Onklo Drinkema

La folioj de la platanoj susure falas en la korto, el okcidento veas la ĝemanta vento. Jen pluvema aŭtuno. Mi sidanta en la ĉambro ekstaras kaj promenas kaj rigardas tra la fenestro eksteren la nubon kurantan en la griza firmamento. Kaj mi ekmemoras la onklon drinkeman... Ha ha! tiu maljunulo forestis de mia memormaro jam multajn, multajn jarojn...

Estis pluva tago. Grumblado aŭdiĝis el la apuda kabano, kie troviĝis nia bovstalo kaj la dormejo de niaj kampdungitoj. La grumblado estis eligita de la maljunulo, nia bovpaŝtisto, kiun mia fratineto kaj mi kutime nomis "onklo". La vetero estis malbele prema. Ĉiuj jam liberiĝis de la laboro kampa. Nia grizhara onklo, jen libera, estis paŝanta tien reen, solece kaj murmurante, en sia dormejo...

Mia patro ekparolis:

-- Lin turmentas ree la diablaĉo.

Diablaĉo signifas alkoholaĵon.

Post minuto la grumblado sin ĉesis. Ĉesis sin ankaŭ la paŝado. La maljunulo estis foririnta, mia patro balbutis al si mem, foririnta al la drinkejo ĉe la vilaĝfino.

Sed post ne tre longe li revenis. La paŝo proksimiĝis, proksimiĝis, kaj jen lia figuro aperis ĉe la pordo.

-- Kian malagrablaĵon vi ree kaŭzis al la vilaĝanoj? -- vidante lian eniron en ebrieco, mia patro ekdemandis.

Li ne respondis. Liaj manoj terure tremis, kaj sur la faltplena haŭto eĉ troviĝis vundoj, kiujn sendube estigis la unggratado de vilaĝaj bubaĉoj kiujn li ofte batis post ebriiĝo.

-- Mi jam plurfoje vin admonis forlasi la glason, -- mia patro rigardis amarmiene la vundojn sur liaj manoj; -- sed la vorto ĉiam preterflugas viajn orelojn kvazaŭ vento. Kaj vi ankoraŭ daŭre kaŭzadas al mi multajn malagrablaĵojn kun la vilaĝanoj...

Kaj la patro subite sulkigis sian frunton, kvazaŭ sennombraj plendaĵoj ŝtopiĝis en sia gorĝo, tiel preme, ke li apenaŭ povis eligi plu eĉ unu vorton.

La onklo ankoraŭ montris sin neniel atenta pri la admono. Li staris murmuranta tute kiel surd-stultulo. Sango bolis en lia vizaĝo kaj liaj vangoj estis kovrata ĉe malsana ruĝo. Kaj en liaj okulkavoj elstaris la okulgloboj. La vinaromo vomige alpremis nin. Tenante sian kapon oblikve, li ekrigardaĉis min, tiam ankoraŭ dekkelkjarulon. Ŝajnis, ke li volis ekmuĝi. Mi bone memoris, ke li emis bati bubojn dum muĝado post la drinko. Mi tuj kaŝiĝis malantaŭ la de patro sidata seĝo, kaj la maljunulon strabis mi malŝate nur per unu okulo tra la breĉo malsupre de la kubuto de la patro, timante tamen fronti lin.

La malŝata strabado tre lin kolerigis. Li ensaltis de la pordo kaj kriegis:

-- Ŝa? vi etulo!

Kaj li svingis la manon jam pugnitan en la aero. Tiam mia patro ekleviĝis de la seĝo kaj, min defendante, hurlis al li:

-- Kion vi volas fari?

Dume la patro forte lin forpuŝis, malsupren al la korto. Li, la maljuna ebriulo, estis malforta, tro malforta por la puŝo. Li falis kaj lia frunto frapiĝis al la tero.

Frotante sian frunton, kiu nun jam sangetas, li releviĝis kaj staris malantaŭ la pordo kun vizaĝo al la antaŭa fenestro, gapante eksteren, senvorte kaj senpense. La pluvovento entrudis, la velkaj haroj, kiuj restis, blovataj de la akra aero ekdancis super la preskaŭ kalva kapo. Post longa momento li turnis al ni la rigardon; la sangbolanta vizaĝo jam kvietiĝis de la malvarma vento kaj sin montris pala. Li proksimiĝis al la patro, pene ridetigante la lipojn:

-- Mi neniam plu drinkos, mi ĵuras.

Kaj al mi direktinte la okulojn, kiuj nun jam estas amikecaj, li etendis siajn manojn, per la amikeca voĉo li diris:

-- Mi ne vin timigis ĵus nun kaj ankaŭ vi ne min timas, ĉu ne?

Liaj buŝanguloj profunde dendiĝis pro la pena ridetado. Mi ankoraŭ ne kuraĝis respondi, mi kuntiris la kapon tute de lia vido. Ĉar mi ĉiam memoris, ke lia manplato estis larĝa kaj peza, kiam ĝi falis sur la vango.

-- Ne, mi ne timigis vin, mi pensas ne.

Kaj li foriris. Ĉe la pordo al ni li turnis por ankoraŭfojo la rigardon kaj ridetis.

Mi ekstaris, sin ĵetis al la brusto de la paĉjo, sed mia rigardo ankoraŭ postsekvis la maljunulon forirantan. Liaj ĉifonaj vestoj flirtis en la entrudanta vento, tiel facile, tute kiel la kelkaj grizharoj sur lia kapo. Lia figuro ŝanceliĝanta ĉe la pordo memorigis onin pri la fantomo, fantomo skeleta.

-- Kia bona homo li estis, -- mia patro suspiris post lia malapero. -- Sed kiam li kutimiĝis al la alkoholaĵo por unu fojo, li por ĉiam ruiniĝas!

Mia patro ekmutiĝis post la diro kaj rigardis penseme la pluvon ekster la fenestro. La pluvgutoj senĉese falis, falis, unu post la alia, en senfinaj longaj linioj. La tegoloj eksonis pro la frapado de la gutoj, kaj tiu ĉi sonado estigas en ni la senton de silento, de trista kvieto.

-- Vi estas bona knabo, -- post longtempa paŭzo la patro rekomencis, -- vi neniam drinkos.

-- Jes, -- mi kapjesis, -- ĉar drinkulo estas sovaĝa. Kiel aminda la onklo estas, se li ne batas min dum ebriiĝo.

La maljuna onklo ja estis bona, eĉ pli bona ol la patro, kiam lin ne regis la alkoholo. Li tiel afablis al mi, ke li ofte aĉetis sukeraĵon por mi per sia propra mono. Kaj en la vilaĝa publika festo, li estis la ununura, kiu paciencis min surteni sur sia ŝultro por kapti la vidon de la ludprezentaĵojn. En la enuaj vintraj tagoj li kutime rakontis, por nin distri en la peza tempo, la neelĉerpeblajn fabelojn, ĉu amuzajn, ĉu terurajn, kiuj donis al mi ĉiam diversajn sonĝojn en la nokto. Sed kiam gutetoj da vino englitiĝas en lia gorĝo, li fariĝas besto, pli furioza ol la bestoj en liaj teruraj fabeloj.

-- La alkoholo aliigas la naturon de la homo, -- la patro daŭris, -- kaj igas onin forgesima pri ĉio. Jen, vidu, kiel devojiĝas li de sia homa naturo...

-- Kiam li vagis al nia loko el la norda provinco, li aspektis tute kiel ĉifona almozulo; ni dungis lin en nia butiko kiel komizon simple pro kompato. Knabo, vi sciu, tiam la fremdaj varoj ankoraŭ ne entorentis en la vilaĝajn urbetojn, nia komerco estis profitdona kaj tial ni ankoraŭ povis dungi plian komizon. La dungado ne restis senrekompenca. Ĉar li scipovas legi kaj iom skribi. Ekde la unua tago kiam li eniris nian etbutikon -- ha! Ĝis nun jam pasis pli ol dekkvin jaroj, -- li estis prudenta kaj laborema; ni ne lin rigardis kiel fremdulon, eĉ kiam ni rezignis de la urbo, post la bankroto de nia etbutiko pro la konkurso de la fremda varo, ni retenis lin en nia hejmo, donante al li la plej malpezan laboron -- la bovpaŝtadon. Mi sciis, ke li estas senhejmulo, mi intencis, ke li pasigos liajn lastajn tagojn inter ni tute kiel inter siaj propraj familianoj.

-- Sed li ne vivas tiele kiel mi deziris. Li sin dronis en vino, kaj dum ebriiĝo li insultas kaj batas aliajn, kaŭzante al mi sennombrajn malagrablaĵojn. Bona knabo, kiel via mastro, eĉ se la plej bonkora, vin rigardos, kiam vi kondutas tiamaniere dum vi estas lia dungito?...

Mi ne respondis. Kun konfuzitaj okuloj mi rigardis la paĉjon, lian sinceran kaj malgajan mienon.

-- Niaj antikvuloj proverbis: -- la patro aldonis pezvoĉe, -- vino estas la plej venena serpento en la mondo. Mia karuleto, bone enkapigu tiun ĉi frazon! Ĝi estas la neelĉerpebla trezoro en via vivo.

Tiam mi ankoraŭ ne estis sufiĉe klera por kompreni la signifon de la proverbo. Sed mi komprenis, de la mienesprimo de la patro, ke li malŝatis la maljunan onklon, iam laboreman kaj prudentan komizon, pro lia sincedo al la serpenteca ebriigaĵo.

Mi ekkompatis la maljunulon kaj mi volis lin senkulpigi antaŭ la patro, kiu lin malŝatis.

-- Li diris, ke li ne plu drinkos.

-- Nekredeble, -- la patro skuis sian kapon. -- Sed se li plu amikiĝos kun la venena diablaĉo... mi nepre...

La voĉo de la patro subite obtuziĝis kaj la frazo fariĝis nefinebla.

-- Ĉu vi diras, ke la onklo ne plu restu en nia hejmo, se li redrinkos?

Mi ekdubis kaj timis, gapante la vizaĝon de la patro, kiu estis pala kaj sulkigita.

-- Jes, povus esti tiel...

Lia voĉo iĝis pli peza kaj obtuza. Kaj li tuje turnis la vizaĝon al la fenestro kaj rigardis senemocie eksteren la pluban ĉielon kaj la flugantan nubon; ŝajne, ke li intence evitis mian rigardon -- miaj okuloj tiam estis naivaj, mi pensas.

Mi ankoraŭ fikse lin rigardis, sed mi ne kuraĝis lin demandi, ĉar li restis funebre silenta. Mi nur preĝis kaŝe en mia koreto, ke tiu maljunulo ne plu tuŝu la glason...

Sed mia preĝo sin montris vana. Ĉar en la vintro, ĉirkaŭ la jarfino, mia onklo ree drinkis kaj fariĝis sovaĝa post la drinko.

Estis ankaŭ pluva tago. Post la tagmanĝo, ni estis sidantaj ĉirkaŭ la forno kun mia fratineto. Kaj mi fabelis al ŝi pri la flugpova feino, pri kio mi aŭdis de la onklo dum la ĵus pasinta nokto. Subite aŭdiĝis bruego ekter la pordo. Kaj post minuto aperis antaŭ ni la samvilaĝanino Korvino, la mastrino de la vermiĉelejo, sekvata de aro da bubaĉoj, inter kiuj troviĝas ankaŭ ŝia trezorfilo Verdmuso. La vizaĝon de tiu ĉi bubo, krom vualitan per naztuko, ankaŭ ŝirmis sango. La okuloj de Korvino terure turniĝis. Anhelante ŝi furiozis al mia patro, lin montrante per la fingro:

-- Ĉu vi respondecas pri via dungito?

La patro ekstaris kaj paliĝis. Li jam perceptis, kio okazas kaj kiu estigas la malagrablaĵon. Li tamen pene trankviligis sin, montrante nenian ekskuon.

-- Kio okazas, kara mastrino?

-- Kio! -- Korvino kriis, -- ĉu vi ne scias? Via dungito la nordulaĉo batis mian Verdmuson dum ebriiĝo en la drinkejo, kaj kiam mia edzo lin forpuŝis por defendi la knabon, li severe vundis lin. Vi scias, kia besto via dungito estas post la drinko.

Kaj ŝi plengorĝe ploregis, la larmo torenteelfluis el ŝiaj okuloj:

-- Mia kara, vi estas vundita, grave vundita, vundita... Vi ne plu povas labori... Ho! Dio! kiamaniere mi plu sinsubtenas... kaj mia Verdmuso... Ho, Dio Dio Dioooo!

La patro kuntiris ala brovojn kaj sin montris tre konsternita.

-- Ne ploru, kara mastrino, -- la patro milde diris al ŝi, -- mi baldaŭ maldungos tiun aĉulon. Bonvole trankviliĝu. Sed ŝi ne trankviliĝis, male la plorado fariĝis pli akra.

-- Kion fari? -- la patro murmuris al si mem, turnante la vizaĝon al la plafono.

Verdmuso, korrompita pro la kompatinda ploro de sia panjo, ankaŭ ekkurbigis la lipojn kaj tiris la manikon al la okulangulo por viŝi la larmon, kiu jam elfluas en du linioj al la tordita buŝo.

-- Kara mastrino, -- mia patro petis, -- se via edzo, la mastro, grave vundiĝas, bonvolu iri al kuracisto kaj mi pagos la necesan sumon por la kuracado. Kaj, mi jam diris, baldaŭ mi maldungos tiun nordulon, por ke la sama malagrablaĵo ne plu okazu.

La mastrino de la vermiĉelejo estis iom kontenta de la promeso de la patro. Ŝi ĉesis plori, forviŝante la larmgutojn sur la vizaĝo kaj purigante la nazon. Ŝi ne plu havis kion priplori.

La mieno d ela patro sin montris tre amara, por longa tempo li suspiris post la foriro de Korvino kun ŝia filo.

-- Ho ve, tiu maljunulo, ve... -- la patro murmuris al si mem, ekpromenante tien reen en la domo.

Mi ekmiris, starante kontraŭ la piedo de la manĝtablo: Kio la patron plu turmentis, kiam la ploranta Korvino jam foriris?

Post momento de frenezeca promenado li eniris sian ĉambron; sed tuj eliris, prenante kun si kontlibron. La libron li foliumis, refoliumis; je la mezo li haltigis la fingrojn kaj medite rigardis la paĝon. Mi tiam jam povis deĉifri kelkajn vortojn; mi konis, ke la tri vortoj en la supro de tiu paĝo estas nomo de la onklo.

-- Lia salajro jam elĉerpiĝis!

Tiel al si mem la patro ekkrietis. Post la krieto restis denove profunda ĝemado.

La vespermanĝo de tiu tago estis senamuza. La patro ne gaje babilis, la onklo ne interese fabelis. Ĉiuj restis senparolaj ĉirkaŭ la manĝtablo.

-- Tio ne estas mia kulpo, -- la patro ekrompis la silenton per tre malforta voĉo, sin turnante al la onklo, staranta kontraŭ li ĉe la tablo, -- vi devas min pardoni. Vi ja bone laboris por ni, mi tion scias, ĉiam scias... Sed nun la drinko...

La voĉo de la patro ekvibris tre senenergie kaj fine fariĝis tute neaŭdebla.

La onklo ĉifoje nenion diris. Kutime, kiam la patro menciis drinkon koncerne al li, li volis eligi la frazon: "Mi neniam plu drinkos, mi ĵuras." Ĉifoje ne. Li mutis, kapon klinante al la tero.

-- Estas nenio... -- post longa momento li levis la kapon, la voĉo estis malforta. -- Mijam delonge volas revagi al mia norda provinco...

Post la vortado la kapon ree mallevis mia onklo. La vejno sur lia frunto konvulsiis terure sub la faltplena haŭto. Li ŝvitis. La vaporumo pligrizigis liajn harojn grizajn, ĉirkaŭ lia kapo.

La patro tuj deturnis sian rigardon de la onklo malantaŭen al la malantaŭa muro.

La vespermanĝon mia patro ne povis fini. La onklo manĝinta ne pli ol duon pelvon da boligita rizo, senvorte forlasis la ĉambron. Lia ombro, antaŭ la lumeto sur la meĉo, ŝanceliĝis sur la muro kaj iom post iom malaperis en la granda mallumaĵo ekster la pordo.

Mi ektremis post lia malapero. Mia koreto saltetis en mi, timante, iom malfeliĉa okazus al tiu maljunulo, kiu hodiaŭ nokte aspektas tiel malgaja. Mi postkuris lin, spirante, al lia dormejo apud la bovstalo. Mi forgesis jam tute pri lia larĝa manplato.

Li sidis sur la lito apud tableto, kaj apogante la mentonon sur la mano, rigardis la tremantan lumeton sur la olelampo. Li jam profundiĝis en penso; mian alproksimiĝon li tute ne perceptis.

Lian manon mi provis tuŝeti kaj vokis:

-- Oĉjo!

La subita voko kvazaŭ surprizigis lin, ke li eklevis la kapon.

-- O! vi...

Li etendis ambaŭ manojn kaj min brakumis en sian bruston.

Mi supren rigardis lian vizaĝon, larĝe malfermante la okulojn.

-- Ke vi volas revagi al via norda provinco, vi diras?

Li ridetis ĉe la demando kaj karese ordigis miajn harojn per siaj ambaŭ manoj.

-- Jes, -- li mallaŭte diris, -- ĉar mi estas nordulo. Mia naskoloko estas en la norda lando. Tie mi havas domon kaj kampon kaj filojn -- o! la filoj, ili estus same belaspektaj kiel vi, se ili ne perdiĝis en la inter ekstermaj bataloj de la militistoj. Vi scias, la militistoj de la sudaj provincoj ofte bataladis kun tiuj de la nordaj, por perforte interrabi la teron, kaj dum la batalo ruiniĝis ĉio de la vilaĝanoj. Mia posedaĵo neniiĝis, miaj edzino kaj filoj dispeliĝis -- Dio scias kien. Eble ili jam neniiĝis same kiel la pafbrulitaj domoj...

La onklo subite paŭzis, kaj kvazaŭ ion pripensante stulte rigardis foren, al la faŭka mallumaĵo.

-- Jen, -- li rekomencis per tre peza voĉo, -- mi forgesis ilin post mi rifuĝvagis al via loko. Sed nun, jen maljuniĝinta, la rememoro pri ili, precipe la filoj, ekfreŝiĝas en mia kapo, kaj min ekatakas la hejmveo. Ĉu vi spertis la hejmveon?... Kaj jen kial mi emas bati vin knabojn...

Mi tordis mian buŝon, tute konfuzita de liaj parolo kaj demando.

-- Vi ne spertis? -- li karesis miajn harojn per la fingroj kaj ridetis. -- Nu, vi estas ankoraŭ malgranda... Sed, -- li ridete demandetis, -- ĉu vi ne sopiras min, post mi oriros de ĉi tie morgaŭ matene? Se jes, la sopiro estus iom simila al la hejmveo.

-- Nu, ne diru pri foriro! -- mi ekkriis. --Mia patro volonte vin restigas ĉe ni, se vi forlasas la alkoholaĵojn. Do, oĉjo, ne plu drinku!

-- Kiel povas esti! -- li larĝe malfermis la okulojn. -- Mi ne povas plu vivi sen vino.

-- Ĉu la gusto de vino estas dolĉa? -- mi ekmiris. Mi ne volas la fluidaĵon. Kial vi amas ĝin!

O! tion vi ne komprenas. Kiam vi grandiĝos, tiam vi eble komprenos...

La onklo subite ree seriozigis la mienon. Li ree direktis sian senemocian rigardon foren, al la faŭkan mallumaĵon, kaj sin dronis en la profundan enpensmaron, kiu, ŝajne, tute kiel la faŭka mallumaĵo, sternis senfina antaŭ liaj okuloj. Mi konfuziĝis, kun larĝe apertata buŝo mi tute konfuziĝis antaŭ la maljunulo.

-- Ne cerbumu, bona knabo, -- li peze diris, -- estas ja nenio. Nu, jam malfruas. Iru dormi. La panjo jam pretas komfortan litaĵon por vi. Adiaŭ...

Kaj li senenergie min forpuŝis eksteren trans la pordo.

-- Adiaŭ!

Mi diris. Mi tamen estis iom kolereta je la forpuŝo. Samtempe mi sentis min ankoraŭ konfuzita, kaj nedireble malgaja.

La sekvantan matenon mi vekiĝis pli frue ol ordinare, kaj mi tuj leviĝis, por adiaŭi la onklon. Ĉar mi sonĝis la nokton, ke li ree bele fabelis kaj post la fabelado li petis mian pardonon pri lia forpuŝo fare al mi lastnokte kaj diris, ke li nepre disiĝos kun mi kaj la familianoj kaj la kampoj kaj la bovo je la frua mateno... Sed kiam mmi ŝtelglitis -- ĉar mi ne volis veli lin -- en lian dormejon, tie restas jam nur malplena lito. Neniu sciis, kiam la maljunulo foriris.

Duonjaron poste, mia patro min prenis forvagi al grandaj urboj, ĉar ankaŭ okazis en mia naskloko militistaj bataloj, kiuj forbalais ĉian posedaĵon de la vilaĝanoj. Kaj mi forgesadis, jaron post jaro, ĉion knabjaran. Sed nun, post la morto de la patro, vivante sola en anguleto de la antikva urbo Wuchang, mi ekmemoras pri la modesta naskvilaĝo, kaj pri la modesta homo la onklo. Dume mi ekpensas en mi, ke mi jam komprenas, kial alkoholon amis la maljunulo...

results matching ""

    No results matching ""