kampa kaj familia. Jen aldone liajn ŝultrojn ekpezigas la porkpaŝtado. Lia frunto eksulkiĝas, la brovoj kuntiriĝas kelkfoje, la vizaĝo amare grimacas. Finfine li multe akceptas la bonan ideon de la kara edzino sen plu vortado.

-- Kara amiko! --foje la amiko Nigra Hundo Ĉan ekkrias, renkontante lin paŝtantan du dikajn gruntantajn porkojn en la profunda vespera krepusko, -- vi maldikiĝas!

-- Jen... -- Triumfo varme premas la ŝultrojn de la bona amiko kaj preskaŭ larmas je liaj kortuŝaj vortoj, -- mi certe maldikiĝas, mi sentas tion... Mia korpo jam denaske ne estas fortika... Ho, jen aldone... -- Triumfo ekimitas la tonon de la vilaĝa maljunulo, -- la familia vivo ja estas plena de amargusto...

-- Nu, ne tiel diru, -- Nigra Hundo ekkonsolas la amikon, imitante la tonon de la maljuna vilaĝanino, -- kiu volas vivi por nura tago, tiu deviĝas suferi por la tuta tempo. Sed... kara amiko, oni tamen devas ripozi por iom, ekzemple, duontagon post monata laborado, ĉu ne?

Triumfo balancas la kapon, tre malgaja.

Sekve en iu pluva tago kiam oni povas nek labori en la kampo, nek paŝti porkojn, Triumfo ekvolas iom sin amuzi, jam laciĝinta korpe kaj mense. Por eviti la suspekton de la edzino ke li revetludos, li ne glitas al la najbaroj kie li antaŭe ofte sin distris per babilado kun la mastro aŭ mastrino, sed kaŝe vokas al sia domo la amikojn, "bonaj kaj bonetaj", kiuj estas neniuj aliaj ol Nigra Hundo Ĉan, Huan Fukvei ktp., por pasigi la tempon enuan.

La amikoj venas. Kelkaj klaĉas kun li pri tre interesaj tempoj en la vilaĝo; kelkaj ekpromenas en la halo, aprecas la legendbildojn sur la muro, zume legante iliajn ilustritajn vortojn. Ĉi lastaj estas amatoroj. Ili povas klarigi, kiu estas la plej rimarkinda persono en la historio; kiu sinmortigis sub la arkponto, kies vizaĝo estas pentrita la plej viva ktp.... Tamen estas unu bildo, pri kiu neniu komprenas. Ĝi temas pri moderna sceno, sceno de batalo.

Vidante la embarason de la amikoj, Triumfo tuj ekstaras.

-- Ha ha! ĝi estas sceno okazinta antaŭ kvar jaroj en kiu mi ankaŭ partoprenis! -- Triumfo ekĝemis, rigardante la bildon. -- La sceno kvazaŭ okazus hieraŭ, ha, kiel rapide forflugas la tempo!

La apude starantaj artaprecantoj rigardas lin kun larĝe malfermantaj buŝoj, ne komprenante la signifon de lia ekĝemo. La ĉiam scivolema Nigra Hundo mirplene okutaksadas lian ĝibon, el kiu li kvazaŭ dezirus esplori ian lernaĵon.

Tiam subite elkuras la aglonaza mastrino el la kuirejo, kie ŝi aferplene okupiĝas.

-- Vi pasigas vian tagon tiel, starante malstreĉe? -- ŝi ekhurlas, lin antaŭen puŝante ĉe la ĝibo. -- Vi mallaboremulo! La bovo en la stalo jam kriegas de longe pro malsato, ĉu vi ne havas orelojn?

Triumfo ekpaliĝas, sed tuj ruĝiĝas. Senvorte li sin trenis eksteren por paŝti la bovon, forlasante la amikojn en sia domo.

En la vespero li grumbletadas antaŭ la edzino. Li asertas, ke ŝi ne devas lin insulti tiamaniere antaŭ la bonaj amikoj, kiuj lin admiras; ke ŝia ofendo vundas lian dignecon -- eksparoralecon. Li plu rezonas, ke homo ofendita de sia propra edzino ne rajtas postuli la estimon de aliaj kaj la malrespekto de aliaj signas la malhelan estonton de tiu homo. Tial, li konkludas, ŝi ne plue lin insultu antaŭ la publiko.

-- Ekskaporalo! estimo! Jes, vi rajtas postuli la estimon kaj pasigi la tempon klaĉante kun tiuj sentaŭguloj, se vi povas vivi sen manĝi!

La aglonaza mastrino tute ignoras pri lia valoro kaj merito.

-- Se vi min malŝatus, -- Triumfo malespere diras, -- mi ree venos al la armeo. Kaj vi vidos!

Aŭdinte la vorton "armeo", ŝi ekfurioziĝas. Firme mordante sian lipon, ŝi pikas lian frunton per la pinto de sia montra fingro.

-- Vi sentaŭgulo! vi ventkapulo! Se vi plu diros pri armeo... se vi plu diros pri armeo...!

Kaj ŝi obtuze ekploregas, kaj insultadas lin, ke li estas ŝtonkorulo, kiu povas forlasi sian amatan edzinon neprizorgita...

Ŝian aglonazon gapante, li ree senvorte silentas, kaj ne plu kuraĝas mencii pri la armeo, pri sia eks-rango, la kaporaleco...

Sed li ekpigriĝas. Tre malvigle li laboras, malstreĉe movante en la kampo kvazaŭ skeleta fantomo. Se estas okazo por amuzi, li ŝtele forkuras de la laboro. La aglonaza mastrino jam atentis pri tio. Ŝi antaŭjuĝas, ke li rompos sian ĵuron, ĵuron pri sindeteno de la vetludo. Tial ŝi ne lasas eĉ moneron fali en lian manon; ĉiun soldon enspezitan ŝi konservas por si. Plue ŝi avertas lin: Li ne foriru de ŝi post la vesperiĝo, sed ŝin akompanu, ĉu zorgante la hejman aferon, ĉu babilante kun ŝi en la ĉambro; alie li ne revu manĝi eĉ rizeron preparitan de ŝi!

La regulo nun aranĝita de la kara edzino tre embarasas lin, kvazaŭ kateno ĉirkaŭanta la kolon. Li tamen ne ribelas. Nur per murmuro li vole-nevole atentigas al ŝi la ideon, ke li ne estas tia ordinara terkulturisto kia en la okuloj de la bagatelaj virinoj, kiuj estas tre senkapablaj esplori la grandecon de la homo; ke li jam montris grandan kapablon en la armeo... Sed ĉio ĉi vanas por la aglonaza virino. Male, tio kolerigas ŝin.

-- Kian kapablon vi havas? vi ventkapulo!

Kaj ŝi jen antaŭen puŝas, jen reen tiras lin ĉe la brako. Ĉiokaze li ree havas nenion por diri, starante kvazaŭ stultulo. Je la vido de lia stulteco la edzino fariĝas pli kolera. Ŝi ekploras, en akra tamen obtuza voĉo, dume la larmo kaj la nazmuko kunfluis sur ŝia vizaĝo, ĉirkaŭ ŝia buŝo.

-- Mi trompiĝas de vi, stultulo! Mi tute ruiniĝas edziniĝinte kun vi ventkapulo! Ĉu vi scias, kion vi vere posedas? Vi eĉ ne estas laborema!

La rapide eltorentaj vortoj lin surdigas kaj lin terurigas tre. Li timas ŝin kaj eksentas, ke ĉio de li ruiniĝas unufoje por ĉiam de tiu virino, kiu severe lin regas.

-- Ha, ha! la vivo en ordinara hejmo estas certe senplezura.

Li tiel flustris al kelkaj amikoj, la tono estas pesimista kaj deprimita.

results matching ""

    No results matching ""